Ukrainiaj esperantistoj kunvenis ĉe la fronto

Dum la unua semajnfino de junio en Slovjansk en orienta Ukrainio okazis malgranda Esperanto-renkontiĝo, kiun sukcesis partopreni ankaŭ unu esperantisto veninta el la alia flanko de la apuda milita frontlinio. Pavel Korotenko sendis raporton.


Partoprenantoj de la renkontiĝo ĉe la monaĥejo de Svjatohirsk.

Jen ĝi finfine okazis – turisma Esperanto-kunveno en Slovjansko, kiun partoprenis 9 homoj el diversaj urboj de Ukrainio, inter tiuj kompreneble Pavel Korotenko el Slovjansko. La nomon de samideano, kiu sukcesis aliĝi al ni veninte el la okupita Donecko, ni prefere ne menciu publike.

Fakte ni sukcesis fari ĉion planitan: ni vizitis la monaĥejon en Svjatohirsko, ceramikaĵan bazaron kaj salajn lagojn. Malgraŭ la ne tro varma vetero, kuraĝaj esperantistoj testis ties kuracajn kapablojn proprakorpe.

Ni ankaŭ partoprenis rondan tablon en la centra urba biblioteko, kie ni renkontiĝis kaj interparolis kun lokaj esperantistoj, anoj de la Esperanto-klubo funkciinta en Slovjansko dum la 1980-j jaroj.

Krom tio, nia grupo transdonis al la biblioteko kelkajn librojn, speciale kolektitajn por la slovjanskanoj. Inter aliaj tie estis tute freŝa eldono:  la libro de la svedia ĵurnalisto Kalle Kniivilä, Homoj de Putin, tradukita al la ukraina lingvo el Esperanto fare de kievanoj.


Mapo de la aktuala milita situacio en orienta Ukrainio. (Bildo: www.mil.gov.ua)

Kunvenante en Slovjansko ni ne povis preterpasi la temon de la rusia-ukrainia milito. La programo de la renkontiĝo enhavis la eblon ekskursi al lokoj de aktivaj bataloj, kie nun estas memorsignoj de murditaj ukrainiaj herooj.

La kunveno montris interesan tendencon: krokodili ukrainlingve. Ĉiu sperta esperantisto scias, ke ajna Esperanto-renkontiĝo inkluzivas iom da krokodilado – ĝuste por tio ekzistas la institucio de verdaj policistoj. Do, ni, dank’ al nia patriota policisto, lingvopekis ukraine. Konsiderante la cirkonstancojn, d-ro Zamenhof nin pardonus.

La tri tagoj pasis rapide, sed rakonto pri ĉiuj epizodoj estus tro longa, ĉar ili abundis. Estas espero, ke la promesoj de la partoprenintoj reveni al Slovjansko igos la renkontiĝon bona ĉiujara tradicio.


Pavel Korotenko muzikas.

Grandan dankon al ĉiuj venintaj ĉi-somere. Apartan dankon al la homoj kaj organizaĵoj, kiuj kunhelpis aranĝi la eventon: estro de la departemento pri kulturo kaj turismo de la Slovjanska urba administracio, Marina Olijnik, laboruloj de la centra urba biblioteko, loka aktivulino Natalja Bondarenko (ekskursa centro Svjatohirja) kaj ĉiuj, kiuj age aŭ vorte nin subtenis.

Resume, en Slovjansko unuafoje okazis Esperanto-renkontigo dum la periodo de sendependa Ukrainio. (La lasta renkontiĝo tie okazis fine de la 1980-j jaroj.) Pri la kunveno aperis publikaĵoj en lokaj retejoj, gazetoj kaj televido; krome ni konatigis kun la koncepto de la Esperanto-movado la aktivulojn de tutukrainia junulara projekto de vojaĝ-blogistoj, Viŝivanij ŝljaĥ (tiun blogvojaĝon interaktive spektas miloj da ukrainiaj kaj eksterlandaj junuloj).


Intervjuo por loka televido.

Por statistiko: unu novulo debute partoprenis en komuna Esperanto-aranĝo; du spertulinoj renkontiĝis post 27 jaroj; vizitis Slovjanskon unuafoje tri esperantistoj; la kvanto de la lokanoj, kiuj eksciis pri Esperanto aŭ eĉ ekmemoris kelkajn vortojn, estas dume, ve, ne kalkulita.

Pavel Korotenko

Noto de la redakcio: “Verdaj policanoj”, kiuj ĉasas kaj ŝerce punas krokodilantojn, estis tradicia ero en sovetiaj Esperanto-renkontiĝoj, kie praktike neniam estis eksterlandaj partoprenantoj, kaj la tento krokodili tial estis granda.