TEJO daŭre sen buĝeto sed baldaŭ sendependa

Grava ero en la konflikto inter TEJO kaj UEA eble baldaŭ solviĝos, se la nova statuto de TEJO fine estos oficiale registrita. Tamen la sendependiĝanta TEJO daŭre ne havas buĝeton por 2017.

Akriĝintaj problemoj en la rilatoj inter la gvidantoj de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝia sendependiĝanta junulara sekcio TEJO lastatempe estis ĉe la pinto de la tagordo en ambaŭ asocioj.

La estraro de TEJO dum komitata kunsido fine de aprilo daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estis kaŭzita de nefunkcianta kunlaboro kun la Centra Oficejo de UEA. Ankaŭ la fakto, ke la nova statuto de TEJO daŭre ne estas oficiale registrita en Nederlando, laŭ TEJO estas sekvo de sabotado flanke de la Centra Oficejo.

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sekve havis kun si longan liston de postuloj, kiam li kelkajn tagojn post la komitata kunsido de TEJO veturis al la Centra Oficejo por partopreni la estrarkunsidon de UEA kiel reprezentanto de TEJO.

La unua postulo en la listo de TEJO estis, ke la nova statuto de TEJO, kiu estis aprobita en julio 2016, fine estu oficiale registrita en Nederlando. Nur post tio la statuto jure povos ekvalidi.

Post la estrarkunsido de UEA fine de aprilo la prezidanto de la asocio, Mark Fettes, mallonge respondis al demando de Libera Folio pri la temo:

– Ja ekzistas malsamaj perspektivoj pri la efektiva kunlaboro inter TEJO kaj UEA en la lastaj monatoj, kaj ni dum la kunsido amplekse kaj detale traktis la ĉefajn konkretajn plendojn de TEJO. La paroloj pri “sabotado” estas misgvidaj, evidente, ĉar ĉiuj agantoj de UEA, inkluzive de la Ĝenerala Direktoro, celas kunlaboron surbaze de reciproka respekto kaj klaraj komunaj interkonsentoj. Kie mankas tia interkonsento, ni laboras por krei ĝin.

De tiam pasis ses semajnoj, sed daŭre la unua postulo de TEJO ne estas plenumita. Responde al nova demando de Libera Folio, Mark Fettes tamen diras, ke tio baldaŭ okazos.

– Ni antauvidas ke la finaj paŝoj al registro de la nova Statuto efektiviĝos en la venontaj tagoj.

Ankaŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, estas iom optimisma pri la evoluo de la rilatoj de TEJO kaj UEA:

– Dum la estrara kunsido de UEA okazis pluraj diskutoj kaj estis trovitaj kelkaj etaj interkonsentoj. La estraro de UEA esprimis emon solvi la problemojn, kaj ni tre ĝojus baldaŭ vidi rezultojn de tiu emo, inkluzive la registriĝon de la statuto, kiu estas “tre proksima” laŭ la estraro de UEA.

La listo de postuloj, kiujn TEJO direktas al UEA, tamen ne elĉerpiĝas per tiu unua punkto. Krom ke la nova statuto estu oficiale registrita, TEJO postulas interalie, ke:

  • La estraranoj kaj stabanoj de TEJO havu aliron al la membrara datumbazo.
  • La rajto de la prezidanto kaj vicprezidanto de TEJO unuope subskribi dokumentojn nome de TEJO estu oficiale registrita.
  • La kasisto ekhavu aliron al la aktuala kontolibro de TEJO kaj la eblon mem elspezi monon el rimedoj de TEJO.

Aldone TEJO volas, ke la prezidanto, la ĝenerala sekretario kaj la kasisto regule ricevu aktualajn informojn pri la spezoj kaj membraro de TEJO. Pri la eventuala plenumo de ĉiuj ĉi postuloj flanke de UEA mankas konkretaj promesoj. Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes aludas, ke temas ankaŭ pri protekto de personaj datumoj de la membroj:

– Daŭras diskutoj por pliklarigi kaj plibonigi la kunlaboron kun TEJO sur diversaj kampoj – ekzemple, ni kunlaboras por krei ĝisdatan politikon pri datumprotektado en UEA/TEJO kiu konformas al la nova Ĝenerala Datumprotekta Reglamento de EU.

Kiel ajn, almenaŭ la unua postulo de TEJO supozeble baldaŭ estos plenumita, kaj post la registriĝo de la nova statuto la asocio iĝos jure sendependa.

Tamen la sendependa asocio daŭre ne havas buĝeton por la nun aktuala agadjaro, nek eĉ bilancon pri la jaro, kiu finiĝis antaŭ pli ol kvin monatoj.

Lige kun la estrara kunsido de TEJO, okazinta en Italio de la 2-a ĝis la 5-a de junio, la kasisto de la asocio, Cédric Marchal, en la komitata diskutlisto de TEJO anoncis, ke li jam certe ne sukcesos prepari tiujn gravegajn financajn dokumentojn antaŭ la fino de sia mandatperiodo:

– Mi bedaŭre devas informi vin ke mi ne povos pretigi ilin ĝis la fino de mia mandato. Mi ja nun havas malmulte da disponebla tempo por Esperanto ĝis IJK inkluzive, kaj estis kelkaj malfacilaĵoj kiuj draste komplikigis ĝis nun. La bilancon 2016 vi esperinde baldaŭ havos de la Centra Oficejo.

Kiel jure sendependa asocio sukcesos agadi sen ajna konkreta plano por sia propra ekonomio ne klaras.