Pardonpeto pro libera esprimado

La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: “La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”

En la “novembra” numero de la revuo Esperanto, redaktita de Attila Kaszás kaj fine aperinta en februaro 2017, estis publikigita intervjuo de Jorge Camacho, en kiu la intervjuito interalie esprimas akre kritikan opinion pri Historio de la esperanta literaturo kaj precipe pri la fakto, ke la verko ricevis la premion Antoni Grabowski kaj pozitivan atenton en la revuo.

En la marta numero de la sama revuo, aperinta post la eksigo de Attila Kaszás kaj redaktita de Stefan MacGill, aperis “Estrara pardonpeto” pri la enhavo de la intervjuo kun Camacho. La pardonpeto, laŭ kiu la estraro unuflanke “subtenas la liberan esprimadon de opinioj” sed aliflanke postulas, ke la esprimataj opinioj estu “konstruaj kaj respektemaj”, mirigis multajn legantojn de la revuo.

Unu el ili estas la multjara membro kaj iama oficisto de UEA, Nikola Rašić, kiu sendis al Libera Folio la ĉi-suban tekston pri la temo.

 

Antaŭe mi malpaciencis kiam venos la revuo. Nun mi jam timas ke ĝi venos.
Simo Milojević, 2003

Pardonpeto pro libera esprimado

Revuo Esperanto, la oficiala organo de UEA, en sia marta numero de 2017 aperigis kuriozan oficialan anoncon, per kiu la estraro pardonpetas pro opinioj esprimitaj en interjvuo de homo kiu ne estas estrarano, sed libera sendependa individuo kun propraj opinioj, kiel kutime ĉe intervjuitoj. La estraro evidente kredas ke ĝi devus ial respondeci pro diversaj opinioj de “siaj” intervjuitoj.

Ni citu, do:

La Estraro de UEA pardonpetas al tiuj niaj membroj, kiujn ofendis kelkaj vortoj kaj esprimoj uzitaj de nia intervjuito Jorge Camacho en la novembra numero. Kvankam ni ja subtenas la liberan esprimadon de opinioj, kontribuoj al nia revuo estu konstruaj kaj respektemaj, ankaŭ kiam temas pri kritiko. La intervjuo ne spegulas la sintenton de la Asocio, kaj ni sincere bedaŭras la eventualan ĝenon al la koncernatoj, niaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj. (Bv. noti la imperativon ‘estu’).

Postskribe oni direktas la legantojn kvar paĝojn for, al la deklaro de la juĝkomisiono de la premio “Antoni Grabowski”, kiu atribuis premion al la libro Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, al kiu rilatas la opinio de Camacho. Pliajn 13 paĝojn poste aperas recenzo de la sama verko el la plumo de Suso Moinhos. (Iom kaosa trakto de la sama temo en tiu numero, do).

Pri tio, do, temas. “Ilia” intervjuito Jorge Camacho esprimis sian opinion (ja klare kaj rekte, kiel Camacho jam kutimas) pri tiu libro, pri kiu la “Asocio” evidente havas alian sintenon. Tio do estas lia peko. Kio precize estas la du opinioj ne vere gravas, kvankam notindas ke ni ja konas la opinion de Camacho, sed ne tiun de la “Asocio” kaj ne klaras kiel “Asocio” povas havi opinion.

La Camacha opinio ne spegulas (tiele!) la opinion de la asocio, kio implicas ke intervjuoj kvazaŭ ja devus speguli la sintenton de la asocio, kaj ke la estraro, nome de la asocio, eĉ havas sintenon pri kiu ajn libro, aŭ kio ajn pri kio intervjuatoj povus opinii. Ne estas ankaŭ klare kiam, kiel kaj kial la asocio alprenis la sintenon pri kiu la estraro parolas. Mi volonte vidus iun protokolon pri tiu bizara sintenalpreno.

Mi naive pensis ke ĉiu ja rajtas esprimi opiniojn, precipe pri libroj, des pli renoma verkisto kiel Camacho. La aliaj rajtas havi opiniojn pri liaj opinioj. Camacho ja konscias kaj kutimas ke li mem prenas respondecon por siaj eldiroj. Li nur ne konsciis ke la estraro povas elekti por li la ĝustajn vortojn kaj esprimojn.

Tio ne estas la kutimaj reguloj en demokratiaj sistemoj. Ne estas vere kutime ke estraro prenas al si taskon de librorecenzanto kaj oficiale sintenas pri iu libro, kio devus resti afero de faka aŭ persona prijuĝo. Eĉ pli strangas ke la estraro komentas opinion de konata verkisto, do iu principe kompetenta pri la temo. Ankoraŭ pli strange se la estraro mem ne diras kio estas ĝia precipa sinteno pri la koncerna libro, se ĝi jam transprenis la malnecesan taskon juĝi pri io tia.

La estrara pardonpeto, bedaŭrinde, lasas anonci ion timigan. Estas normale ke en intervjuoj homoj esprimu individuajn opiniojn, pri kiuj klare ne povas respondeci la redakcio de la revuo aŭ eĉ la estraro, kies organo ĝi estas. Estus, ekzemple, absurde se New York Times devus respondeci pri la vortoj de Lady Gaga, kiujn ŝi donis en iu intervjuo. Estus eĉ pli strange se la redakcio prenus oficialan starpunkton pri iu muzikaĵo. Sed eĉ pli absurdas se la redakcio donas al “siaj” intervjuitoj instrukciojn kiel ili devas esprimi sian “liberan” opinion (ekzemple konstrue kaj respekteme, nekrude, eĉ se kritike).

Pri tio kio estas konstrua kaj respektema la opinioj povas malsami. Do, “niaj” (t.e. de la estraro) intervjuitoj devus sekvi tiajn instrukciojn kaj esence ne povas vere libere opinii. La intervjuitoj prefere demandu la estraron, kiu starigas la regulojn kaj kriteriojn por la oficialaj veroj aŭ jam havas pretajn ĝustajn sintenojn por ili. La estraro ŝajne povos al ĉiuj rekomendi sian konstruan kaj respekteman interpreton de kio ajn, inkluzive de literaturo.

Fakte la intervjuitoj eĉ ne plu devas doni intervjuojn, nek devus entute strebi pensi kaj opinii. Tio liberigas la estontajn intervjuotojn de ajna intelekta peno. Tre komforta situacio. La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj, ne alternativaj falsaj novaĵoj, kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.

Estas absurde pensi ke la estraro entute povus respondeci pri opinioj de “siaj” intervjuitoj. Tio estas klara eĉ al analfabetoj pri ĵurnalismo kaj demokratio. Ke la estraro provas limigi la rajton je libera esprimado de opinioj, doni instrukciojn kiel fari tion, ne apartenas al demokrataj praktikoj kaj simple ne rajtus okazi. La estraro ĉi-foje fakte deklaris:

  1. ke ĝi (la “Asocio”) havas ian sintenon pri la nomita temo (la libro menciita)
  2. ke la estrara sinteno estas alia ol tiu de “ties” intervjuito
  3. ke ĝi simpatias kun siaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj, kiujn Camacho eventuale ĝenis per esprimo de sia opinio
  4. ke ĝi ne simpatias kun Camacho kaj liaj opinioj (la “Asocio” eĉ pardonpetas pro lia incidento)
  5. ke Camacho ne esprimas la sintenon de la “Asocio”
  6. ke la sinteno de Camacho ne estas la sinteno de fidelaj membroj kaj kunlaborantoj.

Mirinde kiom da sensencaĵoj povas eniri malgrandan anonceton. Por ne diri ke la uzo de “nia intervjuito” lasas pensi ke la estraro iel kvazaŭ posedas “siajn” intervjuitojn kaj rajtas ilin regi aŭ direkti.

Mi ne certas ke tasko de la estraro de iu demokrata moderna asocio estas havi sintenon pri iu ajn verko, precipe ne (pri) literatura. Ĝi fakte transprenis la rolon de universala recenzanto. Ekde nun simple ne havas sencon recenzi aŭ opinii pri kio ajn, ne havas sencon sin esprimi. Apenaŭ havas sencon paroli Esperanton tiam, krom se oni unue konsultiĝas kun la estraro pri la demando kio decas kaj kio permesitas. Estas do klare ke intervuoj kiuj spegulos la sintenon de la estraro ĉiam senprobleme aperos. Do, la estraro anoncis cenzuradon kaj eĉ donis instrukciojn kiel praktiki la memcenzuron.

La unuajn tridek jarojn dum mia vivo mi loĝis en socia sistemo kie la gazetaro precize tiel funkciis. Kritiko estis permesita nur se ĝi estis “konstrua” kaj aprobita de la aŭtoritatoj. Kio estas “konstrua” kaj “respektema”, tion kompreneble decidas la aŭtoritatoj. Ofte oni senpostenigis redaktorojn kiuj aperigis opiniojn de diversaj intervjuitoj kiuj ne plaĉis al la gvidantoj. La redakcio respondecis al la Estraro (de la Partio) aŭ al la Politburoo. La Estrara noto estas nenio alia ol tio. La Politburoo nun fariĝas la recenza aŭtoritato. Miaj haroj hirtiĝas!

Tamen, tio ne estas tiom terura. Nome, povas esti eĉ pli terure. Sur la paĝo 55 oni aperigas la (ŝajne oficialan) deklaron de la juĝkomisiono de Fondaĵo Antoni Grabowski (U. Lins, I. Ertl, S. Chengtai) pri la opinio de Jorge Camacho, kiu degnis havi alian opinion (krudan, laŭ ili). Tio do estas la oficiala vero pri tiu libro. La Deklaro diras ke ne ekzistas pli bona historio de la Esperanto-literaturo, kaj ke tio devus okazi por ke oni povu “pravigi la krudan opinion de Jorge Camacho”.

Tio sonas iom pli bone: krudaj opinioj estas en ordo nur kiam ekzistas pli bona komparobjekto! Jen pliaj instrukcioj kiel trovi la propran liberan opinion! Jen ankaŭ libera kaj oficiala sugesto kiu estas “la plej bona libro”. Kompreneble estas diversaj kaj pluraj opinioj pri tio kio estas bona aŭ la plej bona, sed estas maltrankvilige kiam tio venas de iu oficiala aŭtoritato. Kaj la fakto ke iu libro estas la sola de sia speco ne devus sufiĉi por protekti ĝin de diversaj kritikoj aŭ komentoj.

Per tio oni forprenas ajnan rajton prezenti kian ajn sintenon malsaman ol tiu kiun atingis la komisiono (post matura pripensado). Tio des pli validas por situacio kiam ekzistos eĉ pli bona libro. Tiam oni okupiĝu pri la bona, kaj ne pri la malbona libro! Kaj kiam ekzistas nur unu libro, ne vere necesas “matura pripensado”. Ĉiukaze, denove tre kurioza kriterio por librokritiko.

Ne temas entute pri tiu konkreta libro (kiu estas bonvena kaj meritas multflankan pritrakton, krudan aŭ nekrudan), sed pri io alia multe pli grava por la pluvivo de la asocio. Se la estraro kaj la revuo tiel planas trakti la opiniojn, tiam mi, kiel fidela membro kaj kunlaborinto, ne plu bezonas legi tiun revuon kaj serioze pripensos ĉu mi volas membri en asocio kiu per imperativoj kaj instrukcioj reguligas la “liberan” esprimadon de opinioj. Des pli ke temas pri libroj, pri kiuj ĉiu leganto neeviteble kreas propran impreson. Mi ankaŭ ne volas legi revuon kiu nur “spegulas” la sintenon de la asocio (kio ajn ĝi estu kaj kiel ajn tiu sinteno estiĝu).

Mi esperas ke la estraro sincere bedaŭros sian pardonpeton kaj komprenos ke tiaj klare stalinismaj intervenoj prezentas ĝenon al aliaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj, kiuj preferas liberan spacon por personaj opinioj kaj rifuzas cenzuron. Koncerne la juĝkomisionon, ĝi evidente miskomprenis sian rolon kaj devus refoje mature pripensi sian deklaron. Jorge Camacho rajtas havi eĉ krudajn opiniojn, senkonsidere de iliaj kriterioj.

La estraro siaflanke ŝuldas pardonpeton al ĉiuj siaj liberamaj kaj demokratemaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj, kaj devus promesi neniam plu fari ion tiel senprecedencan kaj hontindan. Kaj la revuo devus daŭre “speguli” tiun liberecan praktikon. Kiel en ĉiu revuo, la redaktoroj, ĵurnalistoj kaj precipe iliaj invititaj gastoj devus ĉiumomente senti sin liberaj kaj senkatenaj en sia esprimado. La estraro rajtas kontribui, sed ne devas nek rajtas kunredakti, eĉ se ĝi tamen devas respondeci. Kiel ĉi-kaze.

Nikola Rašić