La akuzativo dividas la Akademion

Lastatempe neniuj novaĵoj venis de la Akademio de Esperanto. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la silento estas kaŭzita de interna konflikto, kiu povos konduki al demisio al pluraj konataj akademianoj.

En la retejo de la Akademio de Esperanto aperis nenio nova post decembro 2014. Libera Folio eksciis, ke la Akademia silento estas kaŭzita de intensaj diskutoj, pri kiuj oni ne volas informi la ĝeneralan publikon.

Dum la lastaj jaroj multegaj homoj lernis Esperanton per interreto, unuavice ĉe la populara retejo Duolingo, kiu havas kurson de Esperanto ne nur en la angla, sed nun ankaŭ en la hispana, kaj baldaŭ ankaŭ en la portugala.

Tamen montriĝis, ke multaj el la novaj lernintoj ne bone regas la uzon de la akuzativo, eble pro mankoj en la lernomaterialo. Jam de multaj jaroj la Akademio de Esperanto registris, ke novaj lernantoj havas problemojn pri la akuzativo, sed la tendenco iĝis multe pli atentinda dum la lasta tempo, kiam ĉiam pli granda parto de la novuloj trovas Esperanton en interreto kaj lernas ĝin neorganizite.

La Akademio de Esperanto en siaj internaj diskutoj konstatis, ke la akuzativo estas ĉiam pli ofte misuzata, aŭ eĉ tute ne uzata, precipe en retaj diskutoj. Lige kun tio, kelkaj akademianoj tute serioze proponis diskuti, ĉu la akuzativo nepre estu deviga en moderna Esperanto.

Iom surprize, inter la subtenantoj de tiu radikala propono troviĝas ankaŭ Bertilo Wennergren, la verkinto de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Jen kiel li argumentas, responde al demando de Libera Folio:

– La malapero de akuzativo estas ĝenerala tendenco en multaj lingvoj kaj ke la fakto, ke ĝi atingis ankaŭ Esperanton, plian fojon nekontesteble pruvas, ke Esperanto estas natura homa lingvo.

Kelkaj akademianoj proponis, ke oni iom post iom aprobu elizion de la akuzativo, ĉar detala studo de la Fundamento montras, ke la akuzativo ne estas deviga. La 16 reguloj diras nur, ke la akuzativo havas la finaĵon -n, sed ne difinas, kiam oni devas uzi ĝin. Laŭ la Fundamento la artikolon oni povas “en la unua tempo tute ne uzi”, do eblas konkludi, ke la samo validu pri la akuzativo.


Bertilo Wennergren.

Bertilo Wennergren rakontas, ke laŭ pluraj akademianoj oni permesu, ke tiuj, kiuj ne sentas sin certaj pri la akuzativo ne uzu ĝin. Post dek jaroj oni reesploru la situacion kaj lasu la ĝeneralan uzon decidi, ĉu la akuzativo plu estas bezonata.

– Simile kiel en aliaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto tamen restos lingvaj fosilioj kiel memoraĵo pri la iama ĝenerala uzo de la akuzativo. En Esperanto la akuzativo restos plu uzata almenaŭ ĉe la personaj pronomoj, por eviti ambiguecon, kiu alie aperus ĉe esprimoj kiel “mi amas vi”.

Alia, ŝajne pli granda grupo de akademianoj trovas la rezonadon tute neakceptebla, kaj minacas demisii, se la propono pri libervola akuzativo spite ilian reziston estos akceptita. Neniu el tiuj akademianoj tamen konsentis publike komenti la temon – ŝajne ĉar daŭras la akra debato ene de la Akademio, kaj la temo estas tre sentema.

Do, ĉu la Akademio aprobos libervola akuzativo, aŭ ĉu la libervola akuzativo aprobos la Akademio? Tiel staras nun la demandon.


Pli pri la temo