La Civito eldonis propran Heroldon

”Ĉi tio ne estas Heroldo de Esperanto”, tekstas la titolo de la plej nova eldonaĵo de Kultura Centro Esperantista. KCE pasintjare vendis Heroldon al Fabrício Valle, sed nun neatendite aperigis propran informfolion kun la sama aspekto kaj paĝokapo.


La “ne-Heroldo”, kiun publikigis la Civito.

Heroldo de Esperanto dum multaj jaroj en la praktiko estis la ĉeforgano de la Esperanta Civito. Lastatempe ĝi tamen ekhavis problemojn kaj dum longaj periodoj aperis neregule, ŝajne pro manko de laborfortoj kaj abonantoj. Pasintjare ĝia formala posedanto, la Civita establo Kooperativo de Literatura Foiro, sukcesis vendi la gazeton al entrepreno de Fabrício Valle kontraŭ nekonata monsumo.

Pro diversaj misfortunoj, interalie la subita forpaso de la ĉefa kunlaboranto, Fabrício Valle ĝis nun ne sukcesis aperigi eĉ unu numeron de la gazeto. Antaŭ kelkaj semajnoj la Civito anoncis, ke Valle ne plenumis la kondiĉojn de la interkonsento, ĉar li nek aperigas la gazeton nek pagis la konsentitajn monatajn partopagojn de la aĉetsumo. Se la kondiĉoj ne estos baldaŭ plenumitaj, KCE povos rompi la kontrakton kaj repreni Heroldon.

Eĉ pli minaca por la nova eldonanto la situacio ekaspektis, kiam estis dissendita la unua numero de la pli frue anoncita “monata informilo de Kultura Centro Esperantista”. La gazeto aspektis kiel dupaĝa numero de Heroldo de Esperanto kun grafika aspekto kaj ĉeftitolo preskaŭ identaj al tiuj de la malnova Heroldo. La ĉefaj diferencoj estas, ke la gazeto konsistas el nur unu folio, kaj ke super la vorto “Heroldo” per diskretaj literoj estas skribite “ĉi tiu ne estas”.

En kombino kun la averto pri repreno de la gazeto la aperigo de tia “ne-Heroldo” aspektas kiel la unua paŝo por rekomenci la eldonadon de Heroldo sub la ŝildo de la Civito. Post iom da tempo la Civito tamen en sia retejo asertis, ke male temas pri provo reklami la novan Heroldon.

Fabrício Valle ŝajnas akcepti la klarigon:

– Al mi ŝajnas iom stranga maniero reklami Heroldon, sed jen ĉia helpo estas bonvena. Cetere, mi tute trankvile kaj firme daŭrigas mian laboron, kiu en la lastaj tempoj efektive progresis. Mi komencis kvitigi min per partopagoj al LF-koop kaj esperas akuratigi la partopagojn ankoraŭ pagendajn. Nia grafikisto jam komencis labori por enpaĝigi nian unuan numeron.


Fabrício Valle aĉetis Heroldon de Esperanto.

Fabrício Valle strebas aperigi la unuan presitan numeron de la nova Heroldo antaŭ la fino de marto. La unua numero estos presita en du mil ekzempleroj, kaj granda parto el tiuj estos laŭ li dissendita kiel senpagaj provnumeroj al diversaj Esperanto-organizaĵoj. Samtempe kun la unua numero de la gazeto aperos ankaŭ nova poŝtelefona aplikaĵo, li rakontas.

– Nia apo Zamapp Herol jam estas preta kaj estos vaste uzata por diskonigi Esperanton inter neesperantistoj. Ni ege bezonos la apogon kaj fidon de la esperantistoj, kiuj ĝis nun ŝajne atendas la lanĉon de Heroldo por ĝin aboni, sed ni bezonas abonojn tuj. Parto de miaj malfacilaĵoj estas, ke tre malmultaj esperantistoj jam abonis Heroldon.

La antaŭa posedanto de Heroldo, la Civita establo Kooperativo de Literatura Foiro, anoncis ke ĝi decidos pri eventuala repreno de Heroldo dum sia ĝenerala asembleo en aprilo.

– Ĝis tiam mi esperas kvitiĝi per pliaj partopagoj kaj lanĉi Heroldon. Do ĉio estas nun en ordo kaj la iniciato publikigi informilon sub la nomo Heroldo, kiel LF-koop faris, estas nur iu provo reklami Heroldon, kiel LF-koop konfesis en HeKo-afiŝo. Mi preferus pli konkretajn iniciatojn, tamen, mi ne povas ne danki al LF-koop pro tiu provo reklami Heroldon, eĉ se per ĝi venos neniu abonanto.

Libera Folio: Se tamen LF-Koop decidos repreni Heroldon, ĉar la kondiĉoj de la interkonsento ne estis plene observitaj, ĉu vi rericevos la monon kiun vi jam pagis?

– Pri la financaj klaŭzoj mi ne povas paroli. Mi ege serioze paŝis ekde la komenco kaj ne mi diskonigos konfidencajn klaŭzojn. Aliflanke, mi bedaŭras, ke LF-koop sentis grandan bezonon fari la unuan paŝon en la diskonigo de niaj malfacilaĵoj. Tamen, la rilatoj inter Lexus Sociala kaj LF-koop estas nun tute senkonfliktaj  kaj estas neniu ŝanco, ke LF-koop reprenu Heroldon.


Pli pri la temo