Nova takso: 60.000 parolas Esperanton

Kiom da homoj en la mondo parolas ĝin? Tiu estas plej ofta demando pri Esperanto. La respondoj varias laŭ la fantazio de la respondantoj. Nun Svend Vendelbo Nielsen en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon.


Mapo el la studo de Svend Vendelbo Nielsen.

Kiam ĵurnalistoj demandas pri la kvanto de parolantoj, multaj esperantistoj ŝatas paroli pri kelkaj, eĉ multaj milionoj, kvankam neniu iam vidis tiujn milionojn.

Pli frue oni ofte menciis la takson de la esperantista lingvisto Sidney Culbert, kiu opiniis ke ekzistas ĉirkaŭ 2 milionoj da Esperanto-parolantoj. Antaŭ kelkaj jaroj profesoro Amri Wandel prezentis similan takson surbaze de la kvanto de homoj, kiuj en Facebook indikis, ke ili scias la lingvon.

Aliaj atentigas, ke pro diversaj kialoj ne eblas precize respondi al la demando. Unue, neniu instanco faras tutmondan statistikon pri la lingvoscioj de individuaj homoj, same kiel mankas preciza statistiko pri tio, kiom da ŝakludantoj estas en la mondo. Due, eĉ se oni provus fari tian statistikon, ne tute klaras, kion oni postulu por ke homo estu inkluzivita en la statistiko. Ĉu sufiĉas, ke la homo aĉetis lernolibron de Esperanto, aŭ indikis ĝin en Facebook?

Profesoro Jouko Lindstedt en 1996 prezentis sian takson, kiun multaj trovas realisma: proksimume mil homoj havas Esperanton kiel sian denaskan lingvon, dekmilo parolas ĝin flue, centmilo scias aktive uzi ĝin, miliono pasive komprenas multe, kaj dek milionoj iam iom studis ĝin. Lindstedt klarigis, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke “se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili”.


Svend Vendelbo Nielsen.

La 25-jara doktoriĝa studento Svend Vendelbo Nielsen, kiu en majo 2016 komencis lerni Esperanton per Duolingo, tamen ne volis kontentiĝi je tiaj ĝeneralaj taksoj. Li decidis uzi informojn pri membronombroj de diversaj Esperanto-organizaĵoj, Esperantaj retejoj kaj censajn statistikaĵojn por provi fari propran kalkulon pri la kredebla kvanto de esperantistoj en la mondo.

Grava faktoro en lia kalkulo estis la oficialaj censoj (popolnombradoj) de kelkaj landoj, kie loĝantoj povis indiki, ke ili parolas Esperanton. Tiujn oficialajn ciferojn ni havas el Estonio (209 parolantoj de Esperanto), Hungario (8 397), Litovio (604), Nov-Zelando (123) kaj Rusio (992).

Svend Vendelbo Nielsen komparis la censajn ciferojn kun la aliaj statistikaĵoj de la koncernaj landoj, kaj kreis modelon, surbaze de kiu li provis kalkuli, kiom da homoj en aliaj landoj kredeble en censo indikus, ke ili parolas Esperanton, se tio eblus.

Li decidis ne uzi la censajn ciferojn de Hungario, ĉar la rilato inter la censa cifero kaj la membronombro de esperantistaj organizaĵoj kaj retejoj komplete diferencis de tiu en la aliaj landoj. Laŭ lia supozo tion klarigas la fakto, ke multaj en Hungario studis Esperanton en la lernejo, sed poste neniam aktive uzis ĝin nek aliĝis al ajna organizaĵo.

Laŭ liaj kalkuloj la suma kvanto de homoj, kiuj en censo indikus ke ili parolas Esperanton, se tio eblus, estas ĉirkaŭ 63 000 en la tuta mondo – do multe malpli ol esperantistoj ĝenerale emas kredi, kaj tre multe malpli ol la taksoj pri du milionoj da esperantistoj, faritaj de Sidney Culbert kaj Amri Wandel.

Ni petis  Svend Vendelbo Nielsen klarigi, kial li opinias sian takson kredinda. Jen kion li respondis:


Mapo el la studo de Svend Vendelbo Nielsen.

– Mi kredas la taksojn, ĉar la modelo havas supozojn, kiuj estas naturaj. Ankaŭ grava por mia kredo estas ke la rezulto estis akceptebla – la taksoj similas la datenaron sufiĉe bone. La plej grava supozo estas, ke la nombroj de esperantistoj rilatas al la nombroj de membroj per skala faktoro. Tio estas natura supozo, sed ĝi ne validas ekzakte – tial mi ankaŭ supozas varion en natura, tre matematika maniero. Krom tiuj supozoj, mi uzis kutimajn statistikajn rimedojn, kiujn mi konas sufiĉe bone pro miaj posteno kaj studado. Mi laboras pri analizado de DNA en la Universitato de Aarhus, kie mi estas doktoriĝa studento pri bioinformadiko.

Sten Johansson, kiu dum multaj jaroj profesie laboris pri statistikaĵoj, trovas diversajn malcertaĵojn en la kalkuloj de Svend Vendelbo Nielsen:

– Mi kredas kompreni, ke la vera elirpunkto estas la indikoj pri lingvoscio en kelkaj censoj. Do, unue necesus prijuĝi, ĉu tiuj indikoj vere estas fidindaj. Due, ĉu eblas iel ĝeneraligi ion ajn de ili al la situacio en la cetera mondo. Trie, ĉu la rilato inter laŭcensaj lingvosciantoj kaj la diversaj nombroj de membroj ktp, kiujn li uzas, pli-malpli egalas en diversaj partoj de la mondo. Laŭ mia supozo, ĉiuj tri punktoj estas ege malcertaj. Malgraŭ tio mi dirus, ke ĉi tia kalkulekzemplo enhavas iomete pli da realismo ol multaj absolutaj fantazioj legeblaj diversloke. Tamen mi ne pretus diri ion ajn pri la ebla “marĝeno de eraro”.

Svend Vendelbo Nielsen samopinias, ke la marĝeno de eraro estas la granda demando koncerne liajn kalkulojn:

– Mi ricevis ioman kritikon ĉe reddit, do mi nun faras “bootstrap”-kalkuladon por povi montri la marĝenojn. Bonaj statistikaj rezultoj havas tion, sed tiaj kalkuladoj estas iom enuigaj…

La aldonaj kalkuloj de Svend Vendelbo Nielsen nun montras, ke la maksimuma kvanto de esperantistoj (homoj kiuj en censo indikus, ke ili scipovas Esperanton) en la mondo laŭ lia modelo estas iom pli ol 18o 000, dum la minimuma kvanto estas iom pli ol 30 000.

Sten Johansson konsentas, ke la takso ŝajnas pli kredinda ol la asertoj pri multaj milionoj da esperantistoj.

– Sed kredinda rezulto ne pruvas ke la metodo estis bona. Baza problemo, sendepende de ĉiuj metodoj, estas ke ne ekzistas bona difino de “paroli/scii/regi lingvon”, Sten Johansson atentigas.

Tiun problemon Svend Vendelbo Nielsen ĉirkaŭiris, ĉar li provis taksi la kvanton de homoj, kiuj en censo respondus, ke ili scias Esperanton. Kiel bone tiuj homoj efektive parolas Esperanton ni tamen ne scias.