La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin.
La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Tiun informon diskonigis la teamo de Ipernity la 1-an de decembro.
Tamen jam finiĝis januaro 2017, kaj Ipernity plu funkcias. Ĝi eĉ daŭre varbas novajn pagantajn uzantojn, kaj en la ĉefpaĝo mankas informo pri la baldaŭa fino de la retejo. En retmesaĝo, kiun dum la lastaj tagoj ricevis membroj de Ipernity, oni sciigas, ke ankoraŭ ekzistas ŝanco savi la retejon.
Sed la ekononomiaj realaĵoj intertempe ne ŝanĝiĝis – la projekto ne estas profita, kaj la nunaj posedantoj ne planas plu vivteni ĝin. Laŭ la mesaĝo ili tamen pretas transdoni la projekton al asocio de la membroj de Ipernity, se certaj kondiĉoj estos plenumitaj.
Ipernity ĝis la fino de 2017 bezonas kontribuon de 50.000 eŭroj, informas retejo, kiun starigis grupo de membroj. Se oni sukcesos kolekti la monon kaj trovi sufiĉe da aktivuloj kiuj pretas helpi en la projekto, ekde la komenco de 2018 oni povus lanĉi novan Ipernity, kiu jam estos posedaĵo de la membroj, la retejo klarigas.
En la nuna fazo de la projekto, la aktivuloj petas ĉiujn membrojn de Ipernity respondi enketon pri tio, ĉu, kiom kaj kiel ili pretus kontribui al la pluvivo de Ipernity.
Por atingi la celon laŭ la aktivuloj sufiĉus, ke triono el la nunaj pagantaj membroj de Ipernity faru kontribuon de 50 eŭroj. Tio ŝajnas signifi, ke Ipernity havas proksimume tri mil pagantajn membrojn.
Laŭ retpoŝto dissendita la 7-an de februaro la projekto estis lanĉita la 1-an de februaro, kaj jam 900 membroj promesis subteni la fondotan Asocion de membroj de Ipernity. Se tiom da membroj efektive kontribuos al la projekto, ekzistas ŝanco kolekti la necesan monsumon.
En la nuna fazo de la projekto oni ankoraŭ ne kolektas monon, nur respondojn al la enketo. Kiam la enketa periodo estos finita, oni faros la decidon pri la eventuala fondo de la Asocio de membroj de Ipernity. Nur post tio oni komencos monkolektan kampanjon.
Ĉar Ipernity estas akcia kompanio, eventuala konkreta propono de la membroj pri la transpreno de la retejo devas esti aprobita de la akciuloj. Laŭ la informoj en la retejo de la projekto, la kolektita mono estos repagita al la kontribuintoj, se la provo transpreni la retejon ne sukcesos.