TEJO gratulis partianon de Berlusconi

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.


Antonio Tajani kun Silvio Berlusconi. Foto: EPP. CC BY 2.0

Antonio Tajani en sia junaĝo estis aktiva membro de studenta sekcio de la itala monarkiisma partio. En 1993 li estis unu el la fondintoj de la partio Forza Italia, kies ĉefa gvidanto estis Silvio Berlusconi. En la unua registaro de Berlusconi en 1994 li estis publika reprezentanto de la ĉefministro.

En 1994-2008 li reprezentis Forza Italia en la Eŭropa Parlamento, kaj ekde 2008 li estis la itala ano de la Eŭropa Komisiono, nomumita de Silvio Berlusconi. Ekde 2014 denove li estas ano de la Eŭropa Parlamento, kaj samjare li estis elektita unu el ĝiaj vicprezidantoj. En januaro 2017 li estis elektita la prezidanto de la parlamento.

En sia sinprezenta parolado antaŭ la voĉdonado en la parlamento, li interalie promesis havi teamanon kun aparta respondeco pri lingvaj minoritatoj. Post kiam li estis elektita, la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, nome de la organizaĵo sendis al li gratulleteron kaj proponis kunlaboron. Li skribis interalie jene:

En ĉi tiu batalo kontraŭ lingva diskriminacio, ni volas certigi Vin kaj Vian delegitan kabinetanon havos la plenan subtenon de TEJO, organizo kun 78 jaroj da sperto en lingvorilataj temoj. Bonvolu konsideri ke ni estas ĉiam malfermaj al diskuto pri tiaj temoj kaj ni memaktive surtabligos kurantajn situaciojn en kiuj lingvaj rajtoj estas malrespektataj kaj proponos taŭgajn rimedojn.

Ni antaŭĝojas kunkonstrui pli bonan Eŭropon kiu aŭskultu la voĉojn de ĉiuj ĝiaj civitanoj senrigarde je la lingvo kiun oni parolas. Kiel Vi diris, ni ĝojegas je “malfermo de la pordoj de la Eŭropa Parlamento al la civitanoj de Eŭropo tiel ke ni povu havi konstantan diskuton” kaj ni esperas vidi la inviton al dialogo ebligita senrigarde je la lingvo.

Ĉar maloftas ke TEJO kaj UEA gratulas politikistojn pro ilia elektiĝo, ni demandis al Michael Boris Mandirola, kial li decidis sendi la leteron.

– Kiel bona eŭropa civitano mi estis spektanta televide la elektiĝon de la nova prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Kiam mi aŭdis tiun frazon pri havi kabinetanon kun specifa respondeco pri lingvaj malplimultoj, mi tuj sentis inspiron. Mi kredas ke ni ne devas fokusiĝi nur pri nia movado, sed porti niajn ideojn eksteren kaj kontakti politikajn respondeculojn kiuj montras apartan intereson pri lingvopolitiko je internacia nivelo, Michael Boris Mandirola klarigis.

Kion vi esperas atingi per la letero?

– Minimume ni rimarkigis la pluekziston de junulara esperanta organizo esprimante subtenon al pozitiva intencmontro. Ni vidos ĉu kaj kia estas la spaco por dialogo pri lingvopolitiko. Evidentigi la komunikajn problemojn, la neceson je inkluziva politiko kaj la lingvajn diskriminaciojn estas antaŭpaŝoj por povi proponi Esperanton kiel solvon.

Ĉu laŭ via scio antaŭaj prezidantoj de TEJO iam leteris al la prezidanto de Eŭropa Parlamento, aŭ al aliaj funkciuloj de EU?

– Mi ne legis pri tia iniciato fare de antaŭaj TEJO-prezidantoj. Estus certe tre interese ekscii pri la instituciaj kontaktoprovoj de la antaŭaj generacioj de TEJO-aktivuloj.

Ĉu vi jam ricevis ajnajn reagojn al la iniciato, ene de TEJO aŭ ekster ĝi?

– La letero estis unue diskutita de la komisiono pri eksteraj rilatoj, do ene de TEJO inter la fakaj aktivuloj estis komuna volo kaj kunlaboro sendi ĝin. Ekster la organizo mi ne vidis reagojn, krom se oni konsideras ŝatojn kaj plupublikigojn en Facebook.