Zamenhof-urbo sen Zamenhof?

La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.


La urbodomo de Bjalistoko antaŭ cent jaroj, foto eksponata en la Zamenhof-centro.

La lastaj ĉirkaŭesperantaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof, Bjalistoko, kaŭzis konfuzon ĉe la esperantistoj. Kunpuŝiĝis kelkaj aferoj: la estonteco de Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ), la Jaro de Zamenhof, ĝenerala sinteno al LLZ kaj politika agado ĉirkaŭ tiu persono kaj Esperanto. Ĉar kelkaj el tiuj aferoj rilatas al mi persone, kaj tra mi – Bjalistokan Esperanto-Societon, mi provu ilin klarigi al la esperantista legantaro.

Printempe de ĉi-jaro la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski proponis alpreni decidon pri Centro Ludoviko Zamenhof, urba kulturinstitucio, kiu okupiĝas inter alie pri la heredaĵoj de iam multkultura Bjalistoko kaj de sia patrono LLZ. La celo estis formale subigi la Centron al Bjalistoka Kulturcentro ekde la 1-a de januaro 2017, laŭklarige por ŝpari, kvankam la ŝparojn oni ne povis klare prezenti. Malgraŭ tio, ke neniu parolis pri efektiva fermo de CLZ, sed nur pri ŝanĝo de ĝia leĝa (sen)dependeco – ni memoru, ke dum la unuaj du jaroj ekde 2009 ĝuste tia estis la statuso de CLZ – la gazetaro kaj kelkaj politikistoj aŭgurante kompletan nuligon de la institucio kaj ĝia ĝisnuna agado lanĉis defendkampanjon.

La lokaj esperantistoj pro diversaj kialoj havis diversajn sintenojn al la tuta afero, ekzemple kelkaj riproĉis al Centro Ludoviko Zamenhof nesufiĉan engaĝiĝon pri Esperanto kaj esperis, ke tio ŝanĝiĝos kun la formala transformiĝo de la Centro. Kelkaj aliaj tamen subtenis la kampanjon menciante mankojn en argumentado por la kunigo de la kulturcentroj.

Dum printempa kunsido de la urba konsilio la decido estis laŭplane alprenita, sed bedaŭrinde ĝi ne limiĝis ĝis formalaĵoj: unu el la konsilianoj, Dariusz Wasilewski apartenanta al konsilia grupo de la urbestro, uzis klare ŝovinismajn argumentojn kontraŭ la “sensukcesa utopiisto Zamenhof”,  kontraŭ lia juda heredaĵo kaj kontraŭ Esperanto kaj ties “krima ideologio”. Kontraŭ tio reagis la esperantistaro, lokaj amasinformiloj, politikaj fortoj kaj universitataj instruistoj. Malgraŭ ke la urbestro Truskolaski plurfoje ripetis, ke li ne kundividas la vidpunkton de Wasilewski kaj subtenas Zamenhof kaj Esperanton, li ne decidis forigi la konsilianon el sia komitato.

Komence de decembro la urbestro kunvokis gazetaran konferencon kaj anoncis, ke dum kunsido de la urba konsilio la 5-an de decembro li proponos nomi la venontan jaron Jaro de Zamenhof. La urbestraro jam decidis pri diversaj agadoj en 2017: trilingva reeldono de historia gvidlibro tra Bjalistoko de Jakobo Ŝapiro, nova murpentraĵo, muzikdisko de bjalistokaj muzikistoj en Esperanto kaj historia konkurso pri Esperanto kaj Zamenhof, kiun organizos loka Arme-muzeo.

Mi estis invitita al la konferenco por prezenti la planojn de Bjalistoka Esperanto-Societo: en majo 2017 ni organizos Polan Esperanto-Kongreson, kiun subtenos Bjalistoka Kulturcentro, ni planas eldoni poezion de loka poeto Wiesław Kazanecki en Esperanto kaj polan-Esperantan “kuirlibron de Klara Zamenhof”, kiu enhavos receptojn de la juda kuirarto de la epoko de Zamenhof. Por ricevi monsubtenon por ambaŭ eldonaĵoj mi verkis du projektojn en konkurso de la urbo, kiu dediĉis cent mil zlotojn por kulturaj iniciatoj ligitaj kun Esperanto en 2017.

La 5an de decembro vicurbestro Rafał Rudnicki referis la projekton menciante la decidon de Unesko kaj mondfaman rekonecon de la plej fama bjalistokano, Ludoviko Zamenhof.

Mi parolis pri la planata agado en kaj ekster Bjalistoko kaj laŭdinda heredaĵo de la iniciatinto de Esperanto, kaj demandis la konsilion kiun vizaĝon havu Bjalistoko en la mondo – ĉu ŝovinisman kaj antisemitan, kio estas lastatempe populara opinio pri la urbo, ĉu tolereman kaj malferman, reprezentatan de Zamenhof. Dum siaj elpaŝoj konservativaj konsilianoj el la partio Juro kaj Justeco kaj fifama konsiliano Wasilewski pruvis, ke kontraŭ la decido ekzistas nur neraciaj, antaŭjuĝaj argumentoj:

– Ne, ĉar la venonta jaro jam estas elektita la Jaro de Piłsudski, kaj eble oni ne rajtas havi pli ol unu jar-patronon (ĉeestanta juristo diris, ke povas esti eĉ 100 patronoj).

– Ne, ĉar la propono venas tre malfrue, eĉ ofende malfrue por LLZ (en la pasinta jaro la Jaro de Siedzikówna estis anoncita eĉ pli malfue).

– Ne, ĉar LLZ estas malgrava persono, unu el multaj sensukcesaj utopiistoj, krome dio por bahaanoj kaj por “ŝintoistaj sektoj”; Esperanton denaske parolas nur mil homoj, kaj eĉ la lingvo klingona estas pli populara ol ĝi; la esperantistoj trudas siajn idealojn; la lingvo estas sen kultura bazo.

(Tiujn kaj ceterajn malsaĝajn argumentojn vi povas legi ĉe la Facebook-paĝo de Dariusz Wasilewski, fispecialisto pri Zamenhof, kaj mi ne emas traduki ilin).

Kelkaj konsilianoj (maldekstro, Civitana Platformo) defendis nian vidpunkton. La antaŭvideble negativa rezulto estis 12 kontraŭ, 11 por. Tio, kio sekvis estis arda kritiko de la urba konsilio de Bjalistoko far pola kaj internacia gazetaroj, ĉe kiuj mi raportis la sensencon de la decido kaj tion, ke malgraŭ ĉio la Jaro de Zamenhof estos celebrata en lia naskiĝurbo.

La decido estis nur simbola. Ĝi ridindigis la konsilion, kaj tra ĝi – Bjalistokon mem. Tamen ni sentas subtenon de la urbestro kaj faros ĉion, kune kun Bjalistoka Kulturcentro, Centro Ludoviko Zamenhof, neregistaraj organizaĵoj kaj la Esperanto-movado ĝenerale, por ke Esperanto estu bone videbla en Bjalistoko en la venonta jaro. Ni ekos jam la 2-an de januaro per solena anonco de la Jaro de Zamenhof, kiu okazos malgraŭ ĉio. Ni fosu nian sulkon.

Przemysław Wierzbowski
prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo

Pli pri la temo: