La membrokvanto de UEA falegis

La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.


En antaŭaj jaroj la Centra Oficejo regule informadis la komitaton kaj la membraron de UEA pri la evoluo de la membrokvanto kaj instigadis al aliĝo. Dum 2016 tamen tute mankas oficialaj informoj pri la temo. Aparte strikte gardas siajn sekretojn la sendependiĝanta TEJO.

Libera Folio plurfoje petis, ke la prezidanto de UEA, Mark Fettes, donu aktualajn informojn pri la membronombro de la asocio, sed li rifuzis, komentante ke li unue devas informi la komitaton de la asocio. Tamen ankaŭ la komitato ricevis neniajn informojn, kaj eĉ lige kun la ĵus okazinta ĝenerala voĉdonado UEA silentis pri la kvanto de la voĉdonrajtaj membroj.

Spite tion ni sukcesis el fidinda fonto ricevi informojn pri la aktuala membronombro de la asocio. La ciferoj montras, ke dum la pasinta jaro malaperis preskaŭ kvarono el la individuaj membroj. Ĉar la kvanto de dumvivaj kaj honoraj membroj restas preskaŭ senŝanĝa, inter la pagantaj membroj la falo estis eĉ pli granda: 27 procentoj.

En la mezo de decembro 2016 UEA laŭ la informoj de Libera Folio havas 4.264 individuajn membrojn, el kiuj 3.322 estas pagantaj membroj. 942 estas dumvivaj kaj honoraj membroj. En 2015 la fina membronombro estis 5.508, el kiuj 4.558 estis pagantaj membroj kaj 950 estis dumvivaj kaj honoraj membroj.

La ciferoj ne estas plene kompareblaj, ĉar ĝis la fino de 2016 kaj eĉ post ĝi ankoraŭ kelkaj personoj pagos kotizon por 2016. Tamen la kvanto de tiel malfruaj aliĝantoj estas neglektebla, do oni povas jam nun konkludi, ke la kvanto de pagantaj membroj dum la pasinta jaro malkreskis je pli ol 1.200.

La situo de la kongresurbo ĉiam iom influas la membrokvanton de UEA, ĉar membroj ricevas grandan rabaton de la kongresa kotizo, kaj la malgrandeco de la kongreso en Nitro sendube kontribuas al la membrofalo. Ĝi sola tamen ne sufiĉas por klarigi tian drastan kolapson.

Alia supozebla kialo por la membrofalo estas la daŭraj problemoj pri la redaktado kaj nun ankaŭ pri la aperritmo de la revuo Esperanto, la plej grava servo kiun la pagantaj membroj de UEA ricevas.

Drastan membrofalon suferis ankaŭ la sendependiĝanta TEJO, kiu meze de decembro 2016 havas nur 295 individuajn membrojn. La fina membrokvanto de TEJO en 2015 estis 372, do temas pri malkresko je 21 procentoj.

Vidante la ciferojn oni facile komprenas, kial reprezentantoj de TEJO ĉe internaciaj organizaĵoj estas strikte admonataj nenion malkaŝi pri la membronombro de la asocio. Ja por ricevi diversajn EU-subvenciojn, kiuj lastatempe iĝis ĉiam pli gravaj por la financoj de la junulara asocio, necesas plu membri en Eŭropa Junulara Forumo, sed la nuna membrokvanto de TEJO tute ne sufiĉas por plenumi la kondiĉojn de EJF.

 

Pli pri la temo:

TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35