La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabrício Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.

Post la demisio de István Ertl en 2001, la revuon Esperanto dum dek du jaroj redaktis Stano Marček, kvankam regule aperis kritikoj pri la revuo. En 2010 la estraro de UEA decidis nuligi lian kontrakton, sed post kritiko flanke de laŭta grupo de membroj la decido estis malfarita.
Fine de 2013 Stano Marček finis sian deĵoradon, kaj sur lian lokon la estraro elektis la brazilanon Fabrício Valle. Tamen jam en septembro 2014 la estraro de UEA esprimis malkontenton ankaŭ pri lia laboro, kaj decidis ne plilongigi la kontrakton por plena jaro. Anstataŭe oni donis al li duonjaran provperiodon.
Poste la estraro decidis plilongigi la kontrakton de Fabrício Valle ĝis la julia-aŭgusta numero de 2016. Sed okazis novaj malsukcesoj en la redaktado, kaj la 18-an de novembro 2015 Mark Fettes anoncis al la komitato de UEA, ke Fabrício Valle forlasos sian postenon jam post la finpreparo de la aprila numero 2016, do praktike en marto.
Ses personoj el kvin landoj kandidatis en la rapide aranĝita redaktora konkurso, kaj la estraro elektis la hungaron Attila Kaszás. La eksredaktoro Fabrício Valle siaflanke aĉetis Heroldon de Esperanto, kies abonantaron li planas multobligi – tamen ne klaras, kiel.
En intervjuo de Libera Folio en marto 2016 Attila Kaszás rakontis pri siaj propraj grandaj planoj, sed jam dum la Universala Kongreso en Nitro en julio 2016 aperis la unuaj maltrankviligaj signoj – la revuo grave ekmalfruis, mankis ne nur la julia–aŭgusta numero, kie devis aperi la jara raporto de la asocio, sed eĉ la junia numero.

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, dum la komitata kunsido en Nitro esprimis sian bedaŭron pro la malfruo, ĉar sub la nova redaktoro aperis nur unu numero, la maja.
– La junia nur ĵus estis pretigita por la presejo. Ĝi devus baldaŭ aperi, ankoraŭ dum la kongreso. La kialo de la prokrasto estas la komputila viruso kiu atakis la komputilon de Attila Kaszás.
Fettes estis tamen kontenta kaj antaŭvidis bonan kunlaboradon:
– Li havas tre bonan instinkton kaj grandan potencialon kiel redaktoro.
Anonima bloganto kun la kaŝnomo Malesperanto afiŝis statistikon, laŭ kiu ĉiuj numeroj redaktitaj de Attila Kaszás malfruis almenaŭ du monatojn. Rekorda estis la malfruo de la junia numero, kiu malfruis pli ol tri monatojn. La oktobra numero fine aperis la 9-an de decembro, kun malfruo de 80 tagoj, sed ĝin grandparte redaktis la vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill.
La 13-an de decembro Mark Fettes petis la komitaton voĉdoni pri lia propono, ke Stefan MacGill preparu la unuajn numerojn de 2017 kaj ricevu por tio rekompencon. Ŝajne la celo estas, ke la nuna redaktoro tamen preparu la mankantajn novembran kaj decembran numerojn – tion li ŝajne jam devos fari senpage, ĉar laŭ la kontrakto kun UEA li nun ŝuldas al la asocio grandajn punpagojn pro la enorma malfruo.

La sekvan tagon, 14-an de decembro, UEA krome anoncis novan konkurson pri la redaktora posteno – la konstanta malfruo kaj komunikaj malfacilaĵoj kun la nuna redaktoro fine elĉerpis la paciencon de la estraro, kiu decidis, ke la kontrakto ne estos plilongigita.
En la diskutlisto de la komitato la eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kritikis la decidon aranĝi novan konkurson, anstataŭ rapide enpostenigi iun el la kvin aliaj kandidatoj kiuj sin proponis antaŭ unu jaro:
– Multaj membroj jam perdis la fidon al la revuo, kies sorto en 2017 restos nebula. Por regajni ilian fidon la Estraro devis povi prezenti novan konstantan redaktoron jam ekde januaro, kio ja estis ebla.
Similan opinion esprimis la eksa estrarano Barbara Pietrzak:
– La publiko ne ekkonis la nomojn de la rivaloj kaj ne estas mia tasko tion fari. Kiel la tiama estrarano mi memoras tre analizan traktadon de la sinkandidatigintoj. Attila Kaszás venkis, sed estis alia/j, kiu/j estis tre alte taksita/j en ĉi tiu poentado. Mi ĝojas legi, ke la estraro vigle klopodas forigi la prokrastaĵojn, sed eble valorus jam nun reveni al la antaŭnelonga konkurso kaj al la klopodoj engaĝi iun el la alte taksitaj kandidatoj por la redaktora posteno. Ĉu la estraro opinias neniun el la tiamaj gajnintoj taŭga por transpreni la redaktorajn taskojn?
Mark Fettes tamen asertis, ke nepras nova konkurso:
– La tiama konkurso estis por klara komencdato kaj difinita periodo, kaj ni pensis ke estos pli konvene fari novan konkurson, en kiu ni volonte konsideros la samajn kandidatojn kiel lastfoje, kaj espereble ankaŭ novajn. Nia sperto pri tiaj malfermaj alvokoj estas tre pozitiva, do ni volas daŭrigi en tiu direkto, sed tio ne signifas iun malpozitivan pritakson de la kandidatoj en la lasta konkurso.
Do, la januaran, februaran kaj martan numerojn de la revuo Esperanto ŝajne redaktos la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill. Ekde la aprila numero la revuon redaktos ankoraŭ netrovita persono, dum la novembran kaj decembran numerojn supozeble redaktos la nuna redaktoro. Kiam ili aperos, se ili ja aperos, ne tre klaras.
Ĉar la revuo efektive estas la plej grava servo, kiun UEA proponas al siaj membroj – krom rabato ĉe aliĝo al Universala Kongreso – momente la motivo aliĝi al la asocio ne sentiĝas ege forta. Cetere ĝis nun, spite insistajn petojn de Libera Folio, la respondeculoj de UEA nenion konsentis rakonti pri la evoluo de la membronombro de la asocio dum 2016.