Ĉu ekzistas du movadoj?

Miloj da homoj lastatempe eklernis Esperanton en la reto, sed ili apenaŭ videblas en la fizika mondo. En sia teksto Robert Nielsen pripensas, ĉu ekzistas du apartaj Esperantujoj – kaj ĉu eblas ilin kunigi.

Ekde kiam mi lernis Esperanton, mi ofte partoprenas en la movado. Mi multfoje iris al kongresoj kaj renkontiĝoj, kie mi parolis kun aliaj esperantistoj. Mi ankaŭ multe uzas la interreton por skribi kaj legi kun aliaj esperantistoj. Mi ofte blogas kaj uzas Fejsbukon, Tviteron kaj Rediton.

Sed ŝajnas al mi, ke ekzistas granda divido inter esperantistoj kiuj uzas la interreton kaj tiuj kiuj partoprenas renkontiĝojn. Fakte, apenaŭ iu apartenas al ambaŭ flankoj – interrete mi ne vidas kongresanojn, kaj la interretantoj ne partoprenas kongresojn. Estas kvazaŭ du apartaj movadoj ekzistus en apartaj mondoj.

Mi havas unu piedon en la fizika, tradicia, persona, “veraviva” movado (kiel ajn oni nomu ĝin) kaj unu piedon en la interreta, moderna movado. Mi partoprenas multajn kongresojn kiel UK, IJK, JES, SES, IJS ktp. Mi ankaŭ aktive blogas, uzas Fejsbukon, Tviteron kaj estas estrarano de la esperanta grupo en Redito. Sed saĵnas ke mi estas unu el tre malmultaj kiuj agas tiamaniere. Mi renkontis preskaŭ neniun de Tvitero en la vera vivo, kaj mi dubas ĉu la plimulto de Reditanoj iam partoprenis renkontiĝon.

Se oni legas la ĉefajn esperantajn interretajn grupojn, oni vidas malmultan informon pri la tradicia movado. Ĝenerale la afiŝoj temas pri ŝercoj, bildoj, la persona vivo kaj “saluton mi estas komencanto” (ĉi tio estas duono de la fejsbuka grupo). Malofte oni vidas informojn kaj diskutojn pri renkontiĝoj aŭ la kulturo. Fakte multaj interretaj komencantoj ne scias, ke esperanta kulturo ekzistas, ĉar oni vidas nenion pri libroj, muziko aŭ renkontiĝoj.

Kaj dum renkontiĝoj oni malofte diskutas la interretan movadon, ĉar homoj simple ne konas ĝin. Mi eĉ renkontis kelkajn homojn kiuj tute ne aŭdis pri Evildea. La aliaj jutubistoj kaj blogistoj ĝenerale estas nekonataj. Mi konas multajn esperantistojn, kiuj tre aktivas en la tradicia movado, sed tute ne aktivas interrete. La Esperanto-Asocio de Irlando apenaŭ ekzistas interrete kaj donas malmultajn informojn pri la monata renkontiĝo.

Mi konas homojn, kiuj pepas ĉiutage esperante sed neniam legis libron. Homojn, kiuj ofte skribas kaj komentas sed ne konas UEA-n. Homojn, kiuj havas grandan interesiĝon pri Esperanto, sed preskaŭ neniam renkontis alian esperantiston. Homojn, kiuj forte laboras por krei libron aŭ muzikon, kiun apenaŭ iu legas aŭ aŭskultas. Anstataŭe, kiam oni vizitas interretan grupon, la plej populara afiŝo ofte estas iu fuŝtradukita bildstrio aŭ fama televida serio kiu uzis esperanton dum tri sekundoj.

La plej granda kaj grava ekzemplo de ĉi tio estas la Duolingo-kurso. Mi memoras, kiel forte esperantistoj strebis por lanĉi tiun kurson. Mi memoras la antaŭĝojon de esperantistoj, kaj kiel ni diskutis kiel ĝi ŝanĝos la movadon. Certe venos granda ondo de novaj esperantistoj, oni diris. Tiu revivigos la movadon kaj plenigos klubojn, renkontiĝojn kaj tiel plu. Oni diris, ke la kurso estos la plej grava okazaĵo por Esperanto en multaj jaroj.

Sed kio okazis? La kurso certe estas granda sukceso, pli ol 600.000 homoj uzas ĝin. Sed ĝi havis preskaŭ nenian efikon al la tradicia movado. La membraro de UEA kaj TEJO apenaŭ ŝanĝiĝis kaj la nombro de partoprenantoj ĉe renkontiĝoj samnivelas. Mi dubas, ĉu kreskis vendoj de libroj, magazinoj aŭ albumoj. Kie estas la ondo de novuloj?

Se nur 2 procentoj el la novaj lernantoj aliĝus al la movado, tiu duobligus la membraron de UEA. La plej granda IJK iam ajn okazis en 1987, kiam pli ol mil homoj ĉeestis. Sed kun 600.000 lernantoj, certe estus tre facile atingi pli altan nombron, ĉu ne? Sed la IJK estis pli malgranda ĉi-jare, kaj UEA fakte perdis membrojn dum 2015 (oni ankoraŭ ne scias pri 2016). La interreta movado kreskis, sed la tradica movado ne ŝanĝiĝis. Ŝajnas ke la kresko de unu movado ne helpis la alian.

Sed kial? Eble la interretantoj ne vere zorgas pri Esperanto, ĝi nur estas iu bagatela intereseto. Multaj homoj en Duolingo ŝatas nur provi lingvon kaj poste provi alian lingvon. Eble multaj duolinganoj nur provis Esperanton dum unu semajno kaj poste perdis la intereson. Eble la tradiciaj esperantistoj estas tro maljunaj kaj nespertaj por uzi la interreton.

Do, kion fari? Mi mem provas konstrui ponton inter la du movadoj. Kiel estrarano de la Redit-grupo, mi ofte afiŝas pri la tradicia movado. Mi provas starigi grupon, kiu ne nur havas vantaĵojn kaj negravaĵaĉojn, sed kiu ankaŭ informas homojn pri la grava laboro kaj kulturo de nia movado. Mi ankaŭ priparolas la interretajn grupojn kun miaj fizikaj amikoj.

Tamen, oni povas venigi ĉevalon al akvo, sed ne trinkigi ĝin. Mi povas afiŝi, skribi kaj informi, sed mi ne sukcesos sole se neniu legos aŭ zorgos. Se homoj volas nur stultaĵojn, nur stultaĵoj ekzistos.

Do, kion vi povas fari? Se vi estas interretanto, aliĝu al UEA kaj via loka klubo. Tiel vi helpas la movadon kaj informiĝas pri la kulturo. Subtenu esperantistojn, kiuj aldonas al nia kulturo. Partoprenu renkontiĝojn. Se vi spertas en la tradicia movado, aliĝu al interretaj grupoj kaj plibonigu ilin. Ili pliboniĝos nur, se ĉeestos homoj kiuj diskonigos bonan informon kaj altkvalitaĵon. Se vi malŝatas grupojn kiuj nur enhavas “saluton mi estas komencanto”-afiŝojn, skribu pli bonan afiŝon kaj subtenu homojn, kiuj ja faras.

Ni povas kunigi la du movadojn nur kun viaj helpo kaj subteno.

Robert Nielsen

La teksto unue aperis ĉe Teo kaj libroj.