La Ondo fermis la jaron kaj la paperan epokon

La Ondo fermis la jaron kaj la paperan epokon

Antaŭ dudek tagoj, la 25an de novembro estis dissendita la lasta papera numero de La Ondo de Esperanto, per kiu la redakcio fermis la 2016an jaron. Kiel kutime, ĝi enhavas pli ol dudek artikolojn pri kongresoj, festivaloj kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj. En ĝi estas ankaŭ aliaj interesaj tekstoj: Halina Gorecka en la ciklo “Urboj de Ruslando” konigas la kaŭkazan kuracurbon Jessentuki; Sergio Pokrovskij prezentas sian opinion pri la mita “Akademia decido de la 1921a jaro” kiun pluraj esperantistoj interpretas kvazaŭ Akademian rekomendon por anstataŭigo de la litero “ĥ” per “k”; Giorgio Silfer rakontas la japana paperteatra ĝenro “kamiŝibajo”; Wolfgang Kirschstein komentas la decidon de la Sveda Akademio, asigninta al la usona kantisto kaj poeto Bob Dylan ĉi-jaran nobelpremio pri literaturo…

Legu pli detale pri la jarfina Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/12/ondo-15/

La Ondo de Esperanto aperos en 2017 ĉiumonate kiel bitgazeto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Senpaga literatura suplemento jarfine. Abonebla kontraŭ 15 eŭroj por la tuta jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia monpaga sistemo PayPal:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm