Mi ne lasas mian homecon disŝiri de mia esperantisteco !

Klopodoj pacigi du rumanajn asociojn

Ĉu vere ekzistas du sin konkurencantaj Esperanto-asocioj en Rumanujo?

La Bukureŝta esperantistaro en januaro 1990 kunvenis kaj per protokolo decidis fondi: Asociaţia Romȃnǎ de Esperanto (ARE). La Juĝejo de la sektoro 1 aprobis kaj registris la Asocion kiel juran personon kun n-ro 48/PJ/1990, la 23-an de januaro 1990. (vidu Dokumenton 2)

En la jaro 1995 Rumana Esperanto-Asocio estis akceptita kiel membro de UEA dum la UK-1995 en Tampere, Finnlando. Aurora Bute fariĝis ĝia reprezentanto en la Komitato.

En la revuo ”Esperanto” n-ro 6 (1093), junio 1997 oni povas legi pri Esperanto en Rumanujo nur jenon: “Certa organiza malklareco restis en Rumanio, kie la nova LA de UEA, Rumana E-Asocio, ankoraŭ ne plene akceptiĝis kiel movada tegmento”.

En la jarlibro de UEA 1998 aperis alia asocio kiel membro de UEA. Ĝi estas nomita: Asociatia de Esperanto din Romania (AER), registrita ĉe Tribunalo Timisoara kiel nova asocio kiel jura persono kun n-ro: 72/P/03.02.1998. Fiske ĝi estis registrita kiel asocio kun sidejo en Timisoara, strato Orsova nr.1, scara A, ap.9, distrikto Timis. (vidu Dokumenton 2)

Okaze de kongreso en 6-8 septembro 2015 en Timisoara, per rezolucio (vidu Dokumenton 6) oni rekonis, ke kunekzistas du naciaj Esperanto-Asocioj.

 

Kiam UEA finis rilaton kun ARE kaj de kiam rekonis AER kiel landan aligitan asocion?

Ĉu AER havis de 1996 ĝis 2015 daŭre pli ol cent membrojn?

Aurora Bute estas komitatano A de ARE ekde la jaro 1996.

Laŭ Vochin Aurora Bute alproprigis al si la funkcion de ĉefdelegito de UEA en Rumanujo, sendante protokolon al UEA, kiu ne enhavas la subskribojn de ĉiuj delegitoj, vicdelegitoj kaj fakdelegitoj.

La nombro de membroj inter 1996 kaj 2014 kreskis laŭ la jarlibroj de UEA de 104 ĝis 120, sed laŭ Marian Vochin ĝi reale malkreskis. En 2015 la nombro estis 104. Vochin: Per falsado Aurora Bute kreskigis la nombron de membroj, kvankam reale ĝi estis ĝis 40 membroj (vidu Dokumenton 8, en kiu estas listigitaj 34 membroj kaj la opinion en 11-09-2014 de Doru Neagu el Slatina, individua membro de UEA (Dokumento 7).

Estas ebleco, ke Aurora Bute daŭrigis sian praktikon false altigi la membraron de sia AER, pagante la deficitan sumon el propra poŝo. Laŭ cirkulero, kiun Vochin posedas, sed kiun mi ne vidis, Aurora Bute en septembro 2015 okaze de la kongreso de esperantistoj pagis partoprenkostojn (kiujn?) en Timisoara por preskaŭ 38 esperantistoj. Se jes, de kie venis tiu mono?! Laŭ Aurora Bute estis la urba Kulturdomo kiu subvenciis la kongreson.[1]

ARE havas laŭ dokumentoj 1a, 2 kaj 4 la adreson Mircea Vodă nr. 5 sector 3, Bucureşti. Kial dokumento 14 mencias la adreson Vasile Parvan nr.4, Timisoara kiel oficialan adreson? Neniu estrarano loĝas tie, sed rimarku, ke 22-12-1995 kvar el la ses estraranoj jam loĝas en Timiŝoaro, unu en Bukareŝto, unu en Baia Mare) Aurora Bute loĝas en strato Brindusei 6, sc. C, ap.1, poste strato Orsova n-ro 1, scara 1, ap.9.

Supozeble la estraranoj simple ignoris la ekziston de ARE kaj ignoris la jure neforigeblan fakton ke ARE oficiale rezidas en Bukureŝto, starigante la sekvan tagon (!) AER kun sidejo en Timiŝoaro. En la Centra Oficejo verŝajne neniu rimarkis aŭ indiferentis pri la ŝanĝo de sidejo, nomo kaj statuto.

 

Ĉu la nom-, sidej- kaj statutŝanĝo okazis kun aprobo de la membraro?

Ĉu Aurora Bute malprave uzis la stampilojn de ARE, kvazaŭ tiu asocio estis identa kun AER?

Pri formala aprobo de la membraro nenio estas konata. Jes, Aurora havis ĉiujn stampilojn. Ni legu, kion Mihai Trifoi, prezidanto de AER ĝis 2015, skribis 14-7-2016 al mi: Marian Vochin parte pravas, sed parte ne. Kiel estinta prezidanto de EAR mi invitis lin partopreni nian kongreson en la ripozloko Rascruci, en 2014, por klarigi la situacion, sed li ne venis. Ŝanĝe li sendis minacan Cirkuleron al ĉiuj esperantistoj pri alvoko al Juĝejo ktp. Strange estas ke ankaŭ Aurora, kiu havis ĉiujn dokumentojn kaj la stampilon, ne partoprenis la Kongreson. Ĉar mi sentis ke mi estis meze kaptita, mi proponis ke la EAR-Kongreso ne okazu en Rascruci en tiu jaro, do ĝi okazis en Timiŝoara en 2015. Ĝis la fino mi estis “forigita” eĉ el la estraro de EAR kaj kiel “rekompencon” mi estis elektita en la novfondita Nacia Konsilio de EAR. (vidu Ĉu Aurora Bute kreis ĥaoson aŭ solvon? (1))

Marian Vochin supozas, ke kiel sekreta servistino (rumane: consilier) Aurora Bute havis la povon preni kontrolon de la rumana esperantista asocio Ankaŭ Vochin rimarkigas, ke ŝia jarsalajro de 7500 eŭroj ne sufiĉas por iri ĉiun jaron al Universala Kongreso. Laŭ li en 2010 ŝi eksplikis al esperantisto el Baia Mare, ke UEA stipendias ŝin. La sugesto de Vochin estas, ke ŝi estas stipendiata de Sekreta Servo por spioni la esperantistojn en Rumaujo kaj eksterlande.

Li havas indikon pri tio: kopion de dokumento de la Germana dogano (?) el 2002, 30an de majo, (vidu Dokumenton 19), sur kiu estas manskribita (de kiu?, JD) Esperanto-Vereinigung (Subversive Vereinigung nach Auffassung der Securitate). Vochin nomas ĝin “atesto de STASI”.

Li opinias (9-7-2016), ke agado por Esperanto en nuna Rumanio ne estas tiel facila, ĉar ankaŭ nun esperantistoj estas konsiderataj danĝeraj homoj.

 

Ĉu ARE ankoraŭ aktivas?

Jes. Vidu la raporton de Marian Vochin Kial la movado esperantista ne vivas en Rumanio? sub punkto 4. La listo de okazaĵoj estas tro longa por enpreni ĉi tie.

Ĉu AER agas demokratie al Rumanoj?

En la septembra kongreso de Esperanto-Asocio de Rumanio en Timisoara, 2015, ne partoprenis jenaj juraj personecoj: Rumana Esperantista Fervojista Asocio (REFA), Asocio Esperanto Kluĵo, Asocio de Esperanto Oradea kaj Rumana Esperanto-Asocio.

Kiu estis la intereso de Aurora Bute nomi la kongreson “tutlanda kongreso”?

Du personoj petis partopreni, sed estis rifuzitaj: Johan Derks el Serbujo kaj Doru Neagu el Rumanujo. Al la lasta estis rifuzita dormloko kaj devis vespere reveni hejmen.

En Lillo, 2015, salutis la kongresanaron “nome de la rumana esperantistaro” Emil Crancaŭ, kiu, laŭ Vochin, estis pagita kaj pajlopupo de Aurora Bute.

Mi povas atesti pri la timo, kiun Aurora Bute elradias al siaj membroj, citante frazon el letero de eks-prezidanto Mihai Trifoi (vidu Ĉu Aurora Bute kreis ĥaoson aŭ solvon? (0)): Aliflanke oni akuzis min kial mi parolis kun Marian Vochin, do… Sed mi volis nur unuigi la E-agadon en mia lando…

 

Ĉu AER agas demokratie al eksterlandanoj?

Ekzistas landaj Esperanto-asocioj, kiuj ne akceptas eksterlandanojn membriĝi, sed ili havas specialajn motivojn, ne-malamikaj, sed praktikajn:  Aŭstrujo ne akceptas germanajn membrojn (por ke tiaj ne tiumaniere evitas la pli multekostan kotizon de Esperanto Aktuell) , la Brusela Esperanto-Grupo ne akceptas membrojn ekster Bruselo, ne-Kroato povas aliĝi al KEL nur post kiam ĝi loĝas minmume tri monatojn en Kroatujo. La granda plimulto de landaj asocioj ne havas statutan artikolon pri tio kaj jure, kio ne estas leĝe malpermesita, estas permesita. Tio ne signifas, ke rifuzo de membro ne okazas, sed tiam tiu havas statutan rajton apelacii al komisiono aŭ la ĝeneralan membrokunvenon. Ne tiel kun AER. Mi plenigis en oktobro 2015 formularon por membriĝi, sed ne ricevis iun konfirmon aŭ respondon. Post du monatoj mi telefonis la sekretariinon, Florica Popa, sed tiu evitis klaran respondon.

Ŝi atendis la “verdikton” de la prezidantino. Tiu venis la 9an de marto 2016, post kiam mi denove provis kontakti AER, kun jenaj vortoj:

1.   Kiam vi esperantiĝis?

2.   Kion vi faris por Esperanto ĝis nun?

3.   Ĉu vi estis membro de alia landa E-Asocio?

4.   Ĉu estas tri samlandanoj kiuj povas rakonti pri via kontribuo al la E-agado en Nederlando?

5.   Ĉu vi kontaktis la serbojn esperantistajn? Ĉu vi kunlaboras kun ili?

6.   De kiom da jaroj vi estas en alia lando? Kion vi faris por Esperanto en tiu dua lando?

7.   Ĉu estas tri konataj serbaj esp-istoj kiuj povas
prezenti E-kunlaboradon kun vi?

8.   De kiuj aliaj E-asocioj vi estas membro?

9.   Al kiuj E-asocioj en najbaraj landoj de via dua lando vi jam aliĝis?

10. Kial vi volas aliĝi al EAR? (diru tri kialojn)

11. Se vi estus membro de EAR, ĉu vi volus ĝui la monsubtenon de la rumanaj instancoj?

12. Kial ne sufiĉas via partopreno al la rumana agado kiel eksterlanda esperantisto, sed nepre kiel membro de EAR?

 

(Vidu https://groups.yahoo.com/neo/groups/uea-membroj/conversations/messages/28257 aŭ klaku sur Tiel nomataj demandoj de Aurora Bute, publikigitaj en UEA-membroj). Mi estis profunde ŝokita. En Beogrado ne ekzistas klubo, kiu interesiĝas pri ajna kleriĝo aŭ lernado de Esperanto, nek pri valora literaturo, do mi serĉas simple samideanojn en vojaĝebla distanco (Beogrado-Timiŝoaro: 156 km). Kaj mii lernis Esperanton kiel dek-sesjarulo kaj ankorau prenas la kvaran celon de la statuto de UEA serioze: kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Prezidanto, kiu tiel tretas justecon kaj ĝentilecon kompreneble ne estas tenebla. Mi havis neniun por konsulti. Mi demandis la opinion de mia amiko Renato Corsetti, ĉar estis alia teksto, kiu postulis klarigon. Maria Butan, kunlaboranto de la Franca Instituto de Timişoara, incitiĝis pro miaj proponoj al spertaj esperantistoj, ankaŭ al rumanaj, kontribui por la revuo Balkana Verda Stelo. Ŝi skribis:

Komprenu ke la Balkana duoninsulo, precipe slava (kaj parte greka) estas tute malsimila al la insulo de romanida lingvo kaj romia heredaĵo, kiu estas la Rumanio.Nomu kiel vi volas vian revuon, sed ne plu insistu ke romanaj – eĉ romaniaj – realaĵoj eniru viajn balkanajn priokupojn

Je mia klarigopeto Renato Corsetti interpretis, 23-4-2016, tiun frazon jene, private al mi:

Esence Maria Butan diras: “Ni rumanoj estas tre pli civilizitaj ol la ceteraj slavoj kaj grekoj en ĉi tiu mondoparto. Ni ne volas esti miksitaj kun ili.Kun tia profunda naciismo ne estas multo por fari.

Tamen por moderigi konflikton pri supereco de unu popolo super alia, mi skribis al Maria Butan:

Kara Maria,

Mia uzado de la vorto “balkana” en mia mesaĝo al vi, Višnja kaj Spomenka estis erara, ĉar nur la lastaj du estas balkananinoj. Mi ne konsciis pri tio.

Estas grave por mi scii, ke vi ne volas kontribui al “mia” revuo sub la nuna titolo. Ankaŭ mi, se mi havus elekton inter “Teŭtona bulteno” (Teŭtonoj estas iu ĝermana tribo, ĉu ne?) kaj “Nordeŭropa bulteno”, elektus unue “Nordeŭropa bulteno”.

Kiel mi povis insisti, ke vi aŭ iu alia rumano kontribuu al BVS? ………………..ktp.

Tiam Aurora Bute miksiĝis por sia amikino en la diskuto. La legado de ŝiaj erupcioj ankoraŭ dolorigas min kaj mi ne citos el ili. Ĉar Balkana Verda Stelo tamen estas mia prioritato, mi eltenis la akuzojn kaj ankoraŭfoje eksplikis al ŝi en la retdiskutlisto, ke mi simple serĉas samideanojn. La respondo de Aurora estis: Mi petas sendi al la listo nur mesaĝojn rilate la E-agadon.

Tiel Aurora premis min disŝiri mian homecon de mia esperantisteco. Ĉar mi forte rifuzis tion, Aurora forigis min surbate el sia retdiskutlisto. (Ne forgesu: AER, la landa retdiskutlisto, la Kolokvo de 11-12 nov. 2016, ĉio estas ŝia posedaĵo, reguloj por garantii justecon ne ekzistas. La rumana opoyicio timas ŝin.)

13-3-2016, Rumana delegito (mi ne mencios lian nomon, ĉar li riskas esti barita el la listo rumanaj-esperantistoj@yahoogroups.com):

……..la esperantistoj devus esti la unuaj, kiuj konscias pri tio. Se ne jam alvenis la jena tempo ,
prikantata de Stanislav Schulhof en Desperanto, kiam:
“… ree homon batos homo,

sed li batos lin en via nomo -

ankaŭ kun la stelo sur standardo.”

23-4-2016: Renato Corsetti skribis strangan mesaĝon al mi, ke mi devas Se vi volas repaciĝi kun rumanoj, jen estas la okazo, sed ne postulu ion, nur partoprenu. Kvazaŭ mi ekde mia peto membriĝi al EAR iam postulis ion! Mi simple plurfoje ne ricevis respondon.

Sed post kelkaj tagoj de mensa ripozo, mi decidis, ke eble aliĝo estas farebla. Masoĥisto ne povus fari pli bonan decidon! Mi anoncis mian alvenon kaj petis al Pitar Mariana pri tranokteblo. Neniu respondo, ankaŭ ne post du semajnoj. Tiam mi kontaktis la universitaton de Vest, kiu patronos la Kolokvon. Tio kondukis al kontakto kun iu s-ino Punga. Ŝi ne respondis. Kiam mi ripetis mian aliĝpeton al Mariana Pitar, mi ricevis, 13-9-2016, la respondon:

Estimata sinjoro, Bedaŭrinde, la limdato de la aliĝo jam pasis.
Afablan saluton,
Mariana Pitar

La Kolokvo okazis je 11-12/11/2016. En la septembra numero de Balkana Verda Stelo mi estis anoncinta ĝin[2], en la decembra numero mi raportis ĝin (vidu EAR antaŭenigas sian universitatan profilon). Sen rankoro, sed sopirante al homeco de esperantistoj, kiuj interŝanĝas sian nesatigeblan ambicion por aŭskulti homojn de alia deveno.

 

Johan Derks, 6-12-2016


[1] Alian lumon sur la afero ĵetas la letero de Florica Popa, sekretariino de EAR, al s-ro Simo Milojević, Direktoro de la Centra Oficejo, je 14-3-1996, en kiu ŝi dankas lin pro la fakto ke AER dum kelkaj jaroj ne devas pagi kotizon al UEA. Vidu dokumenton 16.

[2] Kolokvo en Timişoara, Rumanijo, 11a-12a de novembro. Esperanto-Asocio de Rumanijo, kunlabore kun la Okcidenta Universitato de Timişoara, invitas partopreni en kolokvo ESPERANTO – PONTO INTER LINGVOJ KAJ KULTUROJ universitatanojn, esploristojn kaj studentojn, per prelegoj el iliaj fakoj. La laborlingvoj estos la rumana kaj Esperanto. Inf.: aura.bute@gmail.com