AFRIKO NE ESTU ESCEPTO

 

UEA-gvidantoj trovas, ke afrikanoj tute ne rajtas organizi renkontighon kun nomo kongreso afrika en Afriko,se tion ili faras ne sub ili.  Kaj en tio ankau aliaj afrikaj esperantistoj ludas grandan rolon, chiam subfosante la agadon de siaj samkontinentanoj. Chu tiuj respondeculoj de Esperanto trovas, ke afrikanoj estas nekapablaj ion organizi tutmondskalan en Afriko kaj tial ili mem decidas pri orgnizado de UKo kaj IJK en Afriko au ili havas alian intencon ? Vere, nun tute ne necesas , ke eksterafrikanoj venu al Afriko por ion organizi kiel UKon au IJKon. Se io organizighu en Afriko profite al Afriko, nur afrikanoj tion sciu, kaj neniu krom afrikanoj mem chion planu. Tiel iras normale la organizado de UKo kaj IJK.

Neniam UEA au TEJO decidas proprainiciate organizi UK-on au IJK-on en iu loko. Nur la lokanoj unue faras la peton kaj surbaze de tiu peto la respondeculoj de UEA au IJK unue esploru la eblecon. Ghis nun neniu afrika lando vere faris tiun peton. Kial do oni devas chiam uzi la nomon de Afriko por kolekti monon, kiun oni uzas por siaj hobioj. Ne, Afriko ne plu tion akceptu. Kiuj persitas en tiaj aferoj, tiuj vere havos seriozajn problemojn en Afriko. Nun estas tute aliaj pensmanieroj en multaj afrikanoj. Gvidantoj de tutmondaj Esperanto-organizajhoj bone enmemighu  por konsideri kaj atenti tion antau ol fari tiajn decidojn.

Nun chiuj scias la metodojn de neseriozaj homoj sin nomantaj helpantoj de Afriko. Nur unu celon ili havas : kontentigi sian ambicion. Chiam ili havas novan proponon por Afriko, kaj kiam oni funde analizas la proponojn, oni malkovras en ghi kashitan planon por  plimalrichigi Afrikon  au pliklavigi afrikanojn, submetigante ilin al si. Ne, ! Neniam plu, tio okazu en Afriko, kaj estas ege bedaurinde, ke tio okazas en movado de Esperanto, kiu havas internan ideon.

Seriozaj homoj, kiuj vere helpas Afrikon chiam kunlaboras kun chiuj afrikanoj klopodantaj helpi en la evoluigo de Afriko. Ili neniam luktas kontrau iuj afrikanoj, ribeligante iujn kontrau aliajn. Tiaj malunuigaj klopodoj nestas en la planoj de UEA-gvidantoj por Afriko. Tiajn tendencojn vere denuncas afrikaj esperantistoj konsciaj pri la vera sorto de Afriko kaj kiun ili klopodas plibonigi. Tiuj afrikaj esperantistoj trovas, ke en la nuna momento UKo kaj IJK neniom valoras en Afriko, krom plusubteni la dividigan politikon de UEA-gvidantoj.  Autoritatuloj afrikaj tre bone konas afrikajn esperantistojn, kiuj vere uzas Esperanton ne por propra ambicio sed por la vera bono de Afriko. Tiuj esperantistoj ne nun trovas la utilon de UKo au IJKo en Afriko. Tial, kiuj uzas la nomon Afriko por kolekti monon, tiuj iam respondos.

Planojn por Afriko inicitas tute libere afrikanoj mem, kiuj estas nun tute maturaj tion fari. Memoru la agadon de SIPU en Burundio kaj de ANEB. Tiu chi lando estas la prototipo de la manovroj de UEA-gvidantoj. Tiuj chi subtenas ANEB-on, kiu faras preskau nenion utilan por Esperanto kaj por la lando, dum SIPU vere agadas por Esperanto kaj por la lando. Tia tendenco ekzistas ankau en aliaj landoj afrikaj, kie la veran kernon Esperantan, kiu realisme laboras por Esperanto, marghenigas kaj kontraustaras UEA-gvidantoj. Kun tia dividiga politiko de Esperanto-organizajhoj, neniu afrika lando kun forta esperantobazo  invitas nek UKon nek IJKon.

Nur kiam iu lando afrika estos vere preta por inviti UKon au IJKon, tiam oni parolos pri UKo au IJK en Afriko. Nun, jes nun, tute ne jam estas tiu tempo! Kiu persitos en tiaj planoj, tiuj tute celas neniam bonon de Afriko, sed propran bonon, char tra la organizado de tiaj aferoj, ili celas uzi la nomon Afrikon por kontentigi egoismajn celojn.