La vekiĝo de Afriko

Poste, li kreis la aliajn estaĵojn kaj rimarkis, ke li jam elĉerpis sian stokon de riĉaĵoj, de civilizo, de scio, de intelekto, de valoroj, de kulturoj, ktp. Li kreis al aliajn aferojn sen tiaj elementoj. En la Dia konscienco, tiuj posteuloj devus labori por havi parton de tio, kion ni afrakanoj havas per la dia graco.

La  aliaj kreitaĵoj decidis iri tien, kien Dio jam metis tiujn elementojn. Kiam tiuj homoj alvenis en Afrikon, ili trovis popolon tre zorge organizitan, dignan, kompetentan, tre evoluintan. Ili renkontis tre fortan reziston, ili vidis dignajn idojn de Afriko, afrikanoj fieraj pri sia afrikaneco, afrikanojn kompetentajn kaj dignajn, afrikanojn nevenkeblajn, afrikanojn gvidpovajn, strategiajn, riĉajn, bonsanajn et feliĉajn.

Ili trovis la potenculon SASKIATOURE, reĝon de Sonhay (1493-1529), kiu unuigis la tutan regionon okcidentsudanan, starigis regosistemon plu veneratan nuntempe pro sia efikeco. Li dividis sian landon en provincojn, el kiuj ĉiu havas profesian estron kun la titolo REGISTO, kaj havis leĝaron sub la gvido de juĝistoj tre spertaj. Tiam Afriko jam havis la malcentralismon, la justicon kaj gvidantojn tre kapablajn unuigi.

Ili trovis la reĝon Ĝehanzin kiu forte rezistis kontraŭ la intervenon eŭropan en lian landon dank’al armeo korpe adaptita kaj konsistigita el garnizono da  kvin mil virinoj-militistoj. Ili ege ŝatadis la homajn sciencojn, kaj onidire, li estis aŭtoro de la plej belaj kantoj kaj poemoj neniam antaŭe verkitaj en Dahomeo. Mi ĵus diris “HOMA SCIENCO”, la aŭtenta, naskita el observoj, analizoj kaj esploroj utilaj kaj praktikaj.

Ili trovis la komandanton HANNIBAL, ĉefgvidanto de Kartago, la plej granda stratego, generalo, kia iam ajn ekzistis. Li utiligis sian superan potencon por konkeri parton de Hispanio kaj Italio. Li estis preskaŭ venkonta la imperion Romian. Liaj kuraĝaj movoj kun armeo da afrikanoj militistoj-elefantoj tra Alpoj por surprizi kaj konkeri la nordan parton de Italujo kaj lia genia taktiko konata tra lia batalo ĉe Cannae kie lia armeo ŝajne kaptita, lerte ĉirkaŭis kaj detruis armeon romian multe pli imponan, akiris famon memoratan jam pli ol du mil jarojn. Nuntempe, multaj lernejoj militistaj plustudas lian taktikon.

Ili renkontis la reĝon Moshoeshoe de Basutolando (1815-1868), tre saĝan kaj justan, kiu estis tre brila tiom pri diplomatio kiom pri milito. Li unuigis multajn etnojn en stabilan socion, kie la leĝoj kaj ordo regis. Li sciis, ke dank’al la paco, la prospero eblas kaj tial li ofte evitis konfliktojn pere de lertaj traktadoj.

Estis ankaŭ Osei TUTU, reĝo de la Aŝantioj (1680-1717), kiu estis la fondinto kaj la unua reĝo de la nacio Aŝanti, granda reĝujo de okcidenta Afriko, kie nun estas Ganao. Li povis unuigi siajn ses naciojn sub unu sola regno. Dum la regado de Osei, la surfaco de la reĝujo Aŝanti triobliĝis. La reĝujo fariĝis granda  potenco kun sistemo militista kaj politika kiu daŭris du jarcentojn.

Alia reĝo estis Shaka de la zuluoj (1818-1828). Li estis tre granda noviganto kaj gvidisto militista, kiun oni rimarkis pro la fakto, ke en la 19-a jarcento li modernigis la reĝimenton militistan de la bantuoj. Li ordigis la reĝimentojn laŭ aĝoj kaj uzado de la armiloj kaj elpensis novan militsistmon. Li inventis la sagon ASSEGAI, kaj disvolvis la tenajlan teknikon de la malamikoj. La trupoj de SHAKA superis ĉiujn en reputacio militista kaj altrudis la respekton de la malkonsilado. Li konstruis la nacion zuluan. Ili sukcesis unuigi plurajn etnajn grupojn en Sudafriko kontraŭ kolonia invado.

Ili trovis Kanga Moussa (1280-1337). Reĝoj de la reĝoj, 10-a reganto de la tute potenca emperio da Malio; Kanga Moussa estis kaj pluestas certe la homo la plej riĉa en la historio de la homaro. Lia trono sidis sur la plej granda orstoko en la mondo. Malfacilas  nun taksi lian riĉaĵon. “Senlime riĉa” ŝajnas la taŭga difino, ĉar laŭ la normo tiama, estis maleble taksi lian riĉaĵon aŭ kompari ĝin kun aliulaj. Unu el la ilustraĵoj famkonataj de Moussa estis lia ora trono kun krono ora tenanta spektron kaj unu oran moneron, bildo por signifigi, ke ĉio estas orita ĉe Moussa. Li havis armeon da 200 000 homoj, el kiuj 40 000 pafarkistoj. Apud Moussa, Bill GATES estas malgrava.

Ili trovis ankaŭ tiujn afrikanojn kun granda kredo je Dio; ili trovis la timon al Dio, kion atestas eltiraĵo de la parolado de la Reĝo Leopold II de Belgio antaŭ la foriro de la pastroj-misiistoj en 1883.

Mi citas: « Respektindaj Pastroj kaj karaj samalandoj,la tasko, kiun ni devas plenumi, estas tre delikata kaj necesigas takton. Certe vi iras por prediki, sed via prediko devas inspiriĝi de la  profitoj  de Belgio. La ĉefa celo de nia misio en Kongolando ne plu estas lernigi al la negroj kiel koni Dion, ĉar ili jam tion scias. Ili parolas kaj submetiĝas al iu MUNGU, NZAMBI, NZAKOMBA, ktp. Ili scias, ke mortigi, enveni al aliulaj edzinoj, kalumnii kaj insulti estas malbone. Ni kuraĝu rekoni tion. Vi iras ne por lernigi al ili tion, kion ili jam scias.”

Vi akordiĝos kun mi, ke Afriko, la afrikanoj ĉiam estis popolo kredanta, popolo kulturita, kompetenta, digne grava, aprezata, enviita, bonsana, nevenkebla kaj fiera. Tie estas la persona disvolvo, la saneco, la feliĉo, la strategio, la riĉeco, ktp. Jen do ili decidis ruzi, detrui, mortigi. Ili transformis niajn konvinkojn en dubojn, ili semis danĝerajn virusojn en nian menson. Ili abomenigis nian puran konscion, ili sukcesis kredigi al la elektito, ke li estas sklavo. Jen la daŭrigo de la parolado.

Mi citas: “Via ĉefa rolo estas faciligi la laboron al la administrantoj kaj al la industriistoj. Tio signifas, ke  vi interpretos la evangelion tiel ke  niaj profitoj en tiu ĉi parto de la mondo estu tre bone protektataj. Tial, vi ĉiel klopodos por seninteresigi niajn sovaĝulojn pri la ricaĵoj plenigantaj iliajn grundojn por tiel evitigi al ili interesiĝi pri ili, kaj ke ili ne konkurencu vin kaj revu iam forigi vin.

Via scio pri la evangelio ebligos al vi facile trovi tekstojn devigantajn la fidelulojn ŝati la malriĉecon. Tiurilata ekzemplo estas: “Feliĉaj estas la malriĉuloj, ĉar la regno de la ĉielo apartenas al ili; estas malfacile al riĉuloj eniri la ĉielon.”

Vi devas ĉion fari, ke ili malŝatu ĉion, kio povos kuraĝigi ilin alfronti nin. Mi tie ĉi aludas al iliaj fetiĉoj militaj, kiujn ili ĵuris neniam forlasi, kaj vi ĉiel klopodos malaperigi ilin.

Via esenca ago devas turniĝi al la gejunuloj, ke ili ne ribeliĝu, kiam la rekomendoj de la pastroj kontraŭdiras tiujn de iliaj gepatroj. La infanoj lernu obei tion, kion rekomendas la misiisto, kiu estas la patro de ilia animo. Insistu aparte pri la submetiĝo kaj obeemo; evitu disvolvi  spritecon en la lernejoj: lernigu al ili kiel skribi sed ne kiel rezoni.

Karaj samlandanoj, jen iuj el la principoj, kiujn vi aplikos. Vi trovos multajn tekstojn en la libroj, kiujn vi ricevos fine de tiu ĉi renkontiĝo. Prediku al la negroj, ke ili estu ĉiam submetiĝintaj al la blankaj koloniisitoj, ke ili neniam ribeliĝu kontraŭ la postuloj, kiujn la koloniistoj trudos al ili.

Faru, ke ili ĉiam deklamu: “Feliĉaj estas tiuj, kiuj ploras, ĉar la regno de la ĉieloj apartenas al ili.” Ĉiam konvertu la nigrulojn pere de la vipo. Subtmetigu iliajn edzinojn al naŭ monatoj da laboroj, ke ili ĉion faru senpage por ni. Postulu, ke ili donacu al vi kaprinojn, kokinojn, ovojn kiel signon de dankemo ĉiufoje kiam vi vizitos iliajn vilaĝojn. Kaj faru ĉion, ke la negro neniam fariĝu riĉa. »

La celo de tiu laboro por devojigi nin de niaj valoroj, de niaj riĉaĵoj, de nia fido en Dio havis gravajn konsekvencojn. Nuntempe, la sola afero, kiun la afrikano komprenas,  estas la konsumado. la afrikanoj ne konas la gravecon de la kreado kaj la konstruado de riĉeco. La precipa regulo estas konservi la monon en sia rasa socio. La judoj havas firmaojn judajn, dungas judojn, aĉetas judaĵojn, kaj pensas jude.

Estas nenio malbona en tio sed la afrikanoj taskas al si ne kompreni nek sekvi tiajn regulojn bazajn. La afrikanoj mortigas afrikanojn, kontraŭas la sukceson de aliaj afrikanoj. 93% da afrikanoj mortigitaj, estas forpasigitaj de afrikanoj. La ŝtatestroj afrikaj priŝtelas la popolon kaj sendas la monon al siaj mastroj-koloniistoj, kiuj alpruntas al ili la saman monon, kiun tiuj ŝtatestroj devas poste repagi kun altegaj rentumoj.

Ĉiu afrikano, kiu havas iom da mono, ŝatus elspezi tiun monon en la landoj de siaj  majstroj-koloniistoj. Ili pasigas siajn feriojn eksterafrike, aĉetas domojn ekster Afriko, vizitas lernejojn ekster Afriko, kuracigas sin ekster Afriko…., anstataŭ elspezi tiun monon en siaj propraj landoj profite al siaj popoloj.

Statistikoj montras, ke la mono de judoj iras de judaj manoj al judaj manoj, antaŭ ol iri al manoj de alia popolo, dum la mono de la afrikanoj iras rekte de iliaj manoj al tiuj de alirasaj homoj. Nur 6% de la mono de la afrikanoj restas en ilia medio. Tial la judoj estas supre, dum la afrikanoj estas malsupre de ĉiu skalo de la socio. Ni devas ŝanĝi tion, ni tuj ŝanĝu tion.

Konsideru ni la ekzemplon de la prezidento Alassane OUATARA de Kotdivuaro. Lia edzino estas judo. Li ĉion akiris de la juda raso: karieron, bonstaton, ktp. Sed kion li povas doni reciproke al tiu ĉi judino? Nepre nenion finance riĉigan, rilatan, ktp. Multaj gvidantoj afrikanoj edziĝas kun judinoj por havi tion, kion la raso afrika ne donas al ili, la riĉaĵon de reto de potenca raso. Ni devas ŝanĝi tion, ni tuj ŝanĝu tion.

Anstataŭ aĉeti varojn/produktojn eŭropajn, aziajn kaj amerikajn, la afrikanoj povus industriigi Afrikon, starigi instituciojn ebligantajn disvolviĝon de komercado. Kiam amerikano, aziano aŭ eŭropano iniciatas ion, tuj afrikanoj sekvas lin. Sed, kiam afrikano iniciatas ion, la aliaj afrikanoj lin kritikas, humiligas, persekutas kaj eĉ mortigas. Ni devas ŝanĝi tion, ni tuj ŝanĝu tion.

Ekde kiam mi komprenas, ke la kokaĵoj importatajn de Eŭropo (aŭ ankaŭ de aliaj kontinentoj) al Afriko estas destinataj por manĝigi hundojn, mi ne plu manĝas tiajn. Tuj post la pretigado de tiu ĉi kroniko, mi esploros eblecon necesan doni al afrikano la monon, kiun mi elspezas por tiuj nutraĵoj. Jes, mia mono estas destinata antaŭ ĉio unue al la afrikanoj.

La plej granda problemo de la plejparto de afrikanoj estas ke ili neniam rekonas siajn erarojn. Ilia kutimo detrui aŭ mortigi sian samkontinentanon por manĝi kun koloniistoj, ilia nekapablo krei entreprenon kaj generi riĉaĵon, ilia rifuzo lerni kaj apliki regulojn, ilia tendenco malŝpari monon en funebroj, baptiĝo, komuniiĝo estas laŭ ili la eraroj de aliaj personoj.

La afrikano krias kaj denuncas la organizon Francio-Afriko matene je la naŭa horo, kaj je la deka horo li estas en la konsulejo Franca por peti vizon. Li krias kaj denuncas la priŝtelon kaj prirabojn de Afriko, kaj kelkajn minutojn poste, li estas en benzinstacio TOTAL por aĉeti benzinon, dum samkontinentano havas  apude sian benzinstacion. Ni devas  konsumi afrikane, pensi afrikane kaj agi afrikane.

Por sukcesi kaj riĉiĝi, la afrikanoj devas plenumi siajn respondecojn. Ili devas unuiĝi, mortigi la nescion, la naivecon, la avidecon, la malgrandanimecon, la perfidon, la kalumniadon, la torpedon, ktp por lerni pensi pri si per si, por lerni gajni propralabore. La lernado estas la bazo de ĉiu disvolviĝo, de ĉiu riĉeco kaj la edukado unue estu kultura.

Karaj fratinoj kaj fratoj afrikanoj, estas nur unu maniero esti afrikano, defendi Afrikon, riĉigi Afrikon kaj sekve esti riĉa, tiu maniero estas konsumi afrikane, pensi afrikane, defendi la afrikan rason, protekti kaj promocii la afrikan rason. Ĉio alia estas nur literaturo. DANGOTE, la niĝeria miliardulo, investas nur en Afriko, kaj Afriko redonas ĉion al li.

Mirindaj kreaĵoj de Dio, karaj fratoj kaj fratinoj samrasaj, karaj homgefratoj samsangaj, lastempaj amikoj fidelaj, ĉu vi povus pensi, ke malgraŭ tiu strategiego por detrui niajn valorojn, nian identecon, nian rason, multaj afrikanoj sukcesis konservi sian senmakulan kaj venkan konscion afrikan? Jes, la afrika raso rezistis antaŭ ĉiuj krimoj kontraŭ la homaro, ĉar ĝi estas la potenca raso, ĉar ĝi estas la elektita raso, ĉar ĝi estas la vekiĝinta raso.

Ili decidis mortigi afrikanojn, komplice kun aliaj afrikanoj kun konscio abomenindigita. Ili mortigis Sylvanus OLYMPIO, ankaŭ Lumumba, Modibo KEITA kaj ili deportis kaj mortigis niajn Reĝojn. Ili mortigis kaj mortigadis, tiel malkaŝante sian malfortecon, ĉar la perforto estas la armilo de la malfortuloj.

Ili mortigis iujn, enkarcerigis aliajn. Ili detruis ceterajn per humiligo kaj hontigo, ili kunportis aliajn al siaj plantejoj, perfortis, torturis, ili estis tre malicaj kaj malbonegaj. Sed kiam ili mortigis iujn, aliaj naskiĝas pli fortikaj, pli subtilaj.

Enkarceriginte Nelson MANDELA, ili volis mortigi lin; sed tiu ĉi komprenis la sistemon, ilian sistemon. Li kompenis, ke ili klopodas kolerigi nin por poste detrui nin. En niaj naciaj lingvoj, koleri signifas “kuiri sian koron, detrui sian ventron, ligi sian ventron”.  Ili tiel igas nin detruiĝi per nia kolero.

Tial Nelson MANDELA decidis liberigi sin, siajn talentojn, sian potencon, pardonante. La sola solvo estas liberigi nin, pardoni kaj lerni venki per nia historio, lerni vivi longe, bonsanaj, feliĉaj kaj riĉaj.

Medicinistoj nuntempe elmontras, kiel la rifuzo pardoni aŭ sin pardoni kaŭzas rankoron, kiu povas evolui ĝis malamo, senkuraĝiĝo kaj obsedo. Tiuj statoj kreskigas venĝodeziron, kio neeviteble influas la korpon. Ne ekzistas emocio, kiu ne influas la korpon. La emocio influas la sanstaton kaj la malsanon pere de la subkonscio, kaj la tuta patologio, ŝparas neniun sferon de la homa maŝino: la korpon, la animon kaj la spiriton.

Ĉiu scias kiel la malamo profunda povas detrui estulon kaj provoki malsanon gravan. Konstanta agreseco vid-al-vide de la aliaj homoj venenigas la tutan homon kaj simple kaŭzas tutan indiferentecon. La rifuzo pardoni aŭ sin pardoni, eĉ se tiu rifuzo estas senkonscia, elĉerpas la energion de la homo kaj malhelpas lin ami.

Pardoni tute ne signifas negi sian suferon, nek favorigi iun. Tio tute ne signifas devigan repaciĝon. oni povas pardoni iun, simple decidante rompi la rilaton kun li. Ni pardonu unue nin mem por liberigi nin de niaj rankoraĵoj.

Por pardoni, oni devas kompreni kaj senti, tute ne juĝante nek akuzante. Oni devas konduti altruisme kaj tiel oni povus kompreni kaj senti kiel la aliaj meritas nian kompaton, nian “korfavoron”.

La sipardono estas la plej malfacila etapo, ĉar ĝi okazas ofte en la subkonscio. Kiam vi konsciiĝas, ke vi bezonas tion por iu aŭ ke vi maljuste juĝas iun, vi havos kompaton al tiu homo, kaj nur tiam voĉeto interna akuzos vin. Vi komprenos, ke tiu persono ne estas malbona, sed al li mankas nur kompreno en la momento de la afendo, kaj tiu manko estas lia problemo. La honto ofendiĝi invadas nin, ĉar  el la profundo de nia esto,ni scias, ke erari estas home, kaj neniu estas malbona nur por fari si plezuron.

Por sukcesi sin pardoni, ni devas kompreni, ke ĉiuj ni rajtas erari, havi niajn limojn, niajn malfortojn. Sin vere pardoni implicas  internan transformiĝon eksterordinaran, oni sentas sin vere liberigita, oni rehavas  novan energion. Dank’al tiu energio, le korpo, la animo kaj la spirito sentas sin liberigitaj por perfekta sanstato, ĉiapunkta sukceso kaj la absoluta feliĉo.

Pardoni la aliajn kaj sin pardoni estas retrovi novan energion, internan pacon ; tio estas  ankaŭ ŝanĝi sian percepton de la muljusto suferitan kaj de tiuj, kiuj respondecas pri tiu maljusto, kio ankaŭ estas ĉesi remaĉi la pasintecon kaj esti preta ne plu suferi tion. La rankoreco estas memdetrua; tio similas ĉiutagan glutadon de veneno malgranddoza. Nenio estas nepardonebla.

Nia vivo estas plena je batalaj kaj klopodoj; ĉiutage, eĉ en la subkonscio, ni alproksimiĝas al niaj celoj ; tial ni ne ebligu al venĝodeizro fuŝi  kaj neniigi ĉion. Tio similas al glutado de veneno, kiam oni pensas veneni la alian.

La amareco estas monstro; ĝi povas havi proporciojn grandajn aŭ malgrandajn. Ĝi nutras sin per niaj pensoj kaj de nia tuta energio. Ju pli ĝi disvoliĝas, des pli ĝi detruas nin. La energio disponebla por vivo plena kaj feliĉa estas devojigita al la amareco, al la venĝdeziro.

Kun la rankoreco ĉio fariĝas malluma. La plej bona venĝo estas ĉion preterlasi por daŭrigi sian vivon kaj sukcesi. La pardono esras donaco, kiun oni donas al si mem; ĝi estas la permeso, kiun oni donas al si por esti feliĉa.

En la kristanismo, la pardono estas leĝo: “Ne juĝu, kaj vi ne stos jugitaj.” Samkiel en la judaismo ĝi kredigas, ke tio estas tute simpla. Kiam Petro demandis Jesuon, kiom da fojoj oni devas pardoni sian fraton, kiu ofendas lin (ĉu ĝis sep fojoj?), Jesuo respondis: “Mi diras ne ĝis sep fojoj, sed sepdek sep fojoj.” Tio estas simbola nombro, kiu signas la lokon de la pardono kaj ĝia proksimeco kun la amo.

Ankaŭ en la Korano, unu el la rekomendoj estas la pardono. Kiuj konsideras sin islamanoj nekredante la moralajn valorojn de la korano, ne kapablas pardoni la aliajn, ĉar ili facile ofendiĝas pro ajna eraro farita. Tamen Dio konsilas la kredantojn, ke la pardono estas plej bona. La sankcio de malbona ago estas malbona ago simila. Tamen, kiu pardonas kaj reformas, pri ties salajro zorgas Dio.

La kredantoj, kiuj scias, ke la homoj estas elprovitaj en tiu ĉi mondo kaj lernas pere de siaj eraroj, estas toleremaj kaj kompatemaj. Plie, la kredantoj kapablas pardoni, eĉ se ili pravas, kaj la aliaj malpravas. Kiam ili pardonas, ili faras nenian distingon inter grandaj kaj malgrandaj eraroj. Oni povas kaŭzi al ili erarojn severajn per eraroj.

Dume, la kredantoj scias, ke ĉio okazas antaŭ la okuloj de Dio, kaj laŭ specifa destino. Do, ili akceptas ĉiujn eventojn, ne kontraŭsatrante ilin kolere. Ĉu ni estu kredantoj aŭ figurantoj ?

Pardoni, lerni por fari al si novan vojon kaj sukcesi en ĉiuj sferoj de la vivo, jen mia revo jam 21 jarojn. Mi rekonas, ke tiu vojado estis por mi inica vojaĝado, sed mi ne sukcesis krei kolektivan konscion afrikan ĉirkaŭ tiu revo. Mi malsukcesis en mia volo unuigi. Necesas, ke oni proponigu panerojn al afrikanoj, por vidi ilin forlasi ĉion, kio alportas al ili identecon, sanon, prosperon. La profitemo de la afrikano estu detruita.

Mi malsukcesis, sed mi scias, ke la ŝlosiloj de la sukceso troviĝas en la malsukceso. Prenante le ŝlosilojn de la sukceso, mi decidis modifi la metodon. Mi komprenas la diferencon inter  scii kaj agi, inter koni la vojon kaj laŭiri la vojon. Nia historio instruas al ni, ke por esti homo laŭ la vera signifo de la termino, oni devas iniciĝi.

Felix Houphouet-Boigny, Nelson Mandela, El Hadj Omar Bongo kaj multaj aliaj havas fortan personecon. Ili vere altrudadis respekton al Francio, ĉar ili estas tribestroj, inicitoj, ĉar ili faras sian vojadon inican. Fariĝi ambasadoro de disvolvo estu vojado kaj ne celo.

Por sukcesi pardoni, lerni sin restrukturi kaj sukcesi, oni bezonas procezon de profunda transformiĝo, reprepariĝo mensa. La lasta seminario  pri vibraj frekvencoj ebligis kompreni tri aferojn :

1- la afrikanoj volas ŝanĝiĝi kaj sukcesi

2- la afrikanoj povas ŝanĝiĝi kaj sukcesi

3- la afrikanoj tuj ŝanĝiĝos kaj sukcesos.

Por ke tiuj tri punktoj realiĝu kaj eterniĝu, necesas revizii nian sistmon malnovan por havi novan, kiu baziĝu sur grupa disciplino, la valoroj kaj la vojado inica por malkovri sin mem.

………………..……………….

Mirindaj kreaĵoj de Dio,

Se ĉiu el ni povas iomete silentigi sian egoon por agi kolektive, ni certe sukcesos. Ni devas kune labori kaj forgesi nin por altrudi al ni mem kaj al la aliaj la respekton de la novaj leĝoj. Sen disciplino la talento neniom valoras.

Franclingva teksto de Coach Patrick POGNON kun la esperantigo de GBEGLO koffi

PS : Kiuj interesiĝas pri tio ĉi, tiuj povas :

-    Aliĝi al la retlisto franclingva CERVEAU COLLECTF AFRICAIN, sendante malplenan mesaĝon al cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr, kaj poste konfirmi respondante la alvenintan mesaĝon respondan.

-    Aliĝi al grupo FIAD-ESPERANTO en ties retlisto esperanta

fiad-esperanto@googlegroupes.com aŭ simple rilati kun GBEGLO Koffi

-    Vizitante la retpaĝaron : www.fiad-solutions.org