Propono por Kongresa Rezolucio de la cent-unua Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, 2016

La cent-unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta de la 23a ĝis la 30a de julio, 2016,

A. konscia pri forta deziro inter ordinaraj homoj por paca kunvivado de la diversaj gentoj de la mondo, kiu en 1887 rezultis en la estiĝo de Esperanto kaj la Esperanto-movado, kaj kiu daŭras ĝis hodiaŭ,

B. konsiderante la vortojn de la iniciatinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof, en sia festparolado de la sesa Universala Kongreso de Esperanto, post la malpacoj en Rusio de 1905 kaj 1906, “Oni scias nun tute klare, ke kulpas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj”,

C. komprenante, ke tiuj “plej malnoblaj rimedoj” kreas malamon inter gentoj ĉefe distingeblaj per siaj diferencoj de lingvoj kaj religioj,

Ĉ. notinte la nuntempan kreskon de terorismaj eventoj en diversaj parto de la mondo,

D. konscia pri la rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri la afero Gladio, akceptita la 22an de novembro 1990, pri la ekzisto de sekretaj militaj operacioj de iuj Membro-Ŝtatoj, implikitaj en seriozaj kazoj de terorismo, kaj kiu vokis al la registaroj de la Membro-Ŝtatoj malmunti ĉiujn kaŝajn militajn kaj kvazaŭmilitajn retojn, vokis al ĉiuj juĝistaroj de tiuj landoj plene prilumi ilian konsiston kaj funkcimanieron, petis al tiuj Membro-Ŝtatoj kompili kompletan liston de organizaĵoj aktivaj sur tiu kampo, vokis al la Konsilio de Ministroj provizi plenajn informojn pri tiuj sekretaj spionaj kaj operaciaj servoj, kaj vokis al sia kompetenta komitato konsideri okazigi tribunalon por klarigi la rolon kaj efikecon de la organizaĵo ‘Gladio’ kaj iuj ajn similajn organizaĵoj, kaj instrukciis al sia Prezidanto plusendi tiun rezolucion al la Komisiono, la Konsilio, la Sekretario Ĝenerala de NATO, la registaroj de la Membro-Ŝtatoj kaj la registaro de Usono,

1. vokas al la Eŭropa Parlamento kompili kaj publikigi raporton pri la sekvoj kaj konsekvencoj de sia rezolucio pri la afero Gladio, kiu inkluzivu la reagojn de la Eŭropa Komisiono, la Konsilio de Ministroj, la Sekretario Ĝenerala de NATO, la registaroj de la Membro-Ŝtatoj kaj la registaro de Usono, kaj eventualajn ĝisdatigojn kaj pruvojn pri la malmunto de la tiuj sekretaj terorismaj organizaĵoj, kaj eventualan rilaton kun la nuntempa terorismo en Eŭropo kaj aliloke.

Teksto de la rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri la afero Gladio:

REZOLUCIO la afero Gladio

La Eŭropa Parlamento,

A. konstatinte la malkaŝon fare de pluraj eŭropaj registaroj pri la ekzisto dum 40 jaroj de la kaŝa paralela organiziĝo en pluraj membro-ŝtatoj de la Komunumo de spionaj kaj armitaj operacioj,

B. konsiderante, ke dum pli or 40 jaroj tiu organiziĝo eskapis ĉiujn demokratiajn kontrolojn, kaj estis gvidata de la sekretaj servoj de la koncernaj ŝtatoj kunlabore kun NATO,

C. timante la danĝeron, ke tia kaŝa reto povus esti kontraŭleĝe interveninta en la internaj politikaj aferojn de la Membro-Ŝtatoj aŭ eble ankoraŭ faras,

D. konsiderante ke en iuj Membro-Ŝtatoj sekretaj militservoj (aŭ neregataj branĉioj de tiuj) estis implikitaj en seriozaj kazoj de terorismo kaj krimo, kiel atestis diversaj juraj enketoj,

E. konsiderante, ke tiuj organizaĵoj funkciis kaj funkciadas entute ekstere de la juro, en tio ke ili ne estas sub rego de ajna parlamenta kontrolo, kaj ofte tiuj kiuj okupas la plej altajn postenojn registarajn kaj konstituciajn estas tenataj en la mallumo rilate al tiuj aferoj,

F. konsiderante, ke la diversaj organizaĵoj ‘Gladio’ disponas pri sendependaj armilaroj kaj militservaj rimedoj, kiuj donas al ili nekonatan eventualan atakpovon, tiel endanĝerigante la demokratiajn strukturojn de la landoj en kiuj ili operacias aŭ operaciis,

G. estante ege ĉagrenigitaj pro la ekzisto de decidofaraj kaj operaciaj organizaĵoj kiuj ne estas respondecaj al ajna formo de demokratia rego, kaj kiuj estas entute kaŝaj laŭ sia naturo en tempo kiam pli granda kunlaboro en la Komunumo sur la kampo de sekureco estas konstanta diskuttemo,

1. Kondamnas la kaŝan kreon de manipulaj kaj operaciaj retoj, kaj vokas por plena esploro pri la esenco, la strukturo, la celoj kaj ĉiuj aliaj aspektoj de tiuj kaŝaj organizaĵoj aŭ iuj ajn frakcioj, ilia uzo por kontraŭleĝa interveno en la internaj politikaj aferoj de la rilataj landoj, la problemo de terorismo en Eŭropo kaj la eventuala koluziado de la sekretaj servoj de Membro-Ŝtatoj aŭ eksteraj landoj;

2. Protestas energie pro la supozo fare de iuj usonaj militservaj personoj ĉe SHAPE kaj en NATO pri la rajto kuraĝigi la establiĝon en Eŭropo de kaŝa spionserva kaj operacia reto;

3. Vokas al la registaroj de la Membro-Ŝtatoj malmunti ĉiujn kaŝajn militajn kaj kvazaŭmilitajn retojn;

4. Vokas al ĉiuj juĝistaroj de la landoj en kiuj estis konstatita la ĉeesto de tiaj militaj organizaĵoj, por plene prilumi ilian konsiston kaj funkcimanieron, kaj por klarigi iun ajn agadon kiun ili eventuale faris por malstabiligi la demokratian strukturon de la Membro-Ŝtatoj;

5. Petas al ĉiuj Membro-Ŝtatoj uzi ĉiujn necesajn rimedojn, se necese per establo de parlamentaj enket-komitatoj por kompili kompletan liston de organizaĵoj aktivaj sur tiu kampo, kaj samtempe por kontroli iliajn ligojn kun la respektivaj ŝtataj spionservoj kaj ligitaj organizaĵoj, kaj eventuale kun teroristaj ag-grupoj kaj/aŭ aliaj kontraŭleĝaj praktikoj;

6. Vokas al la Konsilio de Ministroj provizi plenajn informojn pri la aktivecoj de tiuj sekretaj spionaj kaj operacia servoj;

7. Vokas al sia kompetenta komitato konsideri okazigi tribunalon por klarigi la rolon kaj efikecon de la organizaĵo ‘Gladio’ kaj iuj ajn similaj organizaĵoj;

8. Instrukcias al sia Prezidanto plusendi tiun ĉi rezolucion al la Komisiono, la Konsilio, la Sekretario Ĝenerala de NATO, la registaroj de la Membro-Ŝtatoj kaj la registaro de Usono.

Referencoj:

1. La Universalajn Kongresojn de Esperanto organizas Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun lokaj organiz-grupoj. Detalojn por la Kongreso de 2016 en Nitra, Slovakio, oni povas trovi en ilia retejo. Informojn pri iliaj vivaj interretaj elsendoj donas la ĉefpaĝo, kaj priskribon en la angla donas iliaj anglalingvaj paĝoj.

2. ‘Resolution on the Gladio affair: Joint resolution replacing B3-2021, 2058, 2068, 2078 and 2087/90’. In: ‘MINUTES OF PROCEEDINGS OF THE SITTING OF THURSDAY, 22 NOVEMBER 1990’, Official Journal of the European Communities, 90/C 324/04, 1990-12-24, pages No C 324/201 – No C 324/202 (http://eur-lex.europa.eu/legal-content/EN/TXT/?uri=uriserv:OJ.C_.1990.324.01.0186.01.ENG) [‘Rezolucio pri la afero Gladio: Komuna rezolucio astataŭiganta B3-2021, 2058, 2068, 2078 kaj 2087/90’. En: Protokolo de la traktado de kusido de ĵaŭdo, la 22an de novembro 1990’, Oficiala gazeto de la Eŭropaj Komunumoj, 90/C 324/04, 1990-12-24, pages No C 324/201 - No C 324/202 (http://eur-lex.europa.eu/legal-content/EN/TXT/?uri=uriserv:OJ.C_.1990.324.01.0186.01.ENG)]

3. ‘Gladio’, BBC 2 (televidkanalo), Serio de tri programeroj en la serio de BBC2 ‘Timewatch’, Direktoro Allan Francovich, 1992-06-10, Parto 1: Gladio: La Ring-estroj; 1992-06-17 Parto 2: Gladio: La Pupistoj; Parto 3: Gladio: La Piedsoldatoj (http://motionempire.com/Watch_Gladio_Documentary_Online_for_Free_37954.html). Ankaŭ reproduktitaj kiel aparta filmo en la retejo ‘Operacio Gladio’, kiu ankaŭ kontrolas rilatajn aktualajn aferojn (http://operation-gladio.net/operation-gladio-bbc-timewatch-1992). Tuta daŭro: 2:25:44.

4. ‘NATO’s Secret Armies: Operation GLADIO and terrorism in Western Europe’ [La sekretaj aremoj de NATO: Operacio GLADIO kaj terorismo en Okcidenta Eŭropo], Daniele Ganser, Routledge, unua eldono (2004-12-22), ISBN-10: 0714685003, ISBN-13: 978-0714685007, 336 paĝoj. Dua eldono: ‘Nato’s Secret Armies: Operation Gladio and Terrorism in Western Europe’ [La sekretaj armeoj de NATO: Operacio Gladio kaj terorismo en Okcidenta Eŭropo], Daniele Ganser, 2005, Frank Cass Verlag London, 315 pages, ISBN: 0714685003. Germana eldono: ‘NATO-Geheimarmeen in Europa: Inszenierter Terror und verdeckte Kriegsführung’, Orell Füssli, Zürich, 2008, 446 paĝoj, ISBN 978-3-280-06106-0. Ankaŭ en aliaj lingvoj (https://www.danieleganser.ch/monografien.html).

5. ‘Gladio, Nato’s Dagger at the Heart of Europe: The Pentagon-Nazi-Mafia Terror Axis’ [Gladio, la ponardo de NATO ĉe la koro de Eŭropo: La Pentagon-Nazi-Mafia teror-akso], Richard Cottrell, Progressive Press, Eldono 1: 2012-05-09, 484 paĝoj, ASIN: B00DJFONZQ; Eldono 1.1: 2015-06-23, 498 paĝoj, ISBN-10: 1615776885 (http://www.progressivepress.com/book-listing/gladio-natos-dagger-heart-europe).

Kompilis Ian Fantom, Brentwood, 44 Kell Lane, Stump Cross, Halifax, HX3 7AY, tel +44(0)1422 352153, poŝtel: +44(0)17530 142609 retpoŝto: ian@fantom.org.uk