La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017

La redakcio de La Ondo de Esperanto analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis kelkajn fakulojn. La redakcio decidis, ke en la 2017a jaro la revuo aperos nur elektronike. La pdf-versio ne plu estos A4-formata, sed pli oportuna, ke oni povu facile legi unu paĝon en la kutima komputila ekrano, kaj la por librolegiloj kaj saĝtelefonoj estos proponita ePub-versio.

Legu pli detale pri la gravaj ŝanĝoj en La Ondo de Esperanto en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/07/ondo-12/