Kresko de buĝeto de AO (Afrika Oficejo) je 233 %

La komitatanoj jam havas la financajn dokumentojn por la UK en Nitro. Rigardante la ciferojn oni povas tute klare trovi mamutan kreskon en rubriko Afrika Oficejo. En la jaro 2016 la buĝetita sumo estas 1500 eŭroj sed por 2017 la sumo estas 5000 eŭroj. Demandiga afero, ĉu ne?

Klopodoj havi precizan respondon de la ĝenerala direktorino fiaskis, ĉar ŝi diris, ke la demando devus iri al la komitato. Ĉar la demandanto nek estas komitatano de UEA, nek havas reprezentanton en la komitato, jen li montras la aferon tie ĉi, ke iu helpu.

Jes, la buĝeto povas altiĝi aŭ malaltiĝi, sed oni ĉiam devas klarigi kial. Do, necesas, ke tie ĉi aperu tio kio tre alte kreskigas la buĝeton de la oficejo, kiu preskaŭ ne funkicas.