KRESKO DE BUGHETO DE AO (Afrika Oficejo) je 233 %

La komitatanoj jam havas la financajn dokumentojn por la UKo en Nitro. Rigardante la ciferojn oni povas tute klare trovi mamutan kreskon en rubriko Afrika Oficejo. En la jaro 2016 la  bughetita sumo estas 1500 euroj sed por 2017 la sumo estas 5000 euroj. Demandiga afero, chu ne ?

Klopodoj havi precizan respondon de la ghenerala direktorino fiaskis, char  shi diris, ke la demando devus iri al la komitato. Char la demandanto  nek estas komitatano de UEA, nek havas reprezentanton en la komitato, jen li montras la aferon tie chi, ke iu helpu.

Jes, la bugheto povas alighi au malaltighi, sed oni chiam devas klarigi kial. Do, necesas, ke tie chi aperu tio kio tre alte kreskigas la bugheton de la oficejo, kiu preskau ne funkicas.