NE REZIGNU

 

Via celo pri tuta saneco, de perfekta felicho kaj senfina prospero similas arbon, kiun vi decidis faligi. Daurigu la hakadon au uzu buldozon, kaj finfine vi sukcesos. Neniu arbo eltenos vian hakilon au vian buldozon. Vi certe sukcesos se vi daurigas senlace vian laboron por faligi la arbon.

Estas vere, ke se mi donus la recepton de la sukceso per unu sola vorto, tio estus PERSISTEMO. Se ni rigardas al historio de chiuj famaj homoj, kiuj sukcesis eksternorme, ni trovos chiufoje la komunan denominatoron, kiu estas PERSISTEMO. Tio diferencigas la personojn sukcesintajn de la malsukcesintoj.

Por komenci, oni devas havi klaran bildon pri tio, kion oni shatus plenumi au sukcesi en la vivo, kaj poste teni tion dum la tuta procezo, neniam rezignante.  Povus okazi senkuraghigho, mi emfazas, al chiu homo, inkluzive la plej famajn homojn. Sed, kio diferencigas la sukcesintojn de la malsukcesintoj, tio estas tiom da fojoj, ke la sukcesintoj chiam rekomencas por daurigi.

Se vi deziras atingi plej altan celon, vi devas esti ghisfunda kuristo, iu,  kiu preferas la rezulton ol la rimedon. Sed, en nia nuna socio, plejparto de tiuj, kiuj ekfaras projektojn, interesighas pli pri la rimedoj. Por ili la vojo estas la rimedo, sed neniam ili konscias, chu chion ili faras pasie. Ili neniam komprenas, ke la rezulto estas le cherizo de la kuko, kaj ke tio finfine alvenos iam tutevidente kiel kronigho.

La vivo de la kolonelo Sanders, fondinto de Kentucky Fried Chicken (KFC) estas perfekta ilustrajho. Kiam li estis kvinjara, lia patro mortis. Li forlasis la lernejon, kiam li 16-jarighis. Ghis lia 17-jarigho li jam maldungighis kvarfoje. Li edzighis kiam li estis 18-jara. Kiam lia agho estis inter 18 kaj 22 jaroj, li estis fervojisto, kaj ankau tie chi malsukcesis. Li trovis laboron en armeo kiel kuiristo, sed lin oni maldungis poste. Li klopodis studi la juron, sed lian dosieron oni rifuzis. Li devis farighi agento en asekura kompanio, sed tio ne dauris, char lin oni maldungis.

Intertempe, kiam li aghis 19 jarojn, li farighis patro. Je sia 20-jarigho, lia edzino forlasis lin kunportante la filinon. Li eklaboris en kafejeto kiel kuiristo kaj telerlavisto. Sed ankau tie lin oni maldungis, kiam li estis klopodinta rehavi sian filinon. Pli poste, li sukcesis konvinki sian edzinon, kiu rehejmighis. Poste, li pasigis sian tutan tempon por fari malgravajn laboretojn.

Kiam li aghis 65-jarojn, li emeritighis. Lia unua pensimono, kiu donis al li la registaro, estis apenau 105 dolaroj. Li komprenis, ke li tute ne povas kontentigi la bezonojn de la familio per tiu lukro. Elrevigite de la vivo, li diris, ke li nenion realigis kaj provadis mortigi sin, sed chio vanis. Jes, ankau  chi tie li malsukcesis.

Iam li sidis sub arbo kaj devis bilanci pri sia vivo. Li malkovris, ke lia vivo estis ne nur malsukcesoj, char li malkovris la kampon kie li estas pli sperta ol multaj homoj : la kuirado. Tiam li depruntis 85 dolarojn de amiko kaj ekfritis kokajhon, kiun li vendadis al najbaroj, de domo al domo en la shtato Kentucky.

Memoru, ke li decidis mortigi sin, kiam li estis 65-jara. Sed  je sia 88-jarigho, la kolonelo Sanders, fondinto de Kentucky Fried Chicken (KFC) farighis miliardulo. Jes, miliardulo dolara. La kolonelo Sanders neniam malsukcesis, li akumulis spertojn kaj sukcesojn. Ni kredis, ke li malsukcesis dum sia klopodaro mortigi sin, sed ne, li sukcesis  ne morti; ni pensis, ke li malsukcesis  en sia laboro kiel asekuristo, kiel kuriisto en armeo kaj en aliaj kampoj, sed ne, li sukcesis ne havi nur iomon.

Via vivo ne estas malsukceso, via vivo estas sukceso. Vi sukcesis  edz(in)ighi ne kun malsaghul(in)o, kaj vi trovos la plej taugan partneron. Vi sukcesis ne havi sensignifan laboron, kaj nun vi tuj havos tre bonan  laboron; vi sukcesis eviti malgrandajn enspezojn kaj nun vi vidos la gloron de Dio.

Vi petis sanon kaj Dio donas al vi malsanon por ke vi komprenu la gravecon de la saneco kaj tial konscii pri ghi, kiam vi havos ghin. Vi petis felichon  kaj Dio vivigis vin tute malfelicha, ke vi singardu de via felicho. Vi petis prosperon kaj Dio spertigis al vi la malrichecon, ke vi sciu profiti de via richeco. Vi neniam malsukcesis.

Kiam mi fondis  FIAD, mi pensis vivi en mondo plena je amo kaj dankemo. Oni nomis min drogvendisto, dum  ghis nun mi neniam konas drogon; oni konsideras min fripono/trompisto, profitulo, donas al mi multajn alnomojn negativajn. Nun, mi ege ghojas pro chio,char tiuj homoj malfaciligis la vojon, sed ju pli la vojo estas malfacila, des pli la gajno estas mamuta. Ili igis min pli forta, pli kaj pli kompetenta.

Mi estas dankema al chiuj pro tio kaj precipe al Dio, kiu scias doni al ni chion, ke ni havu chion,  kion ni volas. Kompense, mi petas de Dio, ke li pardonu chiujn, kiuj anstatauigas dankon per maldankemo, la bonecon per la malboneco, la amon al proksimulo per la amon al la mono. Tiuj homoj siamaniere  lernas farighi bonaj, kaj iam ili komprenos, ke nenio bona fontas el malboneco.

Ni rezistu, ni restu pozitivaj, ni daurigu sentime, char, kiam la tago estas baldaua, la nokto estas pli nigra. Tio estas certa konfirmo, ke vi sukcesos.Necesas nur trairi tiun chi etapon por ghui la gloron de Dio. Estu fiera, char vi estos inspira historio por la tuta homaro pro tio, kion vi eltenis kaj pro tio kio vi farighos!
NE REZIGNU ! NE CHESU

Franclingva kroniko de Coach Patrick POGNON kun la esperantigo de GBEGLO koffi

PS: Kiuj interesighas pri tio chi, tiuj povas :

– Alighi al la retlisto franclingva CERVEAU COLLECTIF AFRICAIN, sendante malplenan mesaghon al cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr, kaj poste konfirmi respondante la alvenintan mesaghon respondan.

– Alighi al grupo FIAD-ESPERANTO en ties retlisto esperanta fiad-esperanto@googlegroupes.com au simple rilati kun GBEGLO Koffi

– Viziti la retpagharon: www.fiad-solutions.org.

 
ALDONO
——

Mi shatus aldoni, ke la poemo LA VOJO de Zamenhof estas tia. Plie mi shatus aldoni ankau tekston de Huberto RHODEN !

MULTJARGENTA SAGHO
==================

1- En Dio chio estas, de Dio chio venas, al Dio iras

2- Ie ajn mi estas, tie Dio cheestas – kia malbono povus okazi tie, kie Dio estas ?

3- En mia intima ESTO mi estas tio, kio Dio estas – tial en mia ekstera AGO mi ankau volas agi tiel, kiel Dio agas.

4- Chirkauas min, penetras min tute la blanka lumo de Dio – nenia malbono povas tushi min, chia bono devas veni al mi.

5- Chiuj aferoj, ech la plej malgrandaj, estas grandaj, kiam faritaj kun grandamimeco.

6- Liberigu min, Sinjoro, de malhumila malgrandeco voli servati  -  instruu al mi la humilan grandecon voli servi.

7- Neniu malbono farita al mi de aliulo faras al mi malbonon, char ghi ne faras min malbonulo – nur la malbono de mi farita al aliulo faras malbonon al mi, char ghi faras min malbonulo.

8- Neniam mi dependigos mian felichon de io ne-dependanta de mi.
9- Mi estas civitano de l’universo : chi tie sur la tero mi estas nur portempa migranto – tial mi volas plenumi plej perfekte kaj ghoje mian surteran provtempon.

10- Dio, vi, kiu estas lumo, Vivo kaj Amo – sendu min en chiujn viajn mondojn, kiel krion de via amo.

11- Mi ne estas pli bona, se oni min laudas, kaj ne pli malbona, se oni min mallaudas – mi estas vere tio, kio mi estas antau viaj okuloj, Sinjoro, kaj antau la lumo de mia konscienco.

12- Instruu min, Sinjoro, agordi chiutage la antenon de mia animo lau la ondoj por kapti en mia limigita ricevujo la vibradojn de via Infinita vivo !

13- Gvigu min, dia Lumo, tra viaj vojoj, ke  nenia maldanko faru min maldanka, nenia amaro faru min amara, nenia malbono faru min malbona – ke mi preferu suferi chiujn maljustajhojn, ol fari unusolan.

14- Atentu, Sinjoro, mian preghon – ke mia malgranda homa volo estu perfekte agorda al via granda dia volo !

15- Mi ne malbenos la mallumon de l’malamo, chirkauanta min – mi ekigos en mia interno la lumon de la amo.

16-    Mi jesas la suverenecon de mia dia substanco super chiuj tiranecoj de la homaj cirkonstancoj.

  (La vojo al felicho, HUBERTO RODHEN, pagho 68)