Brita eksiĝo el EU ne helpos Esperanton

La rezulto de la referendumo pri la membreco de Britio en Eŭropa Unio estis surpriza kaj eĉ ŝoka por multaj britoj: 52 procentoj el la partoprenintoj subtenis la eliron el la unio. Surprizitaj estis ankaŭ la plej multaj britiaj politikistoj, kaj ne tuj klaras, kiuj estos la sekvaj paŝoj.

Laŭ Brian Moon, brito kaj multjara tradukisto ĉe Eŭropa Unio en Luksemburgio, same ne klaras, kion la eliro de Britio el la unio signifos por la estonteco de EU kaj internaciaj kontaktoj en Eŭropo, ja tre gravaj por la esperantistoj.

– Malfacilas tion antaŭvidi, ĉar “eliro” de Britio ne estas klare difinita: nun venos dujara periodo dum kiu necesos precizigi la estontajn rilatojn inter Britio kaj EU. Oni  memoru, ke la rezulto de la referendumo ne signifas, ke de unu tago al alia Britio ĉesas esti membro de EU.

Preskaŭ ĉiuj britaj esperantistoj, kiuj publike esprimis sian opinion dum la referenduma kampanjado, preferis ke Britio restu en Eŭropa Unio, kaj tre malentuziasmis pri la rezulto. Tamen ekster Britio ne malfacilas trovi esperantistojn, kiuj kontentas pri la rezulto kaj esperas ke ĝi kondukos al marĝeniĝo de la angla lingvo en Eŭropa Unio kaj donos novan ŝancon al Esperanto.

– Por ni esperantistoj tiu estas unu el la ŝlosilaj momentoj kiujn ni ne rajtas maltrafi: estas la momento por nin reproponi, laŭte kaj tuje, estas la momento por kunveni kaj decidi politikan agadon en ĉiuj anguloj de Eŭrpo (almenaŭ en ĉiuj Eŭropaj anguloj de Eŭropo) kaj, eventuale ankaŭ agante de ĝia ekstero. Estas nia vico, la angla lingvo retiriĝu kun siaj parolantoj en sia bela sed nun ankoraŭ pli malluma insulo, skribis la itala esperantisto Brunetto Casini en Facebook.

– Kiel multe el ni Esperantistoj, mi estis ŝokita ĉi-matene ekscii, ke la Britoj voĉdonis favore al eksiĝo de la Eŭropa Unio. Kvankam, mi pensas, tio estas tre malbona novaĵo por Eŭropo kaj por la tuta mondo, la eksiĝo de Britio povas aldoni al Esperanto novan, strategian elanon. Nun estas bona momento por ĉiaj asocioj, kaj ĉiuj entreprenemaj Esperantistoj, pripensi kiel tiu ŝanĝo povas agi tre apoge kaj favore al io, kion kelkaj Esperantistoj nomas Fina Venko, skribis Dennis Keefe en komento en Libera Folio.

Laŭ Brian Moon, kiu bone konas la lingvan ĝangalon de Eŭropa Unio, la eliro de Britio tamen neniel influos la lingvan reĝimon de la EU-instancoj. La oficiala statuso de la angla ne ŝanĝiĝos, ĉar krom en Britio, la angla estas oficiala lingvo ankaŭ en du aliaj landoj de la unio: Irlando kaj Malto. Eĉ malpli la eliro de Britio povas influi la neoficialan rolon de la angla.

– La efektiva rolo de la angla tre diferencas de ĝia oficiala pozicio: formale la angla estas nur unu inter egalrajtaj oficialaj lingvoj, sed praktike ĝi estas ne nur prima inter pares [Latine: la unua inter egaluloj], sed la superreganta lingvo, tio estas en multaj cirkonstancoj la sola uzata, rakontas Brian Moon.

Sian oficialan rolon en EU la angla ekhavis en 1973, kiam Britio kaj Irlando aliĝis al la tiama Eŭropa Komunumo. Dum multaj jaroj la franca en la praktiko estis la ĉefa lingvo de la EU-burokratio, sed tio ŝanĝiĝis kun la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio en la 1990-aj jaroj kaj poste de pliaj naŭ landoj de centra kaj orienta Eŭropo post la jarmilŝanĝo. En 2004 aliĝis al EU ankaŭ Malto, kie la angla estas unu el du oficialaj lingvoj, kaj Kipro, kie la angla estas ofte uzata.

En majoritato el la novaj landoj la scioj de la angla lingvo estis multe pli oftaj ol tiuj de la franca, kaj post la disvastiĝo de la unio la angla rapide iĝis superrega en la interna funkciado de multaj EU-instancoj. Ĉar nek la oficiala nek la neoficiala roloj de la angla en la instancoj de Eŭropa Unio rekte dependas de la membreco de Britio, la esperoj pri nova printempo por Esperanto lige kun la antaŭvidebla eliro de Britio el la unio ŝajnas senbazaj.