Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto

Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 en Kolonjo, Germanio kiel semajna gazeto, unue sub la titolo Esperanto Triumfonta. Ĝi dum multaj jaroj estis la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto, eĉ se la aperritmo iĝis dusemajna kaj poste eĉ pli maldensa, tiel ke en la lastaj jaroj laŭplane devis aperi po 17 numeroj.

Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj transdonis ĝin al Kooperativo de Literatura Foiro. En la praktiko Heroldo de Esperanto baldaŭ iĝis la organo de la Esperanta Civito. Dum lastaj jaroj plurfoje okazis neklarigitaj paŭzoj en la aperado de la gazeto, supozeble pro manko de financaj kaj homaj rimedoj ĉe la Civito, kiu nun decidis liberiĝi de la eldonaĵo.

Ĝin aĉetis Fabrício Valle, brazila esperantisto, entreprenisto kaj eksa redaktoro de la oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto. Libera Folio kontaktis lin por intervjuo.

Libera Folio: La Esperanta Civito informis, ke via entrepreno aĉetas Heroldon de Esperanto. Ĉu vi volus rakonti iom pri viaj planoj rilate la revuon?

Fabrício Valle: Fakte, nia ĉefa negoco estas lingvo-instruado, ne eldonado de gazeto, sed fariĝi la eldonistoj de la tre renoma Heroldo de Esperanto estas revo de ĉiu ambicia entreprenisto. Nu, ni konscias pri la grandaj riskoj, sed fari el ĝi la plej bonan kaj modernan Esperanto-gazeton kaj krome, konigi ĝin vaste ekster niaj rondoj estas defio, kiun ambiciaj entrenistoj kiel ni ne pretas ne alfronti. Atingi la celon estos zenito en nia kariero kaj krome eble ĝi povos fariĝi nia ĉefa negoco, kial ne? Ni atendu la evoluon de nia entrepreno. Pri la detaloj rilate ŝanĝojn, ideojn ktp., ĉiuj legantoj de Libera Folio povos legi en nia Facebook-paĝo. Tie ni afiŝos niajn ideojn, kiam ili iom post iom fariĝos definitivaj.

Kiel ofte la revuo aperos sub via respondeco?

– Ĝi ne aperos nur sub mia respondeco. Estos kerna profesia redakcia stabo kun kvin postenoj: du redakciaj direktoroj (mi kaj Paulo Lima), redaktoro, redakcia sekretario kaj ĉefa provleganto (ni ne parolu pri grafikisto). Nu, nuntempe Heroldo aperas 17 fojojn jare kun 4 paĝoj. En 2017 ĝi aperos kun minimume 16 paĝoj en ĉiu numero, kaj do ni decidis pro tio prudente aperigi ĝin monate. Espereble jam en 2018 ĝi aperos 24 fojojn jare kun pli ol nuraj 16 paĝoj, sed tio dependos de nia kapablo sesobligi la nombron da abonantoj ĝis la fino de 2017. Ne facila celo, ni scias. Nia ambicio estas granda, sed ĉio dependos de la ambicio ankaŭ de la esperantistoj. La financaj rimedoj diktos la ritmon de la evoluo de Heroldo de Esperanto en niaj manoj. La fina venko estos aperigi ĝin semajne kun 32 paĝoj, sed tio estas afero de svaga estonteco.

Ĉu vi planas iajn ŝanĝojn en la direktiĝo kaj ĝenerala enhavo?

– Jes. Jam estas grandaj novaĵoj sur la papero. Mi kaj Paulo Lima jam funde komencis skizi ĉiujn eblajn ŝanĝojn. Mi ne povas prezenti ĉiujn detalojn tuj, sed ni ĉiam afiŝos en nia Facebook-paĝo informojn pri  ĉiu nova decido, nova farita paŝo. Tamen, mi povas diri jam nun, ke estos ĉirkaŭ naŭ ĉeftemoj kaj la agado por kaj per Esperanto estos traktataj kiel du apartaj ĉeftemoj. Ni volas klare signali, ke unu afero estas la tradicia laboro por Esperanto kaj tute alia afero estas la faka agado per Esperanto, kiun ni volas forte stimuli. Krome, ne nia umbiliko, sed la mondo estos nia spegulo. El tio la legantaro de Libera Folio povas spekulacii pri la ŝangoj.

Ĉu konserviĝos ia ligo al la Esperanta Civito?

– Mi devas tre klare diri, ke Heroldo de Esperanto estas oficiala organo de neniu organizaĵo, de neniu tendenco, de neniu specifa grupo en Esperantujo. Gvidos Heroldon klaraj gvidolinioj inspiritaj de ĵurnalismaj etiko kaj bonaj principoj, kiujn mi kaj Paulo Lima jam kompilas kaj redaktas. Ni ambicias fari el Heroldo profesian gazeton, funkciantan sub tre klara redakcia politiko. Tio esence signifas, ke ni diskriminacios nenion kaj neniun. Do, ni ne havos liston de tabuaj temoj aŭ liston de proskribitaj potencialaj kunlaborantoj. Kritika tono estos bonvena, kondiĉe ke respekto al homoj kaj institucioj estu regulo. Ne estos bezonata nia konsento pri la enhavo de kritika artikolo por ĝi aperu en Heroldo, sed kompreneble vakuaj, naivaj kaj senargumentaj artikoloj tute ne aperos.

– En tiu kunteksto Heroldo estos ja sendependa kaj neniu esperu, ke ni aperigos nenion pri la agado de Esperanta Civito aŭ artikolon de civitano. Ĉu UEA ne havu lokon en Heroldo pro tio, ke iuj esperantistoj ne ŝatas la agadon de UEA kaj opinias ĝiajn estraranojn malkompetentaj ktp.? Ĉu Gbeblo Koffi ne havu lokon pro tio, ke UEA-estraranoj ne ŝatas la agadon kaj opiniojn de Koffi? Ĉu SAT ne havu lokon pro tio, ke iuj samideanoj kredas, ke esperantistoj estas tute neŭtralaj homoj kaj politiko, kiel konkreta agado per Esperanto estas danĝera vojo? Ĉu ni evitu paroli pri esperantista ekonomio ĉar iuj esperantistoj opinias, ke mono, mono kaj mono detruas la internan ideon de Esperanto kaj ni devas vivi kvazaŭ en geto, sen ia ligo kun la ekstera mondo, kie ekonomio ludas gravegan rolon, ankaŭ sur la kampo de kulturo, de lingvo-instruado? Tute ne.

– La esperantistoj multe parolas pri lingvaj rajtoj, demokratia komunikado, homaj rajtoj, do ili facile komprenos la ideon pri rajto je komunikado. Nia sendependeco signifas, ke ĉiuj havos lokon sur la paĝoj de Heroldo. Do Esperanta Civito, UEA, SAT, raŭmistoj, finvenkistoj, retonovistoj, UETA, Afrika Komisiono de UEA, fakaj asocioj  ĉiuspecaj ktp. havos sian lokon en Heroldo. Nia rolo en tio estos starigi regulojn por ke ĝi ne fariĝu areno de sterilaj kvereloj aŭ personaj atakoj kaj kontraŭatakoj. Vere, ni preferas malhavigi al ni plian abonanton ol perdi nian elanon de sendependa periodaĵo. Heroldo de Esperanto estos granda kaj profesia gazeto kaj respegulos tiun bolantan kaldronon nomatan Esperantujo… aŭ Esperantio por aliaj, kun ĉiuj ĝiaj kontraŭdiroj kaj multekoloraj facetoj.

Kiom da abonantoj estas nun, kaj kiom vi devos havi por ke la afero estu profita aŭ almenaŭ ne malprofita por vi?

– Ni jam sufiĉe funde pritraktis la financan aspekton, kiu estas vera defio por ni kaj fakte la plej granda minaco, kvankam temas samtempe pri la plej granda promeso. Objektive pri via demando: ni devas almenaŭ triobligi la nombron da abonantoj, por ekhavi la necesajn financajn rimedojn por konkretigi absolute ĉiujn niajn planojn por 2017. Por nia tuta plano bonvenus 24 paĝoj, sed eble tio ne konkretiĝos tuj. Bone, estas multege da variantoj kaj ni atente kreas diversajn scenejojn per Excel.  Ĝis oktobro, kiam ni lanĉos nian abonkampanjon por 2017, ni havos la definitivajn trajtojn de la nova Heroldo. Ni kalkulas pri la apogo de ĉiuj, kiuj kredas, ke profesia gazeto, sub ĉiuj aspektoj, povos helpi la evoluon de nia afero en la mondo.