Tricent aliĝintoj al BET-52

Hieraŭ, la 12an de junio, la organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an en julio en Birštonas (Litovio), registris aliĝinton №300. La aliĝintoj al BET-52 loĝas en 29 landoj. Preskaŭ duono da aliĝoj, nature, estas el Litovio – 148 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 27 aliĝintoj, 19 aliĝintoj reprezentas Latvion. Sekvas 25 landoj kun malpli ol dek aliĝintoj.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/06/bet-53/