BET-52. La 2a Informilo aperis

La Organiza Komitato de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), publikigis la 2an Informilon, en kiu oni povas legi pri la “kongresejo”, loĝlokoj, horaro de busoj per kiuj oni povas veni al Birštonas, registiĝo, programo k. a. Ĝi estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/06/bet-51/