La afrikanoj vekiĝu ekde nun!

Jen ankaŭ ni manĝas iliajn nutraĵojn produktitajn en kondiĉoj pli kaj pli malkaŝataj kompromitaj. Neniu el miaj geamikoj eŭropaj manĝas sardelojn, ŝinkojn, kolbasojn, ktp. Ni manĝas ilin, kio malsanigas nin, kaj ni devas iri al iliaj hospitaloj, kie ili preskribas al ni siajn medikamentojn, kiujn ili mem ne uzas kaj kiuj estas tute malsamaj ol tiuj, kiujn ili mem uzas. Se ni ne estus afrikanoj protektataj de Dio kaj de niaj prauloj, ni jam estus mortintaj.

Ni adoptis iliajn religiojn kaj ili enkapigis al ni, ke niaj prauloj estas diabluloj, ke niaj prapatroj estas nenio, ke elvoki niajn praulojn estas diablece, sed elvoki iliajn praulojn estas tute normale; ili devigas nin preĝi al iliaj prauloj, kiuj eĉ ne konas nin, ansatataŭ preĝi al niaj prauloj kiuj ege amas nin. Ili fortenis nin de niaj rajtoj pensi per niaj kapoj, nomante sektoj ĉion nian, kion ili ne akceptas. Ili igas, ke dum nia tuta vivo ni forpelas la diablon anstataŭ niajn malbonajn agojn, dum ili diras ke la Sinjoro jam venkis la diablon por ni. Il cerbolavis nin.

Antaŭ ĉio ĉi, ni ne devas ribeliĝi, nek depostuli ion, sed ni devas agi, lanĉi nian revolucion silente, ni devas surprizi ilin, ni devas lerni kiel veki la genion afrikan, ni devas lerni venki, lerni sukcesi en ĉio, lerni feliĉiĝi. Ĉiuj malsukcesoj de nia vivado estu transformataj en sukcesojn. Ĉiuj malsanoj povas kaj devas transformiĝi en sanecon, ĉiu senlaboreco en decajn perlaborojn, ĉiuj sterilaĵoj en malsterilaĵojn.

Dank’al mensa prepariĝo naskiĝinta el civilizoj kaj konoj afrikaj, ni malkaŝu sekretojn por ke tre baldaŭ, la afrikanoj amerikaj, eŭropaj, aziaj kaj de aliaj medioj eksterafrikaj revenu al Afriko, tiel ke la alikontinentanoj petu vizojn por veni al Afriko dividi kun ni niajn prosperon, feliĉon, nian sanecon, nian longvivecon. Mi fieras esti afrikano, kaj vetas al vi, ke tre baldaŭ, ĉiu afrikano estos gvidanto de propra sorto, kapitano de sia animo.

Por kunigi la neceson kaj agrablon, mi ŝatus malkovrigi al vi kialon de la ekzistado, la sekretojn de la vivo sukcesplena, de la vivo feliĉoza kaj plena je bonstato.

Iam oni prezentis al mi du knabojn, el kiuj unu tre diligentas en matematiko, dum la alia tute ne. Mi demandis la unuan kial li bone faras matematikajn taskojn. Li respondis: “Mi tre ŝatas matematikon, mia patro estas forta en matematiko, mi bezonas matematikon, mi faras ekzercojn, mi havas instruiston-helpanton”. Poste mi aliris la duan, kiu devis respondi: “Mi ne ŝatas matematikon, ĉar ĝi estas tre malfacila, kompleksa kaj mi nenion komprenas”.

Poste oni prezentis al mi du aliajn knabojn, el kiuj unu ĉiam malsanas. Kiu neniam malsaniĝas, tiun mi demandis, kial li neniam malsanas. Li respondis: “La malsano estas por la malfortuloj, sed tre forta estas mi, la malsano tute ne estas promeso de Dio al mi. Se la frenezulo manĝas ĉion ajn kion li trovas, sed ne malsanas, se li dormas ĉie ajn sed ne malsanas, dum mi manĝas salubre, dormas sub kulvualo, mi neniam malsaniĝos. Dio tute ne amas la frenezulojn pli ol min”. La alia, kiu regule malsaniĝis, diris al mi: “Mi havas fragilan sanon, miaj gepatroj ofte malsaniĝadis, mi estas malforta, mi estas…” ktp.

Certe vi komprenas tre facile tion, kio ebligas bonan laboradon en lernejo, tion, kio igas, ke la homo malsaniĝas aŭ ne; jes, tio estas nenio krom kion ni pensas. Vi devas elekti pensi kiel vi volas esti. Neniu homo estas pli inteligenta ol la alia, sed dum iuj diras “mi kapablas, mi certe sukcesos”, aliaj diras: “mi tute ne povas”. Viaj paroloj, konvinkoj, praviĝoj, diroj veraj aŭ malveraj fasonas vian vivon.

Se vi volas sukcesi, ripetu, ke vi volas sukcesi, ripetu, ke vi estas inteligenta, naturdotita, ripetu, ke vi estas plejbona, ripetu la bonon kaj vi vivos la bonon.

Knabino praktikis la naĝadon kaj okupadis nur la lastan rangon. Iam, ŝi revenis hejmen kun ploroj kaj diris al sia avino, ke tiu rango hontigas ŝin. La avino respondis al ŝi: “Via avo estis ĉampiono tutmonda pri naĝarto kaj lia sango cirkulas en viaj vejnoj. Ni reiru, kaj vi montros al ili, ke vi estas filino de ĉampiono tutmonda pri naĝado”. La knabino reiris kaj poste fariĝis unuarangulo. Jen la avino al ŝi malkaŝis: “Via avo neniam vidis la koloron de naĝejo. Sed via cerbo kredis kaj realigis tion, kion vi diris al ĝi. Vi povas ĉion sukcesi, se vi diras al vi, ke vi povas, se vi pensas ke vi povas”.

Patro kaj lia filo promenadis en montaro. Subite, la filo falis, ekhavis doloron kaj kriis; “Haaaaaaaaaaa…”. Li mire aŭdis voĉon, kiu ripetis el la montaro “haaaaaaaaaa…”.

Scivolema, li demandis: “Kiu vi estas?” Tuj li havis la respondon: “Kiu vi estas?”. Konsternite de tiu respondo, li plukriis: “Poltrono”, kaj li aŭdis “Poltrono”. Tial li rigardis al sia patro kaj demandis: “Kio okazas, paĉjo?” La patro ridetis kaj respondis: “Bone aŭskultu nun!”. Jen la patro kriis: “Mi admiras vin.” Venis la respondo “Mi admiras vin.” Li pliafoje kriis: “Vi estas ĉampiono.” La voĉo respondis: “Vi estas ĉampiono”. La knabo miris, sed plu nenion komprenis. Kaj la patro devis respondi al li: “Tion oni nomas EĤO, sed vere, tio estas la vivo. Tio redonas al vi ĉion, kion vi diras aŭ faras. Nia vivo estas nenio krom la respeguligo de niaj paroloj kaj agoj. Se vi volas pli da amo en la vivo, ekhavu pli da amo en via koro. Se vi volas, ke via grupo havu pli da sukceso, eklaboru persisteme. Tio tre bone funkcias por ĉio en la vivo. La vivo redonas al vi ĉion kion vi diros aŭ donos”. Via vivo tute ne estas io hazarda, koincida, sed la eĥo de tio, kion vi ripetas, pensas kaj faras.

Ĉiufoje, ke ni volas malfamigi, ataki iun, malbeniiun, memoru ni, ke la eĥo revenos. Ĉio revenas al ni.

Mirindaj kreitaĵoj de Dio, mi ŝatus fini, parolante pri la dankemo, pri la potenco de la dankemo. Jes, la dankemo metas ĉiujn en bonajn kondiĉojn kaj estas tre potenca. Ĉu vi estas dankema pro tio kion la vivo alportas al vi?

Estu dankema pro tio, kion oni ricevas estas io, kio altiras aliajn aferojn, por kiuj oni estu pli dankema. Se vi helpas iun, kaj li ne estas dankema al vi. Ĉu vi pluhelpos tiun? Certe ne. Sciu, ke Dio, la naturo, viaj gepatroj kaj la aliaj tiel kondutas. Via korto tiel funkcias. Havu la kutimon ĉiam diri Dankon al Dio, al via korpo, al viaj gepatroj. Tio estas io tre potenca.

Ellitiĝi kaj danki pro la komenciĝanta nova tago kun la espero havi ion plejbonan………entuziasmiĝi de la espero pri momentoj plenaj je ĝojo intensa, kiun la tago nova alportos, certe alportas la feliĉon. Ni sciu aprezi la feliĉon grandegan pro nia saneco. Dank’al miaj piedoj mi marŝas, dank’al miaj okuloj mi vidas… tial ni diru dankon al nia korpo, ni diru dankon al ĉiu organo, ni diru dankon pro nia saneco por havi pli da tiaĵoj. Ni konsciiĝu pri la miraklo, kiun plenumas nia korpo ĉiutage, ĉiusekunde, … tio estas la dankemo. Danku pro la konforto en kiu vi estas: havi tegmenton super via kapo, manĝi kiam vi malsatas, surhavi vestaĵojn, havi trinkeblan akvon je dispono, ktp. Danki estas tre potenca preĝo. Simpla penso direktita al la ĉielo estas la plej perfekta el la preĝoj. Kiam vi estas dankema, vi esperas la plejbonon, kaj la plej bono ĉiam alvenas.

Diri dankon al sia korpo, al ĉiuj siaj organoj pro tiu fabela laboro, kiujn ili plenumas en ĉiu sekundo de ĉiu tago donas sanan vivon longdaŭran. Daŭrigu en tiu ĉi vojo dinamika dum la tuta tago kaj vi vidos tre rapide ŝanĝojn pozitivajn okazi en via vivo. Plena je dankemo, vi altiras al vi pli da situacioj, por kiuj vi estos dankemaj. Vi povas altiri ĉion, kion vi deziras; tion tute ne forgesu. Estu dankemaj al tiu potenco granda en vi, la potenco transformanta vian vivon en eksterordinaran aventuron.

Franclingva kroniko de Coach Patrick POGNON kun la esperantigo de GBEGLO Koffi

PS: Kiuj interesiĝas pri tio ĉi, tiuj povas :

– Aliĝi al la retlisto franclingva CERVEAU COLLECTIF AFRICAIN, sendante malplenan mesaĝon al cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr, kaj poste konfirmi respondante la alvenintan mesaĝon respondan.

– Aliĝi al grupo FIAD-ESPERANTO en ties retlisto esperanta

fiad-esperanto@googlegroupes.com aŭ simple rilati kun GBEGLO Koffi

– Vizitante la retpaĝaron: www.fiad-solutions.org