TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo

En la Strategia Plano de TEJO por la jaroj 2014-2017, la punkto 3.1.3 temas pri okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Kontakto 2015/2 la tiama prezidento Łukasz Żebrowski rakontas pri sia esplor-vojaĝo al Burundo kaj saĝe priskribas la fortojn kaj malfortojn de la loka movado kaj de la ŝtata kunteksto.

Tamen, post tiam la situacio ŝanĝiĝis. En Burundo frue en 2015 okazis kelkaj politikaj skuoj. Nome, la prezidento kandidatiĝis por tria mandato, ne antaŭvidata de la konstitucio. Ekestis protestoj dum kelkaj monatoj kaj la regantoj provis ĉesigi ilin perforte.

Ne plu temas pri etna konflikto kiel estis dum la jaroj 1993-2005 (dum kiuj mortis 300 000 homoj) aŭ dum 1994 en Ruando, sed pri politika perforto. Ĝis nun oni kalkulas je 474 mortigoj, 600 arestitoj, nekalkulebaj malaperigitaj homoj kaj ĉirkaŭ 250.000 homoj kiuj fuĝis al apuda Ruando por eviti la perfortan situacion.

En 2016 plu okazadas perfortoj kaj klopodoj por puĉoj en la ĉefurbo Bujumbura, kaj multaj amaskomunikiloj parolas pri tre verŝajna risko ke en la lando denove estiĝos intercivitana milito.

Malgraŭ ĉio ĉi JEBUO, la junulara Esperanto-organizo en Burundo, kandidatiĝis por okazigi IJK-n en sia lando en 2017. La TEJO-estraro elektis ĝin taŭga kandidato, sed konsciante pri la politika malstabilo decidis voĉdonigi la komitaton pri la okazigo de IJK en Burundo, kun la implicita opcio pri eventuala posta ŝanĝo de kongresa lando se la situacio ne stabiliĝos en 2017.

Dum la antaŭvoĉdonaj diskutoj leviĝis kelkaj voĉoj emfazantaj pri la politika situacio kaj ĝenerale pri la enlanda sekureco.

Michele Guerriero, komitatano A por Italio, esprimis siajn dubojn pri la sperto-forto de la loka asocio sed ĉefe pri la enlanda situacio. Li citis el oficialaj informoj de la itala ministerio pri eksterlandaj aferoj, ke tiu “malrekomendas ĉian vojaĝon en la landon” kaj laŭ kiuj la konstanta politika senelira situacio kiu pluestas en la lando portas al radikaliĝo de la pozicioj de la partioj, kun gravaj komplikiĝoj de la sekureca stato en la lando. Oni parolas pri armitaj ribeluloj ekster la urboj. Krome samseksamo estas kontraŭleĝa.

Ankaŭ Judith Meyer, komitatano C, komentas simile:

– Mi ja ege poras IJK-on en Afriko, sed ne en Burundo nuntempe. Laŭ la germana ekstera ministrejo: Ni urĝe malkonsilas vojaĝojn al Burundo. Al germanoj loĝantaj en Burundo ni rekomendas la elvojaĝon. Oni evitu homamasojn, bazarojn kaj busstaciojn. Cetere ni rekomendas eviti vojaĝojn ene de Bujumbura post la 6a vespere. Atakoj el politikistoj, aktivuloj kaj gardistoj, pafoj kaj atakoj per granatoj estas ĉiutagaj okazoj speciale en la supre menciitaj urbopartoj. En la lastaj semajnoj [teksto laste aktualigita hodiaŭ] okazis pluraj atakoj per granatoj al homplenaj lokoj en la centro de Bujumbura. Raportoj pri problemoj ankaŭ el aliaj landopartoj, speciale Ngozi, Kirundo, Ijenda/Mwaro kaj Matana. La interreto kaj poŝtelefona reto estas parte interrompitaj.

Jérémie Sabiyumva, aktivulo de Burundo, ne komentas specife pri la politika kaj sekereca situacioj ĉar “ĉio ŝanĝiĝas sed ni forte esperas ke la situacio pliboniĝos”, dum li tute ne dubas pri la organizkapablo de sia asocio.

Francesco Maurelli, komitatano C, ne konsideras la ĉefajn malrekomendojn supre menciitajn, sed nur unu:

– Pri kontraŭleĝeco de samseksamo, tio ja estas pripensinda, sed ĉu vere la taŭga solvo estas izolig(/ĝ)o?”

Li konkludas ke “ni esperantistoj havas ion por diri” al “tiuj landoj kiuj havas leĝojn kiuj mallaŭas toleremon kaj pacan kunlaboron” kaj invitas al neizolado de Burundo.

Ana Ribeiro diras ke 2017 ne estas la plej bona jaro por IJK en Afriko:

– Ĉefe kun la konfliktoj en Burundo, en IJK de Israelo oni havis malgrandan partoprenombron ankaŭ pro sekuraj kialoj, imagu IJK en Burundo kun la nuna situacio”.

Alia komitatano konsentas ke Burundo nuntempe ne estas trankvila, sed ankaŭ ke neniu povas antaŭvidi la estontecon. “Ni devos tiel esperi kaj preĝi ke Burundo trankviliĝos antaŭ 2017”. Tiel, preĝi kaj esperi.

Łukasz Żebrowski en la fadeno pri la voĉdonado skribas:

– Necesas tamen memori, ke tiuj fontoj ne estas tute senkritike fidindaj. Amaskomunikilaj raportoj ja ĉiam emas prezenti la aferojn kiom eble plej emociige por spektanto/leganto. Ministeriaj rekomendoj ĉiam estas signife troigaj, ĉar ja neniu ŝtato volas preni respondecon pri eventualaj problemoj de siaj civitanoj en diversaj landoj (ja ankaŭ kiam mi estis en Burundo, mia ministerio ne rekomendis vojaĝi tien, malgraŭ ke tiam la lando estis tute sekura).

Li atentigas, ke eĉ se la situacio estis maltrankvila, ĝi nun iom post iom restabiliĝas.

– Do oni povas havi esperon, ke en 2017 ĝi estos signife pli bona ol estas nun. Fine, la komitato de TEJO tute ne estas loko kie ĉiuj specialistoj pri sekureco en ĉiuj landoj de la mondo, do mi ne certas ĉu entute estas decido alprenenda en ĉiu tiu organo de TEJO. Mi persone preferus lasi tian decidon al taŭgaj fakuloj.

Michael Boris Mandirola, la nuna prezidanto de TEJO, skribas:

– Fakte UEA planis Afrikan Kongreson de Esperanto en Burundo ĉi-somere sed nuligis ĝin pro sekurecaj kialoj. Ĉar Burundo estas malstabila lando, ni ne povas neglekti la riskon ke la aferoj degeneru kaj ni devas konscii ke, malgraŭ ke ni bondeziras pacon kaj prosperon, se ni plene engaĝiĝos en la organizo de la kongreso en Burundo en la nunaj kondiĉoj, ekzistas posta konkreta ebleco de nuligo. Do, mi kredas ĝuste ke pro la graveco de la decido kiu ne estas teknika (ĉu la valoro de nia projekto indas la riskon je malsukceso) kaj konante kiom diversaj estas la opinioj pri la temo en la Komitato, estas juste voĉdonigi ĝin.

Sabate la 28-an de majo finiĝos la voĉdonado pri IJK en Burundo. Kion fine decidos la komitato? Ni preĝu kaj esperu…

Nicola Ruggiero