La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (la 23-25an de aprilo) en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri la unua kunsido gastigita de la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór, kaj la lasta kunsido de la nuna Estraro, kies mandato finiĝos post tri monatoj ĉe la 101a UK en Nitro. Unu estrarano, Stefano Keller, iom antaŭtempe forfalis de la teamo, ĉar li sendis demisian leteron en la tago antaŭ la kunsido.
Legu pli pri la Roterdama kunsido en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/04/uea-2/