Demisio de Keller neatendita por Fettes

La 22-an de aprilo en mesaĝo sendita al la komitato de UEA Stefano Keller anoncis sian antaŭtempan demision kiel estrarano pri eksteraj rilatoj. En la publika mesaĝo li mencias neniun kialon de sia demisio.

Ankaŭ al la estraro li ŝajne ne klarigis la kialon de sia foriro. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, responde al demando de Libera Folio diras, ke li ne konas la kialon:

– Vi devas demandi Stefanon pri la kialo – lia decido venis kiel plena surprizo.

Laŭ Fettes la “surpriza” foriro de Stefano Keller tamen ne kaŭzos tujajn problemojn.

– Jam sufiĉe multaj homoj kunlaboras pri eksteraj rilatoj, do mi ne antaŭvidas grandajn problemojn sur tiu kampo. Kaj la kongreso venos post tri monatoj, kiam okazos novaj elektoj.

Stefano Keller mem ĝis nun ne respondis al demandoj senditaj de Libera Folio, sed laŭ onidiroj la demisio povas rilati al la marĝeniĝo de la ceteraj estraranoj krom tiuj de la “mastruma teamo” (prezidanto Mark Fettes, vicprezidanto Stefan MacGill kaj ĝenerala sekretario Martin Schäffer), kiu laŭdire triope faras la plej multajn decidojn.