Profesoro Żelazny prelegos en Birštonas

Walter Żelazny, profesoro pri sociologio kaj unu el la plej signifaj intelektuloj en la Esperanto-komunumo, kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazontaj komence de julio en Birštonas (Litovio), prelegos pri temoj ligitaj kun judaismo, kristanismo kaj ideoj de Zamenhof. Pli detale pri prof. Żelazny kaj ties kontribuo al la programo de BET-52 oni povas legi en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/03/bet-35/