Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo

La komitato de UEA akceptis la proponitan buĝeton preskaŭ unuanime. En la diskuto oni menciis ankaŭ “sanigan efikon” de Libera Folio, kiu “daŭre pendas ĉe nia nuko”, laŭ vortoj de prezidanto Mark Fettes. Granda demando kompreneble estis la propono uzi 100.000 eŭrojn el la asocia kapitalo por renovigi la retejon.

Defendantoj de la ideo referencis al vortumo de la propono, kio ne signifas tujan forprenon de 100.000 eŭroj el la kapitalo, sed apartigon de monrezervo por la konstruo de la retejo. Tiu vortumo tamen rajtigas la estraron forpreni el la kapitalo maksimume tiun sumon por la retejo. Ĝenerale, pri la uzo de kapitalo decidas formale la estraro de UEA, sed kiam okazas io nekutima, estas laŭ la prezidanto bone peti benon de la komitato.

Komitatano Maurelli petis la estraron klarigi al la membroj, kio okazos kun la retejo tiel ke la membroj konsciigu pli graveco de la renovigo de la retejo. La komitato donis sian benon kun granda plimulto, nur tri sindetenoj aperis kaj nenia kontraŭa voĉo.

La tuta buĝeto de UEA estis akceptita post pli ol unuhora diskuto – kun kvar sindetenoj kaj kun nenia kontraŭa voĉo.

En la buĝeto la plej tiklaj aferoj estis movada evoluigo al kiu estis aldonita du mil eŭroj, unu milo al edukado kaj unu milo al eksteraj rilatoj. La reprezento de ILEI en la komitato forte pledis por kreskigo de la buĝeto por edukado, kie laŭ la buĝeta propono okazis proporcie granda malkresko de 7.000 eŭroj dum 2013 al 3.000 eŭroj en 2014.

Post amendo la sumo nun estos 4.000 eŭroj. La aldonita milo estis post diskuto prenita el vojaĝkostoj de la estraro. Jam dum du antaŭaj jaroj, 2011 kaj 2012, la vojaĝkostoj de la estraro estis sub-buĝetitaj, kaj praktike kostis milojn da eŭroj pli ol estis buĝetite.

La subtenantoj de la propono ŝpari monon de la vojaĝkostoj de la estraro opiniis, ke tute ne necesas la kutima aprila estrara kunsido en la Centra Oficejo, sed ke la estraro anstataŭe kunvenu rete. Nur kelkaj komitatanoj atentigis ke nun estas pli da ekstereŭropaj estraranoj ol dum antaŭaj jaroj kaj evidente la vojaĝkostoj estos pli altaj. Laŭdire iuj estraranoj estas pretaj rezigni pri parto de siaj vojaĝkostoj.

Alia amendo estis forpreno de mil eŭroj el la dissendokostoj de Jarlibro (laŭ buĝeto 7.500 eŭroj). Tiu ŝanĝo ne estis akceptita kun simila unuanimeco. Multaj komitatanoj esprimis maltrankvilon pri la sorto de la Jarlibro, kiu laŭ ili por multaj el la membroj estas la sola konkretaĵo kiun ili ricevas pro sia membreco.

Kvankam la realaj sendokostoj en 2012 estis 6500, kiuj samkiel nun estos en la buĝeto por 2014, la amendo ne antaŭvidas altigon de kostoj ĉe ekspedoservoj. La Centra Oficejo laŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller faras ĉion eblan por redukti la kostojn – sed neniel certas, ke la prezoj restos ĉe la sama nivelo kiel ĉi-jare.

La propono  estis akceptita kun 23 poraj voĉoj, 15 konraŭaj kaj 6 sindetenoj. La ŝparita sumo de 1.000 eŭroj estis laŭ propono de Francesco Maŭrelli aldonita al eksteraj rilatoj. Tiu aldono okazis jam post la decido pri malaltigo de vojaĝkostoj, ĉar la originala amendopropono celis nur ŝpari monon. La transmeto de la mono al alia konto estis tamen poste akceptita per unuanima voĉdono.

La buĝeto enhavas 3,3-procentan kreskon de la baza membrokotizo je 2 eŭroj, al 63 eŭroj. Tio tamen ne signifas similan kreskon de la enspezo el la kotizoj, ĉar la konservative farita buĝeto estas pesimisma pri la membrokvanto.

Tamen neniu atentigis en la diskuto pri la plej granda malkreso de la kostoj, kiu okazos ĉe salajroj. Temas pri malpliiĝo de unu oficisto en la Centra Oficejo. La kostoj por la salajroj estos por 2014 entute (inkluzive de socialaj kostoj) je pli ol 30.000 eŭroj malpli grandaj ol laŭ buĝeto por 2013.

Laŭ la klarigoj de la respondeculoj, la financa situacio de UEA simple ne permesas pli da kostoj, kaj tial la tuta sumo de kostoj fakte malkreskos de ĉ. 509.000 eŭroj al ĉ. 462.000 eŭroj. Tio signifas ŝparon de preskaŭ dek procentoj. La plej signifa malkresko de la kostoj estas ĝuste ĉe la oficistaro, kiu kovras preskaŭ du trionojn de la ŝparo.

La buĝeto de la fondaĵoj antaŭvidas kompletan nuligon de la kapitalo en fondaĵo Afriko. Tie la rezulto jarfine 2014 estos nulo pro la subteno de UEA al la organizado de Afrika kongreso en Benino jarŝanĝe, de decembro 2013 ĝis januaro 2014.  Ankaŭ ĉe volontula fondaĵo ”manko de donacoj, aldone al malalta rento, fariĝas alarmaj.” La fondaĵoj fakte estas la plej grava financanto de la aktiva agado, kiu en buĝeto de UEA havos kategorion “movada evoluigo”, kaj por kiu en la ĝenerala buĝeto estas rezervita nur malmulte da mono.

La komitato elektis ankaŭ novajn komitatajn revizorojn: Loes Demmendaal kaj Renato Corsetti. Corsetti ricevis ĉiun el 39 validaj voĉoj, dum ĉe aliaj elektoj estis aŭ unu-du sindetenoj aŭ kontraŭaj voĉoj. La nova konsisto de financa komisiono estas Nico Huurman, Flory Witdoeckt kaj Gianfranco Polerani. Tiuj elektoj estis iom aliaj ol la originala propono de elektokomisiono, ĉar du kandidatoj, Josep Franquesca Solé kaj Marcel Delforge, ne estis elektitaj komitatanoj C, kaj tiel ili ne povis kandidatiĝi por tiuj postenoj.

Mankis raporto de la subkomitato pri scienca kaj faka agado, kie la tempon forprenis diskutoj pri organizado de faka forumo.

Raportis Jukka Pietiläinen