BET-26: La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio.

La 26a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Krome, ĝi estis la plej granda en la historio de BET-oj – ĝin partoprenis 608 esperantistoj.

Legu pli pri la plej amasa el la Baltiaj Esperanto-Tagoj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/02/bet-29/