Nova UEA-estraro pagos 100.000 eŭrojn por retejo

La subkomitato pri administrado kaj financoj de UEA dum sia kunsido en Rejkjaviko en ĵaŭdo decidis uzi 100.000 eŭrojn el kapitalo de UEA por farado de nova retejo. La malofta decido estis farita preskaŭ unuanime. Ĝin subtenis ĉiuj ĉeestantaj komitatanoj krom la eksa estrarano Loes Demmendaal, kiu sindetenis, ĉar la propono ne inkluzivis sanĝon en la spezokonto. Tiu detalo signifas, ke la kapialo estas uzata kvazaŭ preter la kuranta agadobuĝeto de la asocio.

La uzo de centmil eŭroj el kapitalo praktike signifos ĉiujaran perdon de rento de ĉ. 2.000 eŭroj. La decido estis farita laŭ propono de la nova estraro, kiu tiel malfermis pordon al politiko uzi kapitalon por kurantaj elspezoj. Ĝis nun la kapitalo de la asocio estis tuŝita nur esceptokaze.

La plej lasta tia kazo estis en 2003, kiam oni decidis uzi 300.000 eŭrojn por renovigo de la oficeja domo. Tiu enspezo tamen estis investo, kiu samptempe signifis plialtigon de la valoro de la oficeja domo. Tiel en la praktiko la mono nur iris el unu konto al alia, ĉar la bilanca voloro de la oficeja domo estis altigita.

Nova retejo por la asocio tamen ne estas nemoveblaĵo, kiun en kazo de neceso eblus vendi, aŭ kiu altigus la kapitalon de UEA, kvankam la plej favoraj subtenantoj de tiu decido efektive revas pri eventuala gajno – en formo de pli da membroj aŭ novaj donacoj.

Reale la efiko tamen povas esti eĉ negativa, se la donacemo de membroj falas pro tro facilanima financa politiko. Precedencon eblis aŭdi jam ĵaŭde en la koridoroj de la kongresejo, kie unu veterana esperantisto komentis la junularan programon kiu ĉiuvespere finiĝis per ”drinkumado”. La veterano ne volas donaci monon al tiel alkoholema organizaĵo.

La decido elspezi 100.000 eŭrojn estis akceptita sen ajna detala plano pri la nova retejo, nur surbaze de ĝenerala scio, laŭ prezidanto Mark Fettes, kiom kutime kostas tiaj retejoj. Li pli frue havis spertojn pri retejoj de lernu.net kaj aliaj kiujn parte financis Esperantic Studies Foundation. La sumo estas pli alta ol la kostoj de revuo Esperanto por unu jaro kaj ili egalas al triono de la mono uzata por salajroj de UEA-oficistoj dum la jaro.

Jam pli frue la laboroj por renovigi la nunan retejon de UEA estis haltigitaj, pro la plano komplete renovigi la retejon.

La nova retejo eventuale havos ankaŭ sistemon por kontroli kaj eble eĉ fari transpagon rete, kio ĝis nun neeblis pro sekurecaj kialoj. Tamen, kiel atentigis Boris Mandriola  la nuna sistemo per letero aŭ retpoŝto estas malpli sekura ol ajna sekura sistemo. Malgraŭ tio, kiel atentigis Osmo Buller, ĝis nun ne okazis eĉ unu trompo en kontosistemo de UEA. Kiam petoj pri transpagoj aperas retpoŝte aŭ letere, la oficisto, kiu plenumas la pagon povas okaze de dubo aŭ nekutima pago, kontroli la aferon de la kontohavanto.

La nova estraro de UEA ŝajnas alpreni pli facilaniman sintenon al finacoj ol la antaŭaj estraroj, kvankam la prezidanto Mark Fettes emfazis ke li subtenas konservativan financan politikon. Tio laŭ li signifas, ke la estraro ne uzu monon kiu ne ekzistas, kaj ekzemple ne buĝetu donancojn aŭ subvenciojn, pri kies ricevo ne estas garantio. La plej signifa redukto en buĝeto tamen estas ĉe la salajroj por oficistoj, kio estas laŭ ĝenerala direktoro Osmo Buller ”tre timiga”.

La subkomitato akceptis la buĝetproponon por la definitiva decido fare de komitato en vendrero. La buĝetpropono ne estas en linio de ambicia strategia laborplano, ĉar ekzemple la mono por movada evoluigo iom draste falos. Kiel komentis nova ĝenerala sekretario Stefan MacGill, rememorante la vortojn de iama ĝenerala direktoro Victor Sadler, ”planado sen financa planado estas sensenca”.

Raportis Jukka Pietiläinen