Ĉio estas en la ĉevalo mem

Provo de la unua tutmonda E-organizaĵo aperis jam en 1890 kaj 1893, kiam Zamenhof proponis la fondon de Internacia Esperanto-organizaĵo. Eble de BEAUFRONT kaj Profesoro CART povus ion diri, se ili vivus. Kun la paso de la tempo, tia bezono de internacia esperantista organizaĵo pli forte sentiĝis. Tial en 1908, sub la iniciato de Hector HODLER fondiĝis en Ĝenevo Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu tiam konsistis nur el individuaj membroj de ĉiuj landoj. UEA taskis al si organizi sian kongreson ĉiujare. La unua okazis en 1910 en Aŭsburgo, la aliaj okazis kun la Universalaj kongresoj. Ĉu la fondo de UEA kontentigis la soifon de Esperantistoj havi internacian esperantistan organizaĵon?

Ĉar antaŭ la naskiĝo de UEA ekzistis landaj asocioj, kaj UEA konsistis nur el individuaj membroj, jen naskiĝis en 1913 Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (IUES). Tiun ĉi organizaĵon la mondmilito de 1914 ne lasis vivi. Decas aldoni, ke antaŭ la naskiĝo de tiuj asocioj, jam funkciadis la Esperantista Centra Oficejo, kiu kunordigadis la agadon de esperantistoj tra la mondo. Post la milito, kiu forportis IUES-n, esperantistoj reiris al sia ideo pri fondo de federacio de landaj asocioj. Jam tiam aperis problemo: ĵaluzo inter la estraro de UEA kaj la Centra Oficejo estis granda malhelpo. Tamen oni povis havi interkonsenton dum la UK de Helsinki en 1922 kun la naskiĝo de la “Kontrakto de Helsinki”: UEA plu funkciis, dum landaj asocioj elektis reprezentantojn, kiuj formis la Konstantan Reprezentantaro de Naciaj Societoj (KR). Tiu ĉi prizorgis la kunlaboron inter la la landaj asocioj, dum UEA daŭrigis sian laboron kun la individuaj membroj. KR kaj UEA elektis kune la Internacian Centran komitaton (ICK). Tiu ĉi fariĝis la supera organo de la esperanto-movado kun sia sidejo en Ĝenevo. Robert KREUZ estis unue ĝia ĝenerala sekretario kaj poste Direktoro. Ĝia prezidanto estis Edmont Privat. Dum UK-oj okazis komunaj kunvenoj de ICK, KR kaj la estraro de UEA, kaj tiuj instancoj faris gravajn decidojn pri la movado tutmonda. Decas aldoni, ke intertempe, dum UK de Prago en 1921 naskiĝis SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), kiu ŝatus agadi pli per ol por Esperanto kiel UEA kaj aliaj E-organizaĵoj. La iniciatintoj de SAT vere batalis kontraŭ la tiamajn E-organizaĵojn eĉ malpermesante al siaj membroj aliĝi al ili. Feliĉe SAT povis iri sian vojon, kaj ankaŭ aliaj E-organizaĵoj, sian. Ĉu la aferoj evoluis bone por ICK?

Esperantistoj tra la mondo tute ne vidis en tiu ĉi kompromisa solvo tion, kion ili atendas de internacia Esperanta organizaĵo. La tiama deziro de esperantistoj estis havi federacion internacian konsistantan el landaj asocio kaj el individuaj membroj. Tiam al gvidantoj de UEA oni riproĉis, ke ili ne volas tian aranĝon kaj ke ili foruzis ne nur la rentumon, sed ankaŭ la kapitalon donacitan de Hector Hodler al UEA. Klarigoj de d-ro Privat, la tiama prezidanto de UEA, povis, dum la UK de Antverpeno (Belgio) en 1928, konvinki esperantistojn kaj starigo de tiu internacia Esperanto-organizaĵo ne povis okazi. Tamen dum la UK de Parizo en 1932 KR nuligis la kontrakton de Helsinki kaj tiam naskiĝis komisiono por ellabori novan statuton de internacia organizaĵo. Ĉu ĉio iris glate?

La gvidantoj tiamaj de UEA rifuzis partopreni en tiu ĉi komisiono por ellabori novan statuton de tutmonda esperanto-organizo, sed deklaris sin pretaj konsideri ĝiajn proponojn. Tiuj finfine venis, sed tuj la gvidantoj de UEA eĉ ne respondis, tamen oni starigis novan organizaĵon kun la nomo Universala Federacio Esperantista (UFE) al kiu aliĝis ĉiuj pli gravaj landaj asocioj. Kio devis okazi poste inter UEA kaj UFE?

Reprezentantoj de UFE kaj UEA povis kunveni en majo 1933 en Ĝenevo kaj tiam naskiĝis la “Plano de Ĝenevo”, kiu promesis plej bonan solvon de la problemo. Tiu ĉi plano kondukis al la “interkonsento de Kolonjo” dum la UK de Kolonjo en 1933. Laŭ tiu ĉi interkonsento, oni forlasis la ideon pri UFE kaj UEA transformiĝis al federacio de landaj asocioj. Al ĝi aliĝis esperantistoj tra la landaj asocioj per membrokotizo malpli alta ol tiu de esperantistoj kiuj rekte aliĝis al ĝi fariĝante aktivaj membroj. UEA-n tiam gvidis internacia komitato elektita de landaj asocioj kaj de delegitoj de aktivaj membroj. Certe nun la gvidantoj de UEA kontentis. Ĉu nun ĉio iris glate?

Dum la UK de Stokholmo en 1933 okazis elektoj por la internacia komitato de UEA. Ne povis kontenti funkciuloj de UEA, ĉar ili ne estis reelektitaj. Ili ofendiĝis, kaj tial ne ĝis la fino de la kunsido ĉeestis. Ili forlasis la salonon. Tamen la nova estraro de UEA estis elektita. Ĝi komencis ege malfacile sian laboron, ĉar la kaso de la asocio estis tute malplena. Al tio aldoniĝis problemo pri la translokigo de la sidejo de UEA de Ĝenevo al Rickmansworth apud Londono. Traktadoj okazis en la UK de Vieno en 1936, sed vane. Ĉar ne povis okazi kiel proponis la estraro de UEA, landaj asocioj kaj ankaŭ individuaj membroj sekvis la prezidanton kaj kreiĝis nova tutmonda organizaĵo kun la nomo IEL (Internancia Esperanto-Ligo). Ĉu IEL povis funkcii flanke de UEA?

Dum la UK de Varsovio en 1937 traktadoj pluiris inter UEA kaj IEL sub la prezido de Adam Zamenhof (Filo de Ludoviko), sed nenio krom fiasko rezultiĝis. UEA daŭrigis sian ekzistadon nur kun individuaj membroj tre malmultaj, dum IEL havis tre brilan komencon. IEL tre bone eklaboris. Vere estis tre modela funkciado ĝis la eksplodo de la dua mondmilito en 1939. En 1946 IEL havis pli ol 15 000 membrojn en pli ol 60 landoj. Post la fino de la mondmilito ekis nova intertraktado inter UEA kaj IEL. Kio okazis poste?

La celo reunuigi UEA-an kaj IEL-n povis bone funkcii ĉi-foje, ĉar oni trovis kompromisan solvon al problemo pri translokigo de la sidejo de UEA. Dum la UK de Berno en 1947 oni atingis interkonsenton. La reunuigita asocio nomiĝis UEA kiu havis du oficejojn, unu en Rickmansworth kaj unu en Ĝenevo. Tiu ĉi nova UEA estas tiu, kiu funkcias nun. Ĉu UEA estas nun la sola internacia organizaĵo kaj rolas kiel reprezentanto de la tutmonda Esperanto-komunumo?

Lerta observanto de la esperanto-movado tuj diros, ke UEA estas la plej granda Esperanto-organizaĵo en Esperantujo apud kiu estas SAT, la Esperanta Civito kaj Monda Asembleo Socia (MAS), kaj aliaj esperanto-organizaĵoj. La sama observanto tuj rimarkus, ke UEA prave plenumus tiun ĉi rolon de reprezentanto de la Esperanto-komunumo, se ĝiaj gvidantoj ne foruzus sian tempon kaj energion, ankaŭ monon de UEA por lukti kontraŭ novajn iniciatojn ene de Esperantujo, ĉiam kun la celo superi ĉiujn kaj altrudi nur siajn volojn. Reagoj de UEA-gvidantoj al Esperantistoj de la Esperanta Civito naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 2000 aludos pri io. Simpla kunlaboro de togolandanoj kun la Esperanta Civito igis UEA-gvidantojn movi la afrikan oficejon de Togolando al Benino.

TIETo (TIETTI-Instituto) de Esperanto en Togolando estas la unua grupo afrika, kiu fariĝis paktinta establo de la Esperanta Civito. Sub ĝia iniciato okazis fine de 2005 esperantologia seminario, kiun gvidis Giorgio SILFER, la tiam Konsulo de la Esperanta Civito. Tiun ĉi seminarion sekvis Alfred Kobina ARTHUER (Ganao), Antoine KOUABLAN KOUSSI (Kotdivuaro), Chamberline NGUECK ZEDONG (Kamerunio) kaj la togolandanoj ADJE Adjevi, AGBOLO Apelete, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, ATTAGLO Kokou Evienyeme, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Koffi, SAGBADJELOU Kokou, ATISSO Eric, AGBASSOU Kouessanvi. Ĝuste en la unua tago de la seminario UEA-gvidantoj decidis movi la afrikan oficejon al Benino kaj eksigi la tiaman kunordigantan de la afrika komisiono de UEA, s-ron GBEGLO Koffi, kaj iom poste surtronigi s-ron Jean CODJO. Dum togolandaj esperantistoj subtenadis sian samlandanon GBEGLO Koffi, ADJE Adjevi deklaris: “Mi ne estu ies kobajo. Ili jam multon akiris pere de Esperanto, nun estas mia vico profiti.”. Jen do Adjevi kaj Jean vere profitas en la agado de UEA-gvidantoj nur serĉante pli propran bonon en Esperantujo ol labori mem por Esperanto en Afriko. Tute klaras kial Adjevi kaj Jean vere batalas kontraŭ afrikajn esperantistojn de ACE/UETA, kiuj vere laboras por Esperanto uzante proprajn rimedojn.

Kion oni rimarkas nun, tio jam aperis supre. Gvidantoj de UEA luktas pli por sia prestiĝo ol por la vera disvastigado de Esperanto. Tio montriĝis tra la jaroj. Ĉiam ili altrudas sian volon al ĉiuj tute ne volante vere kunlabori. Esperantistoj ege bonaj/valoraj simple forlasas UEA-n por agadi en alia medio. Iuj eĉ kabeas. UEA multon perdas ekster Afriko, kio nun atingas ankaŭ Afrikon. Feliĉe afrikaj esperantistoj tre frue komprenis tion, kaj decidis savi UEA-n, por kiu ili batalas uzante honestajn rimedojn. UEA vere rolu kiel la plej granda Esperanto-organizaĵo, ĉiam klopodante tuj zorgi pri ĵus naskita nova tendenco en Esperantujo. Se UEA mem estus homo, certe ĝi facile atingus sian celon. Ĉar ĝiaj gvidantoj devojigas ĝin, necesas ĉiam montri al la gvidantoj ties malbonajn paŝojn eĉ malutilajn, ke ili ĉiam ĝisdatiĝu. Kiam silentas multaj esperantistoj ekster Afriko, afrikaj esperantistoj, kiuj vere konas la movadon, laboregas por Esperanto unue por protekti la afrikan movadon kaj cetere kontribui al bona funkciado de UEA laŭ la idearo de Zamenhof. Afrikon al Afrikanoj; UEA-n al UEA-anoj, ne al UEA-gvidantoj.