BET-23: Amase en malgranda urbeto (1986)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. La sepa Litovia BET (BET-23) okazis antaŭ 30 jaroj, la 10-20an de julio 1986 en la urbeto Smalininkai kun 472 partoprenantoj (tiutempe en la urbo estis nur ĉ. 800 konstantaj loĝantoj). Ĝi estis la antaŭlasta BET en la Litovia SSR.

Legu du artikolojn kaj vidu dekon da fotoj pri BET-23 en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/01/bet-27/