Belaj vortoj, sed ….

Li asertas, kion ni povas fari, ne kion ni fakte faras: “Sed kiel esperantistoj, ni povas strebi al solidareco, al reciproka kompreno, al kunlaboro kaj kunlernado nelimigitaj de haŭtkoloro, kredo, kulturo”.

Sed li konfesas, “ke ankaŭ en Esperanto foje aperas esprimoj de maltoleremo, malrespekto, eĉ malamo”. Tute prave!

Esperantistoj parolas pri la maltoleremo, malrespekto, eĉ malamo de aliaj, pretervidante la fakton, ke ili mem kulpas pri la sama afero. La problemo en la ekstera mondo estas la sama kiun ni vidas en Esperantujo: tiuj kiuj provas studi kaj evidentigi tiun maltoleremon, malrespekton aŭ malamon mem fariĝas la celoj de maltoleremo, malrespekto aux malamo.

La nuntempaj militoj en la ‘Milito kontraŭ Terorismon’ ekis tuj post la teroristaj atakoj de la 11a de septembro, 2001. Homoj kiuj provis atentigi pri la kontraŭdiroj en la registaraj asertoj pri la fonto de tiuj atakoj estis konstante marĝenigataj per mokoj kaj malrespektaj nomoj. Mia ĉefministro anoncis planojn por silentigi ilin per nova leĝo por malpermesi la sinesprimon de ‘neviolentaj ekstremistoj’ kiuj kontestas la registarajn asertojn pri 2001-09-11 kaj la londona atenco de 2005-07-07. Sub rekta minaco estas la grupo ‘Keep Talking’ en Londono, kiun mi organizas. Jam unu persono kiu vendis DVD-ojn ĵus antaŭ mia aktiviĝo pri tio estis enkarcerigita per preteksto, ke li trejniĝis por terorista agado kiam li ludis ‘paintballing’ [farbobula ludo] kun aliaj kiuj estis akuzitaj esti islamistaj teroristoj. Mi en decembro intervjuis lian filinon, kiu kampanjis dum sep jaroj por lin liberigi; li ricevis punon de *senlima* enkarceriĝo.

La gvidanto de la parlamenta opozicio en Britio, iama Sekretario de la Esperanta Parlamenta Grupo Jeremy Corbyn, forte kontraŭis la lanĉon de bomboj kontraŭ Sirion en 2015, kaj pro tio li kaj liaj samideanoj estis nomitaj de la ĉefministro ‘simpatiantoj de teroristoj’. En la amaskomunikiloj ili estis priskribitaj kiel ‘ekstremistoj’, dum tiuj kiuj volas bombi Sirion estis konsiderataj ‘moderuloj’. Jeremy Corbyn kaj mi streĉe laboras por ataki la fundamentan kaŭzon de tiuj militoj, kaj ni ambaŭ estas mokataj pro niaj streboj.

Ĝuste la sama afero okazis en la Esperanto-movado. Homoj kun sendependa pensado estas konstante silentigataj per mokoj kaj politika korekteco. Kiam la gvidantoj de Esperanto-asocioj diras aferojn kiuj bezonas pridemandadon kaj liberan diskutadon, la iniciatantoj estas efike silentigataj. Kernaj aktivuloj estis marĝenigataj. La Esperantistoj ankoraŭ ne kapablas kompreni, ke la tiraneco en la Esperanto-movado estas almenaŭ same forta kiel en la monda politiko. Ili ne havas la saman potencon kiel la politikistoj, sed ili des pli tiranece uzas ĝin. Mi havas multege pli facilan taskon diskutigi, kiu estu la venonta ĉefministro de mia lando, aŭ kiu estu la venonta gvidanto de iu politika partio, ol mi havas aŭ en Universala Esperanto-Asocio aŭ en mia landa filio. Mi mem unue komprenis la profundecon de la mensogado, falsado, misprezentado kaj trompado en la politiko de mia lando ĉar mi unue trovis ĝuste la saman aferon inter miaj supozataj amikoj en la Esperanto-movado. Kaj la Esperantistoj lasis al tio okazi!

La unua paŝo, por alporti mondan pacon estas apliki la regulojn de demokratio mem, en la propra movado.

Ni konstante aŭdas similajn vortojn, kiujn ni ĵus legis en la novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA, ankaŭ de nia ĉefministro. Dum li diras la dolĉajn vortojn, li samtempe kaŭzas ĥaoson en la Mezoriento kaj enkondukas pensokrimojn dirante ke li defendas ‘britajn valorojn’. Kaj la homoj lasas al li tion fari.

Pli da membroj strebu eltrovi kio vere okazas malantaŭ la kulisoj. Ni pledu por malfermeco. Silentuloj ne permesu ke aliaj bloku decan diskutadon. Asocio kiu malebligas liberan diskuton pri la elektoj por la funkciuloj estas tiraneca asocio, eĉ se la homoj faras ne per direktivoj sed per mokoj, ridindigo aux eĉ per falsa ĉarmo, same kiel faras la politikaj gvidantoj.

Ĉu mankos al ni la kuraĝo?