La sendependiĝo de TEJO malcertas

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) iĝos jure sendependa organizaĵo, kaj sekve formale ne plu estos junulara sekcio de UEA. Tiu estis la plej grava decido farita dum la komitata kunsido de UEA en Lillo en aŭgusto 2015. Jam tiam kritikantoj atentigis, ke la sendependiĝon malhelpas la statuto de UEA, laŭ kiu TEJO tute ne estas sendependa, sed male “integra parto de UEA”.

La komitato de UEA tiam ignoris la kontraŭargumenton, kaj aprobis proponatan novan statuton de TEJO, kiu igu la asocion sendependa, kvankam tute mankis klareco de tio, kiel aspektu la kontraktaj rilatoj inter la du asocioj post la sendependeco. La komitato de TEJO tamen estis iom pli pripensema, kaj rifuzis akcepti la proponatan statuton antaŭ ol vidi la finan tekston de la kontrakto kiu poste reguligu la rilatojn de UEA kaj TEJO.

Laŭ la decido de la komitato de TEJO la finaj tekstoj de la kontrakto kaj statuto devis esti pretigitaj de la estraro de TEJO antaŭ la fino de oktobro 2015 kaj poste aprobitaj per reta voĉdonado. Kiam nenio aŭdiĝis pri la afero ĝis la mezo de novembro, Libera Folio turnis sin al la prezidantoj de UEA kaj TEJO por klarigoj.

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis, ke li ne volas diri ion antaŭ ol li raportos pri la progreso de la afero al la komitato. Lia raporto pri la temo ĝis nun ne aperis en la komitata diskutejo. La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, same nenion volis diri pri la afero, sed nur respondis, ke li baldaŭ informos la komitaton de TEJO.

Fine la 25-an de novembro en la diskutejo de la komitato de TEJO aperis mesaĝo de Mandirola, kiu klarigas la longan silenton: la nederlanda notario kiu esploris la nun validan statuton de UEA kaj la proponatan statuton de sendependa TEJO konstatis, ke la nuna statuto ne permesas tian aranĝon. Por jura sendependiĝo de TEJO sekve necesas ŝanĝi la statuton de UEA, kio ne nepre estas tute simpla afero.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la estraroj de UEA kaj TEJO konsentis “jam trakti novan statuton kaj la kontrakton inter TEJO kaj UEA… sed atendi por la registrado ĉe notario”. Ne tute klaras kion signifas “trakti” ĉi-rilate, sed evidente la ajna nova statuto estos jure valida nur post la registrado.

Tiu registrado povus laŭ Mandirola okazi post kiam la komitato de UEA estos aprobinta la necesajn ŝanĝojn en la statuto de UEA dum la Universala Kongreso en Nitro.

Tamen efektive eventuala ŝanĝo de statuto farita en Nitro ne ekvalidos aŭtomate – por statutoŝanĝo krom decido de la komitato estas bezonata ankaŭ aprobo de la tuta membraro de UEA, donita en ĝenerala voĉdonado. Krome por statutoŝanĝo ne sufiĉas simpla majoritato en ĝenerala poŝta voĉdonado, sed bezonatas du trionoj de la donitaj voĉoj.

Eĉ pli grave, bezonatas minimume duono de ĉiuj eblaj voĉoj. Laŭ la statuto de UEA, en ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon, fakaj asocioj po cent voĉojn, kaj landaj asocioj unu voĉon por ĉiu membro, por kiu la landa asocio pagis kotizon al UEA. Do, la matematiko estas iom komplika, sed ne estas memklare, ke oni efektive sukcesos kolekti la necesajn voĉojn, eĉ se neniu voĉdonos kontraŭ la sendependiĝo de TEJO.