10-jariĝo de E@I

Antaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la deklariĝo en E@I en la novaĵretejo La Balta Ondo aperis panorama artikolo pri la agado E@I, kiun speciale por La Balta Ondo pretigis Peter Baláž, kunordiganto de E@I.
http://sezonoj.ru/2015/11/ei-4/