Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015

Ekde 2004 Wolfgang Kirschstein ĉiujare prezentas en La Ondo de Esperanto ĉiun novan nobelpremiiton pri literaturo. En la novembra kajero de La Ondo de Esperanto li verkis sian 12-an sinsekvan artikolon – nun pri la belarusa ruslingva verkistino kaj ĵurnalistino Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015. Legu ĝin en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/10/kirschstein/

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la 2016a jaro. La abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm