Ĉi-jare en “La Ondo de Esperanto” komenciĝis nova artikol-ciklo “Urboj de Ruslando”. Post Smolensko, Tobolsko kaj Rostovo-la-Granda, la oktobra kajero de “La Ondo” proponis konatiĝi kun Vladikavkaz, la ĉefurbo de Norda Osetio. La artikolon verkis Vjaĉeslav Ivanov, kiu naskiĝis en ĉi tiu urbo (tiam: Orĝonikidze).
Hodiaŭ la artikolo pri Vladikavkaz aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/10/vladikavkaz/
La novembra “Ondo” jam estas dissendita. “La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016a jaro. La abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm