1000 artikoloj ĉe La Balta Ondo

La artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo. Jen bona preteksto por la 1001a artikolo, kies temo estas la statistiko de La Balta Ondo, lanĉita la 15an de decembro 2010, je la Zamenhofa Tago. Vi povas legi la bazajn statistikaĵojn pri la retejo, la liston de la plej popularaj artikoloj kaj de la landoj el kiuj oni vizitas la retejon:
http://sezonoj.ru/2015/10/mil/