Monthly Archives: November 2022

Ante que le odio vincera

Ante que le odio vincera,

que tu va experientiar

ver amor

Ante que le celo

se obscurara,

que tu va experientiar

un belle estate

Ante que le igne toto devorara,

que tu potera vader

trans un pristine silva,

audiente le vento folios caressar

Ante que explosiones

toto lacerara,

que tu va experientiar

le splendor del vetere urbes

Ante que le aere

non plus es respirabile,

que tu va experientiar

le fragrantia del rosarios

Prende mi mano,

cammina con me,

sicca te le lacrimas,

nam hic e nunc

toto es ben

Tacer

Forsan tacer es melior 

que dicer triste cosas,

claudente su bucca

assi que illo deveni tanto sic

que le labios coalesce,

celante su dolo

sub vestimentos clar,

camminante tote le die

con un hospite constante 

in su corde:

le nocte

Forsan tacer es melior

que dicer le veritate insuffribile,

fictivemente vivente in le illusion,

ridente como sempre

quando le anima plora,

errante del die al die

sin dicer un parola,

e repulsante le pensatas

con ruito commercial

Cerboj de planlingvistoj skanitaj ĉe MIT

Kie en la kapo kaŝiĝas Esperanto? Ĉu aliloke ol la angla – aŭ Klingono? Tion oni esploris per skanado de la cerboj dum kunveno de parolantoj de diversaj planlingvoj en Usono. Ĉeestis ankaŭ la kreintoj de la diversaj lingvoj, kun unu rimarkinda escepto.


Ilustraĵo el la reta prezento de la kunveno.

Ĉu la cerbo traktas Esperanton kiel naturan lingvon, aŭ kvazaŭ komputilan lingvon, matematikon, aŭ muzikon? Kio pri aliaj konstruitaj lingvoj, ekzemple Klingono, Dotrako, kaj Navio, kreitaj ne tiom por ebligi interpersonan komunikadon, kiom por aparte garni filmon aŭ televidserion per etoso ekzota aŭ malhoma? Ĝuste tiun ĉi demandon esploras la laboratorio de doktoro Ev Fedorenko en la instituto McGovern de la universitato Massachusetts Institute of Techology (MIT) en Usono.

Por ebligi tiun ĉi esploradon, Fedorenko kun sia doktoriĝanta studento Saima Malik-Moraleda okazigis kolokvon de kelkdek fluaj parolantoj de konstruitaj lingvoj la 11-an de novembro. Plej grandnombre partoprenis esperantistoj kaj klingonistoj, kvankam ankaŭ naviistoj estis sufiĉe multnombraj en la kolokvo. Aperis ankaŭ manpleno da parolantoj de Dotrako kaj Alt-Valirio, lingvoj iom pli nove konstruitaj.

Por multaj partoprenantoj, tamen, plej mirige estis trovi sin inter la konstruintoj de la koncernaj lingvoj (kun unu rimarkinda escepto). La plej fekundaj lingvo-kreistoj de la nuntempo, David Peterson kaj Jessie Sams, prezentis pri kiel konstrui lingvon kunlabore – io aparte malofta en la historio de tiu ĉi okupo.

Bedaŭrinde, Peterson apenaŭ tuŝis siajn famajn kreaĵojn por la serio Game of Thrones, Dotrakon kaj Alt-Valirion, krom por marĝene mencii la malfacilaĵojn kreitajn de diverĝiĝantaj bezonoj, nome fideleco al la originalaj libroj, la deziroj de la reĝisoroj, kaj la kapabloj de la aktoroj. Sprite ili pikis unu la alian pri la malfacilaĵoj de ĉi tia laboro sub la premo de la distro-merkato, ofte revenante al la fojo, kiam ili devis akuŝi ene de dek tagoj plenan lingvon por serio.

Poste prezentis Marc Okrand, la kreinto de Klingono, iom zigzage kaj neformale. Tio, kio estis marĝena en la prezento de Peterson kaj Sams fariĝis la ĉefa temo – kiel la lingvo ampleksiĝis etapon post etapo pro komercaj bezonoj. Okrand neniel planis prezenti ellaboritan lingvon; ĝi fakte etendiĝis al plena lingvo iom nature dum jardekoj. Foje ĝia gramatiko kaj fonetiko ŝanĝiĝis pro la fuŝo de iu aktoro, ĉar peti reregistradon ĉiun fojon efikus al la lingvisto sinmaldunge. Post la apero de la serioj, la komunumo de klingonistoj multe pli influis la lingvon, ol li, sed ĉiam sciante, ke li sola restas la ununura aŭtoritato, kiu povas oficialigi lingverojn.

Sekvis tion Paul Frommer, malpli konata al la kunvenantaj lingvemuloj ol almenaŭ Peterson kaj Okrand, sed verŝajne prezente la plej interesa. Li prelegis kohere kaj engaĝe pri la estiĝo de Navio, la lingvo parolata en la filmserio Avatar, kiun li povis torni laŭ siaj propraj deziroj manke de jama tradicio (malkiel Peterson kaj Okrand), kaze ke la rezulto estu “tute nova, bonsona, lernebla, kaj elparolebla.” Tamen, ofte enmiksiĝis la skrupula reĝisoro James Cameron, kies perfektemo estas bone konata (kaj unu el la klarigoj de la 13-jara atendo inter la originalo, la dua plej sukcesa filmo en la historio, kaj la baldaŭ aperonta dua filmo).


Marc Okrand, la kreinto de Klingono.

Post la individuaj prezentoj, la kreintoj akceptis demandojn grupe. Demandite pri la estonteco de siaj projektoj post la propra malapero, la grupo ŝajnis pli ema al elekto de nova ĉefo ĉiopova, ol al kreo de akademio. Eĉ Okrand, la plej aĝa kaj plej sukcesa, ne ŝajnis preta nomumi sian posteulon, kiu laŭ lia propra konfeso preskaŭ certe parolas la lingvon pli bone ol li, kiu ajn la elektito estu, ĉar la komunumo tiel pasie uzas la lingvon.

Por ni Esperantistoj, kiuj daŭre konsideras Zamenhofon la plej alta aŭtoritato en ĉio (pripensu la ĉiovenkan supran indicon Z en Plena Ilustrita Vortaro), tiu ĉi konfeso estis interesa, sed verŝajne kongrua kun la pelmela estiĝo de Klingono.

Malgraŭ la granda nombro de esperantistoj, estis neniu prezento pri la lingvo de Zamenhof, kvankam estis kvizo pri Esperanto, kiun multe ĝuis la partoprenantoj, same kiel la kvizojn pri la aliaj konstruitaj lingvoj. La esploristoj ŝajne kunlaboris kun Duolingo por trovi sian materialon en Esperanto, ne kun movada instanco kiel Akademio de Esperanto, UEA, aŭ Esperanto-USA.

Estis amuze, ke ofte oni parolis pri “demando elektita de la lingvo-kreinto” aŭ “tasko aprobita de la lingvo-kreinto”. Unu el la esploristoj eĉ ŝercis post la obĵetoj (aŭ eble esperoj) de la Esperantistoj, ke li vestos sin kiel Zamenhof por kompletigi la grupon. Faskon da cigaredoj li bezonus.

La kolokvo ne estiĝis, tamen, nur por ke manpleno da entuziasmuloj renkontiĝu kaj partopreni kvizon; fakte, ĝi estis kunmetita pro la kunestado de la parolantoj por skaniĝi per magneta resonanca bildigo en la instituto McGovern. La samajn eksperimentojn oni jam faris por preskaŭ ĉiuj ekzistantaj lingvo-familioj, kun surprize universala rezulto.

La skanado daŭris proksimume po horon kaj duonon kaj konsistis je la komenco el taskoj en la angla lingvo por trovi ĉies lingvan normon. Estas vere, ke ne ĉiu traktas lingvaĵojn precipe same, sed en la granda plimulto de la homoj ekzistas falto, kiun nur lingvaĵo aktivigas – taskoj, kiujn ni ofte konsideras similaj, inkluzive de muzikaj, matematikaj, kaj komputilaj, ne aktivigas la saman parton de la cerbo.

Ĉi-kaze, la demando pli precize estas, ĉu oni traktas konstruitan lingvon samloke en la cerbo kiel naturan lingvon jam normigitan, nome la anglan. La granda plimulto de la skanitoj estas usonanoj kaj denaskaj parolantoj de la angla, kvankam tio montriĝas pli granda reprezenta problemo rilate Esperanton, kies parolantaro ne estas ligita al fanatikeco en anglalingvujo.

Meze de la taskaro oni devis legi vortojn, jen Esperantan, jen sensencan, por ekscii, ĉu aktivas la cerbo – malsame kaj se jes, kie precize? Simile oni devis aŭskulti intermite frazojn en Esperanto kaj frazeskajn sonojn, kiuj ne estu deĉifreblaj de la cerbo pro tro da fona bruo. Multaj partoprenintoj tamen trovis ne tion la plej malfacila, sed memorludon por ekzerci kaj testi la spacan rezonadon de la cerbo.

Kun miro, la esploristoj antaŭ la publiko anoncis, ke tre ŝoke unu homo respondis al ĉiuj el tiuj demandoj ĝuste – poste la koncernato identigis sin kiel naviiston.

Fari ĉi tian esploradon estas ekstreme multekoste – ne nur ĉar oni devas pravigi al la instituto la uzadon de la multekosta ekipaĵo kaj granda salono, sed ankaŭ ĉar oni devas veturigi la partoprenontojn el diversaj anguloj de Usono kaj pagi por ties hotelĉambroj en unu el la plej multekostaj metropoloj de Usono. Facile ĉio povas kosti po mil dolarojn, sumo eĉ al tia instituto nebagatela.

La fakto, ke tio ĉi okazis, montras kiel rapide malaperis la iama tabuo inter fakuloj pri konstruitaj lingvoj. Efektive, la konata lingvisto kaj aŭtoro Arika Okrent (kiu, malgraŭ la similforma nomo, estas senliga al la klingona ĉifalo) prelegis pri sia propra miro dum la kolokvo – kiel doktoriĝanto pri neŭrolingvistiko uzanta magnetan resonancan bildigon en sia laboro, ŝi kaŝis sian interesiĝon pri konstruitaj lingvoj.

Tiu intereso kondukis ŝin el ĉi tiaj institutoj kaj en la verkadon de nefikciaj libroj, ekzemple In the Land of Invented Languages. Ŝajne ŝi lamentetas la sortobaton de ekziliĝo, dum ŝi ĝojas, ke nun oni serioze konsideras tiujn ĉi temojn interesaj kaj informaj.


Saima Malik-Moraleda prezentas grafikaĵon, kiu indikas, ke almetite al similaj stimuloj en la angla kaj Esperanto la cerbo funkcias same – do Esperanto estas traktata kiel vera lingvo de la cerbo.

Koridore estis same interese, kiel en la aŭlo. Inter si parolis sian lingvon plejparte nur la esperantistoj, kvankam ankaŭ klingonistoj emis paroli klingone inter si, sed ne dum plena konversacio. La aliajn lingvojn oni ne vere aŭdis spontanee paroliĝi. Pluraj parolantoj de aliaj planlingvoj povis babileti en Esperanto, kaj unu-du eĉ parolis simile flue kiel la plej stumblantaj verdaj varbitoj de la esploro. Ĉiuj grupoj estis virozaj, inkluzive de la Esperantista, sed ĝi almenaŭ havis trionon da virinoj. Al kelkaj mankis eĉ unu.

Kelkaj trajtoj de planlingvoj kaj planlingvistoj montriĝis fojon post fojo en maniero humura aŭ kapgratiga. Al la ceteraj, kunesti en malgranda grupo plurajn tagojn kun la lingvo-kreinto estis fortuno sveniga. Kongresoj ŝajnis gravaj al la fluaj parolantoj, kvankam en tiuj paroli la lingvon la tutan tempon plejparte ne estas la celo; pli grave estas kunesti kun aliaj fanatikuloj pri la distraĵo generinta la lingvon, priparoli la lingvon, kaj foje uzi ĝin.

Klingonistoj tamen rakontis pri la tiel-nomata voto, kiun harditoj faras dum klingonaj kongresoj – paroli nur Klingonon (tamen eble nur unu tagon). Disputoj kaj skismoj ne estis fremdaj – la naviistoj disiĝis en du malgrandajn grupojn pro iu amara alproprigo de diversaj retejoj kaj perceptata troa konkurado (en kiu la kontraŭulo cedu al la flanko pli pura kaj pli ĝusta). Ĉu malnova afero en nova livero?

Fine de la kolokvo, la esploristoj prezentis siajn provizorajn datumojn surbaze de la plej fruaj skanoj de planlingvistoj. Laŭ provizoraj rezultoj (ankoraŭ ne estis skanita ĉies cerbo je la prezento, kaj analizado povas iom daŭri fare de potencaj komputiloj), ĉiuj el la esplorataj lingvoj aktivigas la saman falton en ĉies cerbo, kiel natura lingvo.

Laŭ la esploristoj, tio surprizas pli rilate la lingvojn, kiujn oni kreis por ke ili estu nehomecaj – ili diris je la rivelo, ke pri Esperanto al ili neniam estis dubo. Pluraj el la partoprenintoj scivolis publike, ĉu eĉ pli randa lingvo (kiel Tokipono, konata pro sia vortostoko ekstreme limigita) same rolus cerbe.

Scii tion estos malfacile kaj koste, sed ĝis aperos randa kazo, estas verŝajne, ke la esplorado daŭros.

Hans Becklin

Anonimaj rusoj nun nombritaj

Almenaŭ 29 rusiaj esperantistoj subtenas la protestan leteron, kiu postulas de UEA penton kaj pardonpeton. Tion asertas la sendinto de la letero. La nomoj de la asertataj subtenantoj tamen restas sekreto.


Anonimaj rusianoj manifestas sian subtenon al la agreso kontraŭ Ukrainio. Foto: mil.ru CC BY 4.0

Komence de novembro nome de ”rusiaj esperantistoj” estis diskonigita nefermita letero al UEA kun postulo pri rea enoficigo de la eksigita ĉefdelegito Svetlana Smetanina. La anonimaj protestantoj krome postulis de UEA pardonpeton al Smetanina. Respondeculoj de UEA ĝis nun publike neniel komentis la leteron.

En reta diskutejo de Rusia Esperanto-Unio du estraranoj de la landa asocio – Irina Gonĉarova kaj Nikolaj Gudskov – atentigis, ke la letero neniel esprimas la kolektivan opinion de ĉiuj rusiaj esperantistoj, sed nur tiun de la sendinto mem, Valerij Sipoviĉ.

Antaŭ kelkaj tagoj Sipoviĉ dissendis novan leteron, en kiu li klarigas, ke la kolektiva letero estis sendita al 297 ”aktivaj Esperanto-parolantoj” – ŝajne en Rusio, kvankam tio ne estas rekte klara laŭ la teksto.

Laŭ Sipoviĉ, el la ricevintoj reagis 38, el kiuj 29 ”pli-malpli konsentis kun la protesto”, dum 9 ”parte aŭ plene ne subtenis la proteston”. Surbaze de tio li konkludas, ke ”nur 3% trafis en la grupon de malbondezirantoj”. Per simila matematiko eblus kalkuli, ke malpli ol 10 procentoj el la rusiaj esperantistoj, kiuj ricevis la leteron, efektive subtenis ĝin.

Aldone reagis al la letero 47 eksterlandaj esperantistoj ”malgraŭ tio, ke ĉi letero ne estis sendita al ili”, skribas Sipoviĉ. Laŭ lia aserto, el tiuj eksterlandaj reagintoj nur du ne subtenis lian protestan leteron.

Unu el tiuj du laŭ lia aserto estas la redaktoro de Libera Folio, ”la profesia rusofobo Kalle Knivilla – veterano de la kontraŭsovetia kaj kontraŭrusa propagando, kiu eldonas la gazetaĉon Libera Folio en Finnlando” [tiele].

Sipoviĉ ĝis nun ne respondis al demandoj de Libera Folio pri tio, kial li ne publikigas la nomojn de la personoj, kiuj laŭ lia aserto subtenis la protestan leteron.

Post kiam la nova letero de Sipoviĉ aperis en la reta diskutejo de REU, estrarano Irina Gonĉarova samloke petis Sipoviĉ klarigi, kiuj estas la ”esperantistoj-patriotoj”, al kiuj la nova letero estas direktita:

– Ĉu tiuj, kiujn la aŭtoro subjektive traktas malpatriotoj, rajtas legi tiun tekston (al kiu ĝi ne estas adresita) en la komuna dissendolisto?

Aldone Gonĉarova petas, ke Sipoviĉ publikigu la liston de la subtenantoj de la protesta letero:

– Se tiuj 29 ne estos kontraŭ publika montro de sia subteno, nur tiam ilia voĉo kaj tiu ĉi subtenkvanto estos valida.


La teksto de la letero:

2022-11-19 – Brulo en Barato

1668986903-new-project-2022-11-21t040227-011 Brulo, kiu ekis en sabata vespero en kvartalaĉo en Siliguri, Barato, detruis ĉirkaŭ tridek domojn kaj kabanojn, vundetis dekdu homojn kaj senhejmigis tricent homojn. La brulo estis ne intencita, sed akcidenta. Ĝi disvastiĝis el kuirejo en la homplena loko kaj ĝi glutis kabanojn kaj domojn. Estis malfacile por la estingistoj trai la mallarĝajn apudvojojn per siaj maŝinoj. La estingistoj suspektas elektran kurtan cirkviton, ĉar estis malbonaj elektraj kabloj en iuj kabanoj. (IN)

Ĵomart kaj Nataŝa kantas kune dum kvin jardekoj

Ĵomart kaj Nataŝa estas supozeble la plej konata muzika duopo en Esperantujo. Sian unuan diskon ili publikigis jam en 1989 en la tiama Sovetio, en tri mil ekzempleroj, kiuj tuj disvendiĝis. Ĵus ili ricevis la plej grandan kulturan distingon en Esperantujo, la FAME-premion. Libera Folio kaptis la okazon intervjui ilin.


Nataŝa kaj Ĵomart.

Libera Folio: Vi komencis vian karieron en Esperantujo jam kiam ankoraŭ ekzistis Sovetio. Kiel okazis, ke vi komencis kune verki kaj prezenti kantojn en Esperanto?

Ĵomart: 
– Ĉio komenciĝis de la korespondaj Esperanto-kursoj de Boris Kolker, publikigitaj en la loka gazeto. La jaro estis 1980. Mi tiam loĝis en suda Kazaĥio, urbo Ŝimkent. Post la fino de la kurso mi multe korespondis kun esperantistoj el diversaj partoj de Sovetio, kaj kolektis kelkajn tekstojn, al kiuj mi poste komponis muzikon. Mi amatore registradis miajn kantojn kaj sendadis ilin al ĉiuj esperantistoj, kiuj interesiĝis aŭdi ilin.

Ĝis 1987 mi vojaĝis al e-aranĝoj sola, kaj poste mi esperantigis kelkajn studentojn, inter kiuj estis Nataŝa. Ekde tiam ni koncertas ĉiam duope. Ni partoprenis multajn Esperanto-aranĝojn en eksa Sovetio. La plej unuan nian koncerton ni faris en Samarkando, Uzbekio. Ni havis tiam nur kelkajn proprajn kantojn. Somere 1989 okazis nia unua eksterlanda koncerto en Hungario (IJS en Szolnok).

Via unua muzikdisko aperis same ankoraŭ en Sovetio. Kiel tio okazis? Ĉu la disko vaste vendiĝis?



Nataŝa: 
– Post nia koncerto en Samarkando uzbekia esperantisto, Albert Ŝakarov, aranĝis la registron ĉe la ŝtata gramofona firmao Melodia. La vinila disketo “Somera mondo” estis unukanala, ne sterea,  ĝi enhavis nur kvar kantojn kaj estis la plej unua tiastila Esperanto-disketo eldonita en Sovetio. Ĝi aperis en la jaro 1989. La kvanto estis nur 3 000 ekzempleroj, kaj ĉiuj rapide disvendiĝis.

Kiaj estis viaj unuaj kontaktoj kun la internacia Esperanto-movado? Kaj kio okazis poste?

Ĵomart: – Komence mi estis la sola esperantisto en mia urbo. En miaj unuaj leteroj al aliaj esperantistoj, mi ĉiam petis sendi al mi malnovajn gazetojn kaj ĵurnalojn. Mi “ensuĉadis” ĉiun informon pri la Esperanto-movado, kiun mi sukcesis ricevi. Tiel mi trovis informon pri diversaj Esperanto-aranĝoj. Mi partoprenis multajn aranĝojn, ĉefe en Rusio, kelkfoje ankaŭ en ukrainia Krimeo kaj aliaj partoj de tiama Sovetio. Vojaĝis unue kiel sola artisto, kaj poste kun Nataŝa. Esperanto vere malfermis la mondon por ni ambaŭ. Dum nelonga periodo mi ankaŭ havis rok-bandon kies membroj parolis kaj kantis esperante. La bando nomiĝis Kredo. Kelkfoje min vizitis KGB-ano, kiu interesiĝis pri miaj eksterlandaj kontaktoj. Ankaŭ la nomo de la bando por li estis suspektinda.


Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa antaŭ kelkaj jardekoj.

Nataŝa: 
– Nia plej unua internacia renkontiĝo estis en Minsk, 1989. Dum tiu aranĝo ni ricevis inviton al IJS en Hungario (somero 1989). Tie okazis nia unua koncerto eksterlande. Nia sekva koncerto estis dum KEF (somero 1990, Västerås, Svedio). Post ĝi Martin Wiese aranĝis la registradon de niaj kantoj, kaj Franko Luin eldonis la kasedon “Folioj de mia memoro”. Kun tiu kasedo ni poste vojaĝis al IS (1990), kie preskaŭ 100 ekzempleroj de la kasedo vendiĝis tuj post la koncerto. Ni tiam ankaŭ ricevis proponon daŭrigi nian vojaĝon turneante laŭ Germanio kaj tiu turneo estis ne forgesebla!

Vi de multaj jaroj loĝas en Svedio. Kiel tio okazis?



Nataŝa: 
– Ni restis en Svedio tute hazarde. Ni geedziĝis la 28 de junio 1991 kaj post kelkaj tagoj veturis al Svedio por koncerti dum IJK en Karlskoga kaj dum UK en Bergeno, Norvegio. Dum tiu vojaĝo disfalis Sovetio, kaj ni decidis resti en Svedio. La unua tempo estis por ni sufiĉe malfacila, sed ni ricevis multe da helpo de niaj stokholmaj esperanto-amikoj, speciale de la e-klubo “Ranetoj”. Ni estas eterne dankaj kaj dediĉis al ili nian kanton “Valso por amikoj”.

En kia tradicio radikas viaj kantoj? Kiel ili ŝanĝiĝis dum la jaroj?

Ĵomart: 
– La plej fruaj kantoj estis plejparte lirikaj kaj sopirplenaj.
 Tion influis la tiel nomata sovetia “barda” stilo. La plej grandan influon al nia kantostilo faris Bulat Okuĝava, la kanto-duopo Tatjana kaj Sergej Nikitin kaj pluraj aliaj. En Sovetio oni ne havis multajn eblojn aŭskulti eksterlandan muzikon. Kiam ni translokiĝis al Svedio, la abunda roka, popa kaj ĵaza muzika kulturo ravis nin kaj neeviteble influis nian muzikon. Tio formis nian postan muzikan stilon. Mi ankaŭ ŝatas korusan muzikon, multvoĉan kantadon. Tian stilon mi aplikis en kelkaj niaj muzikaj videoj.

Ĉu vi havas multe da kontaktoj kun viaj aŭskultantoj? Kia estas via publiko?

Ĵomart: 
– Ni havas abundajn kontaktojn kun nia aŭskultantaro kaj dum niaj Esperanto-vojaĝoj, kaj enrete. Multaj kontaktas nin pere de diversaj mesaĝiloj kun diversaj demandoj kaj proponoj. Precipe dum la pandemia tempo ni ricevis multajn proponojn koncerti rete dum diversaj aranĝoj, kion ni volonte faris. Ni ankaŭ klopodis aktive uzi la pandemian tempon por krei kaj registri novajn kantojn kaj muzikajn videojn.

Nataŝa: – Nia publiko estas diversaĝa, diversnacia, diversseksa kaj tute belega!

Viaj kantoj disvastiĝis komence sur vinilaj diskoj, poste sur sonkasedoj, poste sur kompaktaj diskoj. Sed nuntempe homoj kutime preferas ricevi muzikon per la reto – kie oni povas trovi viajn novajn kaj malnovajn kantojn en la reta mondo?


Prezidanto de FAME-fondaĵo Andreas Emmerich kaj ĉefurbestro Frederik Brutting enmanigas al Ĵomart kaj Nataŝa la FAME-premion.

Ĵomart: 
– Vi pravas, la diskoj ne plu vendiĝas, kvankam ni daŭre havas stokon de kelkaj KD-albumoj. Sed la pleja parto de niaj novaj kaj malnovaj kantoj haveblas ciferece. 
Jen estas kelkaj ligiloj al nia muziko kaj muzikaj videoj rete. Ili troveblas ĉe Youtube, ĉe Facebook kaj Spotify. Oni povas senpage elŝuti niajn kantojn ĉe SoundCloud. 

Oni povas subteni nian muzikon ĉe Patreon.

La milito en Ukrainio malkaŝis dividojn ankaŭ en Esperantujo. Multaj esperantistoj en Rusio malferme subtenas la rusian agreson, kaj ankaŭ en aliaj landoj abundas esperantistoj, kiuj ne rapidas kondamni la agadon de Rusio. Kiajn pensojn tio vekas ĉe vi?

Ĵomart: – 
Ni forte kondamnas la anekson de ukrainia Krimeo kaj ankaŭ la militon de Rusio kontraŭ Ukrainio. Nian apogon al Ukrainio kaj ukrainanoj ni esprimas en niaj kantoj Al Ukrainio (oktobro 2014) kaj Milito (marto 2022).

– Kelkaj rusaj esperantistoj malferme deklaris sian malakcepton de la Rusia agreso kontraŭ najbara lando. Tio malgraŭ minaco esti persekutitaj. Mi kaj Nataŝa opinias ilin kuraĝuloj kaj eĉ herooj. Bedaŭrinde ili ne estas multaj. Mia impreso estas tia, ke multaj en Rusio estas tute indiferentaj rilate al la milito. Timigas min la potenco de la propagando en Rusio, ties granda efiko al homoj, ties forta kapablo levi en homoj malbonon kaj malamon.

– De multaj kaj akraj diskutoj ĉe Facebook oni povas konstati, ke ekzistas multaj esperantistoj, kiuj tute ne vidas ion danĝeran en la milito. Ili ne estas plejmulto, sed ili, tamen, ne estas malmultnombraj. Kelkaj estas naivuloj, aliaj – subtenantoj de la Putina agreso. Tiu brutala agreso devas ĉesi! Tio detruas la vivojn de multaj homoj, malbone influas rilatojn inter la popoloj, kaj, kompreneble, inter esperantistoj.


Pli pri la temo

La ĉefa kulturpremio en Esperantujo

La FAME-premio estas kredeble la plej granda unuopa kulturpremio en Esperantujo. Ĵus estis fine solene transdonita la 17-a premio, kiu estis aljuĝita al Ĵomart kaj Nataŝa jam antaŭ du jaroj – la ceremonio prokrastiĝis pro la pandemio. Ni petis Ulrich Matthias, unu el la estraranoj de la FAME-fondaĵo, rakonti pli pri la premio.


Ulrich Matthias parolas dum la premia ceremonio. La podio atendas la premiitojn.

La FAME-fondaĵo estis fondita en 1988 fare de Franz Alois Meiners, germana esperantisto, kiu celis subteni per valora premio la kreadon kaj disvastigon de esperantaj kulturaĵoj. Ĝin ricevis ekzemple jam muzikistoj kiel KAJTO, verkistoj kiel William Auld kaj Marjorie Boulton, eldonistoj kiel Ito Kanzi, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La unua premio iris en 1991 al Claude Gacond, la plej lasta, jam la 17-a, al Ĵomart kaj Nataŝa.

Libera Folio: Kiu aljuĝas la premion, kaj surbaze de kiuj kriterioj? Kial ĝin ricevis nun Ĵomart kaj Nataŝa?

Ulrich Matthias: – Pri la alĵuĝo decidas la estraro de nia fondaĵo. Ni estas nuntempe kvar personoj. Laŭ nia regularo, ni povas aljuĝi la premion al persono, organizo aŭ institucio, kiu dum la daŭro de sufiĉe longa tempo akiris meritojn per kreo aŭ disvastigo de kulturaj verkoj en Esperanto. En 2016, ni opiniis Katalin Kovacs kaj Ilona Koutny aparte meritplenaj kaj decidis honori unue Katalin en 2016 kaj poste Ilona en 2018; la definitivan decidon ni tamen faras ĉiam nur ĉirkaŭ duonan jaron antaŭ la planita transdono.

– En 2020, ni konstatis, ke post KAJTO en 2004 ni jam delonge ne plu distingis esperantajn kantistojn kaj do aparte atentis pri la muzika kulturo. Kompreneble tie venis multaj nomoj en niajn kapojn. Pensante pri ĉio – la daŭro kaj abundo de ilia agado, la populareco kaj simpatio, kiujn ili ĝuas inter esperantistoj, la kvanto kaj kvalito de iliaj verkoj, ni fine unuanime decidiĝis por Ĵomart kaj Nataŝa, kvankam kompreneble ankaŭ aliaj muzikistoj meritus nian premion. Sed ja ĉiun duan jaron aperas nova ŝanco.

– En 2022, ni ne elektis novajn premiotojn, ĉar la transdono planita por 2020 ŝoviĝis pro la pandemio. Ni alĵugos la venontan premion nur en 2024 kaj tiamaniere ŝparis elspezojn dum la tempo de malaltaj interezoj, kiu bonŝance nun finiĝis.

Kiom valoras la premio?

– Nuntempe ĝi estas ĉiam 3000 €. Krome la urbo Aalen kutimas pagi al la premiitoj, okaze de la solenaĵo, du tranoktojn en bona hotelo. La veturon la premiitoj kutime pagas mem. Sed certe neniam iu premiito pentis esti vojaĝinta al tia grandioza solenaĵo kun neforgesebla, kortuŝa honorigo. La urbo Aalen organzias la solenaĵon kunlabore kun lokaj esperantistoj. Ĝi zorgas ekzemple pri taŭga salono kaj ties ornamado, kaj pri senpaga bufedo (trinkaĵoj kaj sandviĉoj por ĉiuj ĉeestantoj). Aparte menciindas, ke kutime la ĉefurbestro de Aalen persone gvidas la ceremonion. Ankaŭ la nuna nova ĉefurbestro montris favoran sintenon al Esperanto kaj ĝojis esti inter ni.

– Laŭ mia scio, temas certe pri la plej granda premio en Esperantujo. En la Belartaj Konkursoj de UEA, oni kutime ankaŭ premias per entute ĉirkaŭ 3 000 €, tamen tie la sumo dividiĝas inter dekoj da premiitoj.

Kial Aalen? Ĉu la donacinto loĝis tie? Ĉu la partopreno de la urbo estas bazita sur iu oficiala decido?

– La donacinto Alois Meiners loĝis en Stuttgart, nur 70 km for de Aalen. Jam en la tempo de la fondiĝo de FAME en la urbo Aalen regis favora sinteno al Esperanto, pro vigla loka Esperanto-grupo, kiu atingis ankaŭ, ke la urba biblioteko de Aalen pretis transpreni en 1989 en siaj salonoj la Germanan Esperanto-Bibliotekon. Unue en la loka Esperanto-grupo kaj poste en la urba administrejo favore akceptiĝis la ideo, okazigi la transdonon de la premio ĝuste en Aalen. Mi tamen ne certas, ĉu la urba konsilio aŭ tamen nur la kultura oficejo de Aalen decidis organizi la solenaĵon. Ĉiukaze menciindas ankaŭ, ke dum kelkaj jaroj la ŝparkaso de Aalen pretis financi la kulturpremion.


Pli pri la temo

2022-11-18 – Inundationes in Philippinis

cdo-1-011917 In Davao Occidentali in Philippinis, Santa Maria oppidum in aquis diluvialibus ex fortibus pluviis Jovis die submersum est et status calamitatis ibi declaratus est. Meteorologi prædixerunt effectus conjunctos zonæ convergentiæ tropicæ et depressionis barometricæ allaturi esse pluvias medias et fortes. Ministerium Salutis Socialis et Progressionis præsidi Ferdinando Marcos juniori dixit sodalitates continue bona subsidio destinata denuo involvere. (PH)

1980

 Quando veniva 

le anno 1980

le gente pensava:

“wow, como ha avantiate

le tempore,

in solmente 20 annos

il habera le anno 2000

Tunc viages spatial 

sera un cosa quotidian,

nos habera stationes spatial

e colonias al Luna e Marte”

Ma quando gente

hodie pensa retro

al anno 1980 

illes dice:

“wow, isto esseva 

tante annos retro,

ante internet,

ante telephonos intelligente

e le horologio digital

esseva le plus avantiate

pecia electronic

que on possedeva

Tempore decimal

Chronica publicate in Panorama in interlingua, no.2, 2020

Durante le Revolution Francese, le systema metric esseva lanceate. Illo es basate al systema decimal. Pesos e distantias debeva esser standardisate. Contar usante decenas es plus facile que usante per exemplo dozenas. Assi un metro deveni 100 centimetros e 1000 millimetros. Isto pote esser comparate con le yard, que es dividite in tres pedes, que es dividite in 12 uncias.

Un reforma, que esseva introducite in Francia in 1793, ma le qual nunquam habeva successo e esseva abandonate post alcun annos, es le tempore decimal. 

Quando pesos e distantias esseva convertite al systema metric, on voleva facer lo mesmo con le tempore. Nostre tempore standard, con 12 horas in le nocte e 12 in le die, con cata hora dividite in 60 minutas con 60 secundas, ya es un hereditage del systema numeral sexagesimal del sumeres. 

Le horologio decimal divide le die e nocte in dece horas, con cento minutas in cata hora, con cento secundas in cata minuta.

Un avantage con le tempore decimal es que il es plus facile a contar quante tempore differente cosas tarda. Isto facilita le planification. Il es facile calcular que un excursion que tarda 200 minutas decimal, tarda duo horas decimal, alora duo decimos del die e del nocte.

Tempore decimal poterea facilitar le calculation de salarios, observationes astronomic, competitiones e multe altere cosas. On mesmo facilemente pote vider quante percentos del die ha passate: a quatro horas e septanta minutas, isto face 47 percentos. 

Al altere latere, le systema sexagesimal ha altere avantages. 60 es equalmente divisibile con multe numeros. Isto facilita le calculo mental, proque on evita numeros decimal: le medietate deveni 30, un quarto deveni 15 e un quinto deveni 12. Isto anque conveni con le systema gradual, ubi un circulo ha 360 grados. (6×60=360). Anque illo ha radices sumerian.

Il ha multe causas del successo non occurrente del tempore decimal. Io solmente pote mentionar alcun de illos hic:

-Le idea esseva connecte al Revolution Francese. Ma quando le Prime Republica esseva abolite e Napoleon accedeva al poter, le regime que advocava le cambio temporal dispareva.

-Insimul con le tempore decimal, on voleva introducer un nove calendario, ubi le menses habeva nove nomines, e le septimanas habeva dece dies in vice de septe. On voleva dischristianisar le calendario e assi removeva le dies del sanctos. Isto non deveniva un successo con un populo que ancora in grande parte credeva in le Deo christian.  

-Horologios ancora esseva costose tunc, e cambiar tote le horologios dunque serea un grande costo.

-Le tempore decimal non significa un sufficientemente grande melioration, assi que homines haberea le motivation de cambiar a illo. Le avantages es principalmente mathematic, e non causa ulle notabile differentia in le vita quotidian. 

-On non debe subestimar le fortia del habitude. Dece horas in vice de 24 causa confusion, quando on debe apprender le horologio de novo: subito le numeros prende nove significationes. Al quinte hora il es mediedie, e poner se in lecto jam 9:30 sembla esser troppo tosto. Ma isto probabilemente es necessari, considerante que on solmente ha tres horas de dormir. 

Azia kaj Oceania kongreso kun juno kaj gajo

Pli ol 300 esperantistoj partoprenis la ĵusan Azian-Oceanian Kongreson en Koreio, 172 el ili ĉeeste. Temis pri la unua internacia ĉeesta renkontiĝo post la trijara pandemio en Azio. Nia raportanto CHOE Taesok estis ĝoja revidi la stabile antaŭenirantan Esperanto-movadon de sia unua hejmlando.


Komuna kantado dum la kongreso. Foto: Choe Taesok.

Mi, azia esperantisto loĝanta tridekon da jaroj en Eŭropo, ĝis nun ne havis la ŝancon partopreni en unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj en Azio. Do la mallongigo AOK dumkongrese aŭdata sonis sufiĉe fremda al miaj oreloj. Ĉi-jare estis kroma bona kialo por konvinki mian familion pri mia fizika ĉeesto: viziti mian filinon esperantistan, kiu portempe studas en Seulo.

La aranĝo komence nomiĝis la Azia Kongreso (AK) de Esperanto kaj lastatempe alinomiĝis la Azia-Oceania Kongreso (AOK) de Esperanto. Okazis la unua kongreso en 1996 kaj la antaŭa kongreso en 2019. La kongreso estas aranĝata en ĉiu tria jaro. La ĉi-jara kongreso estis la deka kaj daŭris de la 3a ĝis la 6a de novembro en la havenurbo Busano, Koreio. La furiozo de la kronvirusa pandemio do ne sukcesis rompi ĝian regulan sinsekvon. Tamen ĝi draste reduktis la nombron de la fizikaj ĉeestantoj.

La rekordan nombron de 552 partoprenantoj havis la tria kongreso en 2002. Al la nuna kongreso aliĝis 172 ĉeestaj kaj 129 retaj partoprenantoj, entute 301 homoj el 33 landoj. La kongresejo estis favorpreza hotelo, kiu jam gastigis internacian Esperanto-aranĝon, la 50-an Kongreson de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en 2017.

La unuan kongresan tagon lanĉis junuloj per “Junulara Kunsido de Azio”. Surpodie reprezentis junuloj el Japanio, Koreio, Singapuro, Vjetnamio kaj rete partoprenis la nuna prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido kaj junaj movadaj aktivuloj el Tajlando, Nov-Zelando, Orienta Timoro, Indonezio. Tran Hoan, iama prezidanto de TEJO, lerte prezidis, kaj retaj ĉeestantoj aktive partoprenis. Oni sugestis la okazigon de IJK en Azio kaj la baldaŭan relanĉon de KUŜEJO (Esperanto-aranĝo de junuloj en sudorienta Azio).

La junularan programeron sekvis maljuna organizaĵo, la Akademio de Esperanto. La akademiano BAK Giwan el Koreio en sia prelego kvazaŭ provoke ĵetis al la publiko la demandon, ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo. Ja malfacilas refuti la aserton, ke Esperanto estas eŭropa aŭ eŭropeca lingvo. Li konkludis, ke Esperanto estas imprese eŭropeca, sed gramatike internacieca. La akademiano François Lo Jacomo el Francio amplekse prezentis la sendependan lingvan institucion de Esperantujo ekde la fondiĝo ĝis la lastatempa kunlaboro pri ekzameno de la Komuna Eŭropa Referenckadro.


La kongresejo. Foto: Choe Taesok.

La unua vespero diversmaniere ĝojigis ĉeestantojn, kiuj multe sopiris amikajn kaj vidalvidajn renkontiĝojn. Unue okazis konversacia rondeto tre populara en la korea Esperantujo. Ĉeestantoj dividiĝas en du vicojn. Unu vico estas por progresintoj kaj la alia por komencantoj. Ili ambaŭ konatiĝas kaj interparolas por iom da tempo. Kaj poste nur komencantoj moviĝas lokon apude kaj renkontas novajn progresintojn.

Ĉi-foje la ĉeestantoj kvaropiĝis kaj interkonatiĝis por 50 minutoj. Pluraj nekoreaj esperantistoj aprezis ĉi tiun formon de la interkona vespero, ĉar ne sufiĉas interkonatiĝi unu kun la alia manpreme, salute aŭ kapkline, kaj la metodo plikonatigas kaj pliproksimigas la anojn de ambaŭ vicoj. Tiel multaj kongresanoj konatiĝis jam en la unua vespero.

Poste koncertis la muzika rondo Amuze, kiun gvidas la konata kantisto Amira Chun. Sekvis internacia vespero, en kiu diverslandaj esperantistoj prezentis sian talenton aŭ lertaĵon sub la gvido de la du junuloj OH Heeyeon el Koreio kaj Tran Hoan el Vjetnamio.

Fine okazis aŭkcio de Zamenhofaj Esperanto-Objektoj. Koreaj esperantistoj donacis siajn manlaboraĵojn al la aŭkcio.  Dum la kongreso funkciis budo, kiu vendis diversajn uzitajn objektojn de koreaj esperantistoj. La gajnita mono iris al la Azia Fondaĵo de UEA.

En la dua tago matene okazis la solena inaŭguro sub la prezido de NISINAGA Atusi, la prezidanto de la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM). Oni komencis per preĝa kapklino por la viktimoj de la Halovena terura tragedio ĵus okazinta en Itaewon, Seulo. La Kongresa Alta Protektanto PARK Heong-joon, urbestro de Busano, mallonge ĉeestis kaj salutparolis al la kongreso.

Sekvis kompilitaj video-salutmesaĝoj, kiujn sendis estraranoj de UEA, landaj reprezentantoj kaj diverslandaj esperantistoj. La kongreson salutis kaj gratulis ankaŭ ĉeestaj reprezentantoj de la organizoj kaj landoj de la partoprenantoj. Mi salutis en la nomo de mia loĝlando Litovio.

Fake kunsidis Budhana Ligo Esperantista, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio de Oomoto, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Zamenhofa Instituto, Kantu kun Amira, Kun Libroj, Lernu portreti Zamenhof.

Pri la kongresa temo “Novan Vojon por la Esperanto-Movado post Kronvirusa Krizo” prelegis KITAGAWA Hisasi sub la titolo “Koncepta analizo de nia movado”. Li ampleksigis la koncepton de la Esperanto-movado, kies tradicia formulo estas la penado disvastigi la uzadon de Esperanto.

Li dividis la movadon en kvar branĉojn: Disvastigi (larĝe informi kaj lernigi; dediĉi pli da tempo), Evoluigi (riĉigi Esperanto-literaturon; progresigi sian lingvo-kapablon), Praktiki (aktivigi Esperanto-uzadon; mem praktiki Esperanto-uzadon) kaj Ŝanĝi (reformi socion; reformi sin mem).

Ĉe la vespermanĝa tablo li demandis min, ĉu mia traduka laboro kontribuas al la movado. Unuvorte mi jesis, ĉar kvankam mi sola prilaboras tekston surekrane, oni kantas aŭ legas mian tradukon, kio ja apartenas al unu branĉo de la supre menciita Esperanto-movado.


Kongresanoj provis lerni portretan desegnadon. Foto: Drako.

SO Jinsu en sia prelego pri KAEM (Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-movado) pririgardis la nunan situacion de la movado en Azio kaj Oceanio. Li proponis pli forte kunigi kaj ligi regionajn aktivulojn kaj edukadojn, ekzemplante la Esperanto-Forumon inter Ŝanhajo kaj Seulo kaj la Interviziton de KEA-filioj Jeonbuk kaj Gwangju kaj Tajvana Pintung. Li substrekis la neceson kuraĝigi junularojn.

Oni donu subtenon, por ke plu marŝu Komuna Seminario (ekde 1982), kiun alterne organizas Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj, kaj Somera Renkontiĝo (ekde 2013), kiun organizas Vjetnama Esperantista Junulara Organizo; oni bone flegu Esperanto-edukadon en la Universitatoj Zhaozhuang (Ĉinio) kaj Hankuk pri Fremdaj Studoj (Koreio); oni atentu ankaŭ la Fondaĵon kaj Fonduson de UEA por KAOEM, li atentigis.

Vespere en la Busana Arta Centro okazis la Nacia Vespero, kiun harmonie kunmetis profesiaj dancistoj kaj muzikistoj. Tamburegoj kun tre impona ritmo malfermis la vesperon, kaj sekvis dancoj, instrumentludoj de artistoj en buntkolora korea nacia kostumo. Al kongresanoj ĝojkriantaj de ravo la artisto provludigis sian ledteleran akrobataĵon sceneje. Ĉe la fino la dancista grupo invitis la ĉeestantojn kune danci laŭ korea folklora kanto.

La du kongresajn ekskursojn benis vetero per suna brilo kaj ĉiela klaro, do estis tipa korea aŭtuna tago. Unu estis busekskurso al la marborda klifo Taejongdae kaj la alia estis piedekskurso ĉirkaŭ la plaĝo Haeundae. Plejmulto de la kongresanoj aliĝis al la ekskursoj. La urbo Busano, kiun mi de tempo al tempo vizitis en la studenta tempo, vere okulfrape disvolviĝis en la lastaj jardekoj. Altegaj ĉielskrapuloj, puraj stratoj, bone aranĝitaj promenejoj, vicoj da kafejoj kaj manĝejoj…


Nacia vespero kun tamburado. Foto: Drako.

Pro la Halovena tragedio kun pli ol 150 mortintoj estis neatendite nuligita la Busana Fajraĵa Festivalo, kiun la kongreso planis utiligi kiel amuzan vesperan programeron. La LKK rapide aranĝis anstataŭe la Kamelian Vesperon, en kiu kongresanoj ope amikiĝis kaj distriĝis ĉambre, promene aŭ drinkeje. Mi aliĝis al la jaĥta ekskurso, kiun la bonkora korea esperantisto Studema mendis kaj donacis precipe al nekoreiaj kongresanoj. Trideko da kongresanoj satrigardis el sur serena maro lumbrilan marbordon.

En la lasta kongresa tago matene okazis la 54-a Korea Kongreso de Esperanto. Premiiĝis aktivaj kaj kontribuaj membroj kaj grupo kaj prezentiĝis la nova estraro de Korea Esperanto-Asocio (KEA) por trijara mandato. SO Jinsu, samtempe UEA-estrarano, daŭrigas sian prezidantecon kun kvin vicprezidantoj. Aparte menciindas malavara mondonaco de koreaj esperantistoj por la financa sano de la kongreso. En nur kelkaj tagoj kolektiĝis ĉirkaŭ 9 000 eŭroj.

Kutime malgajo, bedaŭro kaj eĉ morno enŝteliĝas en kongresan fermon post eĉ kelktaga kunvivo. Sed ĉi-kongrese aperis surpriza ideo, ke ĉiuj kongresanoj surpodiiĝu unu post la alia kaj ĝisu dance laŭ gaja muziko. Tiel folan fermon de Esperanto-aranĝo mi unuafoje spertis en mia kvardekjara esperantista vivo. Fina ĝojo plifaciligas atendon de la sekva kongreso en Irano aŭ Japanio.

Ĉio estas kiel monero kaj havas ambaŭ flankojn. Tiel same la kronviruso havas negativaĵon kaj pozitivaĵon. Esperantistoj perdis kutimajn ĉeestajn renkontiĝojn kaj akiris sennombrajn retajn renkontiĝojn. La ĉi-foja AOK estis la unua internacia ĉeesta renkontiĝo post la trijara pandemio en Azio, kaj kongresanoj pli forte sentis la indecon de rektaj renkontiĝoj.

Estus pli granda kongreso, se ĉeeste partoprenus ne nur movadaj gvidantoj, sed ordinaraj esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj aliaj landoj. Espereble la sekva 11a AOK formos multe pli grandan familion.

Dum la kongreso mi rimarkis unue, ke ĉeestis multe pli da nekonatoj ol miaj jamaj amikoj, kaj due, ke de la komenco ĝis la fino de la kongreso junuloj grave rolis en la programo, kaj trie, ke klare riveliĝis fervoro kaj eĉ sindonemo ĉe multaj esperantistoj. Mi estis ĝoja kaj feliĉa propraokule vidi la stabile antaŭenirantan Esperanto-movadon de mia unua patrujo, kiun mi forlasis kiel juna homo. Jam AOK ne plu estas fremda al miaj oreloj kaj buŝo. Dankon al ĉiuj!

CHOE Taesok

2022-11-08 – On ataka in Nigeria

F5u1ZJ On ha ataka per bombe in Onitsha, Nigeria in mardie. Li explosione had afekte un sektione de un merkate kemial populari, kelum ha insendia pluri butikes, quar homes ha mori e dekdu homes ha bli lese. Li homes kursed panikalim por eskapa li merkate. Onitsha lia in li state Anambra, vor violenteso es presenti quasi peste. Anambra es anke un fro states keles eforta separa se fro Nigeria, dunke li ofisiales blama li grupes separatisti pri li violenteso. (NG)

2022-11-05 – Inundasioni in Indonesia

2018-09-16-53846-1537097418-large Mili de domi av esed inunded po pluvioni in Kalibaru, Kualasimpang e otr loki in Indonesia in diurni vendrdik e saturndiik. Mili de habitanti av fuged. Ofis pro nointensivifikasion de katastrofi av diked, ke nivel akuaik aktual es ye un metr e demi ultra nivel akuaik normik. Et plani alt av esed inunded. Mili de vehikli esav nekapabl movar su kausu akuai inundik in ruton trans Sumatra. Transport inter Medan e Aceh esav interumpted in omni du direksioni. (ID)</sub

Rusiaj esperantistoj postulas pardonpeton

Protesta letero sendita nome de “rusiaj esperantistoj” postulas, ke UEA ĝis la 1-a de decembro ree enoficigu la eksigitan ĉefdelegiton Svetlana Smetanina kaj pardonpetu al ŝi pro la eksigo. Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj de Rusio damaĝas la publikan bildon de la asocio.


Sekvoj de la Rusia bombardado en Mariupol en marto 2022. CC BY-SA 4.0

Fine de aŭgusto La Estraro de UEA decidis ”provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdis sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio aperintaj en Facebook. Pli frue Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, Aleksandr Lebedev, pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo.

Smetanina devas rericevi sian postenon kiel ĉefdelegito de UEA kaj Lebedev devas esti restarigita kiel studento de la pola universitato, postulas malferma protesta letero direktita al la estraro de UEA. Krome la estraro de UEA devas pardonpeti al Smetanina kaj Lebedev pro “senbaza kalumnio de ilia propra opinio kaj pozicio” kaj danki Smetanina pro ŝia “50-jara altruista agado favore al Esperanto”, postulas la letero.


Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, kiun ŝi komentis.

La letero estas sendita nome de “rusiaj esperantistoj”, sed la sola konkreta nomo de rusia esperantisto en ĝi (krom tiuj de Smetanina kaj Lebedev) estas tiu de Valerij Sipoviĉ, “esperantisto ekde 2004 jaro”. Ŝajne li estas la aŭtoro de la letero.

La letero estis sendita pasintsemajne por aprobo al multaj rusiaj esperantistoj kaj almenaŭ iuj landaj asocioj de UEA. Ĝi iĝis pli vaste konata ĉi-semajne, kiam komitatanoj de UEA ricevis ĝin kaj komencis diskuti ĝin en fermita grupo ekster la publika diskutejo de la komitato.

La mekanismo de la aprobo, priskribita fine de la letero, estas siaspeca:

Bv aprobi ĉi leteron. Kiel diris L. Zamenhof, – “Silento estas konsento!” Se vi havas kion oponi, bv sendi vian opinion al suba adreso. /…/ Via opinio estas atendita ĝis la 5 de novembro 2022.

La teksto de la letero fidele sekvas la asertojn de la rusia ŝtata propagando, laŭ kiu en Ukrainio regas nazioj kaj la milito tie temas pri freneza atako de “Okcidento” kontraŭ la popolo de Donbaso.

“Ne restis flanke ankaŭ Esperanto-movado. Anstataŭ subteni Ruslandon en ĝia batalo kontraŭ novnaziismo la Estraro de UEA laŭ instigo de la prezidantino de latva E-asocio Margarita Ĵelve sub preteksto kvazaŭ de apogo de rusiaj esperantistoj de milito en Ukrainio provokis sovaĝan rusofobion”, la letero daŭrigas.

Fakte, Margarita Ĵelve neniel rolis en la diskuto pri la eksigo de Smetanina, krom ke la kritikataj eldiraĵoj de Smetanina aperis kiel respondoj al afiŝo de Ĵelve en Facebook. Interesa estas ankaŭ la aserto de Sipoviĉ, laŭ kiu la eksigo de Smetanina okazis “laŭ propono kaj insisto de eksprezidanto de UEA Osmo Buller”. Buller efektive grave rolis en la diskuto, sed li neniam estis prezidanto de UEA.

Kun la letero estis dissendita ankaŭ deklaro de Svetlana Smetanina, laŭ kiu ŝi neniam kaj nenie publike afiŝis sian opinion pri la “milita operaco far Ruslando”. Ŝi ne klarigas, kiel eblas, ke la kritikataj komentoj tamen aperis ŝianome en Facebook, sed petas la komitaton kaj estraron de UEA “restarigi plene mian ĉefdelegitecon kiel reprezentanto de Ruslando”.

Efektive ĉefdelegito tamen neniam estas reprezentanto de ajna lando, sed reprezentanto de UEA en la koncerna lando.


Unu el la komentoj afiŝitaj en Facebook el la konto de Svetlana Smetanina.

Ŝi aldonas: “Domaĝe, ke M. Ĵelve kaj ankaŭ UEA-Estraro ne kontaktis rekte min kaj ne ĝustigis falsajn informojn kvazaŭ esprimitaj/n/ de mia nomo”. Tamen efektive la prezidanto de UEA, Duncan Charters, dum la komitata kunsido en Montrealo klare indikis, ke li ja havis rektan kontakton kun Smetanina:

– Ankaŭ la ĉefdelegito de Rusio plendis pri misinformoj. Mi ne scias ĉu mi volas diri pli, sed ŝi en konversacio diris, ke tio, kion oni raportis pri ŝiaj diroj ne estas vera, kaj oni povas scii tion, ĉar ne estas laŭ ŝia stilo, li diris.

La prezidanto de UEA nun ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, kiel – se iel – UEA intencas reagi al la letero.

Libera Folio demandis la dissendinton de la letero, Valerij Sipoviĉ, ĉu la letero havas ajnan rilaton al REU, kaj kio okazos, se UEA ne plenumos la postulojn starigitajn en la letero. Li respondis:

– La plimulto de esperantistoj, kiuj ricevis kaj aprobis ĉi leteron, estas membroj de REU. Ni atendu la decidon de UEA-Estraro.

Li ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, kiom da homoj efektive aktive aprobis la sendon de la letero.

En la reta diskutejo de REU estrarano Irina Gonĉarova atentigis, ke neniu rajtigis Sipoviĉ sendi la leteron.

– Mi protestas ankaŭ kontraŭ akcepto de trasilento de la adresitoj kiel konsento kun la teksto de la deklaro. Al kontraŭuloj sinjoro Sipoviĉ proponas organizi privatajn opiniinterŝanĝojn. Tio ne estas normale. En demokratia socio oni ne evitas publikajn diskutojn por ellabori komunan opinion, ŝi skribis.

Al tio reagis Valentin Melnikov:

– El ĉiuj rusiaj e-istoj la klare kontraŭan opinion pri la nuna situacio, krom vi, iam esprimis nur 4 homoj, el kiuj unu delonge elmigris, do ne plu konsidereblas kiel “rusia” e-isto, alia plene forlasis E-movadon – do ne plu konsidereblas kiel e-isto entute. Se vi tiom laŭte apelacias al “demokratia socio” – do en demokratia socio minoritato cedas kaj akceptas la volon de majoritato.

Estrarano Nikolaj Gudskov siavice skribis, ke Sipoviĉ kompreneble rajtas skribi ĉion ajn al kiu ajn, sed nur propranome:

– Li rajtas skribi egale, ĉu 2×2=5, ĉu 2×2=4, sed nek tiu, nek alia aserto estas opinio de ĉiuj rusiaj esperantistoj aŭ ĉiuj rusiaj matematikistoj. Ĉiuj sin ne esprimis tiurilate. Li povas diri eĉ, ke li estas prezidanto de la Terglobo, kaj tiel subskribi la leteron – sed tio estas lia privata opinio, kiu sen subteno de aliaj homoj valoras neniom, kaj ajna normala leganto ne prenos tispecan subskribon serioze.


2022-11-04 – Nov prim ministro de Vanuatu

0a9504bf0a198314b6ede5dcdd77346e Pos li recent election parlamentari in Vanuatu, Ishmael Kalsakau ha esset selectet sin un o(p)pposition quam li nov prim ministro in venerdí. Il es li chefo del decentralisationistes francophon (li Union de Partises Moderat). In li passate durant li guvernament del ex-prim-ministro Charlot Salwai, un francophono culturalmen conservativ, Kalsakau o(p)posit li proposition introducter un imposte sur li revenú e il criticat li crescent presentie chinesi in Vanuatu. (VU)

2022-11-01 – Elekto en Israel

49225303 En junio duamileduadekedu, pos krizo dil koalisuro guverneria, la chef-ministrulo zionista Naftali Bennett e la chef-ministrulo substitucal liberal Yair Lapid anuncis propozor dissolvo dil parlamento, quo aprobesis. Do ca-mardie eventis elekto parlamental en Israel, per qua la partisaro dextrista dil olima chef-ministrulo Benyamin Netanyahu atingis la majoritato parlamental, la partisi extreme dextrista anke ganis, dum ke la partisi sinistrista ed Araba perdis. (IL)

2022-11-01 – Incendio in Chile

LITwd4 Un incendio forestal in Chile ha rasate al minus tres milles sex centos hectares. Le flammas ha damnificate duo magazines, octo domos o menaciate plure alteres. Le incendio ancora non ha essite domate; illo arde depost lunedi in Molina e Rio Claro, Maule. Durante que le incendio es generalmente de un basse intensitate e diffunde se lentemente, su extinction aeral es incombrate al causa de un inversion thermal, que preveni un dissipation del fumo. (CL)

2022-10-30 – Novo præside de Brasilia

8518312802062304986 In Sole-die in phase secundo de electione de præside Brasiliense, quinquaginta uno centesimos de votos es acquisito ab democrata sociale Luiz Inácio Lula da Silva, qui ita fi victore. Jair Bolsonaro, præside nationalistico usque ad nunc, es superato, sed confessione de superatione es rejecto ab illo. Tamen id es annuntiato ab Bolsonaro, quod transitione de potestate ad Lula es auctorizato ab illo. Ut demonstratione de dissensu, vias es obstructo ab defensores de Bolsonaro. (BR)

2022-10-30 – Kolapso de ponto en Barato

En dimanĉo, penda ponto por piedaj irantoj super la rivero Maĉĉhu en la barata urbo Morbi kolapsis, kaŭzante la morton de almenaŭ centkvardekunu homoj kaj la vundojn de almenaŭ cent aliaj. La deknaŭjarcenta ponto estis longe fermita por riparoj kaj ĝi estis remalfermita je kvin tagoj antaŭ la kolapso, por esti preparita en la ĝusta tempo antaŭ la festoj Divalo kaj la Guĝarata Nova Jaro. La ponto estis riparata de privata trusto Oreva – firmao konata pro farado de horloĝoj. (IN)

Elon Musk pelas esperantistojn el Twitter

La miliardulo Elon Musk aĉetis la socian retejon Twitter, kaj tuj diskonigis grandajn ŝanĝojn. En kombino kun liaj propraj strangaj afiŝoj en la retejo, tio konvinkis multajn uzantojn de Twitter ekserĉi alternativojn. La plej populara ŝajnas esti la servo Mastodon, kien alvenis ankaŭ novaj esperantistoj.


Foto de Elon Musk: Debbie Rowe CC BY-SA 4.0

La sorto de Twitter zorgigas multajn uzantojn de la servo ekde aprilo 2022, kiam la plej riĉa homo de la mondo, la entreprenisto Elon Musk, promesis pagi por ĝi 44 miliardojn da usonaj dolaroj. Li tiam anoncis, ke li volas transpreni la servon por konservi ĝin kiel ejon por libera sinesprimado, sed ne estis klare, kion li celas per tio. La multrilate kaprica konduto de Elon Musk kaj liaj ofte nepripensitaj elpaŝoj kaŭzis suspektojn, ke lia difino de “libera sinesprimado” povas estigi diversspecajn problemojn.

La interkonsentita, altega prezo baldaŭ montriĝis troa kompare kun la merkata valoro de la kompanio Twitter, kaj baldaŭ Elon Musk anoncis, ke li tamen ne aĉetos Twitter. Li asertis, ke li ricevis de Twitter falsajn informojn interalie pri la kvanto de tiel nomataj falsaj kontoj en la servo, kaj ke tial li ne estas ligata de la interkonsento.

La akciuloj de Twitter ne volis rezigni pri la profita negoco, kaj minacis Elon Musk per longa kaj kosta proceso, se li ne plenumos siajn sindevigojn. Fine de oktobro li fine akceptis pagi la konsentitan prezon kaj iĝis la sola posedanto de la kompanio, kies akcioj ĝis nun estis malferme vendataj en la Novjorka borso. Twitter estos forigita el la borso la 8-an de novembro, kio donos al Elon Musk liberajn manojn regi ĝin.

Tuj post la aĉeto, Elon Musk anoncis pri planataj grandaj reduktoj en la personaro de Twitter. La ĝenerala direktoro kaj la direktoro pri moderado perdis siajn postenojn, dum Elon Musk mem provizore transprenis la direktoran postenon. La nestabila situacio igis multajn uzantojn de Twitter ekserĉi alternativojn. Plej populara inter tiuj montriĝis Mastodon, kiu multrilate similas al Twitter, sed ne estas komerca kaj ne povas esti posedata aŭ regata de iu ajn unuopulo, ĉar ĝi funkcias kiel reto de diversaj, aŭtonomaj serviloj, kiuj starigas siajn proprajn regulojn.

Inter la aŭtonomaj serviloj ekzistas ankaŭ relative populara esperantlingva Mastodon-ejo, esperanto.masto.host. Ĝi nun havas proksimume 750 uzantojn, el kiuj pli ol cent estas aktivaj, laŭ la prizorganto, Philippe Lemaire. Li jam rimarkis, ke en la lastaj tagoj aperis pluraj novaj uzantoj, ŝajne pro la problemoj ĉirkaŭ Twitter:

– Mi ja rimarkis tion. Sed la specimena grandeco estas tre malgranda, do estas malfacile diri kial aŭ ĉu ĝi estas vera fenomeno.

Kiamaniere Mastodon diferencas de Twitter?


Philippe Lemaire.

– Estas nur unu Twitter. Mastodon estas vasta reto de federaciaj serviloj de malsamaj grandecoj, kiuj povas komuniki unu kun la alia. Ĉi tiu reto ne estas ekskluziva de Mastodon, ĝi estas kunhavata de aliaj specoj de retejoj kiuj funkcias simile, kun la samaj normoj, ekzemple Pleroma. La reto mem estas ĝenerale nomata “la fediverso”, kaj ne “Mastodon”.

Kiel tio funkcias por la uzanto?

– Kiam vi volas uzi la Fediverson, vi unue devas elekti servilon por krei vian konton. Vi daŭre povas sekvi homojn kaj respondi al ili sur aliaj serviloj, sed vi eble volas servilon kiu havas temon, por ke la loka templinio (la mesaĝoj de uzantoj de via servilo) havu iom da intereso por vi. Ekzemplo de tia tema servilo estas esperanto.masto.host, kie ĉiu uzanto skribas esperante.

– Mastodon-serviloj povas esti personecigitaj por akomodiĝi al iuj preferoj, ekzemple maksimuma longeco de mesaĝoj, listo de serviloj kun kiuj ne interagi. Fine la plej granda kaj plej grava diferenco por mi: Mastodon-serviloj havas relative malaltan partoprenon kaj ili ne allogas famulojn, ĵurnalistojn kaj politikistojn. Se vi vidas iujn tie, ĝi kutime estas nur bot-konto, kiu aŭtomate kopias ilian tviteran konton. Ne havi famulojn sur la fediverso signifas ke oni povas pli verŝajne interagi en signifoplena maniero kun aliaj uzantoj ol ĉe Twitter, laŭ mia sperto.

Kiel evoluis ĝis nun la uzantaro de Mastodon? Kiaj homoj uzas ĝin, en kiaj landoj?

– Mi ne havas ideon kaj mi ne vere zorgas. Ne temas pri havi grandan nombron da uzantoj.

La fakto ke Twitter nun estas private posedata de unu superriĉulo ŝajne instigis multajn homojn ekserĉi alternativojn. Ĉu vi supozas, ke multaj el tiuj homoj ekuzos Mastodon?

Mi supozas, ke estas tre neverŝajne, ke multaj homoj finas uzi Mastodon anstataŭ Twitter, malgraŭ ke Elon Musk akiris Twitter. Ŝanĝi kutimojn estas malfacile. Komenci kun Mastodon postulas iom da peno por elekti servilon kaj agordi vian profilon. Multaj homoj zorgas pri sia spektantaro en tvitero kaj transloĝiĝo signifas perdi sian spektantaron, sen vera ŝanco rekonstrui ĝin.

Kial vi decidis starigi propran servilon?

– Mi fakte ne lanĉis ĉi tiun servilon. Antaŭ kelkaj jaroj, la administranto, nomata Teodoro, diris, ke li ne plu volas funkciigi ĉi tion, ke ĝi kostas ĉirkaŭ 10 eŭrojn monate, kaj ke se iu volus preni ĉi tiun respondecon kaj kostojn, li pretus transdoni la administran rolon. Mi volontulis, kaj jen mi.

Ĉu vi havas iujn specialajn teknikajn konojn, kiuj estas bezonataj por tio?

– En mia kazo, la teknika flanko estas administrata de masto.host, mi devas nur trakti la moderigadon kaj pagi la fakturojn. Ni havas tre malmulte da moderigaj problemoj. Ni kutimis havi multajn falsajn kontojn uzatajn por afiŝi reklamojn, sed mi aldonis etan demandon, kiun vi devas respondi antaŭ ol mi akceptas novajn uzantojn, kaj estas tre facile por mi determini surbaze de la respondo kiu estas esperantisto kaj kiu estas spamisto.

Kiel estas financata la servilo?

Dum kelkaj jaroj, mi pagis ĉiujn kostojn sole. Ĝi estis 10 eŭroj monate. Lastatempe, la gastiga kosto duobliĝis, do mi petis la komunumon helpi min, kaj nun mi kolektas ĉirkaŭ 8 eŭrojn semajne danke al la komunumo per LiberaPay.