Du dizastri komocionis Filipini. Cirkum sepadek homi vundesis per sismo dil grandeso sis komo quar proxim Lagayan en merkurdio. La kataderalo en Laoag ed olua Klosho-Turmo Sinkanta ed anke kulturalaji en Vigan ri-domajesis, nam oli ja esis domajita per simila sismo dil grandeso sep ye tri monati antee. Cirkum quaradek homi mortigesis ed adminime dek homi desaparis pro inundi e fango-gliti, efektigita per la tempesto tropikal Nalgae (Paeng) en Mindanao en jovdio. (PH)
Monthly Archives: October 2022
2022-10-25 – Siklone in Bangladesh
Sirk trianti homes ha mori pro li siklone Sitrang in Kôksbajar (Cox’s Bazar) e altri lokes de Bangladesh in mardie. Li prim ministra Sheikh Hasina vokad por fa omni preparationes por afronta li siklone. La saled inaugura instalationes industrial in li sones ekonomi, ma li evente ha bli tardisa pro li siklone. Li aviatione ha bli halta in li aereportus in Chattogram (Chittagong), Kôksbajar (Cox’s Bazar) e Barishal (Barisal). Transportatione aqual inlandi ha bli suspense. (BD)
Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto
Nun ekzistas anglalingva libro, kiu povas konvinki profesian lingviston, ke estas fruktodone kaj interese esplori Esperanton kaj precipe ĝian uzon per la ordinaraj lingvistikaj metodoj uzataj por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Tion konstatas en sia recenzo Jouko Lindstedt. Sed la libro evidente estas interesa ankaŭ por esperantistoj.
Fiedler, Sabine & Brosch, Cyril Robert. 2022. Esperanto – Lingua Franca and Language Community [Esperanto – interlingvo kaj lingva komunumo]. (Studies in World Language Problems 10.) Amsterdam / Philadelphia: John Benjamins. 20 + 430 paĝoj.
(Bita versio de la libro estas libere deŝutebla el la reto.)
Iom krude simpligite, la esperantistoj ne ŝatas la profesiajn lingvistojn, ĉar tiuj ne ŝatas Esperanton. Unue, multaj lingvistoj kredas pri Esperanto falsajn faktojn (ke ĝi celas forpuŝi ĉiujn aliajn lingvojn, aŭ ke oni ne povas flue paroli ĝin, kaj certe ne denaske); due, por multaj lingvistoj Esperanto estas neinteresa surpapera afero, kiu ne povas alporti ion al la scienca studo de la homa lingvo; kaj trie, multaj lingvistoj konsideras Esperanton nura utopiaĵo, kiu ne povas proponi seriozan lingvopolitikan alternativon al la nuna lingva ordo.
Kompreneble ekzistas ankaŭ pli bone informitaj lingvistoj, kaj iuj el ili eĉ mem estas parolantoj de Esperanto. Du el tiuj, Sabine Fiedler kaj Cyril Robert Brosch, verkis ĉi tiun studon, kies celo estas ripari la du unuajn mankojn menciitajn: doni al lingvistoj bazajn faktojn pri Esperanto kaj precipe montri, ke scienca studado de Esperanto kiel lingvo efektive uzata kaj parolata estas interesa el la vidpunkto ankaŭ de la ĝenerala lingvistiko. La libro intence ne multe tuŝas la trian temon, la eventualan lingvopolitikan rolon de Esperanto, ĉar la aliro estas priskriba, tio estas, oni prezentas la aferojn kiel ili estas, ne tiel, kiel ili devus esti.
La ĉefa empiria bazo de la libro estas parola materialo registrita en ok diversaj Esperantaj konferencoj kaj renkontiĝoj dum la jaroj 2014–2018. La abunda uzo de aŭtentaj ekzemploj el tiu materialo proponas plurajn frandaĵojn – kaj certe parto de la legantoj de ĉi tiu recenzo trovas tie ankaŭ sin mem, kvankam ĉiuj mencioj pri nomoj estas forigitaj.
La ĉefa enhavo de la studo
La unua, enkonduka parto de la libro prezentas la bazajn konceptojn kaj la ĉefajn celojn de la studo, la dua parto prezentas bazajn faktojn pri Esperanto. Ĉi tiuj du partoj estas eble pli ampleksaj ol ili estus en studo pri iu etnolingvo, sed la aŭtoroj evidente opiniis, kaj certe prave, ke oni ne povas premisi iajn ajn antaŭajn sciojn pri la temo, eĉ inter lingvistoj. Mi tamen demandas min, ĉu oni vere ĉiam devas prezenti esperantologion kiel branĉon de interlingvistiko kaj planlingvistiko, kaj poste havi la devigan ĉapitron pri aprioraj filozofiaj planlingvoj, pri Volapuko, Latino sine flexione, Klingono, Quenya kaj Dothraki, kvankam ili neniel rilatas al Esperanto kiel lingvo aktive uzata. Ja oni rajtas skribi studojn pri la angla lingvo sen havi devigan ĉapitron pri ĝermana lingvohistorio kaj la gota lingvo!
La aŭtoroj tamen alimaniere bone utiligas la lingvistikon de la angla lingvo: la studo de la angla kiel interlingvo (English as a lingua franca, ELF) estas nun vigla scienca kampo, kaj de tie oni ricevis plurajn rezultojn, kiujn oni povis fruktodone kompari kun tiuj pri Esperanto.
La tria parto de la libro raportas pri la uzo de Esperanto ekster ties lingva komunumo: temas pri metaforaj, artaj, komercaj kaj aliaj uzoj de la nomo Esperanto aŭ iuj apartaj vortoj Esperantaj, la uzo de Esperanto en iuj filmoj ktp. La aŭtoroj mem konfesas, ke temas pri aparta “ekskurso”; miaopinie tiu parto, kvankam en si mem interesa, ne bone sidas en la tuta strukturo de la libro.
La kvara parto de la libro estas la kerno de la tuta studo: priskribo de komunikado en Esperanto surbaze de aŭtenta materialo. Laŭ la amplekso de la materialo kaj la varieco de la diversaj aliroj, temas pri vere pioniraj esploradoj. Bedaŭrinde mi povas nur listi la ĉapitrojn, konsciante, ke eble ne ĉiuj lingvistikaj terminoj estas konataj por vi legantoj: metakomunikado; konversaciaj riparoj; humuro; frazeologiaĵoj kaj metaforoj; lingvoalternado en parolo; diferenco inter la skriba kaj parola lingvaĵoj; sintenoj al diversaj akĉentoj; ŝanĝiĝo de Esperanto; Esperanto kiel lingvo de laborejo. Estus interese havi ĉapitron ankaŭ pri Esperanto kiel enfamilia lingvo, sed tio postulintus kolektadon de alispeca materialo.
En la kvina parto oni prezentas la konkludojn pri tio, kiel funkcias komunikado en Esperanto. En la antaŭlasta ĉapitro oni prezentas unu gravan fakton pri la tiel nomata lingva posedrajto: lernante Esperanton oni fariĝas kunposedanto de la lingvo, ne ties prunteprenanto, kiel lernante fremdan nacilingvon, kaj tio estas liberiga sento. Laŭ mi la “facileco” de Esperanto baziĝas grandparte sur tiu fakto, ne nur sur la facila gramatiko; kaj ankaŭ por mi estis novaĵo, ke jam tia lingvistika klasikulo kiel Edward Sapir priskribis tiun fenomenon rilate planlingvojn. Estas nur iom domaĝe, ke ĉi tiu ĉapitro venas nur voste de la libro, iom kiel postpensaĵo, kvankam oni mencietas la aferon jam en la komenca noto (la paĝo numerita ”xx”). Sed jen temo por iu venonta esploristo de la Esperanta komunikado: kiel konkrete priskribi kaj eble eĉ mezuri ĉi tiun liberecon?
La bibliografio de la libro estas tre ampleksa kaj utila – tamen ne tute sen lakunoj, ĉar mankas Introduction to Interlinguistics de Federico Gobbo (2020), kiu pro iu kaŭzo estas reprezentata nur per unusola artikolo. Sekvas listo de ducento da sonregistraĵoj kaj iuj aliaj materialoj. Antaŭ la librofina indekso troviĝas ankoraŭ la dekses-regula gramatiko de Fundamento de Esperanto. Miaopinie oni devus en ĉi tia libro aldoni por lingvistoj la rimarkon, ke kompreneble la dek ses reguloj neniam sufiĉis solaj por krei eĉ nur unu ĝustan frazon en Esperanto; nur leginte ankaŭ la Fundamentan Ekzercaron oni ricevas ian ideon, kiel Esperantaj frazoj aspektas kaj kia estas ekzemple la kutima vortordo.
Ĉu tamen iomete pledi por Esperanto?

Kiel postulas la priskriba aliro de la studo, la aŭtoroj eksplicite ne okupiĝas pri la demando, ĉu Esperanto devus esti akceptita por pli vasta uzo kaj ĉu ĝi iam povos ricevi oficialan agnoskon (p. 20, 21). Tio ankaŭ helpas lingviston, kiu ne bone konas Esperanton, rilati al la libro serioze. Ĝenerale la aŭtoroj ja sukcesas sekvi tiun agadlinion, sed mi tamen notis kelkajn lokojn, kie ilia amo al Esperanto igis ilin eble iom tro videble pledi por Esperanto.
En unu loko la aŭtoroj skribas pri iu parolanto en sia materialo, lerninta Esperanton nur de tri kaj duona jaroj, ke iu lerninta la anglan, francan aŭ germanan same mallonge “eble… ne kapablus esprimi sin tiel bone” (p. 127). Tio estas en sia kunteksto nebezonata rimarko, kiu ne atentas, ke temas nur pri unusola individuo, kiu ja eble povas havi specialan talenton pri lingvoj. En alia loko (p. 149) la aŭtoroj, indulgante sin en malofta apologia tono, skribas, ke “malsame ol aliajn lingvojn, Esperanton povas lerni sufiĉe bone eĉ plenkreskuloj”, sen doni ian ajn sciencan referencon por pravigi tiun aserton. Krome, lingvisto neniam devus paroli ĝeneralige pri “aliaj lingvoj”, tio tuj sonas neprofesie: en la mondo ekzistas ĉirkaŭ 7 000 parolataj lingvoj (plus miloj da signolingvoj), kaj neniu vere scias, ĉu iuj el ili eble estus pli facilaj ol Esperanto.
La aŭtoroj skribas, ke la ŝanĝiĝo de Esperanto klare indikas, ke ĝi estas “vivanta, natura lingvo” (p. 325). Sekvapaĝe ili diras, ke ĉar Esperanto estas vivanta lingvo, ĝi ŝanĝiĝas (p. 326). Post naŭ paĝoj ili skribas, ke “Esperanto fariĝis vivanta lingvo, kio inkludas lingvoŝanĝiĝon” (p. 335). “Natura lingvo” kaj “vivanta lingvo” povas havi diversajn difinojn, sed la aŭtoroj ne vere klarigas, kio do estas “vivanta lingvo” – krom ke ĝi estas io kio ŝanĝiĝas…
Citante poemon de William Auld, la aŭtoroj ne povis ne mencii, ke li estis trifoje kandidatigita por la Nobel-premio pri literaturo (p. 284). Tamen granda parto de la legantoj de la libro estas certe universitatanoj, kiuj scias, ke ĉiu ajn universitata profesoro pri lingvo aŭ literaturo rajtas kandidatigi verkistojn por Nobel, do ne temas pri aparte granda atingo.
Iom da esperantologia kritiko
La aŭtoroj ja bone kaj diversflanke konas Esperanton, sed mi tamen devas atentigi pri kelkaj neprecizaĵoj, eĉ eraroj.
La fenomeno de denaskuloj (denaskaj parolantoj de Esperanto) estas enkondukata unuavice kiel rezulto de “internaciaj paroj”, do gepatroj kun malsamaj denaskaj lingvoj, kiuj parolas inter si Esperante (p. 48, 53–54). Poste (p. 57) oni tamen malkaŝas, ke eble du trionoj de la denaskuloj havas gepatrojn kun la sama denaska lingvo. La afero ne estas nur detalo sed havas principan signifon, ĉar la esperantistoj ĝenerale aprezas ĉiujn lingvojn, kaj ĝuste por la “internaciaj paroj” estus malfacile foroferi unu aŭ la alian el iliaj propraj lingvoj por transdoni al la infanoj Esperanton. Kaj se Esperanto restas nur la lingvo inter la gepatroj, la infanoj verŝajne ne akiros Esperanton kiel veran denaskan lingvon. Sekve la familioj de “internaciaj paroj” estas nek sufiĉa nek la plej tipa medio produktanta denaskulojn, kaj estas domaĝe, ke la aŭtoroj recikligas tiun malnovan miton.
La ŝerca amletero donita kiel teksto “konsistanta nur el afiksoj uzataj kun vortklasaj finaĵoj por formi vortojn” efektive enhavas ne nur afiksojn, sed ankaŭ multajn pronomojn, prepoziciojn kaj senfinaĵajn adverbojn (p. 155).
Laŭ la aŭtoroj (p. 212), en la Manifesto de Raŭmo (1980) la Esperanta parolkomunumo estis difinita kiel “mem elektita diaspora lingva minoritato”. Ili ne estas la solaj, kiuj tiel kredas, sed la originala teksto diras: “la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato” – la vorto kvazaŭ estis certe grava por almenaŭ parto de la subskribintoj de la manifesto.

La sonregistraĵo de la parolado de Zamenhof en la unua UK de 1905 (p. 335) estus ja vera sensacio, sed la referenco montras, ke temas pri la bone konata registraĵo, en kiu Zamenhof voĉlegas la komencon de la Unua Libro – kiel jaro de la registrado estas kutime indikata 1909.
Enigma por mi restis la longeta anglalingva traduko el la Zamenhofa Antaŭparolo de la Fundamento (p. 330–331, kun resendo al ĝi sur p. 334). Kvankam prezentita kvazaŭ citaĵo (kun deŝovita maldekstra marĝeno), ĝi neniel respondas al la originala Esperanta teksto de tiu fama Antaŭparolo, sed estas ties libera parafrazo, kun iuj anakronismaj komentoj (en 1905 oni havis ne “Akademion” sed la ekfunkciantan Lingvan Komitaton, kiu tamen ne estis eksplicite menciita en la Antaŭparolo; oni ankoraŭ ne parolis pri “oficialigo” de radikoj; kaj buso certe ne estus tia ekzemplo de internaciismo, kiun Zamenhof donus). Bedaŭrinde mia eldono de la Fundamento estas alia ol tiu uzita de la aŭtoroj, sekve mi ne povas solvi la enigmon; sed mia provizora teorio estas, ke ili citas ne el la efektiva Antaŭparolo, sed el ties komentario fare de moderna editoro, aŭ eĉ el la editora antaŭparolo. Neinformita leganto restas tamen sub la erara impreso, ke temas pri teksto de Zamenhof.
Iom da lingvistika kritiko
En priskriba lingvistiko multas skoloj, metodoj kaj aliroj, kaj malofte unusola lingvisto, aŭ du lingvistoj kiel ĉi-kaze, priskribas iun lingvon el tiel diversaj vidpunktoj kiel en ĉi tiu libro. Tial estas kompreneble, ke la aŭtoroj ne povis egale bone regi ĉiujn metodojn (kaj tio veras ankaŭ pri ĉi tiu kompatinda recenzanto). Mi havas la impreson, ke ekzemple la studo de la Esperanta frazeologio (pri kiu Fiedler jam pli frue publikigis) kaj la diversaj ĉapitroj utiligantaj la metodojn de konversacia analizo staras sur firma metodologia grundo, dum en iuj aliaj ĉapitroj oni povas atentigi pri kelkaj malfortaj punktoj.
Ekzemple, en la ĉapitro pri akĉentoj de Esperanto, la Sanskrit-devena termino sandhi estas uzata pri enmorfemaj asimiliĝoj (p. 310), kvankam ĝi propre signifas nur asimiliĝojn ĉe morfemlimoj. Sampaĝe oni donas la prononcojn [aŋkaŭ] kaj [liŋvo] kiel ekzemplojn, kie la rekta rilato inter grafemo kaj fonemo rompiĝas, sed nur la dua el la ekzemploj estas tia, ĉar en [aŋkaŭ] la asimiliĝo de /n/ povas esti nur alofona.
Kvankam la ĉapitro pri la ŝanĝiĝo de Esperanto estas kompetente verkita, ĝia teoria enkonduko ne estas. Ke “lingvo ŝanĝiĝas por servi al bezonoj de homoj” (p. 325) estas tre malplimulta opinio inter lingvohistoriistoj, kaj estus malfacile defendi ĝin krom rilate iujn ŝanĝojn en vortprovizo. Piednote oni referencas al la klasika teoria libro de Rudi Keller (Sprachwandel), sed nur menciante sen klarigo lian metaforon de la “nevidebla mano”, prunteprenitan el ekonomiko, kaj sen aparte apliki ĝin al la ŝanĝiĝo de Esperanto. Efektive, ĝuste surbaze de la modelo de Keller estus malfacile argumenti, ke lingvoj ŝanĝiĝas ĉefe por servi al ies bezonoj.
Konklude
Nun ekzistas libro, kiun oni povas enmanigi al profesia lingvisto, kaj tiu (espereble superante siajn eventualajn antaŭjuĝojn) povas konvinkiĝi, ke estas fruktodone kaj interese esplori la strukturon kaj precipe la uzon de Esperanto per metodoj, kiujn oni evoluigis por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Krome, ĉiu lingvisto-esperantologo devas legi ĉi tiun libron kaj strebi al la sama alta kvalito!
Jouko Lindstedt
2022-10-23 – Disastros in Mexico
Duo disastros ha affecte Mexico. In Acapulco in le quartiero Las Brisas, un explosion in un ex le appartamentos de un edificio ha causate un grande damno material e illo ha ardite octo homines, ex illes tres seriemente; illo ha essite causate per un accumulation de gas. Le huracan Roslyn del categoria tres ha colpate Santiago Ixcuintla; postea illo ha collapse a un tempesta tropic e on expecta su dissipation ante que illo attingera le Statos Unite del sud. (MX)
2022-10-22 – Tirada in Haiti
Ye a(p)pelles de mult haitianes, li Consilie de Securitá del Nationes Unit ha a(p)probat sanctiones contra gruppes armat in Haiti. Ye quelc hores poy, du ex li clanes maxim dangerosi in li land ha declarat un guerre contra unaltru e mortat decidu homes in saturdí. Ili es li clanes “Vitelhomme” e “400 Mawozo”, armat e sanguin, queles ha resolutmen apertet un campe de un battallie, quel dura sin regardar die e nocte, in Kwadèboukè (Croix-des-Bouquets). Li habitantes fugi. (HT)
2022-10-21 – Novus minister primus Burkinensis
Apollinaris Joachimus Kyelem de Tambela minister primus provisorius Burkinensis designatus est Veneris die ab præside provisorio militare Abrahamo Traoré, qui ipse inauguratus erat eadem die, postquam præsidem anteriorem amoverat. Novum regimen custoditurum est comitia mense Julio anni bis millesimo vicesimo quarto habenda. Novus minister primus est jurisconsultus et auctor librorum de politicis et patriæ suæ historia et erat dissignator pro societate televisifica privata. (BF)
2022-10-18 – Inundasioni in Indonesia
Inundasioni e glisasioni de fang av perkuted kelk regioni de Indonesia, spesiale Java estik. Destri homi av moried. Instituad Nasional pro Solvasion de Katastrofi av raported septdesokt katastrofi naturik, kaused per tempest ekstrem, inu un seman. On efors salvar viktimi, truvar disaparavanti, eks-vakuar regioni, sukursar habitanti, inklusive teli, keli av perded sue domi e animali farmik. Instituad de Sienti Meteorologiik, Klimatologiik e Geofisikal es vigilant. (ID)
2022-10-13 – Electione in Vanuatu
Post electione de omne quinquaginta sedes in parlamento de Vanuatu, nationalistas Anglophono (Factione de Meo Terra) es factione maximo forte, cum octo sedes; Bob Loughman, ministro primo usque ad nunc, es membro de isto factione. Alio factiones es decentralizationistas Francophono (Unione de Factiones Medio) cum septem sedes, conservativos Francophono (Motu de Reunificatione pro Mutatione) cum quinque sedes et Factione de Directores de Vanuatu cum quinque sedes. (VU)
Raga Darbari
Le viro con le gladio
veni furtivemente
pro prender
su ardorosemente expectate
vengiantia
Sed qual es le voce
que echoa in le palatio
e plena su passages e salas
con melle etheric?
Qual es le canto
que porta delecto
e ad homines, e ad deos,
que funde cordes
e los transforma
a sacre incenso
que ascende in alto,
verso le domo supreme,
illuminate del luce
del luna e del stellas?
Qual es le melodia
que del plus profunde
puteo de dolo
eleva le anima,
lo vesti in habitos de seta
e pone a illo un corona auree,
lo prende verso le firmamento
e lo monstra le splendor
del dece milles regnos cosmic?
Qui crea le musica
que face le mano del assassino hesitar,
perder su gladio
e sparniar le vita del maestro?
Isto es un del novem
joieles del imperator,
le maestro Tansen
qui canta Raga Darbari
Iste musica dona spero,
nam illo es plus potente que le gladio,
plus potente que cannones,
plus potente que grande bombas
Que iste musica sanara
le tormentate,
sanguinante mundo
e lo facera rememorar se
le ancian benediction que flue
del Fundamento Del Existentia
2022-10-12 – Nova ĉefa ministro de Ĉado
La duonopozicia socialdemokrata politikisto kaj iama ĵurnalisto Saleh Kebzabo iĝis la nova ĉefa ministro de Ĉado. Li anstataŭigis la antaŭan socialistan ĉefan ministron Albert Pahimi Padacke, nearmean politikiston, kiu estis nomita ĉefa ministro de transira militista registaro en la lasta jaro, post kiam la nuna naciista prezidanto Mahamat Deby estis ekkaptinta la povon post la morto de la antaŭa prezidanto Idriss Déby – sia patro, kiu regadis Ĉadon dum pli ol tri jardekoj. (TD)
UEA ne kontentas pri sia nova retejo
La longe atendataj nova retejo kaj administra sistemo de UEA laŭ la plej freŝa limdato devis ekfunkcii en septembro, sed tio ne okazis. Laŭ informoj de Libera Folio, la estraro de UEA trovas la sistemon mankohava kaj ne pretas akcepti ĝin en ĝia nuna stato.

Pasis pli ol naŭ jaroj post kiam reteja renovigo estis difinita kiel prioritata tasko de UEA. Dum la jaroj multaj limdatoj pasis, sed nova retejo ne aperis. Tiel okazis denove en septembro, kiam laŭ la plej freŝa raporto finfine devis esti ŝaltita la nova sistemo, kiun ekde marto 2019 prilaboras TEJO.
Laŭ informoj de Libera Folio, la kaŭzo de la nuna prokrasto estas, ke la mendinto, UEA, trovas la rezulton de la ĝisnuna laboro de TEJO mankohava. UEA ne pretas transpreni la respondecon pri la retejo kaj la administra sistemo Akso, antaŭ ol ili plenumas la minimumajn postulojn de la asocio.
La estraro de TEJO nun ne volas komenti la staton de la reteja projekto. Same silentas la estraro de UEA. Laŭ estrarano François Lo Jacomo tro fruas ion diri:
– La estraro nenion findecidis. Pliaj laborkunsidoj estos necesaj: la estraro informos, kiam oportunos. Bonvolu pacienci.
Laŭ kontrakto subskribita de UEA kaj TEJO en marto 2019, la preta sistemo devis esti liverita en novembro 2020. Post kiam pasis la limdato kaj elĉerpiĝis la mono ĝis nun pagita de UEA, TEJO financis la laboron el propraj rimedoj. Tiuj rimedoj siavice grandparte venis el EU-subvencioj. Ĉi-jare TEJO tamen ne ricevis la buĝetitan subvencion.
Manke de subvencioj la reteja projekto nun kaŭzas al TEJO nur elspezojn, kaj estus pli favore liberiĝi de ĝi, transdonante la respondecon pri la plua evoluigo de la retejo kaj la administra sistemo Akso al UEA.
Tamen ĝis nun la du asocioj ne sukcesis interkonsenti pri la pluaj paŝoj. Laŭ informoj de Libera Folio, UEA postulas plian prilaboron de la sistemo antaŭ ol pagi la restantan parton de la interkonsentita sumo. TEJO siavice opinias la sistemon uzebla, eĉ se ĝi estas kelkrilate mankohava.
Ĝis la fino de 2019 UEA jam pagis 70 000 eŭrojn por la reteja projekto – parte al TEJO, parte al pli frua respondeculo. Post tio, preskaŭ nenio estis elspezita el la rezervo ”Reteja renovigo”. El la originaj 100 000 eŭroj fine de 2021 restis en la konto 27 838 eŭroj kaj 22 cendoj.
La kontrakto inter UEA kaj TEJO ne estas publika, kaj tial ne klaras, kiom da mono UEA laŭ TEJO ankoraŭ devus pagi, nek kiom UEA jam pagis al TEJO. Tamen evidente temas pri dekmiloj da eŭroj.
La tuta kosto de la projekto por UEA laŭ pli frua informo de Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA, ne superos la sumon de 100 000 eŭroj, pri kiu la komitato decidis en 2013.
La nuna retejo de UEA jam de multaj jaroj estas administrata en Rusio. Ankaŭ la revuo Esperanto estas redaktata en Rusio.
Pro la atako de Rusio kontraŭ Ukrainio, sankcioj de EU haltigis internaciajn transpagojn al dek bankoj en Rusio. Spite tion UEA ŝajne daŭre sukcesas pagi honorarion al siaj tri kunlaborantoj en Rusio.
2022-10-09 – Inundationes in Venzuela
Post multe dies de pluvias forte, un glissamento del terreno ha facte quasi quaranta humanos morte e plus que cinquanta mancante in Aragua, Venezuela; assi ha annunciate un presidente venezuelan Nicolás Maduro. Plus que un mille policieros e officiales del Systema National del Administration de Riscos participa le operation de cerca e salvation. Al minus un mille tres centos familias ha essite affecte per le glissamento del terreno secundo le ministerio de communicationes. (VE)
Si tu vole viagiar per draisine
Si tu vole viagiar per draisine,
evita le tempore vespertin,
adora le insolate vista,
como cata estive bicyclista
Si tu vole viagiar per draisine,
evita le ferrovias alpin
assi que tu al via ascendente
non te exhauri completemente
Si tu vole viagiar per draisine,
prende con te un nectarin’,
pan con melle, un extra pedal
e un bottilia de aqua mineral
UK en 1922 – kulmino de la juna movado
Antaŭ cent jaroj en Helsinko okazis Universala Kongreso kun amaso da altnivelaj fakaj kunvenoj. Reprezentantoj de la UK estis akceptitaj de la prezidanto de Finnlando, kiu manpremis ĉiujn gastojn. Dum la kongreso oratoris Privat, deklamis Kalocsay, kaj la tuto ricevis vastan gazetaran atenton. Sed post la kongreso la loka movado kolapsis – kial?
Esperanto-Asocio de Finnlando omaĝis per speciala evento la 6-an de aŭgusto la 100-an datrevenon de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Helsinko en 1922. Post tri prelegoj la partoprenantoj, entute 30, faris promenekskurson al la tiamaj kongresejoj en la urbocentro.
Libera Folio publikigas artikolon de Osmo Buller pri la kongreso. La teksto baziĝas sur lia prelego, kaj malpli ampleksa versio ĵus aperis en Esperantolehti 2022:4. En la aranĝo prelegis ankaŭ Jukka Pietiläinen pri la gazetara eĥo de la 14-a UK kaj Sakari Kauppinen pri kongresfina incidento en 1922, kiu kondukis al skismo en la finnlanda movado.

”Ĉu ni havas sufiĉe grandajn salonojn, antaŭ ĉio por la solena malfermo, kie ĉeestos ĉiuj eminentuloj de nia lando? Aŭ ĉu ni devas kontentiĝi je la nacia teatro? La teatro enspacigas eble 1 200 personojn, sed tio ne estas multe.”
Tiel dubis redakcia artikolo en Esperanta Finnlando (1921:4) pri la decido de la Sepa Kongreso de Finnlandaj Esperantistoj en marto 1921 inviti la 15-an Universalan Kongreson al Helsinko en la jaro 1923. La invito estis prezentita en la samjara 13-a UK en Prago. Okazigi UK post du jaroj vekis dubojn kaj timon, sed la defio iĝis eĉ pli granda, ĉar en Prago oni ŝarĝis la finnojn per tiu tasko jam en la sekva jaro. Oni diris al ili, ke se ili ne akceptus organizi UK en 1922, ĝi okazus en Dancigo kaj ne povus okazi en alia baltmara urbo tuj en la posta jaro. Sub tiu premo oni akceptis la defion.
Eĉ hodiaŭ, kiam interreto ebligas samtempan komunikadon kun ĉiu angulo de la mondo, oni klopodas elekti la kongresurbojn minimume du sed prefere tri jarojn antaŭe. Hodiaŭa homo apenaŭ povas imagi unujaran preparperiodon antaŭ cent jaroj.
Necesis tuj komenci la organizadon per elekto de respondeculoj kaj kolektado de mono. Donacoj enfluis abunde kaj venis ankaŭ de homoj, kies titoloj nun vekas envion. Inter ili estis eminentaj gravuloj, ekz. en la unua listo de donacintoj troviĝis la ĉefministro kaj kvar aliaj ministroj. Tio estis unu el la esprimoj de pozitiva sinteno de la publika vivo al la UK. Oni certe esperis, ke la unua granda internacia kunveno en la lando diskonigos la junan respublikon eksterlande.
Apud siaj duboj Esperanta Finnlando tamen notis gravan forton de la finna movado, nome ke ”ne mankos al ni personaro, kiu povas bone kaj flue paroli nian lingvon”, ĉar kiel la aŭtoro konstatis en la landa kongreso: ”Tre multaj el la ĉeestantoj … kun laŭdinda diligenteco interparolis nur en la internacia lingvo.”
Rapide oni elektis Lokan Kongresan Komitaton kun Albin Sandström, la prezidanto de EAF, kiel prezidanto. Direktoro de Kolor- kaj Lakfabriko de Tikkurila, li havis organizan kapablon kaj utilajn kontaktojn. La redaktoro de Esperanta Finnlando, Vilho Setälä, fariĝis sekretario, kaj Leo Jalava financestro kun Tyyne Leivo kiel kasistino. Jalava estis direktoro de la eldonejo Suomen Sotilas (Finna Soldato) kaj fondinto de la unua klubo en Turku. Tyyne Leivo konatiĝis poste sub la nomo Leivo-Larsson kiel ministro kaj ambasadoro. Plia oficisto de la LKK estis V .J. Kostiainen, estrarano de la Laborista Sportligo.
Kun la aktivaj socialdemokratoj Leivo kaj Kostiainen LKK estis politike reprezenta. Tio ne estis aparte eldirita sed tamen grava aspekto en la lando, kiu restis dividita post la sangoplena enlanda milito en 1918. La landa esperantista movado ankoraŭ estis unueca; ĝia disduiĝo okazis nur post la UK, spronite de incidento fine de la UK.
Origine la UK devis komenciĝi la 6-an de aŭgusto, kaj tiu dato aperis ankaŭ en la bildkartoj presitaj por reklami la kongreson. En marto oni tamen eksciis pri ŝanĝoj en trafikplanoj de ŝipoj, pro kiuj necesis ŝovi la komencon al la 8-a, ĉar alie ne ĉiuj kongresanoj povus alveni ĝustatempe.
La ĉefaj kunvenejoj estis la Domo de Statoj (tiam nomata Etata Domo), la Nobelara Domo kaj la artpalaco de Gösta Stenman. La programeroj por la tuta kongresanaro okazis en la Nacia Teatro, pri kiu la artikolo en Esperanta Finnlando timis, ke ĝiaj 1 200 lokoj ne sufiĉus. Ili bone sufiĉis, ĉar laŭ la statistiko de UEA la nombro de kongresanoj estis 850.
Tamen ne estas klare, kion tiu nombro signifas. Eble temas pri efektivaj partoprenantoj, ĉar ĝis la UK la nombro de aliĝintoj atingis 966 el 32 landoj. Tio konformus kun la sperto de nuntempaj UK-oj, ke proksimume 15% el tiuj, kiuj aliĝis antaŭ la UK, ne venas. Post la UK Esperanta Finnlando parolis pri 1 200 kongresanoj sen precizigi siajn kriteriojn. Por pligrandigi la misteron, la gazeto Helsingin Sanomat raportis dum la UK eĉ pri 1 498 partoprenantoj, el kiuj ”1 302 ordinaraj kaj 196 helpaj anoj”.
Novaĵo por UK-oj estis, ke la firmao Siemens-Schuckert instalis telefoncentralon en la ĉefa kongresejo kun tri lineoj al la urbo kaj dekduo da aparatoj en la kongresejo. Tiel ĉiuj fakoj de la kongresejo povis interkomunikiĝi. Kongresanoj povis telefoni al urbaj numeroj kaj el la urbo ili povis facile konektiĝi kun la kongresejo dirante al finna centralistino simple ”Esperanto”.
Komence de la UK oni elektis kongresan prezidantaron. Karl von Frenckell, konsulo de Finnlando en Dresdeno kaj grava figuro en la movado tie, fariĝis prezidanto. La LKK-prezidanto Sandström kaj Edmond Privat estis elektitaj kiel vicprezidantoj.
Indas mencii, ke tridek jarojn poste Erik von Frenckell, pli juna frato de Karl, estis prezidanto de la organiza komitato de la someraj olimpikoj de Helsinko en 1952. Unu el la fratoj do gvidis la unuan grandan internacian kunvenon kaj la alia la unuajn olimpikojn en Finnlando. Malfeliĉa sorto cetere volis, ke nek Karl von Frenckell nek Albin Sandström vivis ĝis la olimpikoj. Ambaŭ gvidantoj de UK 1922 mortis preskaŭ samtempe: Sandström la 25-an kaj von Frenckell la 28-an de marto 1952.

La solena malfermo la 9-an de aŭgusto estis tre impona. La kongreson malfermis la ministro pri edukado Yrjö Loimaranta. La fama lingvisto E. N. Setälä prelegis Esperante pri la mondlingva problemo, argumentante, ke por mondlingvo ne taŭgos nacia lingvo sed nur ”internacia helplingvo”.
Beletra memoraĵo el la inaŭguro estas ”Kongresa runo”, Kalevala-stila laŭdo al Finnlando, kiun la poeto Kálmán Kalocsay mem deklamis. La poemo aperis en troige pompa finna traduko de Otto Manninen en la gazeto Uusi Suomi kaj en sveda traduko de Nino Runeberg en Hufvudstadsbladet.
Festparoladon faris Edmond Privat, jam konata kiel elokventa oratoro. Kvazaŭ por konfirmi la atendojn de aŭtoritatuloj pri la efiko de la UK al la diskonigo de Finnlando, li deklaris, ke ”la kongresanoj forvojaĝos kiel veraj ambasadoroj de Finnlando”. Li ankaŭ difinis, ke la Esperanta kulturo estas ”bazita sur respekto de la diversaj nacioj kaj iliaj kulturoj” kaj ”sur la reciproka fratiĝo”. Hodiaŭ tiu ideo estas dolore pripensiga.
Vespere de la inaŭgura tago koncertis Suomen Laulu (Finna Kanto) en la (Malnova) Studenta Domo. Tiun prestiĝan miksitan ĥoron gvidis ĝia dirigento Heikki Klemetti. En la programo troviĝis ankaŭ ”Kia stranga, forta voko” de la Esperanta poeto Stanislav Schulhof kun muziko de Klemetti.
La postan tagon la ĥoro kantis en la Festa Vespero (nun nomata Nacia Vespero). Ĉiuj artistoj de la vespero estis de la nacia pinto. i.a. Hanna Granfelt, fama operkantistino. Ĉio estis prezentita en Esperanto, same kiel post la paŭzo la komedio ”La fianĉiĝo” de Aleksis Kivi, en kiu aktoris tri steluloj de la Nacia Teatro.
Estas amuze, ke la aŭtoro de la citita artikolo en Esperanta Finnlando cerbumis ankaŭ pri la distra programo de la UK: ”Kaj kiajn distraĵojn ni prezentos al la gastoj? ’La fianĉiĝo’ ne estas sufiĉe solena kaj ’La botistoj’ tro malfacile komprenebla.” La gastoj tamen ŝatis la komedion, kiu laŭ la revuo Esperanto estis ”interesa kaj karakteriza”. Malfeliĉe la tradukinto Hilma Hall ne vidis la surscenigon de sia esperantigo, ĉar ŝi mortis mallonge antaŭ la UK.
Vendrede, la 11-an de aŭgusto, oni kolektiĝis por komuna foto sur la ŝtuparo de la katedralo. Post tio oni promenis al la Kalevala-monumento, ĉe kiu oratoris Privat, kiu esprimis la deziron, ke iam oni povu admiri la finnan epopeon pere de Esperanto. Poste on iris al la statuo de la nacia poeto J. L. Runeberg, ĉe kiu parolis Kalocsay. La kompanio Suomi-Filmi registris la promenadon kaj post du tagoj oni povis spekti la filmon en la kinejo Kino-Palatsi. Bedaŭrinde ĝi ne saviĝis por nia tempo.
Post la promenado reprezentantoj de la kongreso estis akceptitaj de la Alta Protektanto de la UK, prezidento K. J. Ståhlberg, en la prezidenta kastelo. Ĉeestis ministroj kaj membroj de la Honora Komitato. La prezidento manpremis ĉiujn gastojn kaj vigle konversaciis kun ili. Kalocsay deklamis sian ”Kongresa runo”. Dum la posta kafumado kornorkestro ludis interalie la Himnon.
En sabato elstarisis koncerto de la Laborista Virĥoro de Helsinko sub la gvido de komponisto Väinö Pesola. Ĝi prezentis verkojn de ĉefe finnaj komponistoj, plurajn en Esperanto, kaj fine la Himnon.
Dimanĉo, la 13-a de aŭgusto, estis ekskursa tago. La ĉefa ekskurso iris al la akvofaloj Imatra kaj Vallinkoski kaj enhavis ŝipveturadon sur la lago Saimaa, ĉiuj en la sudoriento de la lando.. En la Esperanta beletro la ekskurso postvivas per la poemoj ”Sur la Saimaa” kaj ”Vallinkoski” de Kalocsay. Malpli monhavaj kongresanoj ĝuis malmultekostan ŝipkrozadon en la insularo ĉe Helsinko per ŝipo, kiun disponigis la ministerio pri defendo.
Fakaj kunvenoj estis multaj. Laŭ la Kongresa Libro temis almenaŭ pri abstinuloj, bankistoj, blinduloj, bontemplanoj, Esperanto-gazetistoj, fervojistoj, filatelistoj, framasonoj, instruistoj, juristoj, ĵurnalistoj, komercistoj, kooperativanoj, kuracistoj, laboristoj, liberpensuloj, malgrandnacianoj, oficistoj, pacifistoj, poŝtistoj, propagandistoj, sciencistoj, skoltoj, spiritistoj, sportistoj, stenografistoj, studentoj, teknikistoj, teozofoj kaj vegetaranoj.
El diversaj raportoj eblas konkludi, ke la nivelo ĝenerale estis pli alta kaj profesieca ol en similaj kunsidoj nuntempe. Tio nature sekvis el la fakto, ke la organizantoj ofte ludis gravan rolon en sia fako ankaŭ ekster Esperantujo, same kiel multaj el la partoprenantoj.
En kunsidoj ofte ĉeestis eminentaj finnaj samfakuloj. Ekzemple, en la abstinula kunsido eksministro Niilo Liakka prelegis pri la finna kontraŭalkohola movado kaj pri la prohibicio de alkoholaĵoj en Finnlando. En tiu de la instruistoj oni aŭdis prelegon de Mikael Soininen, ĉefdirektoro de la Lerneja Administracio kaj eksministro pri edukado. Li elstarigis, ke la instruado de Esperanto anstataŭ pluraj fremdaj lingvoj povus liberigi tempon por historio, literaturo kaj naturaj kaj teknikaj fakoj.
La instruista kunveno alvokis, ke lernejaj lerno- kaj legolibroj ne enhavu rakontojn kaj ĉapitrojn, kiuj prezentas iun fremdan nacion en negativa lumo.

La kunsidon de pacifistoj organizis Aarne Selinheimo, aktivulo de la finna militrezista movado kaj fondinto de pacsocieto de finnaj esperantistoj kun la simpla nomo ”Ligo”. Ĝin malfermis Felix Iversen, matematikisto, kiu dum jardekoj prezidis la sendependan pacmovadon de la lando. Atente partoprenis Rudolf Carnap, kiu estis fariĝonta unu el la plej famaj filozofoj de la 20-a jarcento.
En la blindula kunveno grave rolis la poetino Varma Järvenpää (ekde 1928 Thilander), kiu verkis por la UK ankaŭ la poemon ”Bonvenon, gefratoj”. (En 1929 de ŝi aperis la poemaro ”El mia kantelo”.) Blinduloj krome havis propran kongreson dum la UK en la blindula lernejo de Helsinko kun 53 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝia plej fama partoprenanto venis el Ĉinio, la ruso Eroŝenko.
Kiel aparte elstara ekzemplo pri praktika utiligo de Esperanto okazis kadre de la UK la Dua Internacia Konferenco de Foiroj, al kiu oficiale invitis la direkcio de la Finnlanda Foiro. Partoprenis reprezentantoj de 16 komercaj foiroj eŭropaj. La konferencon organizis Konrad Ojala, dungita de la Finnlanda Foiro kiel sekretario de ties Esperanto-fako, kaj prezidis prof. J. Dietterle. Oni faris plurajn rekomendojn pri organizado de foiroj, i.a. pri ilia tempa kunordigo.
Ne mankis katolika, protestanta kaj hebrea diservoj. Protestantaj diservoj okazis dufoje. En ili predikis pastro Heino Pätiälä, redaktoro de la revuo Kristana Espero. Poste li iĝis konata kiel gvidanto de liberaj luteranaj paroĥoj, apartiĝintaj de la ŝtata eklezio.
Dum la semajno ŝvite laboris ĉefaj organoj de la movado. Rezultis la Kontrakto de Helsinko pri la organizaj kadroj de la neŭtrala movado. Antaŭe apud UEA ekzistis Esperantista Centra Oficejo kaj Konstanta Komitato de l’ Kongresoj. En Helsinko estis starigita Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj (Ko-Ro) kaj Internacia Centra Komitato (ICK), kies ses membrojn kune nomumis UEA kaj Ko-Ro.
ICK kunordigis la komunajn taskojn de la movado, kiel internacia informado kaj informado en landoj sen movado. Krome ĝi okazigis la UK-ojn, komisiante ilian organizon al loka organiza komitato. Tiu aranĝo restis ĝis la akcepto de la Interkonsento de Kolonjo en 1933, per kiu ICK ĉesis funkcii kaj UEA iĝis ĝia jura posteulo. UEA, kiu antaŭe havis nur individuajn membrojn, ekde tiam inkluzivis ankaŭ landajn asociojn, kiuj eĉ ricevis decidan povon en ĝi.
La kongreso ricevis eksterordinare vastan atenton en la gazetaro tutlande. Apenaŭ estis gazeto, kiu ne raportis pri la UK. Multaj gazetoj enhavis detalajn raportojn ĉiutage, interalie la tutlandaj gazetoj de la ĉefurbo, kiuj aperigis tekstojn ankaŭ en Esperanto. Aparte menciindas la konservativa Uusi Suomi, kies ĉarma specialaĵo estis trafaj karikaturoj de kongresaj protagonistoj desegnitaj de Tauno Miesmaa.
La liberala Helsingin Sanomat povis sendi al la UK raportiston, kiu scipovis Esperanton. Temis pri la juna Uuno Kailas, kiu en 1918 publikigis finnan tradukon de la Zamenhofa poemo ”La vojo”. Li estis fariĝonta unu el la ĉefaj finnaj poetoj de la 20-a jarcento, sed bedaŭrinde lia interesiĝo pri Esperanto ne daŭris. Vaste raportis ankaŭ la maldekstra Suomen Sosialidemokraatti, kies artikolo eĉ katalizis grandan skandalon fine de la UK.
Por la fino eblus ĝeneraligi la titolon ”Kulmino de la juna movado” al ”Kulmino de la finna movado”. Neniam antaŭe informado pri Esperanto en Finnlando estis same abunda. Ĉar ankaŭ oficialaj rondoj pozitive kaj subtene rilatis al la UK kaj Esperanto, estus nature supozi, ke tio donis fortan antaŭenpuŝon al Esperanto en la lando. Fine de la kongreso okazis tamen io, kio estis enorma bato al la finna movado.
En la lasta kongresa tago aperis en Suomen Sosialidemokraatti Esperantlingva artikolo pri la stato de la laborista klaso en Finnlando. Ĝi akre atakis la dekstran regantaron de la lando. Same kiel en antaŭaj tagoj, fasko de la numero estis metita por distribuo en la kongresejo, sed, furioza pro la artikolo, la dekstra LKK-prezidanto Sandström forĵetis la gazetojn. Pri tio raportis la LKK-ano Kostiainen en la samvespera laborista kunveno, kie la publiko forte kondamnis tiun agon kun krioj ”Honto! Honto!”.
La dumkongresa harmonio de LKK ŝanĝiĝis en unu momento en reciprokan malamon. Tio paralizis la landan movadon kaj faris ĝin nekapabla utiligi la pozitivan eĥon de la UK por sia plua kresko. Male, la sinteno en la gazetaro fariĝis negativa, ĉar Esperanto montris sian ”veran vizaĝon” kiel afero de komunistoj.
Kursoj apenaŭ allogis plu lernantojn, la altkvalita Esperanta Finnlando ĉesis aperi kaj la movado ankaŭ formale dividiĝis per la fondo de Laborista Esperanto-Asocio en la sekva jaro. Universala Kongreso okazis poste trifoje en Finnlando, sed Esperanto ne plu reatingis la forton kaj pozicion, kiujn ĝi havis je la tempo de la 14-a UK.
Osmo Buller
Ne malfruas kandidati por Akademia laŭro
La Akademio de Esperanto prokrastis la limdaton por sia literatura premio, la Laŭro de la Akademio. Ĝis fino de oktobro eblos kandidatigi verkojn eldonitajn dum la lastaj kvin jaroj.

Pasintjare, la Akademio de Esperanto kreis novan ĉiujaran premion, la Laŭron de la Akademio. La unuan premion gajnis Mikaelo Bronŝtejn pro la romano Mi stelojn jungis al revado.
Normale la limdato por kandidatigi verkojn estas fine de junio. Sed ĉi-jare, pro plurmonata elektoproceduro, la Akademio ne ĝustatempe atentigis pri la limdato. Tial ĉi-jare la limdato estas prokrastita ĝis la fino de oktobro, do ankoraŭ eblas proponi verkojn por la premio, kiu estos aljuĝita meze de decembro.
Carlo Minnaja, la prezidanto de la ĵurio, rakontas al Libera Folio, ke la premio daŭrigas longan gravan tradicion:
– Premio de la Akademio estis atribuata ekde 1918 ĝis 1930 kaj en tiu periodo gajnis ĝin gravaj aŭtoroj, inter kiuj Luyken, Bulthuis, Baghy, Grau Casas, Schwartz, Hohlov. La intertempe noviĝinta statuto plu konsentas atribuon de tia premio, kiu ekde 2021 estas denove aktiva, sub la nomo “Laŭro”, do novaj aŭtoroj merite aldoniĝos al tiu glora listo.
– Nia literaturo estas riĉa je verkoj, eĉ de ĉefverkoj, kiuj meritas tradukon al etnolingvoj; premio de la Akademio estu stimulo al verkado kaj al eldonado, kaj, ni aldonu sincere, al legado, kiu rekompencu aŭtorojn kaj eldonistojn, kiuj ja devas fronti publikon limigitan de la negranda disvasteco de nia lingvo. La sepkapa juĝkomisiono do atendas kun intereso novajn kandidatiĝojn, kaj promesas atentan legadon.
Laŭ la regularo povas esti premiitaj verkoj ”arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”, kiuj estis eldonitaj maksimume kvin jarojn antaŭ la limdato. Por la ĉi-jara premio eblas proponi verkojn aperintajn en sia unua eldono inter januaro 2017 kaj decembro 2021.
Pliaj informoj pri kandidatigo troviĝas en la retejo de la Akademio.
2022-10-09 – Edifise fala in India
Quar homes ha submerse in ruines e tri homes ha bli mortifika per lum, ke li tekte de un edifise had fala in Lahori Gate in Old Delhi, India. Originalim nur un puera oldi quar yares esed konsiderat kom li soli viktime, ma aftru du altri kadavres ha bli trova. On ha telefona al pumperes klok deknin e duime. Sink kamiones pumperal ha bli senda al edifise. In li sam tempe had fortim pluva ja durant pluri dies, kelum laxifikad li suele e kausad, ke arbres falad a sur rades. (IN)
2022-10-09 – Inundationes in Nepal
In soledí, li furnition de electricitá ha esset obstructet in alquant partes de Nepal, pro que pluvies íncessant e consequentmen fango-glissationes e inundationes durant li dies recent ha destructet varie infrastrucura usat por li furnition de electrcitá. Pales e cables conductent electricitá, transformatores e altri structuras ha crulat, essente removet per li inundationes. Mult locs esset in un obscuritá total, includente un centrale de un companie electric. (NP)
Rimas mensual
Veni januario,
tu recipe le salario,
e pois in februario,
compra un cantario
Durante Marte
tu crea belle arte,
ma le prime de april
deveni infantil
Primavera arriva in maio
e tu ascolta le canto del gaio
Le estive mense de junio
es suave como un sonio
Le calor culmina in julio
e tu prende le sol al scolio
Le vacantias in augusto
es toto in tu gusto
Tu labor in septembre:
importar vino umbre
Durante tote octobre
tu proba un dieta salubre
In novembre comencia
le grande conferentia
In decembre, le mense final
tu celebra un bon natal
Unika aranĝo sur plurgeneracia fundamento
Ĉu eblus okazigi kulturan aranĝon similan al Arkones aliloke, ekzemple en Usono lige kun NASK? Tiu estis unu el la demandoj, kiujn starigis al si Brandon Sowers antaŭ la ĉi-jaraj artaj konfrontoj en Poznano. Serĉante la respondojn li maltrafis eĉ du trajnojn kaj restis en Poznano plian nokton.

Arkones. Por nordamerikanoj kiel mi, la nomo estas apenaŭ konata. ARtaj KONfrontoj? Kion signifas tio? En ESperanto? Ĉu ni efektive disponas je sufiĉe da arto por okazigi konfrontojn ĉeestajn?
Krome, por multaj ekster Centra Eŭropo, Poznano mem eble estas apenaŭ konata. Antaŭ mia unua vizito, mi konis la nomon nur pro la ribelo de 1956. Sed evidente tio estas nur malgranda parto de la urbo. Meze inter Berlino kaj Varsovio, Poznano havas propran Esperantan heredaĵon, el kiu Arkones estas ia krona juvelo.
Mi mem devintus ĉeesti Arkones antaŭ jardeko, kiam mi partoprenis la unuan jaron de la interlingvistikaj studoj en Poznano, sed havis konflikton tiam. Mi neniam poste havis alian oportunan momenton por partopreni, ĝis la nuna jaro, sed mi ĉiam restis scivolema pri ĝi. Inter aliaj demandoj, mi scivolis, kio estas la rilato inter Arkones kaj Interlingvistikaj Studoj? Ĉu eblus okazigi ion similan en Usono, ekzemple apud NASK?
Mia scivolemo reaktiviĝis, kiam alia usonano sugestis, ke mi profitu mian loĝadon en Eŭropo por partopreni. Do, mi revenis al Poznano post jardeka foresto. Mi eĉ ĉeestis kelkajn tagojn el la interlingvistikaj studoj. Estis agrabla grupo, preskaŭ 20, kiuj venis de pluraj kontinentoj. Simila al la grupo kiun mi partoprenis iam. Do, ankoraŭ ĉio tre konata.
La lastan tagon, vendredon, ni finis la studsesion kaj pretiĝis iri al la Arkonesejo – tuj apude, ĉe kultura centro de fervojistoj, interesa postlasaĵo de la socialisma epoko. (Kaj verŝajne pro tio, agrable proksime al la fervojstacidomo!)
Mi estis preskaŭ ŝokita kiam mi eniris. Mi ne atendis vidi tutplenan salonegon por simpla kultura semajnfino. Dolĉigis la ŝokon tio, ke mi rekonis plurajn amikojn de tiu mondoparto.
La malferman nokton karakterizis solidareco kun ukrainoj – konkretigite en la formo de ukrainoj loĝantaj en Poznano, esperantistaj kaj ne. La vesperon gvidis ukraina esperantistino loĝanta en Poznano ekde la militeko, Oksana Kovalivska, kiu ne nur prezentis, sed ankaŭ kantis ukrainajn popolkantojn en Esperanta traduko.

Krome, trupo de ukrainaj knabinoj prezentis grupan dancon. Mi komprenis, ke ili ne estas esperantistoj, kaj renkontis unu la aliajn nur en Poznano, post eliri Ukrainion – kaj ŝajnis, ke ankaŭ la familianoj venis por spekti la dancon. Mi taksis taŭga ke Esperantistoj kultivu kaj nutru ligojn kun la ekstera mondo; des pli pro la nuna kunteksto, kun multaj ukrainoj en Pollando por eviti la militon. Mia koro estis pli tuŝita per tiu ‘arta konfronto’ pri ukraina kulturo kaj kontraŭ-milita homeco, ol mi antaŭe supozis.
Mi eksciis dum tiu vespero, ke la nuna Arkones preskaŭ ne okazis, aŭ almenaŭ ke estis minaco, ke ĝi ne okazus. Ne temas nur pri la pandemio, kiu dubigis ĉion, sed krome pri tio, ke ĝi jam devis malhavi la dum jardekoj ĉefan motoron de la aranĝo, la forpasintan Paweł Janowczyk. Oni omaĝis ankaŭ lin dum tiu malferma vespero kaj klarigis pri tiu situacio. Des pli impone, do, ke la organizantoj de la ĉi-jara eldono okazigis tiom buntan programon.
La posta tago, sabato, estis la “ĉefa” tago de Arkones, kun la plejmulto de la prelegoj, kaj la “Miela Vespero” – kiun mi plidetaligos poste.
La plej granda problemo pri la prelegoj? Ke dum preskaŭ ĉiu momento, estis du samtempaj prelegoj, kiuj ambaŭ logis mian atenton. Ĉu prezento de libro pri Esperanta promenado en Berlino, aŭ pri la estiĝo de estona literaturo? Ĉu prelego pri la bicikla mondvojaĝo de Lucien Péraire dum la 30aj jaroj, aŭ pri tradukarto kiel motoro de nia literaturo? Mi devis fari multajn tiajn malfacilajn elektojn. Eĉ malfacilis foriri por tagmanĝi, sciante, ke mi devus maltrafi ion interesan.
Iel mi sukcesis fari tiujn malfacilajn elektojn, kaj eĉ bone manĝi. Kaj vespere restis ankoraŭ unu surprizo – la menciita “miela” vespero. Ne temas pri simpla dolĉa nomo – oni proponis medon al ĉiu partoprenanto por tosti kaj komenci la vesperan programon. Poste, estis varia kaj interesoplena programo: komedio, poem-deklamado, kaj muziko. Mi komprenas, ke dum pasintaj jaroj ankaŭ ofte okazis teatraĵo.
Dimanĉo havis simile buntan programon kiel sabato, nur iom pli mallonge. Posttagmeze venis la momento, kiam mi devis iri kapti trajnon al Berlino, do mi ĝisis, ekpromenis, kaj… perdiĝis, maltrafis la trajnon. En ordo, mi pensis, estas alia post kelkaj horoj, do mi revenis por spekti la lastajn prelegojn kaj ĝui post-arkonesan bieron sub pola suno. Poste, kiam mi maltrafis la sekvan trajnon, mi povis kulpigi nenion krom la bieron, kaj min mem. Feliĉe mi tranoktis Poznane kaj atingis Berlinon la sekvan tagon.
(Mi poste lernis multe pri la vojaĝebloj en la regiono – krom la flughaveno en Poznano, kaj trajnoj el Berlino kaj Varsovio, estas ankaŭ busoj kiuj iras rekte de la Berlina flughaveno al Poznano. Ĉion tion mi notis por postaj jaroj.)
Ĉu eblus rekrei Arkones en aliaj kuntekstoj? Ne. Ĝi situas sur regiona fundamento de pluraj generacioj de spertaj kaj talentaj esperantistoj. Ĉu eblus iniciati ion, inspiritan de Arkones? Mi pensas, ke jes – eĉ se oni komencos iom pli modeste, oni povas kultivi jaron post jaro. Oni ĉiam devas trovi la deirpunkton kaj eklabori antaŭ ol havi ion belan por montri.
Se vi neniam antaŭe partoprenis Arkones, ne maltrafu okazojn dum venontaj jaroj. Kaj ankaŭ ne maltrafu vian trajnon!
Brandon Sowers
2022-10-07 – Inundi en Tailando
Dekesep ek la sepadekesis provinci Tailandana esas tre perturbata per inundi del sezono musonal e del tempesto Noru. Tri vilajani en la provinco Sisaket mortigesis. En la baseno dil fluvio Chao Phraya, preske okacent vilaji afrontas niveli kreskanta dil aquo. La habitanti di Chiang Mai vekis en urbo inundita per la rivero Ping, qua esas brancho-rivero di Chao Phraya. La ministerio di preventado e mildigado di dizastri laboras por rapidigar la drenado dil regioni inundita. (TH)