In diurn vendrdiik in hor sept e un demi, plu ka dudes homi av esed mortifiked e sirka kuatrdes lesed per bomber suisidiik, kel eksplodifiked se in sentr edukasionik Kaaj in kuartier Dashte Barchi in Kabul, urb prinsipal de Afgania. Ist kuartier es habited prinsipale per Hazari, keli es un oktim de Afganiani. Viktimi esav prinsipale femini yun po gradasion eks skol sekundarik, keli fasiav eksamin universitetik in temp de atak. Guvernatorel (Taliban) av kondamned atak. (AF)
Monthly Archives: September 2022
2022-09-28 – Modification contentiose del frontiera inter Ukraina e Russia
Volodymyr (Vladimir) Saldo e Serhiï Yelisieyev (Sergei Yeliseyev), le duces del administration russe del region de Kherson, ha officialmente requeste, a que le region sia annexe per Russia. Yevhen Balytskiï (Yevgeniï Balitskiï) e Anton Koltsov, le duces del administration russe del region de Zaporizhzhia (Zaporozhye), e Lеonid Pasichnyk (Pasеchnik), le capite del Republica Populari de Luhansk (Lugansk) ha requeste lo mesme. On expecta, que Dеnys Pushylin (Denis Pushilin) (ESFP), le capite del Republica Populari de Donetsk, tosto facera lo mesme tamben. Secundo le opinion ukrainian, iste regiones remane un parte integral de Ukraina. (UA) (RU)
2022-09-24 – Elekto en Nauro
Oni elektis ĉiujn deknaŭ parlamentanojn en la oceania lando Nauro. La voĉdonado estas deviga por ĉiuj civitanoj. En Nauro ekzistas tri politikaj partioj: Nauro Unue (liberaloj kaj kristanaj demokratianoj), Demokratia Parto de Nauro, Centra Partio. Sed la politikaj partioj ne estas gravaj; ĉiuj parlamentanoj estas oficiale senpartiaj. Oni spekulas, ke la nova parlamento elektos Russell Kun kiel la novan prezidanton, kiu anstataŭigos la nunan prezidanton Lionel Aingimea. (NR)
Vivo dediĉita al Esperanto kaj Ukrainio
La vivo en Ukrainio pluiras, spite la militon – ankaŭ la esperantista vivo. Ĵus aperis nova libro pri la pioniro Orest Kuzma, kiu eldonis ukrainan lernolibron pri Esperanto en 1922. Komence de la dua mondmilito lia hejmregiono iĝis parto de Sovetio, kaj en 1947 li, same kun multaj aliaj edukitaj homoj, estis deportita al Siberio.

Malgraŭ la milito, la vivo kontinuas. La 20-an de aŭgusto en la Historia Muzeo de la urbo Kolomeo (Kolomija) de la Ivano-Frankivska provinco en la okcidento de Ukrainio okazis prezento de la nova libro de Bohdan Voloŝinskij kaj Miroslava Koĉerĵuk, ”Ukraina stelo de kolomea esperantisto”.
La vivo de Orest Kuzma (1893-1968), la heroo de la libro, estis markita de multaj tragikaj eventoj: la teruraj tempoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj, la nacia liberiga lukto de Ukrainio en 1918-1923 por sia ŝtatiĝo, komunisma subpremo de ukrainoj en 1940–1950…
Malgraŭ io ajn, li ĉiam restis ukraina patrioto, aŭtoritata instruisto kaj altmorala homo, kaj liaj vivovojo, pedagogio kaj socia agado, granda eduka laboro por disvastigo de Esperanto, lasis konsiderindajn postsignojn en la ukraina socio.

La publikigo de la libro estis dediĉita al la 130-a datreveno de la naskiĝo de Orest Kuzma kaj la 100-a datreveno de la aperigo de lia ”Plena lernolibro pri la studo de la Internacia Lingvo Esperanto” (Kolomeo, 1922), kaj la ĉi-jara prezento daŭrigis la tradicion okazigi Orest Kuzma-Tagojn. Lastatempe, preskaŭ ĉiujare, esperantistoj el tuta Ukrainio, same kiel eksterlandaj gastoj, kunvenas Kolomeon somerfine por honori lian memoron.
En 2013, kadre de la festoj dediĉitaj al la 100-a datreveno de la eldono de la kolomea esperanta gazeto Ukraina Stelo, laŭ iniciato de la kolomea enterprenisto kaj mecenato Vasil Antonjuk, estis inaŭgurita memortabulo sur la domo en la strato de familio de Kuzma. Tie iam loĝis la familio, kaj ĝia posedanto estas nun Antonjuk. Orest Kuzma estis elstara kolomea pedagogo, publika figuro, verkisto kaj esperantisto. En la domo mem troviĝas nuntempe muzeo kun ekspozicio pri la vivo kaj agado de Orest Kuzma.
Orest konatiĝis kun Esperanto en 1908 preskaŭ hazarde. En unu el la kolomeaj librovendejoj li trovis ĉifonan libreton sen kovrilo kaj titolpaĝo: la lernolibron de Zamenhof. La adoleskanto decidis aĉeti la libron por paroli kun amikoj en lingvo, kiun neniu krom ili komprenus. Jen kiel lia granda amo al la Lingvo Internacia naskiĝis el amuziĝo, kaj komenciĝis lia vojo al la pintoj de Esperanto.
Orest studis la internacian lingvon kun siaj kungimnazianoj, kaj baldaŭ li trovis la adreson de Universala Esperanto-Asocio en la revuo Pola Esperantisto kaj establis kontaktojn kun UEA. Tio donis al li eblon ekkomunikiĝi kun esperantistoj el diversaj landoj. Kelkajn jarojn poste, laŭ lia iniciato, en 1912 en Kolomeo estis fondita la Landa Societo de Ukrainaj Esperantistoj Postup (Progreso).
Kiel fondinto kaj redaktisto, li komencis eldoni en 1913 la unuan ukrainan Esperanto-periodaĵon en Kolomeo – la ĉiumonatan revuon Ukraina Stelo, kiu aperadis de 1913 ĝis 1914 kaj de 1922 ĝis 1923. Li tradukis en Esperanton kaj publikigis en periodaĵoj verkojn de klasikuloj de la ukraina literaturo: I. Franko, M. Kocjubinskij, V. Stefanik, B. Lepkij, O. Makovej kaj aliaj, historiajn verkojn de M. Hruŝevskij kaj literaturajn studojn.

Orest Kuzma kreis kaj eldonis en la ukraina ”Plenan lernolibron pri la studo de la Internacia Lingvo Esperanto” kaj plurajn mallongajn lernilojn. Li partoprenis en la 8-a kaj 23-a Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj fruktodone kontaktis kun samideanoj en multaj landoj.
Orest Kuzma estis inter la unuaj ukrainaj esperantistoj, kiuj sukcese taksis kaj efike uzis en sia praktika pedagogia kaj kultur-eduka agado la fortegan komunikan potencialon de Esperanto kiel la plej novan rimedon de la internacia interkompreno kaj edukado.
Lerte uzante la eblojn de Esperanto, li kontribuis al la starigo de multkultura dialogo en eŭropaj landoj kaj per Esperantaj eldonaĵoj disvastigis tra la mondo verajn informojn pri Ukrainio, propagandis ĝian historian heredaĵon, la kulturajn kaj artajn atingojn de ukrainoj.
Post la 2-a mondmilito Orest Kuzma laboris kiel instruisto de kemio kaj biologio en lokaj mezlernejoj kaj en lernejo de flegistinoj. En tiu tempo brutala ondo de komunista subpremo kovris la okcidenton de Ukrainio. Ĝi tuŝis ankaŭ la familion de Kuzma, kiu havis rilatojn kun reprezentantoj de la nacia liberiga movado.
En oktobro 1947 ilia domo estis ĉirkaŭita de sovetaj militistoj kaj la familio ricevis nur unu horon por prepariĝi por sia longa vojo. La edzino Maria poste rememoris, ke Orest rapidis kunpreni siajn Esperantajn eldonaĵojn, kiuj estis por li precipe karaj. Orest Kuzma, liaj edzino kaj filino estis deportitaj al Siberio en Rusio.
Tie, malgraŭ la malfacilaĵoj, la iama profesoro de la Kolomea gimnazio ne perdis siajn homecon, laboremon kaj kreemon. La kolomeano kreskigis en Siberio ĝardenon kun frukt- kaj berarboj: pomujoj, ĉerizujoj, frambujoj, ribujoj… Nur post la morto de la sovetia diktatoro Stalin la familio povis reveni Ukrainion en 1956.
Nuntempaj ukrainaj esperantistoj konservas la memoron pri hela ukraina stelo, la nelacigebla kolomea esperantisto Orest Kuzma, kiu lumis en la tagiĝo de la kultura kaj politika reviviĝo de la ukraina nacio komence de la ŝtorma dudeka jarcento.
Petro Palivoda
Le basio eterne
Eternemente io vole esser
in te inamorate
Quando io te basia
io incontra le sempiterne
beatitude del nunc
Io vide tu interne beltate
e me perde in tu molle anima
Sempre nos sera insimul
Nihil nos facera separar
Quando io mira tu oculos
mi corde se transforma a un papilion
que vole volettar via
e seder se in tu capillos fragrante
Quando io te basia
io claude mi oculos
e te vide melior
que quando io te mira
Amor, delecto e joia
scintilla inter nostre labios
Nostre prime basio
probava a me le existentia del magia
Io me plenmente eveliava
post un vita in lethargia
Ubi tu esseva tote mi vita?
Sol nos camminava
trans un mundo sombre
e le sorte nos teneva in separation,
usque al die quando nostre vias
finalmente convergeva
Eternemente io vole esser
in te inamorate
e basiar te sin fin
Io vole sentir tu calor,
caressar tu labios con le mie,
lassar mi lingua incontrar le tue,
tener te in mi bracios
e ascoltar tu respiration
Prende mi mano
que io extende a te
Vade con me ad le poner del sol,
hodie, le ultime die del estate
Lassa me contar re mi sentimentos
Lassa me transformar
amor ad parolas
Ora le sol se approxima al horizonte
Si nos hasta contra illo,
nos pote attinger su luce benevole
e circumferite de radios ardente
perder nos in le eterne basio
Lamento autumnal
Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo?
Studentoj kaj esploristoj el diversaj landoj renkontiĝis en Bonn por diskuti pacismon en la Esperanto-movado el diversaj vidpunktoj. Estis prezentitaj unikaj historiaj materialoj – kaj la nova, franca traduko de La danĝera lingvo de Ulrich Lins.

”Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo?” estis la temo de ateliero por studentoj kaj junaj esploristoj, kiu okazis de la 6-a ĝis la 8-a de septembro 2022 ĉe la Universitato Bonn en Germanio.
La renkontiĝo en Bonn estas parto de triopa serio, kun la ĉefa temo ”transnaciaj emancipigaj praktikoj sub lupeo de esperanta paradigmo”. Surbaze de la Esperanto-movado kiel modelo, la projekto celas pritrakti ajnan novigan kaj aŭtonomian formon de nedeviga asociiĝo inter individuoj kaj grupoj, kiu formiĝis trans limoj kaj engaĝiĝas por pacismo. La formato kunigas junajn esploristojn el diversaj landoj kaj fakoj.
La renkontiĝo komenciĝis per prezento de Bernhard Tuider (Aǔstria Nacia Biblioteko, ANB), Pascal Dubourg Glatigny kaj Denis Eckert pri la kunlaboro inter UEA kaj ANB por la longtempa konservado de unika arkivo kaj raraj malnovaj presaĵoj de la Esperanto-movado. Ili klarigis la kontroladon kaj preparadon de tiuj dokumentoj, kiuj ne jam ekzistis en la Viena kolekto (februaro-julio 2022).
Entute 188 kestoj (el inter arkivaĵoj, fotoj, afiŝoj, aŭdvidaj dokumentoj, libroj kaj periodaĵoj) estis senditaj al Vieno per kamiono. Tie la konserva stato estis ekzamenita, antaǔ katalogado kaj laǔgrada ciferecigo. La katalogado jam komenciĝis kaj ĉiuj eroj el UEA estas identigeblaj per la signaturo V-75.
Tiamaniere oni povas garantii la profesian longdaŭran konservadon kaj disponigon de multaj gravaj historiaĵoj, kelkaj el ili ĝis nun nekonataj, kiel la unua esperanta lernolibro en la araba, presita en Aleksandrio en 1904, aǔ la tre rara ukraina ŝlosilo de Orest Kuzma, aperinta en 1925.
Oni povas mencii ankaǔ dulingvan lernolibron, en la hebrea kaj araba, eldonitan en Jerusalemo dum la dua mondmilito. Inter la mirindaj malkovroj estas tri porinfanaj libretoj, riĉe kaj kolore ilustritaj, el Tbiliso (1909).
Unu el la temoj de tiu sesio rilatis al la teorioj kaj pensoj de gravaj aktivuloj de la eǔropa pacismo. Bernhard Tuider prelegis pri Alfred Fried, kiu verkis multe pri paco, tamen longe restis apartemulo en la pacista movado.
Martin Aust prezentis Fjodor Martens, rusan diplomaton kiu prilaboris teorion pri paco por la internacia juro. Başak Aray analizis la korespondadon inter la filozofoj Louis Couturat kaj Bertrand Russell pri nova mondordo kaj la rilatoj inter imperioj kaj konstruado de paco.
La prelego de Lola Romieux montris la agadon de socialistaj virinoj dum la dua duono de la 19-a jarcento, kiuj subtenis proprajn temojn kaj problemojn ekster la tradiciaj laboristaj institucioj. Tiu deflanka elpaŝo montras klaran similecon kun la agado de esperanto-propagandistoj.
Komuna rondo donis al ni la okazon diskuti tri gravajn esperantlingvajn tekstojn: la tre konatan “Alvoko al la diplomatoj” de Zamenhof (Varsovio, 1915), la neglektitan “Skizo de praktika programo pacifista” de Zielenski (Istanbulo, 1922), kaj la pragmatan pozicion de Verda Majo, esprimitan en ŝia teksto “Al la tutmonda esperantistaro” (Ĉinio, Chongqing, 1938).
David Guérin elektis la romanon Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen de Trevor Steele (1994) kiel bazon por prilumi la adaptiĝon de la pacismaj ideoj en postmilita tempo.
Javier Alcalde partoprenis rete la diskutrondon kaj substrekis la grandan diversecon de la esperantlingva tekstaro pri paco, kaj precipe de la tradukoj al esperanto.
Pliaj prelegoj pritraktis la laǔgradan organizadon de la movado, ĉu por servi internajn celojn, ĉu por plenumi pacigajn aspirojn kun neesperantistoj.
Marcel Koschek analizis la programon de la UK-oj ĝis la unua mondmilito kaj montris la specifajn programerojn dediĉitajn al pacismo, krome la provon establi apartan esperantan pacorganizon.
Amirpasha Tavakkoli prezentis la evoluon de la irana esperanto-movado ekde la fruaj jaroj kun ĝiaj du ĉefaj tendencoj, la laika movado de la Klara Lingvo (Ahmad Kasravi), kaj la bahaisma, kiuj celis la enlandan pacon pere de interkomunuma toleremo kaj komprenemo.
Eric Macpherson Bailón ilustris la originalan kunlaboron de aǔstraj kaj hispanaj esperantistoj (1920) por helpi tricent infanojn el Stirio (suda Aǔstrio) suferintajn la militon.
Nian seminarion kompletigis publika prelego de Ulrich Lins, kiu estas pioniro de la historia esplorado de Esperanto kaj partoprenis la tutan atelieron. Ĉe la Franca Instituto en Bonn, okaze de la apero de la franclingva traduko de lia ĉefverko, li prezentis al pli vasta publiko sian laboron pri ”Danĝera esperanto: Hitler, Stalin kaj Internaciismo ”.
Tiu renkontiĝo estis tre bona okazo ekkoni multajn temojn kiuj ne ofte aperas en tradiciaj historioj kaj veki la intereson pri esperantaj temoj ĉe alifakaj esploristoj. La partoprenantoj venis el malsamaj landoj kaj studas aŭ esploras diversajn fakojn (historio, lingvoscienco, geografio, filozofio kaj politikoscienco) pri komuna studobjekto. Ĉiuj alportis sian propran perspektivon.
Tiu diverseco rilate la partoprenantojn kaj ties temojn igis la renkontiĝon vera sukceso. Pasintjare la renkontiĝo de Esperanto-paradigmo kunvenis en Berlino kaj venontan jaron okazos en Parizo.
Denis Eckert kaj David Guérin
La serion Esperanto-paradigmo organizas Pascal Dubourg Glatigny (Parizo), Denis Eckert (Berlino/Parizo), Bernhard Struck (St. Andrews), Martin Aust kaj Marcel Koschek (Bonn) kun financa subteno de la Franca-Germana Universitato.
Tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio
Kion esperantistoj faru post la milito? Tiun demandon klopodas prilumi István Szabolcs en dua vidpunkta artikolo pri la temo. ”Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subtenas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla”, li skribas.

Mi ricevis inviton de Pascal Dubourg Glatigny por enkonduki kaj gvidi debaton dum la septembra Arkones en Poznano. Ni deziras starigi la demandon “kion ni faros post la milito?”. La celo ne estu pridiskuti la veron kaj malveron de nunaj okazaĵoj, sed imagi kiel ni rekonstruos la dialogon inter Rusianoj kaj Ukrainianoj, ĉu ni esperantistoj havas ion specifan por transdoni, kiel ni rekreos esperon?
Ĉi tiu invito estas granda honoro kaj granda defio.
En tiaj kazoj oni komencas per memekzameno kaj serĉas historiajn ekzemplojn kaj paralelojn, literaturan fonon, moralan subtenon kaj aliajn samideanojn por diskuti sian koncepton. Fine, oni rimarkas, ke ekzistas pluraj manieroj alproksimiĝi al la temo, kaj tio estas ja la sola sekvinda metodo.
La ŝarĝo estas tro granda por mi, sed mi ne forkuras. Mi faros honestan provon.
Mi povus resumi la strategion jene, kun speciala danko al Jozefo Horvath:
- aliri multflanke
- restarigi dialogon
- serĉi komunan platformon, konsentojn
- zamenhofa internaciismo
- UEA ne estas politika ento
- Esperantistoj koncentriĝu je helpado kaj perado!
Sed mi havas multe pli ol tio por diri.
Matene de la 24-a de februaro 2022 mi kuŝis en hospitalo. Mi trapasis korintervenon, ĝi nomiĝas kardiovertado, kiu restarigas la normalan korritmon. Mi estis vekita el anestezo, kiam la rusoj eniris Ukrainion. Eble estus pli bone ne vekiĝi… Seniluziiĝo, malespero kaj honto moviĝis en mia koro. Mi diplomiĝis en Moskvo en 1982 kaj havas multajn ligojn kun la rusa kulturo – mi ne povus konduti malamike kontraŭ la rusa popolo.
”La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj generacioj” (citaĵo el gazetara komuniko de UEA n-ro 1023).
Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subtenas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla. Estas sufiĉe konsterne, ke lando povas esti atakita en Eŭropo en 2022. Ne ekzistas valida kialo.
Mi ankaŭ ne timas nomi la rusajn akuzojn laŭnome pri la murdo de miloj da rusoj. Ĉi tiuj devus esti, aŭ estos, esploritaj ĉe la Haga Tribunalo. Srebrenica ankaŭ ne povus esti neata aŭ malaperigita. Nek Odessa, Nek Buĉa! Ni ne povas esti kaj ne estos indulgemaj.
Tiu ĉi milito diferencas multrilate ne nur de la jugoslava milito, sed ankaŭ de aliaj similaj konfliktoj okazantaj hodiaŭ.
Ĉi tiu milito kunportos novan mondan ordon multmaniere.
Ĉi tiu milito estas tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio. Mi solidare agas kun la popolo de Ukrainio kaj kondamnas la agreson de Rusio. Mi simpatias kun la gepatroj kaj parencoj de la rusaj soldatoj senditaj en sensencan morton.
Antaŭ dek jaroj mi vizitis la ĉarman urbeton Samobor, sudokcidente de Zagrebo. Sur la ĉefplaco troviĝas milita monumento, sur unu el la marmoraj blokoj estas gravurita hungarsona nomo: 18-jara juna soldato falis la lastan tagon de la milito.
La pactraktatoj estas konkluditaj, sed ĉu la repaciĝo efektiviĝis? Kion diras la familio de ĉi tiu soldato kaj tiuj de aliaj falintaj kroatoj, kiuj batalis sian nacian defendan kaj liberigan militon? Kion diras la serboj, kiuj parolas pri militkrimoj lige kun la granda patrujliberiga ofensivo Oluja de la jaro 1995?
La jugoslava ekzemplo estas trafa en multaj rilatoj. Tamen tiuj, kiuj rekomendis repaciĝon en la posteulaj ŝtatoj de Jugoslavio, estis ofte konsiderataj perfiduloj al sia lando, kaj la stigmon de tio ili verŝajne portas ĝis hodiaŭ.
Ĉi tio estas grava leciono, kaj evidente ĝi povas validi ankaŭ por mi, kiu certe ne scipovas, sed ankaŭ ne volas, diri ion por ĉiuj flankoj akcepteblan. Tiuj, kies laboro estas “noti certajn aferojn al si”, atakos ne nur ene de la Esperanto-komunumo, sed ankaŭ hejmlande.
Dudek sep jaroj pasis post la fino de la Jugoslavia milito, kiu ankoraŭ faras siajn damaĝojn. Subgrundaj minoj aŭ neeksplodinta municio kripligas infanojn. La samo okazos en Donbaso kaj ĉie. Estas pli facile kompreni falon en batalo ol timadi en paco, zorgante ĉu io simila okazos al nia infano aŭ nepo.
Ĉu homoj retrovos sian vojon al sia patrujo, ĉu ili eĉ volas kaj povas fari tion, ĉu disigitaj familioj, parencoj kaj amikoj trovos unu la alian? Ĉu media damaĝo estos likvidita? Ĉu ni povas esperi, ke alia nuklea katastrofo ne okazos? Ĉu necesas unu aŭ du generacioj? Ni Esperantistoj povas fari multon por ĉio ĉi kaj por repaciĝo.
Ni devas lasi malantaŭ ni la antaŭajn formojn de patriotismo, patrujamo, sed ankaŭ tiujn de internaciismo, ĉar ni vidis kaj daŭre vidas, ke ili povas facile konduki al tranĉeoj. Ni vidis kiel la socialdemokratoj kondutis antaŭ la Unua Mondmilito. Ili promesis malhelpi la militon kaj poste ili rapidis voĉdoni ĝin en siaj parlamentoj.
Mi esperis, ke Esperantistoj ne falos en tian kaptilon kaj povos montri al la mondo novan esperantisman internaciismon Zamenhofan: ni diras “jes” al ĉio, kio estas bona por ĉiuj nacioj kaj “ne” al tio, kio estas malbona por iuj nacioj. Ni diras “jes” nur al tia patriotismo, kiu profitigas sian landon sen damaĝi la landojn de aliaj nacioj.
Mi rekomendas al la partoprenantoj legi la lastan ĉapitron de Kroata Milita Noktlibro de Spomenka Štimec, aperinta en 1992: “La enterigo”.
Dum la bombado de Zagrebo fare de serboj, Spomenka Štimec havis la forton kaj kuraĝon proklami interpaciĝon, enterigi militon kaj malamon.
Mi memorigas la ŝlosilan ideon de la fama libro de Raymond Schwartz “Kiel akvo de l’ rivero” pri la respondeco de popoloj kaj iliaj gvidantoj (paĝo 340).
La fina ĉapitro de la noveleto “Sennome” de Ferenc Szilágyi temas pri homa digno kaj venĝo.
Mi opinias kaj avertas, ke ni ne povas koni la staton de la movado en Rusio. Ni havas kialon timi pri niaj samideanoj. Ni eliru el ĉi tio!
Tre specifaj taskoj atendas nin: la Esperantistaron ni devas helpi ĉiumaniere. Precipe en la okazo de orfaj kaj duonorfaj familioj. Por trovi unu la alian. Spirita zorgo. Multa atento kaj kontakto, reorganizo. Mi ĉiam pensas pri la infanoj, kies psikon, perceptmanieron, pensadon tro frue, kaose kaj determine atingis la hororoj de la milito, mi timas, ke tro da hororaj impresoj en ili definitive enradikiĝis.
Mi pensas pri infanaj tendaroj, internaciaj renkontiĝoj. Ni devas pensi kiel ni povas pliampleksigi Pasportan Servon. Se necesas ankaŭ perado – ĉar ne ekzistas alia maniero krom dialogo, tiam estu ni pretaj partopreni ankaŭ en tio.
Esperantistoj devas kompreni kaj sekvi ĉiujn procezojn okazantajn en la mondo, ĉu politikajn, ekonomiajn, kulturajn aŭ sciencajn.
Precipe, daŭripovan evoluon kaj pacan kunvivadon de popoloj. Ankaŭ Esperantistoj devas adaptiĝi al la evoluo. Nia afero povos esti realigita, se la mondo prenas nin serioze. Ni havas ankaŭ taskojn, kiujn povas plenumi, kredinde kaj efike, por la profito de la popoloj de la mondo, nur Esperantistoj.
Ni ne povas resti neŭtralaj en la malnova senco ĉe tiuj grandaj paradigmoŝanĝoj. Jen grava demando pri tio, kion faru Esperantistoj post la milito. Estas aferoj, kiuj reprezentas solidan fundamenton kaj ne estas kutime kaj bone konstrui, detruante ilin. Mi ja ne rekomendas tion.
Estas institucioj kaj mekanismoj, kiujn la homaro jam inventis, ni bezonas nur trovi nian lokon en ili. Kaj ni povas krei kelkon novan. Ni komencis fari signifan progreson en ambaŭ direktoj. Sed ni ne transprenu aliulajn rolojn – en evidentaj aferoj. Mi pensas pri la sukcesa laboro komencita en UN kaj ĝiaj institucioj.
Laŭ mi estas bone, ke UEA kondamnis la militon plurfoje, forlasinte sian neŭtralecon antaŭ longe, kaj nomis ĝin laŭnome, vidu la jenajn konstatojn:
“Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj ‒ interalie infanoj kaj virinoj – kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj…”(citaĵo el gazetara komuniko de UEA n-ro 1026).
Mi povas memorigi pri la “Mesaĝo al UN pri la Rusa-Ukraina Disputo” (milito, laŭ UN-terminoj), farita de la Estraro de UEA pere de sia reprezentanto ĉe UN.
“Kun konsterno Universala Esperanto-Asocio, notante la eksplodon de milito inter Rusio unuflanke kaj Ukrainio aliflanke, sin demandas, kial la monda ordo starigita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948 por interalie la paca solvado de interŝtataj disputoj ne sufiĉis en tiu ĉi okazo…”
Ni estas post la sesa monato de la milito, kaj Esperantistoj, ilia universala organizo, sukcesis konservi la ĉefajn valorojn de sia movado. Ili estis inter la unuaj, se temas pri preno de klara pozicio kontraŭ la milito. Kiam ili devis, ili riskis perdi sian rusan membroorganizon por fari deklarojn, eĉ en la okazo de la ĉefdelegito, ili ankaŭ riskis la unuecon de la movado, sed savis ĝin rapida agado per la rezolucio.
Tamen, vidante la ardajn, akrajn kaj eĉ malamajn debatojn, antaŭintajn nian kongreson, mi teruriĝis, kio okazus, se la neamika ekstera, ekstermovada gazetaro havus aliron al ili. Ĉi tio eĉ povus detrui nin kaj la ideojn, kiujn ni ligas al la nova prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN. Al demando de la reprezentanto de UEA ĉe UN li respondis jene:
“…kvankam mi ne parolas Esperante. Sed hazarde mi estas amiko de unu el viaj gvidantoj, kiu konstante rakontas al mi pri la graveco de Esperanto rilate al pacokonstruado kaj al pli bona kompreno. Kun via permeso mi ŝatus peti vin kaj viajn kolegojn veni por konsultiĝo. Mi ŝatus akcepti vian konsilon, kiel Esperanto ne nur kiel lingvo sed kiel spirito de traktado kun homoj, traktado kun malsamaj komunumoj, malsamaj ideoj povas esti pli bone enigita en la laboron de la Ĝenerala Asembleo….”
Mi skribis al mia amiko en mia salutletero: ni volas pensi pri ni kiel veraj reprezentantoj kaj enkorpigantoj de la futuro en la nuntempo, de la paca futuro de la homaro. Kaj mi certas, ke ni pravigos viajn atendojn.
Multaj aliaj cirkonstancoj indikas, ke ni frontas al promesplena kaj bonaŭgura futuro. Kaj en Klaipeda kaj en Montrealo, la prezidanto de UEA, Duncan Charters, parolis pri la graveco de la ideoj de Lapenna: seriozigo, informado, interpaciĝo. La intelekta akcepto de niaj lingvo kaj ideoj estas survoje, precipe kun la ĉiam pli agnoskata agado ĉe UN kaj ĝiaj membroorganizoj, sed ankaŭ aliloke. Informado ekster la movado kaj informado de la ekstera mondo ŝanĝis sian ritmon, iĝis pli rapida. Nenio estos tamen atingebla, se Esperantistoj ne povos esti en paco ĝuste inter si.
Pripensinte ĉion ĉi en la komitatkunsido, mi faris do la jenan proponon: “ni sekvu la sintenon de UN pri militoj kaj paco kaj ni sintenu en maniero, kiu ne pliigas la militemon sed favoras pacajn solvojn”, kaj en la lasta voĉdono mi esprimis mian solidarecon!
La principo de neŭtraleco povas esti diskutata plu. Surbaze de la ĝisnunaj diskutoj kaj anticipante tiujn en Poznano aperas la demando: ĉu ni en Poznano eksaltos kaj kondamnos la konfliktojn okazantajn en cent aliaj landoj?
István Szabolcs
2022-09-19 – Funere del rega
Sentmilos de homes dikted un adie al rega Elizabeth 2-esmi in London in lundie. Miliones de homes observad li seremonie per un televidatione in Grandi Britania, Kanada, Australia e altri landes. Preske dumil kapes e chefes de states e altri persones eminenti asistad li dee-kulte funeral in li Abatia de Westminster. In li fine les silentiad durant du minutes por honora li memorindeso del rega. Sen filio Karlo 3-esmi ja es li nov rego, ma sen kronisatione sal eventa plu tarditem. (GB)
Nubes obscur
Le sono mordente
In nostre dies quasi cata persona ha un smartphone, un telephono intelligente, in su tasca o sacco de mano. Multe personas deveni dependente de iste apparato meraviliose proque illo, in un instante, pote dar nos tote le informationes del internet, facilitar contactos con amicos in tote le mundo, offerer multissime jocos, le possibilitate de prender belle photos, e multe altere cosas.
Multes sape que “smart” significa intelligente in anglese. Ma il anque ha un altere, plus archaic, signification de iste parola: dolor. Iste vetere parola germanic es cognate con le german “Schmerz” e le scandinave “smerte”. Le dictionario del lingua svedese del Academia Svedese scribe que le parola probabilemente es cognate con le parola latin “mordere” (in Interlingua: “morder”) e anque con le grec “σμερδνός” (smerdnós) con le signification “horribile”.
Phone veni del parola grec “φωνή” (phōnē). Un fascinante detalio es le similaritate del radice “-phono”, como in telephono, con le parola “sono”, particularmente considerante que le parolas ha le mesme signification. Ma il non es certe que le parolas ha le mesme radice. Secundo Wiktionary le parola grec veni del verbo “φημί” (phēmí) que significa “parlar”, cognate con le latin “for”, que in le forma declinate “fans” existe in le parola “infante”, litteralmente “non parlante”.Sono veni del reconstruite radice indo-europee “*swenh₂-” con le signification “sonar”. Quando on parla, on sona. Le parolas pote esser cognate, ma forsan il es difficile probar isto.
Ma retornante a “smart”: como le horribile, mordente dolor deveniva intelligentia? Forsan personas que senti dolor disveloppa extraordinari intelligentia, pro poter trovar solutiones a lor stato disagradabile? A vices parolas face viages illogic al autostrata del historia del etymologia.
Le microundas del smartphone, le “dolorose sono”, alora morde le cerebro e lo caleface. Le schermo inunda le cerebro con information. Cata momento libere debe esser plenate con contactos social, intertenimento o notitias. A un latere isto pote esser stressante, forsan horribile, ma forsan il ha un effecto positive, que nos face plus intelligente, accelerante nostre pensar e capacitate cognitive. Il es difficile a saper lo nunc, solmente le tempore nos monstrara le effectos de longe termino.
Sovente, quando veni nove technologia, gente primo non vole usar lo. Illes pensa que illes non lo besonia. Postea, illes deveni fascinate e capturate de illo e lo usa troppo. Le tertie stadio es quando veni balancia: le technologia deveni assimilate in le vita quotidian e un parte natural de illo. Le quarte stadio es quando le technologia deveni obsolete.
Le disveloppamento technologic vade verso de plus in plus grande integration con le vestimentos o mesmo con le corpore human. Alora, vinti o trenta annos de nunc iste apparato “mordente sono” sera obsolete e cata un in vice habera “smarte briller” (“berillos intelligente” in danese) o “smart heads”: computatores implantate in nostre cerebros. In Interlingua nos potera appellar isto simplemente: “capite dolente”.
Kion esperantistoj faros post la milito?
La milito en Ukrainio dividas ankaŭ la Esperanto-movadon. Pascal Dubourg Glatigny demandas sin, ĉu la esperantistoj havas ion propran por diri pri la konflikto, aŭ ĉu ili nur papagas propagandon de la diversaj flankoj. ”Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon de dialogo kaj toleremo”, li skribas en sia vidpunkta artikolo sojle de diskuto pri la temo en Poznano okaze de Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones).
La rusa invado de Ukrainio trafis la esperantistojn ne preparitajn. Ne nur ilin. Multaj homoj ĝis la lasta horo kredis la asertojn de la rusaj oficialuloj. La 5-an de decembro Leonid Slutski deklaris ke eventuala invado estas fabelo. La 17-an de januaro Sergej Lavrov deklaris ke okcidentanoj misinformas pri Rusio preparanta invadon de Ukrainio kaj nesincere pludiskutis la kadukan Minsk-interkonsenton. Kaj tamen la invado okazis, brutale.
La afero fermentas jam de jarcentoj. Ĝi kristaliĝis kiam Pollando rekonkeris suvenerecon de okcidenta Ukrainio. Tiam estiĝis ne nur diversskalaj naciaj konfliktoj sed ankaŭ konflikto inter kapitalisma okcidento kaj komunista Sovetunio. Aldoniĝis poste la perfida promeso de hitlera Germanio liberigi eŭropajn popolojn. Laŭlonge de la jaroj la problemo neniam estis solvita.
Ankaŭ la lingva demando, kutima temo de esperantistoj, ludas sian rolon kaj estas abunde instrumentigata. Ĝi senpere transiras al naciismo, la simpla klarigo kiun oni liveras al la amasoj por ke ili akceptu oferdoni sian vivon en milito. Tial UEA estas la sola tutmonda organizaĵo, kiu en sia statuto klare ligas ”la solvon de la lingva problemo” kun la ”disvolvo de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj”. La politika neŭtraleco de UEA finiĝas kiam estiĝas lingva problemo kaj malestimo al aliaj popoloj.
Rusio pravigis sian invadon per defendo de malplimulto, pravigo kiu inkluzivas ankaŭ la lingvajn rajtojn. Sed la rusia registaro ne plu kaŝas sian pli vastan geo-politikan celon krei tutmondan kaoson (militon) por neniigi la usonan tutmondismon kaj restrukturi la mondon laŭ diversaj influblokoj (usona, rusa, eŭropa, ĉina, barata, brazila ktp…).
Iasence tiu elpaŝo kontraŭstaras la anglalingvan superregon, tamen anstataŭas unuflankan imperiismon per plurflanka imperiismo. La esperantista propono regresos, la malamo inter popoloj kreskos. Estas tute antaŭvideble, ke tiu funde ekonomia konfliko, sub preteksto de lingva kaj nacia subpremo, iam etendiĝos al aliaj mondpartoj. La kaoso estas tute antaŭvidebla, la rezulto de tiu hazarda manovro malpli.
Sed la celo de nia poznana kunveno ne estas diskuti la kialojn, realaĵojn kaj evoluojn de la milito. Ili estas abunde diskutitaj en la esperantaj rondoj ne nur ĉe Libera Folio kaj spegulas la tutan spektron de starpunktoj ĉie aŭdeblaj, ĉu subtene al la rusia invado ĉu al la ukrainia defendo. En okcidento ni ne nur aŭskultas la foje malsimilajn voĉojn de niaj registaroj sed povas ankaŭ libere aliri la retejojn de TASS, Komsomolskaja Pravda, Kommersant kaj aliajn rusajn retejojn. Ĉiu el ni estas bone informita pri la faktoj kaj fantazioj.
Vole nevole, la konflikto atingis la Esperanto-movadon. Ambaŭflanke ies voĉoj verve portas la oficialajn argumentarojn foje atingante neimageblan perforton. Esperanto estis jam plurfoje uzita por militpropagando: dum la unua mondmilito la franca kaj germana registaroj abunde presis esperantlingve, dum la dua same faris la ĉina kaj japana.
Ĉu tamen la esperantismo ne sekvas alian sendependan vojon? Kiam Esperanto estis uzita por ŝtata propagando, ĝi forvelkis: eĉ la longdaŭra kaj persistema El Popola Ĉinio ne plu aperas. Kiam Esperanto estis uzita por rezisti, ĝi prosperis malfermante la horizonton, inspiris forton interpopole kuniĝi kaj forpuŝis timon pri aliaj nacioj.
Nun stariĝas antaŭ ni respondeco kiun ni forgesis. Kiel ni esperantistoj orientiĝas en tiu danĝera kunteksto? Kiun starpunkton ni havas? Ĉu entute ni havas ian? Ĉu gravas al ni nur tio ke estu uzata nia lingvo, por kiu ajn celo? Ĉu, kontraŭe, ni havas ion alian por diri pri la mondo?
Esperanto preskaŭ neniam estis (kaj estos) agnoskita de registaroj kaj interŝtataj organizoj ĝuste ĉar ĝi ligas popolojn preter la intenco de registaroj manipuli ilin por naciista amasbuĉado kaj kaperado de ekonomia intereso. Tial pli valoras la helposervo de UEA ol senfinaj diskutoj pri intencoj kaj agoj. Kiel dum la dua mondmilito, la servo agas silente, kontaktis centojn da esperantistoj, plu tenas la ligon kaj ĝis nun peris konkretan helpon al dekoj da ili.
Hodiaŭ la plejmulto de esperantistoj en Rusio estas mutigita de la nunaj eventoj kaj nur angore atendas la tagon kiam ili estos klasifikitaj kiel eksterlandaj agentoj. En la nuna situacio, tio venos tutcerte, kion ajn ili diras aŭ faras. Eĉ la plej blindaj subtenantoj de la kremla propagando ricevos la baton. Kiel la helposervo de UEA tiam agados? Kiel ni prepariĝas al tia periodo de eksterleĝeco?
Kiel ni plu helpos samgrade al suferantaj ukrainiaj kaj rusiaj samideanoj kie ajn ili troviĝas? Ni konceptu kiel ni postmilite rekonstruos la dialogon inter la du popoloj. Ni kolektu nian historian sperton kaj konsciu pri niaj mankoj. Ni rigardu al aliaj mondpartoj, kie simila konflikto estiĝis aŭ prepariĝas kun pezaj konsekvencoj al homaj rajtoj.
En multaj el tiuj landoj, esperantistoj havas aktivan komunumon. Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon al dialogo kaj toleremo.
Jes, eble, vivinte en nia protektata pure lingva sfero, ni iom preteratentis la naciisman evoluon de la mondo. Sed hodiaŭ urĝas nia tasko.
Pascal Dubourg Glatigny
Polonia facerea su contacto con Hungaria plus stricte
Autor, photo e graphica: hirado.hu
Traduction: Péter Kovács
Le polacos retorna a Hungaria e al collaboration V4. Super isto parlava le prime ministro polonese in un interview imprimite. Le contactos hungaro-polonese ha essite ponite a proba per le approches del duo paises al guerra. A saper: Varsovia criticava le governamento hungare plure vices proque illo accentuava, que Hungaria vole remaner absente del guerra. Le polacos elaborarea un nove collaboration tamben con le V4-s – reportava le Novas del canal televisive M1.
Post le eruption del guerra russo-ukrainian in februario le contactos hungaro-polonese frigidava significativemente. Le governamento polonese criticava le governamento hungare mesmo plure vices. A saper: Hungaria accentuava: illo vole remaner absente del guerra, illo non livra armas e non permitte, que le populo hungare paga le precio del guerra.
In comparation con isto le prime ministro polonese annunciava ora un torno de 180 grados in su interview date al jornal septimanal polonese con le nomine Sieci. Mateusz Morawiecki formulava: le polacos retorna a Hungaria e al collaboration V4.
![]() |
Al question de un jornalista le prime ministro polonese affirmava: ille vide chance al reinitiamento del collaboration e addeva: “Le relationes verso le guerra separava nos vermente multo, ma io pensa, que per le tempore tote altere affaires, in le quales nos monstrava solidaritate, comprehension e supporto va colliger nos de novo. Io multo volerea isto.”
Mateusz Morawiecki sublineava: “Nos pote retornar e al collaboration V4, e al actiones commun con Hungaria sur terrenos, in le quales nos ha commun valores e interesses.” Postea ille addeva: verisimilemente anque le polacos es preste a isto plus tosto ora que in martio o april.
2022-09-08 – Morte del reyessa
Elizabeth II, li reyessa de Britannia Grand e Nord-Irland, Cánada, Australia e altri landes, ha morit circumdat per su familie in li etá de ninant six annus, pos settant annus del regnantie. Centenes de homes assembla se avan li castelle Balmoral in Scotia, li loc de su morte, e in altri locs notábil in ómni landes regnat per ella. Li flaggas es abassat quam un signe del grive. On expecta un discurse de su filio Carolus, li nov rey, e del prim ministra britannic Liz Truss. (GB)
TEJO maldungos oficistojn pro monomanko
Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.
Post la malsukceso ricevi administran subvencion, TEJO alfrontas gravan financan krizon. La organizo perdis pli ol duonon de sia enspezo.
Tio signifis, ke la ĉi-jara buĝeto iĝis nerealigebla, kaj necesis verki novan. La nova buĝeto estis aprobita la 10-an de aŭgusto, kaj laŭ ĝi TEJO ĉi-jare havos deficiton de 31 000 eŭroj.
La nova buĝeto tamen kalkulas je nova subvencio de 35 000 eŭroj, kiun TEJO ricevu de Esperantic Studies Foundation (ESF) aŭ de UEA. Ĉar pli ol triono de la komitato (inkluzive la prezidanton) sin detenis en la buĝeta voĉdono, oni decidis rediskuti la temon dum la komitatkunsido en la IJK.
Kutime la komitatkunsidoj estas publikaj eventoj, malfermaj al ĉiuj, kaj kelkfoje eĉ videblaj per interreto. Sed antaŭ la nuna diskuto, la prezidanto Léon Kamenický anoncis ke ĜDPR – la datum-protekta regularo de EU – malpermesas publikan diskuton pri laborkontraktoj de dungitoj kaj pro tio la kunsido devas okazi private.
La kasisto, Veronika Venislovas, aldonis, ke oni ne rajtas publike diskuti la temon ne nur pro ĜDPR, sed ankaŭ pro ĝentileco. Pro tio, la komitato faris malkutiman decidon kaj voĉdonis por ke neniu ekster la komitato rajtu sekvi la diskuton (krom la kunsidestro kaj la protokolanto).
La protokolo de la diskuto estis publikigita unu semajnon post la kunsido, kun komento ke oni forigis komentojn kiuj laŭleĝe ne povas aperi publike. Malgraŭ la timoj pri ĜDPR, la protokolo pritraktas ĉiun oficiston laŭ ties nomo.
Kvankam laŭ la buĝeto TEJO planis ricevi 35 mil eŭrojn de ESF, laŭ la protokolo, estrarano Tyron Surmon raportis ke ESF rifuzis la subvencipeton. La fondaĵo pretas subteni specifiajn projektojn, kiel la bitigadon de la arkivo de TEJO, sed ne pretas doni monon simple por kovri la deficiton.
Venislovas raportis, ke TEJO petis 10 mil eŭrojn de la Fondaĵo Junularo de UEA. TEJO laŭ ŝi ĉiukaze ricevos 5 mil eŭrojn de UEA por la salajro de teknikisto kaj la profiton de la aŭkcio dum la UK. Aldone TEJO petas donacojn de la membroj de UEA. TEJO krome petis subvencion de Societo Zamenhof ĉe UEA, sed ĝi estis rifuzita.
Laŭ la buĝeto, TEJO planas ricevi 35 mil eŭroj de UEA kaj ESF, sed ŝi diris ke ŝi atendas ricevi nur 20 mil eŭrojn. Tio signifus ke la deficito estus eĉ pli granda ol planite, 46 mil eŭroj anstataŭ 31 mil eŭroj.
Pro la kresko de la deficito, la komitato konsideris ĉu maldungi iujn oficistojn. Venislovas raportis ke se TEJO maldungus ĉiujn oficistojn, post la kostoj de la maldungado, oni ŝparus 45 mil eŭrojn.
TEJO havas kvin oficistojn: unu plentempan, kiu laboras pri AKSO, kaj kvar duontempajn. Ili estas kunordiganto de la volontuloj, oficisto pri eksteraj rilatoj, subvencipetisto kaj komunikisto. Jam en julio, oni decidis ne renovigi la kontrakton de la komunikisto de TEJO.
AKSO estos lanĉita en septembro kaj la teknikisto riparos cimojn ĝis la fino de la jaro.
Dum la kunsido, oni substrekis la gravecon de la laboro de la oficistoj, specife rilate la kunordiganton de la volontuloj kaj la subvencipetiston. Oni diris ke la subvencipetisto estas la plej granda fonto de enspezo por TEJO.
La plej grava demando rilate al la financoj estas ĉu TEJO ricevos la administran subvencion venontjare. Kamenický diris ke la risko ne ricevi la subvencion en 2023 estas malalta, ĉar la buĝeto de la EU-programo estos duobligita, do duoble pli da organizaĵoj ricevos monon.
Oni atendas ricevi la rezulton de la subvencipeto inter marto kaj majo 2023.
La komitato preskaŭ unuanime voĉdonis por du rekomendoj. Unue, oni daŭrigu la kontraktojn de la oficistoj ĝis la fino de 2022, sed ne renovigu ilin en 2023 antaŭ la ricevo de la administra subvencio. Ĝis tiam, TEJO uzos fakturitan laboron.
Due, TEJO ne renovigos la kontrakton de la oficisto pri AKSO (nova retejo kaj administra sistemo) post la fino de 2022, sed en 2023 transdonos la ĉef-respondecon por la teknika subteno de la sistemo al UEA.
Alia temo diskutita estis seksĝenado, ĉar membro de TEJO petis ke la komitato diskutu ĝin post okazaĵo dum IJK. Kiel kutime, la komitato decidis krei laborgrupon por esplori la temon kaj rekomendi ŝanĝojn al la reglamento.
Robert Nielsen
Ruptet
Traduction del canzon „Broken“ del gruppe Tears for Fears.
RUPTET
Inter serchar e li necessitá por comprender
Yo cessa creder que omnicos va esser in órdine
Ruptet
Noi es ruptet
Yo vade a monte e yo es tornat circum e circum
Secretmen moviente quande mi pedes es sur li suol
Ruptet
Noi es ruptet
In li ocul de mi mente
Un litt púer fa un litt mann colerosi
It es amusant qualmen li témpor passa
Muzikalo kronis la unuan postpandemian IJK
La unua ĉeesta IJK post 2019 ĵus okazis en Westelbeers, Nederlando. 233 partoprenantoj kun la averaĝa aĝo de 32 jaroj venis el 30 landoj. Libera Folio petis la ĉef-organizanton, Rogier ”Roĉjo” Huurman, rakonti pri la renkontiĝo.

Libera Folio: Ĉu estis malfacile organizi la unuan IJK post la pandemio?
Rogier Huurman: – Dum la plejparto de la organizado ni ne rimarkis la pandemion. Ni havis en la teamo kelkajn diskutojn pri vakcinaj kaj maskaj reguloj. Jam frue ni decidis, ke ni volas ke la partoprenantoj vakciniĝu. Ĉar tio estas senpaga kaj facila paŝo, kaj multe malpliigus riskojn pri infekto kaj okaze de infekto.
– Kiam ni unuafoje klare difinis la regulon, kelkaj homoj plendis, ĉar ili ne estis vakcinitaj kaj ne volis vakciniĝi. Al tiuj homoj ni proponis pli kostan alternativon: ili antaŭe faru PCR-teston. Finfine kelkaj homoj ne venis pro niaj reguloj, kiuj estis pli striktaj ol la postuloj por eniri Nederlandon tiumomente, sed ni opinias ilin taŭgaj por tiom proksima kaj laciga renkontiĝo.
– Surloke estis laŭ nia scio unu kronvirusa malsaniĝo. La trafito eble kaptis la viruson antaŭe, kaj ŝi memstare decidis vojaĝi hejmen tuj post la pozitiva testrezulto. Unu organizanto maltrafis la plejparton de sia propra IJK pro pozitiva testrezulto (kaj malsaniĝo) la vesperon antaŭ IJK, sed bonŝance li resaniĝis kaj post la rekomendata atendodaŭro povis ĉeesti la lastan nokton. Se iuj aliaj homoj malsaniĝis dum la IJK, ne estis multaj kaj ne danĝere.
Kiuj estis la sukcesoj de IJK 2022?

– Laŭ miaj impresoj kaj la reagoj de partoprenantoj la vespera programo kaj la kongresejo estis grandaj sukcesoj. Kiam NEJ-anoj unuafoje alvenis al la loko, ni tuj vidis, ke ĝi povas gastigi bonegan IJK-n. Ĝi estas tre spaca, kun loko por promeni, tendumi, kaj lago por naĝi, sed ĉiuj ĉefaj konstruaĵoj staras tre proksime: oni povas iradi inter diskejo kaj trinkejo en unu minuto, kaj multaj homoj profitis de tio. La ĉambroj ne estis plej luksaj, kaj la kelkpersonaj ĉambroj rapide forvendiĝis, sed loko kun pli luksaj ĉambroj estus ekster IJK-buĝeto. Sed en bona IJK oni venas al la ĉambroj nur por dormi, kaj eĉ tion malmulte.
– Laŭ niaj statistikoj 25% de ĉiuj partoprenantoj indikis, ke ili estas novuloj. Do ni certe atingis multajn novajn homojn. Ni havis novulan programon en la unuaj tagoj, kurson por progresantoj, kaj Agata planis la tagan programon tiel, ke ĉiam estu iu programero, por kiu ne necesas alta lingvokompreno. Estis familioj kun infanoj, estis junuloj, kvazaŭjunuloj, mezaĝuloj, kaj vizitis diversaj maljunuloj, do mi pensas, ke ni proponis sufiĉe malferman kaj varian kongreson.
– Ni provis kelkajn novajn aferojn en tiu ĉi IJK, kiel fulmvico en akceptejo (por tiuj, kiuj jam antaŭe ĉion pagis kaj aranĝis), temaj diskejoj, junulara movada foiro, nokta fritado kaj integritaj karavanoj. Laŭ mi ĉiuj el ili estis sukcesaj, kaj ni rekomendos ilin al sekvaj teamoj en la Kongresa Komisiono de TEJO.
Kiuj aferoj povintus esti pli bonaj?
– En la manĝejo ni pendigis grandan paperon kun tri kolumnoj: “Laŭdoj”, “Plendoj” kaj “Plendoj pri manĝo”. Ĉiuj tri kolumnoj tute pleniĝis dum la semajno. Kvankam neniu mortis pro malsato, ni ne sukcesis kontentigi homojn per la manĝo, ĉefe en la unuaj tagoj. La vespermanĝo estis varma supo kun pano kaj ŝmiraĵoj, sed pro miskomunikado la porcioj estis komence tro malgrandaj kaj la vicoj longaj.
– La situo de la kongresejo havis alian malavantaĝon: ni tute ne estis videblaj por la ekstera mondo, krom dum la ekskursoj. Neniu ekstera foiro aŭ urba promenado okazis. Krome nia landa sekcio NEJ ne estis aktiva dum la pandemio krom pri organizado de IJK-j, kaj nia antaŭe planita varbado en Nederlando inter lernantoj kaj studantoj tute ne okazis. Finfine ne estis multaj nederlandanoj en la nederlanda IJK, kaj mi vere bedaŭras tion.
– Finfine okazis en tiu ĉi IJK, kiel en plej multaj IJK-j, kelkaj kazoj de seksĝenado. Ni ne bezonis forsendi partoprenanton dum la IJK, sed unu kongresano pro malsekura sento petis kaj ricevis alian ĉambron. Ankaŭ unu aliĝinto estis jam antaŭ la kongreso forbarita pro sendo de minacoj al aliaj. Mi ĝojas, ke TEJO dum la komitatkunveno decidis krei laborgrupon por prevento kaj punado de ĝenado, ĉar ni bezonas daŭripovan, efikan kaj justan solvon por la neeviteblaj kondutaj problemoj inter nekonataj junuloj, eĉ se ili estas esperantistoj.
TEJO ricevis subvencion por organizi muzikalon dum la kongreso, kiuj estis la defioj kaj sukcesoj de la projekto?
– La ĉefa defio estis malaliĝoj: kelkaj muzikalanoj tamen ne povis veni al la IJK, unu el ili eĉ lastmomente pro malsaniĝo. Ni difinis rezervajn aktorojn por ĉiu rolo, sed tiom da ŝoviĝoj preskaŭ rompis niajn kapojn. Alia obstaklo estis horzonoj: kun unu aktoro el Novzelando, du el Ameriko kaj la resto el Eŭropo trovi taŭgan horon por kune rete ekzerciĝi vere malfacilis. Niaj aktoroj multe laboris por lerni siajn frazojn jam antaŭe (aŭ foje nokte dum la kongreso), por laŭeble efike uzi la tempon surloke.
– Kaj laste, ni longe ne sciis, kiel sukcese registri la sonon de tiom da aktoroj samtempe. Ni esploris pri porteblaj mikrofonoj, sed finfine niaj sonteknikistoj Melono kaj Giovanni kreis solvon kun mikrofonoj ĉirkaŭ la tuta scenejo. La subvencio tre helpis tie, ĉar ĝi pagis por la plej bona sonteknika ilaro en multaj jaroj.
– Kaj la rezulto? Multaj kongresanoj vidis kaj aŭdis iom el la preparoj, sed laŭ mi ĉiuj estis trafitaj pro la altkvalita prezento. De la komenco ĝis la fino ĉiu restis en sia seĝo kaj neniu fuĝis al la trinkejo, kiel dum koncertoj foje okazas. Nia ĥorestro Linda liveris harmonian spektaklon de la unua ĝis la lasta noto, niaj reĝisoro kaj helpantoj planis plej bonan uzon de la malgranda scenejo por ĉiuj 15 aktoroj, kaj la publiko ridadis pri la multegaj aludoj al nia propra tradiciaro de junularaj Esperanto-renkontiĝoj.
Robert Nielsen