La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, kiun ŝi komentis.
La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion komence de aŭgusto postulis la tiama komitatano Osmo Buller.
La demando estis vigle diskutita dum la komitata kunsido de UEA en Motrealo, kie ĝin levis la komitatano A por Ukrainio, Jevhen (Eŭheno) Kovtonjuk. Post voĉdono la Komitato instrukciis la estraron “raporti pri la decido pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio ĝis la 30-a de septembro”.
Post la decido prezidanto Duncan Charters atentigis, ke la komitata decido ne signifas, ke la Estraro nepre decidos pri eksigo de la rusia ĉefdelegito, aŭ entute decidos ion ajn pri la afero ĝis la fino de septembro.
– Ni prenos tion simple kiel respondecon raporti. Se ni devos daŭre trakti, ni traktos.
Osmo Buller siaflanke anoncis, ke li forlasos la asocion fine de aŭgusto. Poste Loes Demmendaal, la ĉefdelegito de UEA en Nederlando, anoncis, ke ankaŭ ŝi forlasos la asocion, se UEA ne eksigos la rusian ĉefdelegiton ĝis la fino de septembro.
Post la komitata kunsido la Estraro de UEA laboris rapide, kaj jam la 30-an de aŭgusto ĝi publikigis raporton pri la revizio de ĉiuj ĉefdelegitoj. La ĉefa novaĵo en tiu raporto estas, ke la Estraro la de UEA decidis provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon.
La motivado de la decido estas, ke “ĉiuj ĉefdelegitoj kiel ofichavantoj de UEA kaj reprezentantoj de la Asocio en siaj landoj devas atenti pri siaj eldiroj, ĉu publikaj, ĉu privataj, ĉar en ĉiu momento ili reprezentas UEA kaj iliaj eldiroj respektu la statutajn celojn, statutan neŭtralecon kaj statutajn difinojn de la Asocio.”
Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj ne konformas al la Statuto de UEA kaj damaĝas la publikan bildon de la asocio. Nova ĉefdelegito por Rusio ne povis esti nomumita, ĉar la landa asocio de UEA en Rusio, Rusia Esperantista Unio (REU), “indikis la nedeziron kunlabori kun alia ĉefdelegito”.
Tial, “pro la nuna malfacila politika situacio en Rusio”, la Estraro de UEA decidis provizore ne nomumi ĉefdelegiton en Rusio. La decido estis komunikita al la estraro de REU la 29-an de aŭgusto.
Libera Folio petis komenton de Svetlana Smetanina kaj la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev. Tiuj ne tuj respondis. Osmo Buller respondis nur, ke li devas pristudi la raporton de la Estraro.
Ĉu la neŭtraleco de UEA estas nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? Tion demandas Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo. Laŭ li la agado de la asocio lige kun la milito en Ukrainio neglektas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj kaŭzas damanĝon al la reputacio de Esperanto.
La Placo de Sendependo en la ĉefurbo de Ukrainio.
La kruela milito kontraŭ Ukrainio, kiu ekflamis laŭ la volo de la rusia ŝtatprezidanto Vladimir Putin, akrigis multegajn problemojn. Eĉ simple mencii ĉiujn ne eblas – estas tro da tiuj. La Esperanto-movado ne estas escepto, ankaŭ ĝi estas rekte tuŝita. Temas ne nur pri tio, ke ukrainiaj gesamideanoj jam duonjaron vivas sub la rusiaj bomboj aŭ devis forlasi siajn urbojn kaj hejmojn, parte por fuĝi eksterlanden, parte por ekloĝi en aliaj urboj, kiuj tamen ankaŭ estas bombataj. Tio estas la ĉefa hororaĵo, kvankam kiel dirite ne la sola problemo.
Sed estas ankaŭ alia problema okazo, nome UEA kaj ties “neŭtraleca“ konduto.
La 27-an de februaro UEA aperigis palan, nekonvinkan kaj timidan Gazetaran Komunikon “reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo“. La teksto estis tiom malforta, ke prefere UEA ĝin ne aperigus. (En ĝi ekzemple forestas la vorto “Ukrainio“.) Ricevinte pro ĝi amason da prava kaj justa kritiko UEA post unu semajno elsendis ankaŭ la sekvan GK: pri la starigo de la helpo-servo. Tie la aktuala tragedio jam estis nomita alimaniere: “Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj – interalie infanoj kaj virinoj – kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj“. Dankon almenaŭ pro tio, sed oni atendis ion plian.
En la unua GK estis ripetita la jam milionfoje eldirita frazo: “UEA ne prenas politikajn poziciojn“. Temas do pri la fama “neŭtraleco“ de UEA.
Post tiom longa antaŭparolo ni transiru al la esenca parto de ĉi tiu artikolo. Provu ni kompreni, kio estas la neŭtraleco kaj kial ŝajnas, ke por UEA la neŭtraleco estas nur ŝirmilo.
La Statuto de UEA kaj ties kadukiĝintaj terminoj
Grigorij Arosev.
Tuj kiam oni parolas pri neŭtraleco, oni rememoras la kazojn de pluraj landoj, kiuj anoncas sin neŭtralaj. Sed tio estas absolute malsimila afero, ĉar tie temas pri milita/armea neŭtraleco, kio en si mem estas ege pli grava por la mondpaco. La pli ol 20 neŭtralaj ŝtatoj devigas sin ne partopreni en militoj, ne membri en la defendaj organizoj (ekz. NATO, pli frue Varsovia Pakto), malgrandigi siajn armilarojn kaj nek mem liveri armilojn nek helpi tion kiam temas pri aliaj landoj.
La milite/armee neŭtralaj landoj sukcese subtenis la rezolucion de UN kondamnantan la militajn agojn de la rusia registaro en Ukrainio. La neŭtrala statuso neniel malhelpis ekzemple Svislandon, Irlandon, Japanion kaj Aŭstrion (kaj plurajn aliajn) voĉdoni por la rezolucio.
“Neprenado“ de politikaj pozicioj flanke de UEA havas al la menciita neŭtraleco neniun rilaton.
Jen kio estas skribita en la Statuto de UEA:
UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.
Se oni legus tion en ideala mondo, ĉi tiu alineo kaŭzus neniun demandon. Nun ne estas tiel. Unue iĝas klare, ke la paragrafo estas jam nereveneble malaktualiĝinta, mallertege formulita kaj kunigas nekunigeblajn nociojn. Kion signifas “esti neŭtrala rilate al nacieco/raso/sekso?“ Ĉu tio signifas ke “UEA traktas egalrajte ĉiujn naciecojn, rasojn, religiojn“? Tiu formulo estus multe pli klara, justa kaj eĉ aplaŭdinda. Sed ja estas skribite ne tiel. Se iu nacio buĉus alian nacion dum Universala Kongreso, ĉu UEA restus neŭtrala rilate al la du nacioj? Kredeble ne, UEA kondamnus la okazaĵon. Se iu UEA-membro kiel esperantist(in)o publike kaj uzante Esperanton kiel lingvon diskriminacius reprezentant(in)on de alia sekso, ĉu UEA ne intervenus? Kredeble jes ja. Do UEA ne restus neŭtrala en ĉi tiuj okazoj.
Kion signifas esti neŭtrala rilate al la sociaj problemoj? Jam la supre citita GK pri starigo de la helpo-servo klare montras, ke UEA ja ne estas neŭtrala (kio estas tre bona). Estas multaj aliaj bonaj okazoj, ekzemple ekologio, kio ankaŭ estas socia problemo.
Kion signifas esti neŭtrala rilate al la politikaj problemoj? Certe UEA ne rajtas kaj ne devas agiti por iuj partioj aŭ kandidatoj por prezidaj postenoj en diversaj landoj, tamen se temas pri iuj sangaj konfliktoj kaj militoj, tio jam ne plu estas politiko.
“Paĉjo, en kiun koncentrejon oni nin veturigas? – Mi ne scias, filo, mi ne interesiĝas pri politiko“. Tiel tekstas malnova amara ŝerco.
La mondo estas alia. Senrevene alia.
Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri intenca nekompreno de la ŝanĝo de la mondo kaj same intenca neaktualigo de la arkaika terminaro.
La Universala Deklaracio
UEA ofte apelacias al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Relegu ni ĝin nun. La dokumento enhavas 30 punktojn. Legante ilin, oni konstatas, ke la aktualaj agoj de Rusio en Ukrainio kontraŭas ĉi-sekvajn punktojn: 2, 3, 4, 5, 9, 12, 13, 17, 18, 19, 20, 26, 27, 28 kaj 30!
Krom tio la neglektado de la artikolo 21 estas la baza problemo de Rusio jam de 22 jaroj, kaj ĝi kaŭzis ĉiujn aliajn problemojn, damaĝojn, krimojn, dramojn kaj tragediojn.
Ĉu ne estas sufiĉe da malrespektoj al la Deklaracio, por ke UEA tamen ekkomprenu malaktualiĝon de la nocio “neŭtraleco“?
Oni certe memoras, ke inter la unuaj (aŭ eble vere la unua) iniciatintoj de la nocio “neŭtraleco“ estis Ivo Lapenna. Sed kiel jam dirite, la mondo ekde tiam plene ŝanĝiĝis. Due kaj plej grave: Lapenna “insistis, ke la neŭtraleco de esperantistaj asocioj devis esti ne absoluta, sed demokratie direktita al libereco kaj toleremo: ĉar la Esperanto-komunumo ne povas libere evolui en la cirkonstancoj de faŝismo kaj aliaj totalismaj reĝimoj. Ĉi tiun pseŭdan neŭtralecon … li nomis kancera vundo de la movado“ (citaĵo laŭ La Ondo de Esperanto).
Ni ne uzu la nociojn “faŝismo“ kaj “naziismo“, ĉar ili estas tro fortaj (kaj cetere uzataj de la ŝtata propagando de Putin). Tamen la vorto “totalismo“ plene konvenas por la nuna situacio en Rusio: “Totalismo estas organiza formo de politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu ofte povas ekzisti nur unu partio, tiu de la registaro. Ĝi estas ekstrema versio de aŭtoritatismo“.
Ni ankaŭ ne forgesu, ke Ivo Lapenna estis fervora adepto de la nocio “aktiva neŭtraleco“ – ĉi-okaze emfazita estu la vorto “aktiva“. Ke UEA starigis la supre menciitan fonduson estas brava ago, sed tute ne sufiĉa.
Ivo Lapena estas prave nomata unu el la plej gravaj figuroj de la movada historio. Liajn pensojn kaj opiniojn oni atentu ne nur kiam tio konjunkture taŭgas, sed ĉiam.
Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri intenca neglekto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Por kio UEA bezonas la neŭtralecon nun?
Mi supozas ke UEA, pli ĝuste ties estraro, unuflanke troviĝas en sakstrato (ĉi tie estas subkomprenataj la antikvaj sed daŭre validaj principoj, i. a. la neŭtraleco, kiuj katenas la manojn de UEA-agantoj), kaj aliflanke la Estraro estas nur grupo de timemaj nenionpovuloj. La du kialoj estas strikte interligitaj.
La invado komencita de Kremlo kaj la ĝis nun daŭranta masakr(ad)o de la ukrainia popolo estas tiom kruela, ke silenti pri ĝi aŭ limigi sin per la supre cititaj GKoj estas minimume strange, se paroli malferme – hontinde.
Plejparto de la Estraro kaj Komitato sendube komprenas la tragedion okazantan en Ukrainio. Kaj same preskaŭ ĉiuj komprenas, ke en normala organizaĵo tia persono kiel la nuna A-komitatano por Rusio estus eksigita/maldungita tuj. Sed UEA malrapidas. Kial? Pro la du menciitaj kialoj.
La Estraro timas fari fortan decidon, ĉar ĝi certe provokos kritikon, dum neniu volas esti kritikata, ĉiuj volas esti laŭdataj – la homa naturo estas tia. Kaj la kritiko aŭdata pro la foresto de la decido estas rebatebla kaj rebatata per la Sankta Neŭtraleco – tio ja signifas ke la Estraro agas konforme al la Statuto, ne eblas akuzi la Estraron pri tio! Sed fakte temas nurnure pri malkuraĝo.
(Kvankam eble ne en ĉiuj okazoj. En la diskuto sub iu el la artikoloj de Libera Folio la eksprezidanto de UEA Renato Corsetti skribis: “Mi diru ke pli ol duono de la homaro ne subtenas la opiniojn de la NATO-imperio, ke Usono rajtas militi ie ajn kaj regi la mondon“. Mia demando estis laŭvorte jena: “Usono ne rajtas militi ĉie en la mondo, certe. Ĉu Rusio rajtas militi en Ukrainio? Sinjoro Corsetti, bonvolu diri/skribi plej koncize kaj plej klare: jes aŭ ne?“ Estis ankaŭ aliaj similaj komentoj, sed sinjoro Corsetti respondis neniun el ĝi.)
Mi donu plej proksiman por mi ekzemplon. Mi laboras en Berlino en du ruslingvaj amaskomunikiloj, kiuj tuj post la komenco de la milito rekte kaj neambigue kondamnis la militon, publikigante koncernajn deklarojn. Tio kaŭzis plurajn malfacilaĵojn, ankaŭ financajn perdojn, kiujn mi detale ne listigu, ĉar ne pri tio temas. Sed estis ankaŭ multegaj dankvortoj kaj subteno flanke de tiuj, kiuj samopinias. Ambaŭ kolektivoj opinias sin pravaj kaj pro tio estis tre grave ne silenti kaj ne kaŝi sin malantaŭ eventualaj misprincipoj kiel “ni estas neŭtralaj amaskomunikiloj“.
Evidente por la nuna estraro de UEA estas pli grave provi sidi sur du seĝoj, sed reale ĝi ne sukcesos sidi tiel kaj falos en la estiĝintan truon.
Mi provas kompreni kaj ne komprenas, kiucele tia asocio kia estas UEA nun bezonas la neŭtralecon. La sama sinjoro Corsetti skribis en sia komento, kiun mi parte jam citis: “Se vi amas la Esperanto-movadon, bonvolu ne entiri ĝin en unu el la plej dividaj temoj de la momento“.
Mi ne scias, kio estas “unu el la plej dividaj temoj“. Oni ne rajtas mortigi homojn. Oni ne rajtas ekstermi aliajn landojn. UEA devas tion memori kaj malferme agnoski. Aliokaze ĝi eĉ pli postrestus kaj aspektus fenomeno el la pasinteco.
Mi kulpigas Universalan Esperanto-Asocion pri malkuraĝo, manko de necesaj decidoj, tro malrapidaj agoj kaj rezulta damaĝo al la reputacio de Esperanto.
Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.
Osmo Buller frandas sovaĝajn mirtelojn en Taivalkoski, Finnlando. Foto: Francisco Veuthey.
Libera Folio: Tuj antaŭ la ĉi-jara UK vi postulis en la komitata diskutlisto, ke Svetlana Smetanina estu eksigita kiel la ĉefdelegito de UEA por Rusio. Tio ĝis nun ne okazis. Pri kio temis via propono kaj kion vi opinias pri la diskuto, kiu sekvis la proponon?
Osmo Buller: – La diskuto tuj devojiĝis de tio, pri kio temis mia propono. Mi diris, ke la konduto de Svetlana Smetanina estis ne akceptebla por oficiala funkciulo de UEA kaj ke tial ŝi estu eksigita kiel ĉefdelegito. Ne temis pri tio, ke ŝi subtenis la agreson kontraŭ Ukrainio, sed pri tio, ke ŝi malrespekte komentis, kiam alia ĉefdelegito, Margarita Želve de Latvio, reklamis en sia Facebook-paĝo la ĉi-jaran Esperanto-tagon kaj ĝian sloganon ”Esperanto – monda lingvo por dialogo, ne por milito”.
Ĉu delegitoj de UEA ne rajtu esprimi sian opinion pri aktualaj okazaĵoj aŭ aktivi politike?
– Kompreneble ili rajtas kaj mi ankaŭ esperas, ke ili tion faras en sia propra medio, sed ili ne rajtas ligi UEA al siaj opinioj kaj agado, krom se temas pri ”la lingva problemo en internaciaj rilatoj”, kiu laŭ la statuto estas la escepto al la neŭtraleco de UEA. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio delegitoj rajtas diskuti ne nur en siaj naciaj forumoj sed ankaŭ en Esperantaj forumoj aliaj ol tiuj de UEA, sed tiam ili elpaŝu kiel privatuloj kaj ne kiel delegitoj de UEA.
– Se Svetlana Smetanina argumentus por la ”speciala operaco” kun sobra kaj afereca stilo, mi povus digesti tion. Tio tamen apenaŭ eblus krom teorie, ĉar temas pri agreso kontraŭ la internacia juro kaj la oficiala Rusio mem ne kapablas pravigi ĝin sobre kaj aferece.
Tamen ankaŭ tiuj, kiuj subtenis vian proponon, preskaŭ senescepte pravigis sian subtenon ĝuste per tio, ke Smetanina pravigis la militon.
Osmo Buller prelegas en Helsinko pri la UK okazinta tie antaŭ cent jaroj, en 1922. Foto: Francisco Veuthey.
– Jes, kaj mi komprenas tion, ĉar la kontraŭuloj tuj ekpredikis, ke per eksigo de Smetanina UEA kondutus neneŭtrale, elektante la flankon de Ukrainio. Tial la diskuto tuj devojiĝis kaj poste mi vane substrekis, ke Smetanina rajtas havi sian opinion sed ŝi ne rajtas konduti kontraŭ alia oficiala funkciulo de UEA tiel, kiel ŝi faris. En iu alia kunteksto, en kiu ŝi klare aperus kiel privatulo, ŝi rajtus diri pri la milito, kion ajn ŝi volus, sed ĉi-kaze ne eblis ignori ŝian rolon kiel ĉefdelegito de UEA. Krome, ŝia malestima referenco al la oficiala slogano de la Esperanto-tago maldecas al oficiala funkciulo de UEA.
– Mi vere ne scias, kiel laŭte mi devas emfazi, por ke ĉiuj komprenu, ke ne temas pri subteno al unu flanko de la milito, sed pri la konduto de Smetanina. Se en ŝia loko estus ukrainia aŭ alia ĉefdelegito, tio ne ŝanĝus la aferon.
Post la invado de Rusio en Ukrainion UEA publikigis deklaron, kiun vi forte kritikis en la komitata diskutlisto. Kial?
– Kiam mi unuafoje legis ĝin, estis al mi tuj klare, ke oni mokos kaj priridos ĝin, ĉar ĝi estis tute maltaŭga. Tiel okazis. La ĉefa ridindaĵo estis, ke la teksto ne menciis la agreson de Rusio, aŭ pli neŭtrale la militon en Ukrainio, sed ĝi parolis nebule pri ”militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo”. Por la publika bildo de UEA estus multe pli bone silenti anstataŭ aperigi tian deklaron. Pluraj komitatanoj komentis same.
Ĉu do laŭ vi UEA devus silenti pri la milito?
– Tio estus konforma al la tradicia neŭtraleco de UEA kaj pli prudenta. Per sia deklaro la Estraro elvokis, krom mokoj kaj ridaĉoj, malagrablan diskuton kun postuloj, ke UEA prenu starpunkton ankaŭ pri ĉiuj aliaj militoj kaj konfliktoj en la mondo, kvazaŭ tio estus alia formo de neŭtraleco.
Ĉu ne povas aperi situacioj, en kiuj UEA tamen devas preni starpunkton?
– Decida por UEA estas la politiko de Unuiĝintaj Nacioj, organizaĵo, kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn. La Ĝenerala Asembleo de UN kondamnis la agreson de Rusio kiel malrespekton de la internacia juro kaj de principoj de UN. Tio signifas, ekzemple, ke la teritorioj de Ukrainio, kiujn Rusio konkeris post sia invado, same kiel tiuj konkeritaj en kaj post 2014, por UEA plu estas teritorioj de Ukrainio.
– Sekve ili estas teritorioj ankaŭ de Ukrainia Esperanto-Asocio, la landa asocio de UEA, kaj tiu sama statuso de Rusia Esperantista Unio postulas, ke ĝi ne rajtas aktivi tie nek enkorpigi en sian strukturon lokajn grupojn, kiuj ekzistas tie. Ankoraŭ kiel Ĝenerala Direktoro de UEA mi klarigis tiun ĉi aferon, kiam ĝi aktualiĝis post la anekso de Krimeo.
Kial, laŭ via supozo, nek la Estraro nek la Komitato de UEA sukcesis rapide fari klaran decidon pri Smetanina – en unu direkto aŭ alia?
– Unu kialo povas esti tio, pri kio mi komence parolis, nome miskompreno de mia propono. Certe ĉe iuj temis tamen pri simpatio al la ”vero” de Rusio, se juĝi ekzemple laŭ ŝatoj al iuj afiŝoj en Facebook post la rusia agreso, kiujn mi hazarde vidis. Eblas, ke ĝuste en ilia intereso estis tordi mian proponon por tiel bloki ĝin.
Vi anoncis, ke vi eksmembriĝos monatŝanĝe. Ĉu ofte okazis, ke dumvivaj membroj eksiĝis?
– Dum miaj 26 jaroj kiel oficisto de UEA estis manpleno da kazoj.
Kion, se ion, vi volas atingi per tiu paŝo?
– Mi ne akceptas, ke UEA tenas kiel oficialan reprezentanton iun, kiu vidas alian popolon kiel naziojn kaj malestimas sian kolegon kaj oficialan kampanjon de UEA. Per eksmembriĝo mi ne celas atingi ion. Temas pri mia indigno, kiun profundigas tio, ke la afero treniĝas jam semajnojn, kvankam ĝi estas tiel klara, ke la Estraro povus tuj decidi pri ĝi. Jam pli longe mi sentas, ke tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA. Ekde la 1-a de septembro verŝajne ankaŭ formale estos tiel.
Lastatempe vi esprimiĝis ankaŭ kontraŭ la plano de UEA okazigi Universalan Kongreson en Tanzanio. Pri kio temas?
– Temas pri la jam tradicia principo ne kongresi en lando, en kiu ne ĉiuj asocioj, kiuj apartenas al la strukturo de UEA, povus libere kunsidi kaj iliaj membroj senti sin liberaj kaj sekuraj. Tiu baza kondiĉo ne plenumiĝas en la kazo de Tanzanio. Temas pri lando, en kiu samseksemuloj havas eĉ ne la plej elementajn rajtojn, sed ili estas konsiderataj krimuloj kun minaco de dumviva malliberigo.
UK tamen okazis jam en pluraj landoj, kies homrajta situacio estas kritikata. Kial do UK tamen eblis tie?
– Interalie pro tio, ke ekz. samseksemuloj ne bezonis timi tie kaj Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj povis senprobleme kunsidi, diservoj povis okazi, kaj tiel plu. Ne necesas, ke la homrajta situacio estu ideala, sed ke la programo de UK povu esti libere kunmetebla kaj realigebla kaj ĉiuj fakaj asocioj povu libere kunveni. Estus skandalo, se UK estus asignita al Tanzanio. Tiam LSG devus fari siajn konkludojn, ĉar temus pri malrespekto de ĝia kunlabora kontrakto kun UEA.
La estraro de UEA ĝis la fino de septembro raportos al la komitato pri sia decido rilate la eksigon de la ĉefdelegito por Rusio. Tion decidis la komitato post longa diskuto kaj voĉdono.
Jevhen Kovtonjuk parolas en la komitata kunsido.
La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio, neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion komence de aŭgusto postulis komitatano Osmo Buller.
Buller ne plu membras en la komitato, sed la saman demandon en la vendreda komitata kunsido en Montrealo levis la komitatano A por Ukrainio, Jevhen (Eŭheno) Kovtonjuk. La temo estigis viglan diskuton kaj la komitata kunsido devis esti longigita.
Vicprezidanto Fernando Maia atentigis, ke la ĉefdelegitojn elektas la estraro kaj ne la komitato. Li ricevis fortan subtenon de Renato Corsetti:
– Ĉi tiu komitato laŭ mi devus peti al la estraro solvi ĉi tiun problemon en la kadro de siaj normalaj laboroj, diplomatie kaj sen damaĝo al la asocio.
Hans Becklin, komitatano A por TEJO, atentigis, ke la komitato tamen estas la supera organo de UEA, kaj principe povas instrukcii al la estraro eksigi ĉefdelegiton. Prezidanto Duncan Charters argumentis, ke ĉiukaze la afero devas esti traktita delikate.
– Tio bezonas diplomatian laboron, ĉar unu el la solvendaj aferoj estas la minaco de la ukrainia asocio forlasi UEA, se restos la rusia, kaj inverse minaco de la rusia asocio forlasi UEA, se restos la ukrainia. Do vi vidas la diplomatian problemon kiun ni havas. Sed mi volas eniri tion kun maksimuma bonvolo, por provi teni ĉiun en la kadro de UEA kaj ne komenci forigi individuojn kaj asociojn. Tio estos precedenco.
Jevhen Kovtonjuk atentigis, ke Ukrainia Esperanto-Asocio ne minacis forlasi UEA.
– Estas kelkaj esperantistoj en Ukrainio, kiuj postulis tion, sed la ĝenerala linio de la estraro de UkrEA kaj la mia kiel komitatano estas tute alia. Ni ne postulas eksigon de REU. Sed mi kiel komitatano strebas, ke estu justeco.
Li atentigis, ke la ĉefdelegito de UEA en Rusio estas reprezentanto de UEA, ne de Rusio, kaj tial ne povas fari elpaŝojn, kiuj kontraŭas la statuton de la asocio.
– Ni ne devas fari el tio militon inter asocioj, tute ne. Estas multe da rusaj esperantistoj, kiuj subtenas ne la propran prezidenton, mi diru. Kaj ni eĉ helpas al ili, ĉar ankaŭ ili havas problemojn. Ni helpas al ili trovi ĝustan vojon al eksterlando. Ankaŭ ili estas rifuĝintoj, ĉar ili ne povas toleri vivi en tiu lando. Tio estas alia aspekto de la afero, sed mi volas ankoraŭ akcenti, ke ni ne estas malamikoj.
Ĉefdelegito Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, pri kiu ŝi faris la kritikatajn komentojn.
Tiu elpaŝo de Kovtonjuk ricevis aplaŭdojn de multaj ĉeestantaj komitatanoj. Prezidanto Duncan Charters dankis pro la klarigo.
– Efektive estas multaj onidiroj. Ankaŭ la ĉefdelegito de Rusio plendis pri misinformoj. Mi ne scias ĉu mi volas diri pli, sed ŝi en konversacio diris, ke tio, kion oni raportis pri ŝiaj diroj ne estas vera, kaj oni povas scii tion, ĉar ne estas laŭ ŝia stilo.
Hans Becklin atentigis, ke TEJO diference de UEA jam tre konkrete esprimis sian solidarecon kun ĉiuj, kiuj suferas de la milito.
– Se vi petas ke ni ne instrukciu la estraron nun, kiam do ni povas atenti konkretan raporton pri la ĉefdelegito de Rusio? Ĉar mi scias ke en la komitata listo oni plurfoje petis reagon antaŭ difinita tago, kaj reago komplete ne venis. Do daŭre ŝvebas tiu demando, ĉu oni eksigos aŭ ne. Mi petas ke la estraro donu al ni daton, jen la tuta afero.
Fernando Maia replikis, ke ne eblas postuli de la estraro tujan reagon, des pli tuj antaŭ la kongreso, kiam la estraro estas tre okupita de aliaj aferoj. Li diris, ke la estraro baldaŭ okupiĝos pri la rekonfirmo de ĉiuj ĉefdelegitoj, do ankaŭ tiu por Rusio.
Duncan Charters ripetis, ke la afero devas esti traktita delikate.
– Se ĉefdelegito elpaŝas kun deklaro, kiun ni trovas neakceptebla por UEA, la unua paŝo estas kontaktiĝi kun tiu persono, certiĝi pri la vero de tio, kio estis raportita, kaj komprenigi al la individuo, kial tio estas problemo por la asocio.
Renato Corsetti refoje proponis, ke oni lasu la estraron pritrakti la aferon kaj donu al ĝi ses monatojn por tio. Dietrich Weidmann, komitatano A por Svisio, kontraŭdiris lin:
– Kelkfoje ankaŭ nenion fari povas kaŭzi gravan problemon al la asocio.
Pli akre reagis Hans Becklin:
– Mi principe ne akceptas la ideon, ke UEA atendu tiel longe, kiam ĝi estas informita klare kaj detale pri kontraŭstatuta ago de ajna delegito, sed precipe de ĉefdelegito. Mi volas substreki, ke vere por mi tio, ke oni traktos tion kiel normalan aferon en la listo de renovigo de cent ĉefdelegitoj estas absolute ofenda kaj neakceptebla.
Vicprezidanto Fernando Maia refoje insistis, ke la afero devas esti traktita diskrete.
– Ne ĉiuj komitatanoj konsentas, ke ni devas trakti tion publike. La estraro ne devas plene akcepti sen vera analizo la tuta prave emociajn opinojn de kelkaj. Ni devas vere pesi ĉiujn opiniojn, tiel ni agas prudente kaj racie, ne emocie.
Krome malĝusta decido laŭ li povus havi gravajn sekvojn.
– Jes, ni povus tute bone trakti tion specife pri la rusa samideanino, sed se ni faras tion, ni ignoras la eblajn sekvojn. Do ekzemple ni povas esti taksataj kiel kontraŭrusia organizo, ni povas endanĝerigi la vivojn de diversaj esperantistoj de Rusio. Do tio ne estas ofendo, sed estas pli ampleksa kompreno, ke oni devas zorge antaŭenpaŝi. Pro tio mi ne volas videbligi la diversajn problemojn kaj krei iujn danĝerojn por rusiaj samideanoj aŭ eĉ por Esperanto ĝenerale en Rusio.
Post longa diskuto Jevhen Kovtonjuk faris formulis proponon pri decido:
– Por ke nia diskuto havu almenaŭ iun videblan rezulton, mi havas konkretan proponon, ke la komitato rekomendu al la estraro ĝis la 15-a de septembro doni sian decidon pri eksigo de la ĉefdelegito.
Aliaj komitatanoj proponis, ke la vorto “eksigo” ne estu en la decido, sed plimulto deziris sekvi la formulon de la ukrainia komitatano. Aliflanke la limdato estis ŝovita al la fino de septembro.
Laŭ la fina voĉlegita formo de la propono la komitato instrukcias al la estraro raporti pri la decido pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio ĝis la 30-a de septembro. Per 12 voĉoj por kaj 8 kontraŭ la propono estis aprobita. La kvanto de sindetenoj ne estis kalkulita, aŭ almenaŭ tio ne evidentis en la reta elsendo.
Post la decido prezidanto Duncan Charters atentigis, ke la komitata decido ne signifas, ke la estraro nepre decidos pri eksigo de la rusia ĉefdelegito, aŭ entute decidos ion ajn pri la afero ĝis la fino de septembro.
– Ni prenos tion simple kiel respondecon raporti. Se ni devos daŭre trakti, ni traktos.
Osmo Buller pli frue informis la komitaton de UEA, ke li forlasos la asocion, se oni ne eksigos la rusian ĉefdelegiton ĝis la fino de aŭgusto. Libera Folio petis lin komenti la decidon de la komitato. Li respondis:
Jevhen Kovtonjuk, la komitatano A por Ukrainio, rakontis pri la milito en Ukrainio en aparta programero dum la Universala Kongreso en Montrealo. En la komitato de UEA li levis la demandon pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio.
Jevhen Kovtonjuk rakontis pri la milito en Ukrainio.
La programero Situacio en Ukrainio — demandoj kaj respondoj en salono Lapenna de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo estis organizita rapide, ĉar pro vizaj malfacilaĵoj nur merkrede Jevhen (Eŭheno) Kovtonjuk, la organizinto de la aranĝo, alvenis al Montrealo. Ĉeestis ankaŭ du aliaj ukrainaj esperantistoj, Ihor Halajĉuk kaj Viktor Pajuk.
Komence Kovontjuk informis pri la ĵusa decido de komitato de UEA rilate la ĉefdelegiton de UEA en Rusio, Svetlana Smetanina. Kovontjuk diris, ke li postulis en komitato tion, kio estas reale atingebla, kaj sekve ne temas pri eksigo de Rusia Esperanto-Unio ekzemple.
La komitato post voĉdono akceptis la proponon de Kovtonjuk, laŭ kiu la estraro raportu al la komitato ĝis la fino de septembro pri sia decido rilate la eksigon de Smetanina. La eksigon pli frue proponis Osmo Buller, kiu ne plu membras en la komitato.
Kovonjuk rakontis, ke necesis aranĝi apartan kunvenon pri Ukrainio, ĉar jam multaj homoj persone demandis lin pri la situacio en la lando. La kunvenon partoprenis pli ol 60 kongresanoj. Li emfazis, ke temas pri liaj personaj opinio kaj vidpunkto.
Unue li atentigis, ke ne temas pri milito inter Ukrainio kaj Ruslando, sed pri atako de Rusio en Ukrainion. Laŭ li, Ukrainio havas nur du eblecojn, kontraŭstari aŭ subiĝi, meza ne ekzistas.
– La milito ne ekestis tute hazarde, ni esperis ke ĉio estas glate, sed ne okazis tiel. Radikoj de tiu milito, la tensio inter Rusio kaj Ukrajnio, ekzistis jam dum multaj centoj da jaroj.
Kovontjuk difinis, ke Rusio estas kiel ido de Kijiva Rusjo – sed nun granda fiŝo volas manĝi malgrandan fiŝon. Tio estas logika al caro de Rusio, Putin, laŭ Kovtonjuk.
– Homoj kiuj estas pli aĝaj memoras bone Sovetunion. La sovetaj respublikoj ne estis frataj, sed estis devige unuigitaj perforte, li diris.
La nuna milito, laŭ li, ne estas malgranda, sed ĝi estas milito pri la estonto, ĝi estas decida pri tio, kien iros la homaro. Ĝi koncernas ĉiujn landojn de Eŭropo kaj havas influon al tuta mondo, ankaŭ pro tio ke Ukrainio estas la dua lando en la mondo rilate eksporton de tritiko kaj sunflora oleo.
La milito laŭ li havas multajn flankojn, sed la plej grava estas la sufero de ukraina popolo. Kovtonjuk rakontis, ke li vizitis Irpin kaj Buĉa, la nun tutmonde konatajn antaŭurbojn de Kijivo.
Kiam tie aperis la unuaj malamikoj, ili laŭ Kovtonjuk faris barilon sur la vojo tra kiu eblis fuĝi el tiuj urboj. Homoj ĉe la barilo estis pafitaj sen demandi. La rusiaj soldatoj ankaŭ detruis sencele domojn de civiluloj, li rakontis.
Multaj el la demandoj rilatis al tio kiam la milito povas finiĝi. Komence, diris Kovontjuk, ĉiuj opiniis ke la milito finiĝos dum unu semajno, sed laŭ lia sento la milito bedaŭrinde daŭros pli ol unu jaron. Se okazos io eksterordinara, kiel morto de la ”caro” aŭ pli aktiva partopreno de Eŭropo en la milito, ĝi laŭ povas finiĝi pli rapide.
Li diris, ke estus bezonata pli granda kontraŭstaro al Putin en Rusio: venki Rusion estas tro malfacile, io devas okazi interne de Rusio. Li konstatis ankaŭ ke la potenchavuloj de Rusio tre bezonas eksteran malamikon, por ke la propra popolo ne ribelu.
Laŭ Kovontjuk la informo ke rusaj armiloj estas malnovaj kaj ne trafas bone estas uzata kiel preteksto por atakoj al civilaj objektoj.
Al demando pri tio, ĉu en Esperantujo oni aŭdas falsajn novaĵojn, kaj kion esperantistoj devus fari kontraŭ ili, Kovtonjuk respondis, ke Ruslando faris falsan informadon ĉie jam antaŭ la milito, precipe enlande.
Li opiniis, ke se iu eksterlandano parolas pri tio kio okazas en Ukrainio, estus pli bone aŭskulti ukrainianojn mem pri tio, kio okazas en ilia hejmlando. Falsaj informoj laŭ li troviĝas ekzemple en la Facebook-grupo ”Socio, religio, politiko” kaj en Vikinovaĵoj, kiujn laŭ li redaktas subtenantoj de Putin.
Kovontjuk rakontis, ke li scias pri unu esperantisto el la orienta parto de Ukrainio, kiu servas en la armeo. Viktor Pajuk aldonis, ke esperantistoj el Odeso volontulas en la defendo de sia hejmurbo.
Kovontjuk ne havis bonan respondon al demando, kial ne videblas aliaj politikistoj en Ukrainio krom la prezidento Zelenskij, sed laŭ li estas normale en milita tempo, ke aliaj politikistoj restas flanke kaj ke oni ne aŭdas multe pri ilia agado. Ĉiu politikisto laŭ li povus utiligi la militan situacion por flankigi siajn konkurantojn, sed tion oni ne konsideras prioritata en nuna situacio.
Kovontjuk emfazis, ke nun, kiam por ukrainianoj estas pli facile veni al Eŭropo ol por rusoj, okazis ke ukrainanoj fakte helpis rusojn, kiuj volis lasi sian landon, trovi lokon kaj vojon eksterlanden.
La konata kanada muzikisto Yves Desrosiers pasintjare publikigis sian unuan albumon en Esperanto. Nun partoprenantoj de la kongreso en Montrealo povis ĉeeste ĝui lian prezenton en Esperanto.
En 2021 okazis en Montrealo la registrado de la spektaklo ”Nokta ŝoforo” de Yves Desrosiers tute en Esperanto, produktita de Universala Esperanto-Asocio kaj sponsorita de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK).
Post sia kunlaborado kun la plurlingva kantistino Lhasa de sela (La Llorona) kaj sia francigo de kantoj far la rusa poeto Vladimir Visockij (”Volodia”), Yves Desrosiers devis fatale renkonti Esperanton. La rezulton oni povis ĝui mardon, la 9-an de aŭgusto, ĉe la teatro Imperial, kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo.
La ĉapelita muzikisto aŭdigis la erojn de sia lasta KD, Nokta ŝoforo, antaŭ atenta aŭskultantaro, kiu varme aplaŭdis la foje meditemajn, foje rokstilajn kreaĵojn. Kvazaŭsonĝaj bildoj akompanis la muzikon sur scenej-funda ekrano.
Desrosiers invitis nin sperti kun li la longan solecon pensoplenan de vojaĝo sencela en aŭtomobilo, punktita de haltoj en moteloj kaj motorpaneoj.
La ses muzikistojn (inkluzive la filon de Desrosiers mem) oni bone aŭdis, malgraŭ etaj sonproblemoj, interalie, kelkaj instrumentoj estis ne sufiĉe aŭdeblaj. Kiam li ne alparolis la publikon rekte, la kantisto aŭdigis recitadon, kiun li mem surbendigis. Eble li devus refari tiujn, ĉar lia prononcado en Esperanto intertempe grande pliboniĝis.
Tamen, tiuj detaletoj ne malpermesis al ni ĝui poeziplenan verkon, kiun kelkaj spektantoj ne hezitis kompari kun la muziko de Pink Floyd! Oni povas nur esperi, ke Yves Desrosiers daŭrigos sian rilaton kun nia lingvo, kaj ke li decidos ne nur ludi gitaron, sed ankaŭ kanti pli ofte, ĉar lia voĉo estas emocianta kaj kortuŝa.
Ne plu okazos la programero “Centra Oficejo respondas”, ĉar la CO ne plu povas respondi, klarigis la estraro de UEA en Montrealo. Anstataŭe okazis ”UEA respondas”, kun ĉeesto de estraranoj kaj la ĝenerala direktoro.
La kongresa informejo.
Eble kvindeko da kongresanoj kolektiĝis al salono Lapenna por aŭskulti kion estraranoj Amri Wandel, Fernando Maia, Duncan Charters, Alex Kadar kaj So Gilsu kune kun ĝenerala direktoro Martin Schaeffer respondis al demandoj en la programero ”UEA respondas”.
En la salono estis ankaŭ reprezentanto de la kongresa fako, nun ekster UEA: Peter Baláž de la organizaĵo E@I. Li sidis inter la publiko, tamen komentis kelkajn demandojn.
Laŭ la estraro ne plu necesas aparte aranĝi la du tradiciajn programerojn ”La estraro respondas” kaj ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la laboro de la Centra Oficejo ŝanĝiĝis tiel, ke ĝi ne plu povas respondi.
Laŭ la kongresa poŝtelefona apo la programero devus okazi en salono ”Nourmon” (la nomo de la salono fakte estas Nourmont), kvankam la kongresa libro indikis la ĝustan salonon. La kongresa apo ne montriĝis pli oportuna ol la papera libro, ĉar pli frue laŭ ĝi unu programero “La angla lingvo en Kanado” laŭ la apo estis nuligita – kvankam la prelego reale okazis.
La estraranoj fieris pri tio, ke UEA jam duan fojon havis pozitivan financan rezulton en la pasinta jaro. Laŭ ili la asocio nun estas survoje al financa resaniĝo.
La franca ĉefdelegito Renée Triolle demandis pri la Jarlibro kaj esperis, ke ĝi reaperos nun, kiam la financa situacio estas pli bona. Laŭ Triolle la Jarlibro estus utila en publika informado pri Esperanto. Lige kun la nuligo de la jarlibro en 2018 aŭdiĝis promesoj, ke ĝi povus reaperi en formo de ”almanako” aparte mendebla, eventuale ĉiun duan aŭ trian jaron.
Pri la eventuala reapero de la Jarlibro la estraro nun ne havis klaran respondon. Tamen unu el la ĉefaj eroj de la Jarlibro, la delegita reto, ŝajne perdas sian rolon, ĉar multaj delegitoj ricevas malmulte da petoj de membroj.
Al demando de Francesco Maurelli pri planoj organizi hibridajn kongresojn la vicprezidanto Maia respondis, ke ”en la horizonto estas” havi ĉeestan Universalan Kongreson kaj ankaŭ virtualajn kongresojn. La unua virtuala kongreso estas planita por novembro.
Multaj programeroj laŭ la estraro estas spekteblaj rete ankaŭ dum tiu ĉi kongreso, sed limigoj estas kostoj kiujn la filmado kaŭzas – kaj ankaŭ la tempozonoj, ĉar kiam la kongreso okazas en unu loko, la tempo por iu alia mondoparto ne estas oportuna, se temus pri rekta elsendo el la kongresejo.
Laŭ Amri Wandel la scienca programo estas sukcese hibridigita. Marde dum la scienca kafejo en la salono estis proksimume 40 partoprenantoj, dum rete la aranĝon sekvis proksimume 15 personoj. Venontjare en Torino estas plano fari la kongreson pli hibrida, ĉar tie la teknikaj ebloj estas pli bonaj kaj ankaŭ pli malmultekostaj.
Michel Boris Mandirola demandis pri la membronombro de UEA. Al tio Fernando Maia respondis, ke pasintjare la membronombro estis 4 400, pli alta ol en la jaro 2020, sed ĉi-jare la pasintjara membronombro ankoraŭ ne estas atingita.
Ankaŭ ne estas konate, en kiu dato normale funkcianta libroservo estos en nova loko. La nuna libroservisto Ionel Oneţ pensiiĝos jarfine. La estraro promesis informi la membrojn tiam, kiam la funkcianta libroservo estos en Slovakio.
Multaj el la publiko plendis pro tio, ke ne ĉiuj laborantoj de UEA ĉeestas la kongreseron pri respondoj, ekzemple reprezentanto de la libroservo kaj la kasisto de UEA. Devus ebli aranĝi la ĉeeston de tiuj personoj, se oni volus tion, oni opiniis.
La nova estraro planas uzi demandarojn al membraro por sia strategia laboro. Ankaŭ post la kongreso la nova kongresa fako sendos al la partoprenantoj enketilon pri la sukcesoj kaj malsukcesoj kaj pri tio, kion necesus plibonigi kaj kion eventuale forlasi el la kongresa programo.
La nova kongresa fako ankaŭ malkovris siajn planojn. Estonte ne estos tiel, ke unu persono dum la tuta jaro okupiĝos pri la kongreso. Anstataŭe la kongresa fako intencas uzi la laboron de fakuloj tiam kiam ĝi estos bezonata, klarigis Peter Baláž. Por la nuna kongreso la laboron faris ses personoj, el kiuj tri mem ĉeestas en la kongreso.
Ĝenerale dum la programero ne estis multe da kritikoj kaj aŭdiĝis eble pli da laŭdoj al la estraro ol kutime.
Post diskuto, la komitato de TEJO aprobis novan buĝeton por 2022. Sed tuj post la voĉdonado la eliranta prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, agnoskis ke li ne subtenis la buĝeton kaj proponis rekomenci la diskuton. ”Estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj”, li skribis.
Pro la nericevo de administra subvencio de 85 000 eŭroj, la estraro de TEJO devis prepari novan buĝeton. Ĝi estis prezentita al la komitato dum komitatkunsido la 23-an de julio.
Laŭ la nova plano, TEJO havos deficiton de 31 000 eŭroj – sed eĉ tia rezulto dependas je ricevo de subvencio de 35 000 eŭroj de ESF kaj/aŭ UEA.
Kutime la buĝetoj de TEJO estas aprobataj preskaŭ unanime. Ĉi-foje tamen estis multe malpli da subteno. Nur 13 komitatanoj voĉdonis jese, 8 sin detenis kaj 1 voĉdonis kontraŭ la aprobo de la buĝeto. Se oni konsideras ke 12 komitatanoj maltrafis la voĉdonadon, malplimulto de la komitato subtenis la buĝeton.
Surprize, la prezidanto Léon Kamenický kaj la Ĝenerala Sekretario Rogier Huurman sin detenis. Alia estrarano, Inès Kahin, ne voĉdonis, nek la onta kasisto, Wilson Foo Yu Kang. La aliaj estraranoj voĉdonis jese.
Kamenický skribis al la komitat-retlisto ke li konsideras la buĝeton nur “provizora”. Ĉar aperis “novaj informoj” rilate al la provoj gajni novan subvencion de ESF aŭ UEA, li proponis ke la komitato rediskutu la financojn dum la sekva komitatkunsido, ĉefe la dungojn, ĉar ili estas la plej granda elspezo de TEJO.
Li ne klarigis kia nova informo aperis aŭ pri kio precize li volas diskuti, nur ke “temas pri tikla temo kaj tiklaj informoj pri niaj dungantoj.”
Li krome kritikis la financan staton en TEJO:
– Konsiderante ke mi eliras la estraron, mi povas ankaŭ honeste diri ke estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj. Mi tre dankas al la tuta estrara teamo ke ili komprenis la gravecon de la temo kaj ĉiuj provis iel kontribui, sed ni bedaŭrinde ĉesas havi ideojn kaj plej verŝajne devus akcepti la konsekvencojn de la multjaraj strukturaj problemoj de nia organizo kaj lerni de la eraroj (inter tiuj strukturaj problemoj estas ekzemple: malbona kaj malrapida fluo de informoj, malmulte da homfortoj kiuj okupiĝus pri financoj, /…/ tro ambiciaj projektoj, malapero de strategiaj aktivuloj, malmulte da rimedoj por ne fari aferojn lastmomente).
Li komparis la situacion al tiu de la klimatŝanĝo sed diris ke “ankoraŭ estas tempo por trovi solvojn.”
La sekva komitatkunsido okazos ĉeeste marde la 23-an de aŭgusto dum la IJK en Nederlando. Oni nun diskutas, ĉu la kunsido estu publika aŭ ne.
Clay Magalhães ekde 1996 volontulis en la kongresa fako de UEA, en la Centra Oficejo. En 1999 li estis dungita de la asocio – kaj en 2022 maldungita, post longa, sukcesa kariero kiel Konstanta Kongresa Sekretario. En ampleksa intervjuo de Libera Folio li rakontas pri siaj spertoj kaj esperoj.
Clay Magalhães kun la kato Koreto.
Libera Folio: Vi laboris ĉe la Kongresa Fako de UEA ekde 1999, kaj ŝajne jam antaŭ tio havis aliajn taskojn en la Centra Oficejo? Rakontu kiaj estis viaj unuaj spertoj en la CO, kaj kiel ŝanĝiĝis la laboro dum via tempo tie?
Clay Magalhães: – Mi fakte jam de 1996 ĝis 1998 volontulis en la Kongresa Fako de UEA, en la Centra Oficejo. En 1999 mi dungiĝis kiel Kongresa Asistanto. La etoso en la CO ĝis la jaro 2000 estis nekredeble bona, la kolegaro havis harmonian kunlaboron (kaze de laboraj diskutoj neniu emfaza vorto estis prenita kiel persona atako aŭ admono) kaj unu el la grandaj plezuroj de la oficistoj estis la du kafopaŭzoj tage, kiam estis interŝanĝoj de ideoj pri diversaj problemoj en la oficejaj taskoj kaj, ĉar tiutempe ĉiu komunikado (parole kaj skribe) inter la homoj en la CO okazis ekskluzive en Esperanto, kiel naturan sekvon, ni ricevis ankaŭ spertiĝon pri la lingvouzo mem.
– La CO estis fakte modelo por la movado, ne nur lingve. Tiam venis la jaro 2000, kiam iuj homoj kun obskuraj celoj lanĉis kalumnian kampanjon kontraŭ unu oficisto surbaze de falsaj akuzoj. Tio kondukis al krizo, kiu kulminis per pluraj demisioj dum la UK en Zagrebo en 2001. Pro tio la etoso ŝanĝiĝis komplete, kun ia plibonigo kiam Osmo Buller revenis al la CO, al la posteno de Ĝenerala Direktoro, sed tiuj falsaj akuzoj kaj krizo lasis profundajn vundojn en la memoro de la kolegaro.
– Dum la lastaj jaroj, la jaroj de la fina malmunto de la CO, la etoso estis sufiĉe sombra, la volontuloj ricevis pli bonan traktadon ol la oficistoj, ekzemple, pli ol unu fojon grava novaĵo pri la oficejo estis unue (aŭ nur) dirita al la volontuloj.
La Centra Oficejo malpleniĝas.
– Pri la ŝanĝoj en mia laboro specife, mi, kiel KKS, havis la tempan bonŝancon, rilate al la teknikaj ebloj, kaj la kuraĝon efektivigi la transiron de la papera al la reta epoko, se temas pri la UK-oj. Malgraŭ kontraŭaj voĉoj mi funkciigis la retan mendilon (kun la helpo de Andrej Grigorjevskij, programisto de UEA), tamen sen ĉesi liveri paperajn formularojn/dokumentojn, ĉar daŭre ne ĉiuj povas aŭ volas uzi la reton. En la reta mendilo, krom povi mem fari kaj ĝisdatigi siajn mendojn mi petis la aldonon de “Anonctabulo” por ke unuopuloj povu serĉi kunloĝantojn dum la UK-oj, kaj mi ebligis ke la kongresanoj mem povu aldoni personajn informojn en la oficiala invitilo por peti vizon kaj mem eltajpi ĝin. Ĉio tio multege rapidigis la tutan proceduron kaj por la kongresanoj kaj por la organizantoj.
– La lasta atingo de mia epoko estis la enretigo de la Kongresa Programo tiel ke ĝi estu havebla realtempe kun la lastminutaj programŝanĝoj kaj indikoj kiel atingi la kongresajn salonojn, ĉio tio facile alirebla pere de la UK-retejo, kun aparta agordo por poŝ-telefonoj kaj multe uzata de la kongresanoj en Lahtio.
Kion vi pensas pri la evoluo de UEA dum la lastaj du jardekoj? Kiel vi vidas la estontecon de la asocio?
– Antaŭ 20 jaroj komenciĝis la malmunto de la Centra Oficejo, kaj nun tiu “projekto” estas preskaŭ finita. Mi ne kredas je koincidoj, je hazardaj okazaĵoj, ĉar la decidoj de la sinsekvaj estraroj gvidis al la malmunto de la CO. Temas pri longtempa agado laŭ pli-malpli konscia plano, kies realigadon oni gvidis malantaŭ la kulisoj. Se gravaj movadanoj, tiuj influpovaj, ne konsentus kun la vojo prenita, ili, en iu momento, certe aŭdigus sin, ĉar tempo ne mankis por haltigi la aferon.
– Mi ne scias ĉu tia UEA, kian la nunaj estraro kaj komitato volas, havas estontecon. Almenaŭ ne kiel UEA. Aspektas kvazaŭ la celo estas transdoni la organizitan movadon al privataj/familiaj entreprenoj.
Kiam Libera Folio raportis pri maldungoj en la Centra Oficejo, vicprezidanto Fernando Maia protestis, kaj asertis, ke neniuj estis maldungitaj. Ĉu same ankaŭ vi ne estis maldungita?
– Al mi estis donitaj du opcioj: unue, ke mi akceptu la ĉesigon de mia laborkontrakto kaj ricevu iom pli da kompensoj ol la leĝo postulas ĉe maldungoj – aŭ due, ke mi ne akceptu la ĉesigon de la laborkontrakto, devigante UEA formale peti permeson al la laborinstanco de Nederlando maldungi min, kaj tiam mi ricevu nur la minimumon kiun la leĝo postulas por maldungoj.
– Tamen, ĉar la estraro kaj komitato aprobis la transdonon de la Kongresa Fako al Slovakio, mia advokato diris ke tio estas sufiĉa kialo por ke la laboroficejo tuj aprobu mian maldungon. Do, kiel vi vidas, UEA trovis manieron facile seniĝi de mi. La sola diferenco estis en la oficiala nomo de tiu maldungo kaj en la kompenso donita al mi. Kontraŭvole mi devis akcepti mian maldungon (aŭ kiel ajn la estraro volas nomi ĝin).
Vi havas longan sperton pri organizado de Universalaj Kongresoj. Kiam UEA decidis estonte aĉeti tiun servon de eksteruloj, ĉu ankaŭ vi proponis viajn servojn? Ĉu la organizaĵo E@I estis elektita inter pluraj proponoj?
– Kiam en julio 2021 mi estis oficiale informita ke ĝis la fino de 2021 mi devos ĉesi labori por UEA ĉar E@I faris proponon por transpreni la Kongresan Fakon, mi demandis kial oni ne petis ke ankaŭ mi faru proponon por organizi la UK-ojn sendepende, ekster la kadroj de UEA? La respondo de Fernando Maia estis, ke se mi volas mi rajtas fari proponon, sed ke mi devas rapidi ĉar ene de kelkaj semajnoj la estraro devas prezenti al la komitato la koncernan decidon.
– Aldone estis dirite al mi, ke jam de 2019 la financa komisiono serĉas “solvon” por la Kongresa Fako. Dum la alia kandidato havis monatojn – se ne jaro(j)n – por pretigi proponon, mi trovis ege maljuste doni al mi nur du aŭ tri semajnojn por ke ankaŭ mi faru proponon, sekve tial mi decidis ne eniri “konkurson” en kiu mia pozicio estis dekomence malfavorata.
– Ĉu estis aliaj kandidatoj krom E@I? Mi mem ne scias pri iu ajn alia kandidato por transpreni la Kongresan Fakon.
Ĉu vi okupiĝis pri la organizado de la ĉi-jara UK? Se ne, kiuj estis viaj labortaskoj dum la lasta tempo?
– Mi plene okupiĝis pri la 107-a UK nur ĝis decembro 2021, laŭbezone/sporade de tiam ĝis februaro 2022.
Clay Magalhães pretigas Duajn Bultenojn de la 105-a Universala Kongreso por ekspedo en februaro 2020. La kongreso tiujare ne povis okazi pro la pandemio.
– Kiam en oktobro 2021 oni informis min ke mi devas subskribi mian maldungokontrakton ĝis la fino de 2021, mi volis jam tuj ĉe la subskribo ĉesi labori por UEA, sed la Ĝenerala Direktoro konvinkis min resti dungita ĝis julio 2022, por ke mi povu instrui kaj konsili pri la organizado de la ĉi-jara UK. Mi akceptis lian proponon sub la kondiĉoj, ke mi ne faras la Duan Bultenon, kongresan programon, Kongresan Libron kaj, kompreneble, ke mi ne ĉeestos en Montrealo. Sekve, de oktobro 2021 e@i jam sciis ke ĝi respondecos pri la 107-a UK kaj povis de tiam bone pretiĝi por sia unua UK.
– Ekde la momento de la subskribo de mia maldungo mi havis retajn kunsidojn por klarigi al E@I la funkciadon kaj preparadon de la UK-oj, okupiĝis pri la librotenado de la bankaj kaj internaj kontoj de la kongreso kaj finis tiun de la Belfasta UK, ordigis kaj pakis la UK-havaĵojn kaj dokumentojn por eventuala forsendo al Slovakio kaj faris aliajn laborojn laŭ la peto de la Ĝenerala Direktoro, kiu respondecas pri la Centra Oficejo kaj pri la labor(ig)o de la oficistoj.
– En februaro 2022 mia alir-rajto al la retmesaĝoj de la Kongresa Fako estis ĉesigita sen antaŭa averto. Post tio, mi daŭre volonte respondis al demandoj de la Ĝenerala Direktoro pri la UK-laboroj kaj al tiuj pri la UK faritaj de la novaj organizantoj, ĝis ĉesis veni tiuj demandoj.
La ĉi-jara kongreso estos la unua post la pandemio, se oni povas diri, ke la pandemio jam pasis. Longe ŝajnis, ke ĝi iĝos rekorde malgranda, sed lastatempe la nombro de aliĝintoj subite kreskis. Ĉu okazis ia varbokampanjo? De kie venis la novaj aliĝintoj?
– Kiel dirite, mi ne plu okupiĝis pri la organizado de la 107-a UK ekde februaro 2022, kiam E@I plene transprenis la UK-organizadon, tial mi ne povas scii ĉu estis aŭ ne iu kampanjo. Amuze ke mi mem ne ricevis mesaĝon de la Kongresa Fako post februaro 2022, eĉ se dum iom da tempo post tio mi ankoraŭ estis notita kiel kongresano. Andrej realigis la komputilan programon por la UK-administrado laŭ miaj petoj, do, mi scias ke ne eblas ke iu hazarde ĉesas ricevi mesaĝojn pri la UK, des pli ke neniam tio okazis al mi!
– Mi ne scias de kie venis tiom da lastminutaj aliĝoj, afero nekutima por la UK-oj. Krome la propandemiaj reguloj por eniri Kanadon ne ŝanĝiĝis kaj la flugoj en la tuta mondo iĝis ege kaosaj kaj multekostaj. En iu momento iu skribis al mi demandante kial ŝi ricevis konfirmon de sendo de aliĝilo al la 107-a UK, kvankam ŝi mem ne plenigis la retan aliĝilon. Esplorinte la aferon mi konstatis ke pluraj homoj de la sama lando estis plenigintaj la retan aliĝilon ene de sama horo. Kiam mi pridemandis ilin, ĉiuj ili rezolute respondis ke ili ne nur ne plengis la aliĝilon sed neniel intencas iri al Kanado.
– Miajn eltrovojn mi prezentis al la Ĝenerala Direktoro, inkluzive de la nomo de la UEA-homo, kiu kontaktis tiujn “kongresanojn”. Unu el tiuj homoj du tagojn antaŭ la komenco de la UK skribis al mi, ke ŝiaj mesaĝoj al la Kongresa Fako, kun demando pri la afero kaj peto ke ŝi ne estu notita kiel kongresano (ĉar ŝi ne petis tion), restis senrespondaj. Mi pensas ke pri la vera nombro de kongresanoj eblos scii nur surloke en Montrealo.
Kiel nun statas la aferoj en la Centra Oficejo? Ĉu ĝi estas plene preparita por vendo? Ĉu oni trovis lokon por la ĉefa parto de la biblioteko, kiun ne transprenis la Nacia Biblioteko de Aŭstrio?
En Seulo.
– Unu el la kutimoj en la CO post la emeritiĝo de Osmo Buller estas la manko de komunikado/informado al la oficistoj pri la Asocio, do, mi ne estis informita pri tio ĉu la domo jam pretas por vendo, ĉu oni trovis sufiĉe da lokoj por gardi la restantajn meblojn kaj havaĵojn, kiuj ne iros al Vieno aŭ Slovakio.
– Mi povis vidi ke en la lastaj monatoj estis du forportadoj de skatoloj al Vieno, sed kio estis prenita de la Biblioteko Hodler kaj Arkivo de UEA, nur la homoj de Vieno scias, ĉar laŭ tio, kion mi povis sekvi, neniu reprezentanto de UEA kontrolis la pakadon de tiuj valoraj libroj/broŝuroj/fotoj/dokumentoj.
Laŭ la estraro, UEA plu havos Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg. Kia estos la nova ejo de la asocio, kaj por kio estas loko tie?
– Mi estis nur unu fojon en la hartondejo kiu funkciis en ĝia teretaĝo, kaj mi neniam havis aliron al la supraj etaĝoj, loĝejo de la volontuloj. Mi dubas ĉu estas sufiĉe da loko por ĉiuj volontuloj plus almenaŭ unu UEA-oficisto en tiu teretaĝa ĉambro. Mi timas ke la malgranda amplekso de la ĉambro kaŭzos kolizion inter ĝiaj okupantoj.
Vi dediĉis pli ol dudek jarojn de via vivo al laboro ĉe UEA. Kun kiaj sentoj vi nun forlasas la Centran Oficejon? Kion vi faros nun?
– Mi ne nur laboris por UEA, sed ĉiam provis fari la plej bonajn decidojn por la Asocio, mi ne miksis personajn interesojn en la laboron. Mi sopiros la mirindajn bonajn kunlaborantojn (la kolegojn en la CO, LKK-anojn kaj helpantojn, kaj elkore dankas ilian helpon por la UK-oj), tiujn homojn kun kiu eblas interŝanĝi spertojn, tiujn, kiuj kapablas kompreni ke la dinamiko de la UK estas alia ol tiu de lokaj aŭ naciaj renkontiĝoj, mi sopiros la homojn, kiuj fidis je miaj kapabloj, pruvitaj kiel ĉeforganizanto (KKS) de 19 el la 27 UK-oj, kiujn mi kunorganizis (de la 81-a ĝis la 107-a UK). Miajn ses unuajn UK-ojn kiel KKS mi organizis sola en la CO, same kiel la 103-an, 104-an, 105-an kaj 106-an UK-ojn.
– Mi ne sopiros la ĉiujaran neceson provi konvinki iujn tro entuziasmajn lokajn esperantistojn ke iliaj “novaj” ideoj por la UK estis jam provitaj kaj fiaskis, ke la Esperanta publiko ne pretas aĉeti la ideojn vendatajn en semajnfina kurso pri merkatiko.
– Mi bedaŭras la indiferenton flanke de la movadanoj kaj de tiuj, kiuj faris la decidon kiu kulminis en mia maldungo kaj malmunto de la CO. Neniu el ili demandis mian opinion, ĉu mi havas ion por diri pri la afero, ĉu la organizado de UK-oj ekster UEA estas bona ideo. Ĉiuj prenis la vortojn de la estraro kiel absolutan veron, eble pro pigreco mem pensi aŭ esplori pli profunde la dokumentojn kun tiuj proponoj (tio se la estraro entute provizis la komitaton per dokumentoj por ke tiel grava decido estu farita). La vervo de Fettes dum la komitatkunsido dissendita per Youtube ne surprizis min, ĉar Fettes de multaj jaroj proksime kunlaboras kun E@I.
– Kio donas al mi iom da trankvilo rilate al la estonto de la UK-oj, estas ke E@I povus havi konsilantojn el la UEA-estraro mem, kie ŝajne ĉiuj kompetentas pri ĉio – unu estrarano diris ke li mem organizas kongresojn kaj alia diris, ke familiano lia tion faras, dirite kiam ili provis bagateligi miajn rekomendojn pri la UK-oj… Mi, universitata diplomito pri Turismo kaj Eventomanaĝerado, en la organizado de UK-oj dum 26 jaroj, el kiuj 23 kiel oficisto de la Kongresa Fako kaj 19 jarojn kiel KKS, homo kun la piedoj sur la tero, kion povus diri? Mi nur esperas ke la venontaj kongresoj estos bonaj!
– Miaj planoj por la estonto restas momente nur ĉe mi.
Kvarcento da kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon. La komitato aprobis la jaran raporton kaj petis klarigojn pri la vendo de la domo. Ankoraŭ ne klaras la sorto de la libroservo. Unu komitatano malsaniĝis je KOVIM, kaj oni enkondukis maskodevigon.
Komuna foto de la kongresanoj.
La Nacia Vespero kutime estas unu el la plej popularaj programeroj de Universalaj Kongresoj, ĉar tie estas prezentataj, ofte sur alta profesia nivelo, specifaĵoj de la loka kultura heredaĵo – ĉefe muziko kaj danco. La sabatan Nacian Vesperon en Montrealo ĉeestis proksimume kvarcent kongresanoj, kio ŝajnas indiki, ke sufiĉe granda parto el la 842 aliĝintoj pro diversaj kialoj ne povis alveturi.
En la dimanĉa programo krom solena inaŭguro kaj komuna fotado estis la unuaj prelegoj de la kongresa universitato kaj aparta prelego pri la historio de Kebekio kaj Kanado. Okazis ankaŭ interalie ekumena diservo.
La komitato en sia dua, dimanĉa kunsido praktike unuanime aprobis la estraran raporton kaj la financajn dokumentojn de la asocio por la jaro 2021. Diskuton dum la kunsido vekis ĉefe la decido vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176 kaj la sorto de la diversaj servoj de UEA, kiuj antaŭe estis prizorgataj en la Centra Oficejo.
Prezidanto Duncan Charters klarigis, ke la kongresa fako de UEA jam transiris al la organizaĵo E@I en Slovakio, dum intertraktado pri la transdono de la libroservo al la slovakiaj aktivuloj daŭras.
– Pri libroservo ni ankoraŭ diskutas, ni ne bone progresis pri tio. Estas linioj konsentitaj, sed ne subskribita kontrakto.
Tamen laŭ Charters estas jam ”sufiĉe klare”, ke la libroservo iros al Slovakio.
Malpli klare estas, kio okazos pri la ĉefa parto de la biblioteko Hector Hodler. La Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno transprenis malpli ol 5 procentojn el la librokolekto de UEA – la cetero el ĝia vidpunkto estas ”duoblaĵoj”.
– Ni ankoraŭ rigardas diversajn eblojn por la biblioteko, ĉar ankoraŭ restas aĵoj, kiuj ne iras al Vieno, sed bezonas konservadon. Unu el la proponoj estis la bavara biblioteko, kien iris la kolekto de Munkeno, sed tio ne estas ankoraŭ solvita.
Post la unuaj komitata kunsidoj unu komitatano malsaniĝis je KOVIM kaj izolis sin en la hotelĉambro. En lundo la komitatanoj ekportis maskojn. Foto: Jukka Pietiläinen.
En ĵusa alvoko pri volontuloj UEA skribas, ke konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj, sed laŭ Charters ne estas problemoj pri la servoj.
– Pri la aliaj servoj de la asocio, koran dankon al Martin [Schäffer], ĉar ĉio bone funkcias. Oni ofte diras, ke UEA perdas laboristojn… Do, kelkaj fakte emeritiĝis, kaj pro tio Martin faris la alvokon, sed neniu servo malfruas el tiuj ligitaj al UEA, kaj kelkaj eĉ okazas sufiĉe rapide, kiel ĝiroj inter UEA-kontoj.
UEA pli frue ricevis proponon de 1,1 milionoj da eŭroj por la domo, sed ĝi nun estas proponata por vendo por la prezo de 1,8 milionoj. La altigo estis farita laŭ propono de makleristo, sed laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer en la nuna situacio verŝajne ne eblos ricevi tiun prezon:
– Nuntempe la prezoj jam ne estas ĉe la plej alta nivelo, do povas esti tamen ke ni ne atingos tiun altan prezon sed iomete devas rezigni de nia postulo. Tio estas parto de la vendoprocezo, sed mi esperas ke ni ricevos pli altan prezon ol origine estis pensite.
Pri la malplenigo de la domo por vendo laŭ Martin Schäffer povos okupiĝi TEJO-volontuloj kaj aktivuloj de diversaj proksimaj urboj.
– Krome oni jam ekis la laboron, ni luis en ĉi tiu jaro stokspacon por jam gardi diversajn aferojn… Kaj ni havos supozeble ankoraŭ kelkajn monatojn ĝis ni devos malplenigi la domon.
Kristin Tytgat, komitatano A por Belgio, scivolis, ĉu estas plano pri tio, kiel la mono estu investita.
– Kompreneble ankoraŭ ne estas tute klara plano. Ni havas bankistojn kiuj konsilas, sed se ni decidus investi iun parton en nemoveblaĵo, tio devus esti eĉ pli zorge pripensita, respondis Martin Schäffer.
– Ne povas esti fiksaj planoj, ĉar ni ne scias, kiam la vendo estos, sed ni en la komisiono esploras diversajn eblojn por diversigi la investon, aldonis Francesco Maurelli, membro de la financa komisiono de UEA.
Responde al demando de Rob Moerbeek pri la lastatempa inflacio, Martin Schäffer respondis, ke la inflacio utilas al UEA.
–Inflacio plus pli altaj rentoj en la obligacia merkato por UEA estas bona. La fakto ke ni nun havas multe malpli grandajn kostojn signifas, ke tiu inflacio ne donas problemon, kiel se ni havus tre multajn elspezojn. Ni ja devos pagi pli por revuoj kaj aliaj aferoj, sed la eblo ke ni pli bone povos investi nian monon, tio donos al UEA eĉ grandan ŝancon.
Alexsandro Cesário, komitatano B el Brazilo, demandis, ĉu la malpliigo de la oficistoj multe malhelpis la ĉiutagan funkciadon de UEA. Respondis denove Martin Schäffer.
– La procezo de redukto estis ene de pluraj jaroj, do ni havis la eblon adaptiĝi duflanke. Unue ni revidis kiel organizi la laboron, parte ni nun havas pli bonan teknikon, uzas malpli da papero, uzas modernajn rimedojn. Ankaŭ iuj laboroj dum la jaroj reduktiĝis: la kvanto de pagopetoj en 2005 estis multe pli alta, ankaŭ la librovendoj, ktp. Do estas iu procezo kiu daŭris dum multaj jaroj, sed dum multaj jaroj oni ne reduktis la laboristaron.
Tamen la redukto de laborfortoj signifis, ke restantaj homoj devas intense labori, li aldonis.
– Estas granda laborŝarĝo al iuj homoj. Mi vere laboras tre multe, ankaŭ sabate kaj nokte ofte sidas antaŭ komputilo por plenumi taskojn por helpi al membroj. Sed tion mi faras kun plezuro kaj kelkfoje mia familio devas elteni tion.
Lunde oni eksciis, ke unu el la komitatanoj malsaniĝis kaj ricevis pozitivan rezulton de KOVIM-testo. Post tio prezidanto Duncan Charters enkondukis novajn regulojn, kiujn li komunikis en retpoŝto al la komitato antaŭ la sekva kunsido:
– Ĉiuj portu maskon krom kiam ili parolas. Ni ne povos enlasi personojn sen maskoj. Bedaŭrinde pro manko de viva mikrofono kaj laŭtparolilo por la ĉambro, vi eble devos komuniki senmaske, sed vi povas veni al libera spaco por tion fari. 2-metra distanco estas rekomendata.
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en lundo dum la Universala Kongreso de Esperanto. Plej populara ĉi-jare estis la branĉo ”mikronovelo”, en kiu partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj. Entute partoprenis 173 verkoj.
BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu. Partoprenis 53 verkoj de 24 aŭtoroj el 17 landoj [7 el Azio, 3 el Afriko, 12 el Ameriko, 31 el Eŭropo]
La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Reĝino-nokt” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Mi ŝatus vidi…” de Benoît Philippe el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La lampiro” de Sylvain Barrier el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Cimbalaro” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Tim Westover,Trevor Steele, Miguel Fernández Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 4 el Azio, 10 el Ameriko, 23 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Rekviemo” de Sara Spanò el Germanio.
La dua premio estas aljuĝita al “La pentraĵo” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Speguloj” de Sara Spanò el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Strato Memoro” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.
BRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández. Partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 10 el Azio, 9 el Ameriko, 34 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nigra truo” de Emanuele Bovio Regano el Italio.
La dua premio estas aljuĝita al “La bela kaj la bestio” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kiu ĉeas?”” de Pascal Vilain el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Laŭmorale” de Christian Rivière el Francio.
BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 lando [2 el Ameriko, 2 el Eŭropo].
La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La bakisto kaj la profeto” de Raffaele Del Re el Italio.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik Patroprenis 9 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 1 el Ameriko, 4 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Sekvanta” de Amir Naor el Israelo.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kurtfilmo” de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Helpoferto” de Stela Besenyei-Merger el Hungario.
Honora mencio estas aljuĝita al “Enkonduko al ‘La Krizolo’” de Brandon Sowers el Usono.
INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian. Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo].
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A.A. Milne.
BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao. Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Azio, 2 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco” de Federico Gobbo el Nederlando.
BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [4 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la Verkoj: “Ne foriru” de Ewa Grochowska el Francio, kaj al “Menestrelo” de Nikolaj Neĉajev el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Kiel la Tero belas” de Ewa Grochowska el Francio.
La tria premio estas aljuĝita al “De kie vi estas?” de Federico Gobbo el Nederlando.
Unuafoje post 2019 okazas ĉeesta Universala Kongreso. La komitato de UEA en sia unua kunsido en Montrealo elektis novan estraron – sen grandaj ŝanĝoj. Duncan Charters plu prezidos. Gbeglo Koffi ne estis elektita kiel komitatano C.
La komitato de UEA unuafoje kunvenis hibride – parto de la komitatanoj ĉeestis fizike en Montrealo, alia parto ĉeestis rete.
En sabato komenciĝis la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Origine tie devis okazi jam la 105-a UK en 2020, sed ĝi estis nuligita pro la pandemio. Nuligita estis ankaŭ la 106-a UK, kiu devis okazi en Belfasto. Laŭ la informoj en la retejo de UEA al la ĉi-jara UK aliĝis entute 827 personoj el 56 landoj.
Multaj aliĝintoj tamen ne povas partopreni pro diversaj kialoj – interalie la pandemio, la postulo de aprobita vakcino kaj la milito en Ukrainio. Laŭ prezidanto Duncan Charters la breĉo inter la kvanto de aliĝintoj kaj kvanto de efektivaj ĉeestantoj ĉi-jare estos pli granda ol iam ajn.
La unua programero de la kongreso estis la kunveno de la supera decida organo de UEA, la komitato. Dum la pasintaj du jaroj la komitataj kunsidoj okazis rete. Ĉi-jare unuafoje la komitato kunsidis hibride: parto de la komitatanoj aliĝis al la kunsido per la reto, dum la ĉefa parto ĉeestis en Montrealo.
La kvanto de ĉeestantoj iom variis, sed dum la ĉefa parto de la kunsido fizike ĉeestis iom pli ol dudek komitatanoj, dum rete partoprenis iom pli ol dek komitatanoj. La kunsido komenciĝis kun ioma prokrasto, sed poste la tekniko ŝajne funkciis senprobleme. La kunsido estis ankaŭ dissendita per Youtube, kie ĝin dum diversaj partoj sekvis ĝis dudeko da spektantoj.
La ĉefa decido de la sabata komitata kunsido estis al elekto de nova estraro, kiu alportis neniujn surprizojn. La asocion plu prezidos Duncan Charters. Kiel vicprezidanto daŭrigos Fernando Maia. Kiel nova dua vicprezidanto estis elektita Amri Wandel.
Novaj estraranoj estas Aurora Bute kaj François Lo Jacomo. Lo Jacomo ĉeestis la kunsidon rete – kiel nevakcinito li ne povis veturi al Kanado. Kiel ĝenerala sekretario daŭrigas Aleks Kadar. En la estraro daŭrigas ankaŭ Jérémie Sabiyumva kaj So Jinsu.
La kongresa kuriero avertas pri varma vetero. Sed ĉu vere neĝos?
Duncan Charters antaŭ la balotado klarigis, ke li unue volis liberigi sian lokon al vicprezidanto Fernando Maia. Li tamen akceptis rekandidati por dua mandato, ĉar kaj Fernando Maia kaj aliaj estraraj kolegoj tion preferis.
– Estis raporto, ke mi ne estis entuziasma, sed tio ne estas ĝusta. Mi estis hezitema, jes, sed ne temis pri manko de entuziasmo pri la laboro aŭ la kunlaboro, ĉar ĉi tiu estraro estis unu el la plej harmoniaj spertoj kiujn mi havis.
Ankaŭ Amri Wandel akcentis la harmoniecon de la estrara laboro.
– Mi jam ĉeestis kvar estrarojn, kaj ĉi tiu estis la plej harmonia. UEA havas antaŭ si epokfarajn decidojn, do mi akceptas kaj dankas la elektan komisionon, ke ili sugestis min kiel duan vicprezidanton.
Duncan Charters diris, ke la vendo de la Centra Oficejo dum la sekva mandatperiodo donos al UEA novajn eblojn:
– Ni havas tre belan okazon, laŭ tio kion diris Amri, sen la Centra Oficejo, kien iris la plej granda parto de nia mono. Ni povos nun uzi la plej talentajn personojn en ĉiuj partoj de la mondo. Ni povas uzi la talentojn tie, kie ili troviĝas, kunigi la fortojn, prioritatigi tion, kio vere antaŭenigos Esperanton.
La estraro estis elektita preskaŭ unuanime, kiel kutime. Plej malmultajn voĉojn ricevis François Lo Jacomo, kiu dum la pasinta jaro en la komitato de UEA aktive kontraŭis la vendon de la Centra Oficejo:
Bute 35
Charters 34
Kadar 34
Lo Jacomo 29
Maia 35
Sabiumva 35
So 35
Wandel 35
Jam antaŭ la elekto de la estraro oni voĉdonis pri novaj komitatanoj C, ĉar kelkaj el tiuj poste devis eniri la estraron. Origine inter la kandidatoj estis ankaŭ Duncan Charters, sed li fine ne kandidatis, ĉar li iĝis komitatano A por Usono. Aliflanke kandidatis Renato Corsetti, kiu ne estis inter la originaj kandidatoj.
Estis do sep kandidatoj: Aurora Bute, Renato Corsetti, Gbeglo Koffi, Zsófia Kóródy, Stephan MacGill, Rakoen Maertens, Jérémie Sabiyumva. El tiuj klare plej debatiga estis Gbeglo Koffi – iama estrarano de UEA kiu dum pluraj jaroj troviĝis en akra konflikto kun UEA. Anstataŭ la proponitaj sep komitatanoj C oni decidis havi nur ses, tiel ke la komitato efektive havis ŝancon elekti.
Michael Boris Mandirola, komitatano A por Francio, forte malrekomendis elekti Gbeglo Koffi:
– Li aktive kontraŭbatalis la strebojn de TEJO okazigi IJK en Afriko, sendante dosieron plenan je kalumnioj kaj akuzoj kontraŭ TEJO al aŭtoritatoj sur urba, nacia, kaj eŭropa niveloj. Inter multegaj diraĵoj li asertis, ke en TEJO oni praktikas samseksemon kaj volas iri al Afriko por amuziĝi kun la lokaj knaboj. Mi ne pensas ke homo, kiu tiel esprimas sin pri la agado de UEA devus esti en la komitato. Sen mencii pri la atakoj kiujn li faris kontraŭ aktivaj esperantistoj kiel Osmo Buller kaj aliaj.
Duncan Charters atentigis, ke Gbeglo Koffi ne ĉeestas la kunvenon kaj ne povas respondi al la akuzoj.
– Sendepende de tio kion ni opinias pri la kritikoj al s-ro Gbeglo, la fakto ke li ne ĉeestas por defendi sin por mi estas unu faktoro en malaprobo de lia kandidateco, replikis Brian Moon, komitatano A por Luksemburgio.
Granda majoritato de la komitato efektive voĉdonis kontraŭ Gbeglo Koffi, kiu ricevis nur kvin porajn voĉojn. Plej popularaj inter la kandidatoj estis Aurora Bute kaj Stephan MacGill:
Bute 31
Corsetti 28
Gbeglo 5
Kóródy 28
MacGill 31
Maertens 28
Sabiyumva 28
Ĉiuj krom Gbeglo Koffi do estis elektitaj. Oni elektis ankaŭ financan komisionon, kiun eniris Pascal Dubourg Glatigny, Gary Evans, Piotr Karcz kaj Francesco Maurelli.
OMNI KREDAS KE LA UNESMA MONDOMILITOKOMENCIS DUM LA 28ma DI JUNIO 1914 EN SARAJEVO LOR LA MORTIGO DI ARKIDUKO FRANZ FERDINAND E LUA SPOZINO SOPHIE CHOTEK, DUKINO DE HOHENBERG DAL SERBIANO DI BOSNIA, GAVRILO PRINCIP. ICO ESIS LA PAFADO QUA PRODUKTIS LA JULIO-KRIZO E, POSE, LA MILITO. OR ICO ESAS ERORO, NOME LA UNESMA MILITO-PAFO EVENTIS EN PARIS DUM LA 16ma DI MARTO 1914 PER LA MORTIGO DIL DIREKTERO DIL JURNALO « LE FIGARO » , GASTON CALMETTE, DA SIORINO HENRIETTE CAILLAUX.
Pro ke me esas de Lotringiana origino e ke me grandaparte edukesis ibe, me adheris ula « facebook »-grupo koncernante ca regiono di Francia. Ibe, me sat rapide deceptesis, nam me sentas me tote stranjera a ta grupo. Nome mea origino esas la regiono di Metz e Lotringia durinta esar Franca pos 1870 esas same stranjera a me kam esus Pikardia o Normandia. Me esas multe plu proxima a la Alzaciani qui subisis la sama fato kam ni. Semblas ke, pos 1870, la Germani sucesis krear vivoza ento politikal qua permanas til nun. Ma to quon tre shokis me esis la fakto ke multa de ta Lotringiani esas separista (quankam li esas France-parolanti) ed expresas necelite la deziro divenor nedependanta. Li nomizas la Franci e la Germani nia « atakanti » e parolas pri « nia vicini Franca ». En Metz, tala mento ne existas nam ni savas ke nia fato esas sive esar Germani, sive esar Franci, ma nedependo esas absurda utopio. Me esas tante plu deskontenta ke, ante la unesma mondomilito, la maxim fanatika nacionalisti Franca esis du Lotringiani, nome la skriptisto Maurice Barrès qua volis irgakuste mantenar la memoro pri la perdinta parto de Lotringia en 1870, e deziris revancho-milito, ed il expresis ico en lua tota verko. La altra Lotringiano esis la politikisto Raymond Poincarré qua agis omnarelate por instigar a milito kontre Germania. Il elektesis kom prezidanto en 1913 dal parlamento (itaepoke la prezidanto di Francia ne elektesis dal populo ma dal parlamento), e, kun la Angli, il preparis aktive la kondicioni por la erupto di milito kun Germania.
Ma il havis kom aktiva opozanto Joseph Caillaux, ilqua tre kalumniesas dal Franca historiisti e, versimile, esas ignorata en Germania. Joseph Caillaux esis tre bone edukita viro qua de moderata republikano divenis « radikalo ». Ico esas desfacile definebla nam ica partiso esis certe sinistrana ma partisano di « pacema libera kambio » qua ne fitas tre bone kun la socialismo e mem min multe kun, plu tarde, la komunismo. Lua ideo koncerne la exterlandana politiko esis ke Francia devis irgakuste mantenar bona, od adminime korekta, relati kun Germania pro ke kaze di milito amba landi esus tre febligita ed anke Europa e, konseque, Europa divenus kolonio di Usa. Il esis bona profeto, ma itaepoke onu ne esis pronta askoltar ilu.
Tamen, dum la Maroko-krizo di Agadir, milito inter Francia e Germania semblis tote proxima. La Franca republiko, por evitar ta milito, rekursis ad un de lua maxim inteligenta e diplomacema viri e ca persono esis Joseph Caillaux. Il savis tante bone negociar ke la paco salvesis e po kelka konsecaji teritorial a Germania, Francia obtenis libera manui en Maroko. Ico, kompreneble, ne plezis a la nacionalisti nek al milit-ecitanto Raymond Poincarré.
Komence dil yaro 1914, segun instigo da Raymond Poincarré, la jurnalo LE FIGARO komencis kampanio kontre Joseph Caillaux. La skopo esis evidenta : eliminar de la politikala aktiveso, viro qua esus apta evitar duesmafoye milito. La kalomnii e la ataki esis monstrala ed on atakis Caillaux mem pri lua intima vivo, to quo eventas en Anglosaxona landi, ma normale, e mem ankore hodie, nulatempe en Francia. La jurnalisti, ultree ed onu ne savas quale, kaptabis letri di la spozino di Caillaux quan el skribabis a lu kande li esis ankore nur amoranti e nemariajita. La skandalo esis grandega. Siorino Henriette Caillaux esis profunde vundita en sua honoro. El demandis rendevuo al direktero di LE FIGARO, Gaston Calmette, qua grantis co ad elu e, ye la 16ma di marto 1914, lor la rendevuo, siorino Caillaux pafis kontakte Gaston Calmette ed ocidis ilu. La skandalo esis tante granda ke Joseph Caillaux, fine, ne plus havis la politikala moyeni por intervenar dum la julio-krizo e tale ne povis evitigar la milito. Lor la proceso qua eventis kurtatempe ante la erupto dil milito Henriette Caillaux absolvesis pro ke el povis justifikar su. Ma lua spozulo ne plus havis la moyeni salvar la paco ed ico esis exakte to quon deziris Raymond Poincarré.
La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion postulis komitatano Osmo Buller. En la posta vigla diskuto la estraro de UEA rifuzis diri sian opinion, dum la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio konsideras, ĉu REU entute restu landa asocio de UEA.
Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo kiun ŝi komentis.
La komentoj, kiuj ekigis la diskuton pri la statuso de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, Svetlana Smetanina, aperis en Facebook la 26-an de julio, post kiam la ĉefdelegito de UEA en Latvio, Margaita Želve, okaze de la Esperanto-tago afiŝis varban bildon de UEA kun la teksto ”Esperanto – monda lingvo por dialogo, ne milito”.
En sia komento Svetlana Smetanina skribis: ”Domaĝe, ke UEA nur en la oka jaro de la milito en Donbaso rememoris pacon. Dum tiu tempo, la nazioj de Okcidenta Ukrainio mortigis 15 000 virinojn, la maljunulojn kaj infanojn de Donecko kaj Lugansk.”
La malvera aserto fidele propagandas la rusian propagandon pri la milito en Ukrainio, kiun ekde 2014 gvidis kaj financis la rusia registaro, ĝis la grandskala, neprovokita rusia atako, kiu komenciĝis en februaro 2022.
Responde al demando pri tio, ĉu vere ŝi subtenas la ”murdatakojn de Moskvo”, ŝi respondis jese:
Ŝajne intermiksante Latvion kaj Litovion, ŝi poste klarigis al la ĉefdelegito de UEA en Latvio, ke Litovio multe gajnis de la sovetia okupacio. Al kritikantoj ŝi respondis, ke tiuj estas ”zomb/i/igitaj” de usona propagando. La plej multajn el siaj koncernaj komentoj ŝi poste forigis.
Svetlana Smetanina estas ĉefdelegito de UEA en Rusio, sed ankaŭ eksa prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kaj ties reprezentanto en la komitato de UEA.
Reage al ŝiaj komentoj, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, komitatano Osmo Buller, en la komitata diskutejo postulis, ke Smetanina ne daŭrigu kiel ĉefdelegito de UEA:
Osmo Buller.
– Svetlana Smetanina estas la ĉefdelegito de UEA por Rusio kaj en tiu funkcio la reprezentanto de UEA en sia lando. Ŝia elpaŝo tamen estas tute ne akceptebla por funkciulo de UEA, pro kio mi postulas, ke la Estraro esprimu al ŝi malkonfidon (Regularo pri Delegitoj, art. 7.2) kaj nuligu ŝian ĉefdelegitecon. Kiel difinite en la koncerna artikolo, la Estraro eĉ ne bezonas doni klarigon pri la kialo, kiu ĉi-kaze tamen estas evidenta.
Buller ricevis subtenon de kelkaj komitatanoj, interalie de Dennis Keefe kaj de Mark Fettes, antaŭa prezidanto de UEA:
– Mi plene konsentas kun Osmo kaj aliaj, ke tiu konduto malkonvenas al ĉefdelegito, kiu devas agi konforme al la Statuto de UEA kaj strebi en ĉiuj rilatoj esti digna reprezentanto de la Asocio. La Regularo diras simple, ke ĉefdelegito ”reprezentas la Asocion en iu lando.” Tio estas tute alia afero, ol reprezenti iun landon en la Asocio, des malpli ties ŝtatan politikon. Mi do dividas la opinion, ke esprimo de malkonfido estas necesa en ĉi tiu kazo, skribis Fettes.
Pluraj aliaj komitatanoj tamen kritikis la proponon.
– Forpelo de iu lando estus unua paŝo al forpelo de duono de la homaro, kiu ne kondamnis tiun landon, kaj tio ne kongruas kun mia koncepto de la universaleco de UEA, skribis François Lo Jacomo.
– Ĉu Osmo kaj Mark kaj kelkaj aliaj esperantistoj ne simple ripetas la propagandon de la usona registaro aperanta ĉiuminute en la tuta Okcidento? Mi ne komprenas, kial vi volas nepre entiri UEA-n en la militon, opiniis Renato Corsetti.
La sola reago flanke de la estraro de UEA estis tiu de ĝenerala sekretario Aleks Kadar, kiu asertis ke la estraro ”tute ne ignoras ” la mesaĝon de Osmo Buller, sed estas plene okupata de kongresaj aferoj. La nuna estraro laŭ li ĉiuokaze ne povas decidi pri la afero, ĉar ĝi jam ne kunsidos antaŭ la UK, dum kiu estos elektita nova estraro.
– Estos tasko de la nova Estraro konfirmi/malkonfirmi ĉefdelegitojn. Tio okazos en la unuaj semajnoj de la nova periodo, skribis Kadar.
La komitatano A de Ukrainio, Evhen Kovtonjuk, subtenis la proponon de Osmo Buller.
– Mi bedaŭras pri tiaj zombozuloj kiel Smetanina kaj ne konsideras tiujn serioze. /…/ Sed la sobran kaj logikan proponon de Osmo mi subtenas sendube, senhezite kaj senalternative!
Li samtempe avertis, ke multaj esperantistoj en Ukrainio nun dubas, ĉu en la nuna situacio entute indas ke Ukraina Esperanto-Asocio restu landa asocio de UEA, se en UEA membras la rusia REU.
Svetlana Smetanina estas ne nur ĉefdelegito de UEA en Rusio, sed ankaŭ la komitatano A por Rusio. Ŝi tamen ne partoprenis la diskuton en la komitata listo, kaj ŝajne eĉ ne konsciis pri ĝi, antaŭ ol Libera Folio petis ŝian komenton.
– Mi nenion volas komenti, ĉar ne sentas min kulpa, ŝi respondis.
Aleksandr Lebedev.
Poste en la ĉefa retpoŝta diskutejo de Rusia Esperanto-Unio estiĝis vigla diskuto pri la temo. Parto de la diskutantoj tamen unue kredis, ke oni proponas eksigi Smetanina el la komitato de UEA, kvankam tio neniam estis proponita. La prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, klarigis la aferon jene:
– Temas pri tio, ke en komitata listo de UEA leviĝis fare de sinjoro Buller freneza atako kontraŭ Svetlana kun proponoj eksigi ŝin de la posteno de ĉefdelegito de UEA por Rusio. Mi forte subtenas Svetlana-n kaj opinias, ke tiu ĉikanado fare de UEA-komitatanoj montras inklinon de tiuj komitatanoj al politika persekutado de homoj kun aliaj opinioj kaj foreston de kapablo kunlabori sur neŭtrala internacia kampo.
– Se Estraro de UEA dancos laŭ la ŝalmo de tiu komitata Buller-koterio, tiam ĝi montros, ke ankaŭ UEA entute havas inklinon al politika persekutado kaj ne plu estas neŭtrala organizaĵo. Mi proponis al nia Estraro (de REU), ke ni verku protestan leteron al UEA prie.
– Se UEA ion ”decidos ”, mi kiel estrarano tuj proponos haltigi membrecon de REU en UEA kaj pripensi, kion eblas organizi enkadre de BRICS. Ne pro mia propra politika pocizio, ne. Sed… Ĉu UEA kaj Eŭropo entute ne komprenas, ke per tiuj ”sankcioj kontraŭ homoj ” ili nur helpas al rusianoj kuniĝi?
Li rapide ricevis subtenon de la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev:
– Ankaŭ ĉe mi lastajare ofte aperas tiu demando. La kotizojn al UEA ni akurate pagas, kaj ricevas lavangon de koto. En la vica Konferenco indas levi tiun demandon, ĉu ni deziras plu resti aliĝinta asocio de UEA.
Ivan Kossey eksuspektis grandan konspiron malantaŭ la afero:
– Se la UEA vere eksigos Sv. Smetanina, mi proponas haltigi la membrecon de REU en UEA kaj krei alternativan mondan organizaĵon de esperantistoj. Mi ne emas fari skandalojn kaj bruon. Miaj motivoj estas multe pli profundaj. Laŭ mia impreso la sekretaj servicoj de Usono kaj Britio kontrolas UEA-n trouzante ĝiajn eternajn financajn malfacilaĵojn. Tial UEA tute konscie sekvas ”sendentan ” politikon, kiu rezultas stagnadon de Esperanto.