Monthly Archives: January 2022

Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj?

Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto. 

Ĵus aperis ĉe la eldonejo Palgrave Macmillan ampleksa antropologia studo pri la Esperanto-movado kun la titolo Esperanto Revolutionaries and Geeks (”Esperantistaj revoluciuloj kaj stranguloj”). En sia pritakso Monica Heller, profesoro pri antropologio kaj iama prezidanto de American Anthropological Association, skribas:

”Esperanto Revolutionaries and Geeks” estas legologa etnografiaĵo pri alternativaj imagoj pri tempo kaj spaco inter esperantistoj. Ĝi identigas liberalajn kaj radikalajn formojn de rezisto al la limigoj de instituciigitaj naciaj normlingvoj – kaj tiel al la hierarkiaj naciŝtatoj mem. La esenco de Esperanto ne estas utopia perfekteco, sed prefere demokratia partopreno en komunaĵo.

Libera Folio petis la aŭtoron mem rakonti pri la nova, unika studo.

Libera Folio: Bonvolu rakonti iom pri vi mem kaj kial vi verkis ĉi tiun libron.

– Mi nomiĝas Guilherme Fians kaj mi estas antropologo kaj docento pri antropologio ĉe la Universitato de Brasília. Mi komencis la esploron kiu rezultis je tiu libro en 2015, kadre de mia doktoriĝo pri socia antropologio en la Universitato de Manchester.

– Kiam mi komencis lerni la lingvon, mi renkontis homojn kiuj neniam vojaĝis eksterlanden kaj kiuj ne havis konkretajn planojn uzi Esperanton internacie. Tamen, tiuj homoj entuziasme parolis pri la Universalaj Kongresoj, pri Esperantujo, pri la Esperanto-movado, pri samideanoj. Ili parolis pri spertoj kiujn ili neniam havis kaj neniam intencis havi. Pro mia kontakto kun tiuj homoj, mi scivolis pri tio, kio ekzistas ĉirkaŭ kaj pere de Esperanto krom la lingvo mem. Fine, mia studado de la lingvo venigis min al antropologia esploro pri esperantistoj kaj Esperantujo.

– Mi ne sukcesis trovi en la faka literaturo la respondojn kiujn mi serĉis. Fakuloj kiel Roberto Garvía, Probal Dasgupta, Humphrey Tonkin kaj Ida Stria provizis min per interesaj elirpunktoj por ekkompreni Esperantujon kiel socian fenomenon, sed mi decidis serĉi respondojn al aliaj demandoj miaj: post kiam oni lernas tiun lingvon, pri kio oni parolas? Kiam oni parolas kun esperantistoj el la sama lingva kaj nacia fono, kial oni uzas Esperanton por diskuti pri kelkaj temoj kaj nian denaskan lingvon por diskuti pri aliaj?

Pri kio temas via libro?

– Temas ĉefe pri mia klopodo kompreni kiel Esperanto statas nuntempe kiel ilo por politika agado en Okcidenta Eŭropo, ĉefe en Francio. Notu, ke mi naskiĝis kaj lernis Esperanton en Brazilo, kie la lingvo estas forte ligita al spiritismo. Pro tio, multaj el la esperantistoj, kiujn mi konis en tiu lando, estas spiritistoj, kiuj uzis Esperanton por diskuti pri reenkarniĝo, pri kiel fari la bonon, pri kiel konsideri homojn el la tuta mondo kiel fratojn, kaj tiel plu. En Eŭropo, la historio de Esperanto estas plejparte alia, pro la sinteno kiu kunigas la lingvon kaj maldekstrajn politikajn vidpunktojn. Kiam mi transloĝiĝis al Eŭropo, tiu maniero sperti Esperanton estis nova por mi, kaj mi volis lerni pli pri tiu ligo inter lingvo kaj politiko.

– Tiusence, la ĉefaj demandoj kiujn mia libro celas respondi estas: dum, en la unua duono de la dudeka jarcento, Esperanto estis forte ligita al anarkiismaj, komunismaj kaj pacismaj politikaj agadoj, kia estas la politika graveco de Esperanto en la dudek-unua jarcento? Dum Esperanto estas kelkfoje prezentata de siaj subtenantoj kiel “la lingvo de la estonteco” kaj ofte rigardata de siaj kontraŭuloj kiel apenaŭ uzata “lingvo de pasinteco”, kiel statas la nuneco de Esperanto? Kadre de la populariĝo de Duolingo, Amikumu kaj de la signifa uzado de Esperanto en la interreto, kian efikon ciferecaj komunikiloj havas sur la dinamiko de ĉi tiu parolkomunumo?

– Tiusence, mia libro analizas ĉefe la nuntempajn Esperanto-movadon, parolkomunumon kaj lingvo-uzadon, sed ĉiam konsiderante la pasintecon de Esperanto kaj la esperojn de esperantistoj pri la estonteco de la lingvo. Tio inkluzivas rigardon al la manieroj kiel esperantistoj ofte raportas malesperon pri la lingvo kaj movado.

Kiel vi faris vian esploron? Kiel vi kolektis la informojn?

– Antropologoj kolektas datumojn ĉefe pere de metodologio nomata etnografia terenlaboro. Esence, temas pri kunvivado: se oni volas kompreni la vivmanieron kaj pensmanieron de specifa socia grupo, oni devas lerni la lingvon parolatan de tiu grupo, loĝi kie ili loĝas, kaj manĝi, labori kaj festi kiel ili. Tiusence, mia esploro baziĝis plejparte sur etnografia terenlaboro inter esperantistoj – kiu inkluzivis plej ofte paroli, diskuti, kunsidi kaj vojaĝi. Tio estis mia unua defio: kie fari tian esploron, se esperantistoj estas preskaŭ ĉie, sed koncentritaj nenie? Kompreneble mi ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn internaciajn aranĝojn. Tamen, tiuj eventoj konsistas el eksterordinaraj momentoj de la vivo de esperantistoj, kaj ne vere esprimas iliajn ordinarajn manierojn uzi la lingvon.

– Pro mia bezono elekti kernan studlokon, mi elektis Francion, ĉefe Parizon, pro du kialoj. Unue, pro la politika graveco de Francio en la frua historio de la Esperanto-movado. Due, ĉar Parizo gastigas sidejojn de pluraj aktivaj Esperanto-asocioj: SAT, SAT-Amikaro, Espéranto-France, Espéranto-jeunes kaj Franca Fervojista Esperanto-Asocio – krom pluraj neformalaj aranĝoj ekster la asocia medio. Estante en Parizo, mi ĉiam havis Esperantajn kunsidojn, klasojn, babilrondojn kaj politikajn debatojn por ĉeesti kaj esplori.

– Dum tuta jaro, mi kunvivis kun esperantistoj kaj komprenis kiel (kaj je kiu grado) Esperanto enkadriĝis en ilia vivo. Pro la fakto ke la uzado de la lingvo en la interreto iĝis pli kaj pli grava, mi neatendite esploris ankaŭ tion kiel esperantistoj (ĉefe junuloj) uzas retajn lingvo-kursojn, sociajn retojn kaj aplikaĵojn por esperantumi. Por profundigi mian komprenon pri la kunteksto kaj historio, mi ankaŭ esploris la arkivojn de kelkaj el la supremenciitaj asocioj, de la Nacia Biblioteko de Francio, privatajn arkivojn de esperantistoj kaj, dum kelkaj semajnoj en Roterdamo, arkivojn en la Biblioteko Hector Hodler. Fine, mi intervjuis kelkajn el la plej aktivaj esperantistoj kiujn mi ekkonis en Parizo, en Roterdamo, rete kaj dum kongresoj.


Guilherme Fians (foto de Facebook).

Ĉu via libro celas ĉefe lingvistojn kiel legantojn?

– Ankaŭ lingvistojn, sed ne nur. Krom analizi lingvopolitikon, ciferecajn komunikilojn kaj la konstantan (re)kreadon de la Esperanta parolkomunumo, mi uzis Esperanton kiel elirpunkton por engaĝiĝi je fakaj debatoj pri naciismo kaj internaciismo, antropologia teorio, la historio de komunikiloj kaj aliroj al tempo, espero kaj malespero inter subtenantoj de sociaj movadoj. Kompreneble kelkaj ĉapitroj de la libro enhavas pritraktojn kiuj interesos ĉefe socilingvistojn, sed pluraj aliaj ĉapitroj dialogas pli, laŭ ties fakaj fonoj, kun antropologoj, sociologoj, historiistoj kaj fakuloj pri komunikado. Kompreneble, ĉar esperantistoj estas la bazo kaj fokuso de mia analizo, tiu enhavo estas ankaŭ por la parolantoj de la lingvo mem!

Kiuj estas la plej interesaj faktoj kaj malkovroj en la libro?

– Ekde mia unua vizito al Parizo, en februaro 2016, mi estis surprizita de la malespero de kelkaj membroj de Esperanto-asocioj pri la estonteco de la lingvo. Tiu vizito al Parizo estis la unua fojo kiam mi aŭdis bedaŭron de esperantistoj pri malplenaj asocioj, pri junuloj kiuj ne plu interesiĝas pri la lingvo, kaj pri la malplifortiĝo de la rilatoj inter Esperanto kaj maldekstraj politikaj vidpunktoj.

– Samtempe, mi konsciis pri la “duolinganoj”, la idoj de Duolingo kaj pri la vigleco de Esperanto en la interreto, sed mi ne tuj trovis tiujn homojn en Parizo. Post iom da tempo, mi kontaktis junan esperantiston el Parizo pere de Facebook, kaj ili venigis min al alia Esperantujo – kiun tiam mi apenaŭ konis. Post frekventi drinkejojn kaj partopreni festojn kun kelkaj el tiuj homoj, mi interesiĝis pri la relativa manko de dialogo inter tiuj du aĝogrupoj, svage difinitaj kiel “la junuloj” kaj “la maljunuloj”. Plurfoje membroj de asocioj uzas sociajn retojn, Amikumu kaj Telegram por esperantumi, sed asocianoj malofte elektas la interreton kiel kernan lokon por esperantumado. Aliflanke, junaj esperantistoj en Parizo konscias pri la ekzistado de asocioj, sed malofte interesiĝas membriĝi kaj partopreni regulajn kunsidojn.

– Unu el miaj eltrovoj kiuj plej kaptis mian atenton estis tio: malgraŭ la fakto ke kaj junuloj kaj maljunuloj lernas kaj parolas la saman lingvon, ili malofte uzas tiun lingvon por paroli unu kun la aliaj. Dum iam Esperantujo alfrontis skizon inter la neŭtrala kaj la maldekstra movadoj, ŝajne nuntempe tiu skizo estas ĉefe inter junuloj kaj maljunuloj – kaj iliaj respektivaj movadoj.

Ĉu vi malkovris ion kio surprizis vin? Aŭ eble surprizus aliajn esperantistojn?

– Tio, kio plej surprizis kaj amuzis min, estis kiel la Leĝo de Tonjo efektive realiĝas en konversacioj en Esperanto – kaj mi argumentas ke la realiĝo de tiu leĝo ja rilatas al la maldekstraj politikaj vidpunktoj historie ligitaj al Esperanto. Vidu, ekzemple, la angla-devenan vorton “drone”. Dum Esperanto-diskuto en Francio – kiun mi analizas en la libro – homoj ĉesis paroli pri politiko por paroli pri lingvo kiam iu menciis gvatadon fare de “drones” en Irano: ĉu en Esperanto oni diru “drono” (sed kolizias kun “droni”), “droneo” (rekta adapto de la angla vorto) aŭ “spavo” (senpilota aviadilo, kiel proponas la Reta Vortaro)? Kiu el tiuj ebloj estas la plej fundamenta? Samkiel francaj esperantistoj ofte sin demandas, kiu vorto estas la plej facile komprenebla de azianoj.

– En Esperanto, denaskuloj ne estas rigardataj kiel aŭtoritatoj pri lingvo-uzo. Vortaroj en Esperanto – vidu PIV, ekzemple – estas ofte taksataj “tro francaj” aŭ “tro anglaj”. Do, esperantistoj dubas la aŭtoritaton de denaskuloj kaj de vortaroj pri lingvaj aferoj kaj ofte taksas la Akademion de Esperanto malbone funkcianta. Fronte al tio, kiu estas la nuna aŭtoritato pri lingvaj aferoj en Esperanto? Kiu rajtas nomi aferojn ne nomitajn de Zamenhof?

– Tio kreas interesan fenomenon: en konversacioj en Esperanto, homoj ofte deflankigas la diskuton al debato pri vorto-uzo kaj gramatikaĵoj, precize ĉar esperantistoj provas kun-konstrui la lingvon dum ili uzas ĝin.

Intervjuis Robert Nielsen

Antaŭ 100 jaroj: Ruslando malsatas

En februaro 1922 la usona periodaĵo Amerika Esperantisto aperigis alvokon sendi helpon al malsatantoj en soveta Ruslando. En la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” ni republikigas diversmaniere atentindajn elĉerpaĵojn el Esperanto-gazetoj.


Laborantoj de la usona helporganizaĵo ARA disdonas nutraĵon al infanoj dum la malsato en Rusio en 1921-1922.

La revuo Amerika Esperantisto estis fondita en 1906 kaj en 1908 iĝis la oficiala organo de Esperantista Asocio de Norda Ameriko (EANA). En 1956 EANA estis eksigita kiel landa asocio de UEA post kiam ĝi sub la influo de makartismo lanĉis denuncan kampanjon kontraŭ UEA. Kiel landa asocio anstataŭe estis akceptita ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko).

Post tio EANA perdis sian signifon kaj en 1963 Amerika Esperantisto ĉesis aperi. En la 1920-aj jaroj ĝi tamen estis la ĉefa gazeto de la usona movado. En la kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko en cifereca formo legeblas la jarkolektoj 1906–1931.

La alvoko, kiu aperas en la januara numero de la jaro 1922, temas pri la tiama malsatego en Soveta Rusio, kaŭzita de la unua mondmilito, poste la revolucio, interna milito kaj la militkomunismo.

La ”Ligo de Tut-pacifika Oceano”, nome de kies loka branĉo estis sendita la alvoko, ŝajne estas la iom obskura organizaĵo PPU (Pan Pacific Union), ligita kun la internaciisma movado en Havajo. En la komenco de 1922 ankoraŭ ne ekzistis Sovetio, kaj la plej orienta parto de Rusio, ĉe la Pacifiko, apartenis al la Respubliko de Fora Oriento.

La teksto de 1922 aperas ĉi-sube senŝanĝe. La vorto ”apartaĵo” (anstataŭ ”sekcio”) ŝajnas esti paŭsaĵo de la rusa vorto отделение (apartigo/sekcio).


Alvoko de Siberia Apartaĵo de la Ligo de Tut-pacifika Oceano pri helpo al malsatantoj de Ruslando kaj Siberio.


“Helpu!” Sovetrusa afiŝo de la jaro 1921.

Ruslando malsatas……

Dek centraj kaj apudvolgaj gubernioj ne kolektis de kamparo eĉ bezonatan kvanton da semoj por la semado dum sekvanta jaro.

Jam nuntempe loĝantaro sin nutras per herbo, bero, kaj arbŝelo; miloj da senkulpaj virinoj kaj infanoj pereadas de malsato. Mizero – ne estinta ankoraŭ dum la tuta historio de la homaro pro sia grandamplekseco!

Malsatantoj bezonas tutmondan helpadon, milionojn da dolaroj kaj milionon da pudoj de provizaĵo. Siberio, estinta grenejo de Ruslando, tiomgrade suferas mem de malbona rikolto, ke eĉ al ĉi-tiea loĝantaro minacas la morto de malsato, precipe al malsata popolamaso, kiu el Ruslando nun moviĝas ĉi tien por serĉado de manĝaĵo, pleniginte per si la tutan Okcidentan Siberion.

Por Siberio la mizero devas esti ankoraŭ pli granda, ĉar de Okcidento siberia loĝantaro ne povas ricevi provizaĵon pro malsateco de eŭroprusa loĝantaro, kiu mortante de malsato ne preterlasas grenajn transportojn, se eĉ ili estus veturigataj per tankoj kaj kirasvagonaroj.

Por Siberio restas sola vojo, per kiu ĝi povus ricevadi provizaĵon, nome: trans Vladivostok per fervojo.

Siberia apartaĵo de ligo de tut-pacifika-Oceano en urbo Vladivostok, unuiĝinte kun ĉi-tieaj apartaĵoj kaj filioj de aliaj internaciaj organizaĵoj kaj kun ”Apudmara komitato societaj organizaĵoj de urbo Vladivostok por helpado al malsatantoj de Ruslando” sin turnas al vi, loĝantoj de pacifik-oceanaj landoj kun varmega alvoko:

Sendu al ni en urbon Vladivostok, al oficejo de komitato de Siberia Apartajo (Pan Pacific Union) senprokraste grenon, monon, kaj medicinan helpaĵon.

Mem organizu komitatojn por savado de malsatanta rusa popolo! Kredantoj! ne forgesu la plej altajn fundamentojn de humaneco kaj amon al proksimuloj!

Homoj de scienco kaj arto, kiel pereige influos ekonomia detruaĵo de Ruslando je bilanco kaj amplekseco de tutmonda vendokampo.

Laborista klaso! vi, kiu mem bone konas malsaton kaj mizeron, subtenu nian laboran popolon en tiu-ci terura momento.

Sciu, ke ĉiu oferaĵo via estos senprokraste liverita de ni laŭ via destino.

Oficialaj reprezentantoj viaj ĉi-tie en urbo Vladivostok, kiel honoraj komitatanoj de Siberia Apartajo de Ligo de Tut-pacifika Oceano ĉiam havas eblecon kontroli nian agadon.

Prezidanto: Profesoro, Doktoro de civila juro S. P. Nikonov

Vic-Prezidanto: Profesoro-ekonomisto A. N. Petrov

Komitatanoj: Profesoro de internacia juro M. P. Golovačev, Profesoro orientalisto A. V. Grebenŝĉikov

Kasisto: A. K. Zabego

Sekretario: G. I. Certkov



Le plus longe pecia musical

Chronica publicate in Panorama in interlingua, no.3, 2019

Un normal melodia del musica pop o rock normalmente tarda inter tres e cinque minutas. Ma si nos considera le musica classic, on sovente incontra pecias que tarda un medie hora, o mesmo un plen hora. Le musica es plus complexe e variate que in le musica popular e subinde ingagia orchestras de usque cento musicos.

Le tertie symphonia de Gustav Mahler es le plus cognoscite del longe symphonias. Illo tarda circa un e un medie hora e require un grande orchestra, reinfortiate con duo choros (feminas e pueros). 

Inter le operas nos trova “Einstein on the Beach” (1976) de Philip Glass: un obra de avant-garde minimalistic que tarda cinque horas. (Ecce un fragmento del ballet:)

Le cyclo de quatro operas “Der Ring des Nibelungen” per Richard Wagner exige circa 15 horas: del matino usque vespere.

Ma nulle de iste obras pote esser comparate, quando al longor, con le composition Organ2/ASLSP per John Cage, al minus con le version que justo nunc es exequite in le ecclesia St. Buchardi in le citate german Halberstadt.

Le musica comenciava le 5 septembre 2001, con un pausa de un e un medie anno, e le prime accordo sonava solmente le 5 februario 2003. Pois illo esseva cambiate a un altere accordo le 5 julio 2005.

Le tonos que sona nunc (2019) non ha essite cambiate desde 2013. Naturalmente nemo preme le pedales del organo specialmente construite pro iste obra: illos es tenite in basso de pesos.   

Le pecia finira in 2640, post 639 annos.

Esque vos pensava que isto es le plus longe obra musical del mundo? 

Alora vos non cognosce “Longplayer”. Isto es un pecia per le compositor britannic Jem Finer. Illo tardara 1000 annos! Le musica comenciava le 31 decembre 1999, a medienocte, e finira le 31 decembre 2999. Illo consiste de registrate sonos de 234 tibetan campanas e gongs, le quales esseva sonate con colpos e caressas de bastones, assi que cata un de iste idiophonos produceva plure sonos. Iste sonos pois deveniva combinate per un algorithmo a un serie de sonos que sin repetitiones progredera durante mille annos.

Le pecia es sonate continuatemente de computatores, e pote esser audite in special postos auditori, o directemente al internet, per streaming. Il anque regularmente eveni presentationes public del musica, exequite per musicos, sempre synchronisate con le musica continuante.

Contrari a Organ2/ASLSP, Longplayer es assatis euphonic e meditative, secundo me. Illo offere un ascoltation plus interessante, proque nove tonos veni tote le tempore, con pausas de maximalmente alcun secundas. 

Totevia on poterea crear mesmo plus longe pecias musical. Per exemplo, le decimales de Pi es illimitate e on jam ha calculate plus que un quadrillion de illos. Basate sur iste decimales, il es possibile crear musica que theoreticamente poterea continuar eternemente, o al minus tanto longe quanto il habera un avantiate civilisation human (o extraterrestre). Iste pensata es vertiginose in su splendor. 

Plena konfuzo en elektoj de TEJO

Kiu rajtas voĉdoni? Kiom da komitatanoj B oni elektu? Kiuj estas la kandidatoj kaj kial ne aperis sinprezentoj? Kompleta konfuzo pri ĉio ĉi kaŭzis, ke fine nur 46 membroj de TEJO voĉdonis por elekti tri komitatanojn, kies mandatperiodo finiĝos jam en aprilo.

En la komitato de TEJO (samkiel en UEA), la komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la asocio kaj estas rekte elektitaJ de ili. La mandato daŭras du jarojn, kaj estas unu komitatano B por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.

Laŭ la reglamento, la ĝenerala sekretario de TEJO devas inviti kandidatojn per alvoko en Kontakto kaj la voĉdonado devas okazi minimume 45 tagojn post la anonco.

Tia alvoko efektive publikiĝis en Kontakto, sed nur en numero 4/2021, kiu aperis rete maljam la 21-an de decembro (kaj la papera eldono alvenis eĉ pli malfrue). Do en decembro la legantoj de Kontakto eksciis, ke ili devis esti sendintaj sian kandidatiĝon la 9-an de novembro.

Laŭ la reglamento, la ĝenerala sekretario krome devas aperigi anoncon en Kontakto pri la kandidatoj kun iliaj sinprezentoj. Sed ĉar ĝis nun ne aperis la kvina numero de Kontakto por 2021, tio ne okazis. Listo de kandidatoj kaj iliaj sinprezentoj same ne aperis en la retejo de TEJO aŭ en alia loko interrete.

Krome estis konfuzo pri tio, kiu rajtas voĉdoni, ĉar la voĉdonado komenciĝis la 6-an de januaro 2022. La individuaj membroj de 2021 jam ne rajtis voĉdoni, nur tiuj kiuj aliĝis en 2022 – sed malmultaj aliĝis jam en la unua semajno de la jaro.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski

En la neoficala TEJO-babilejo en Telegramo, eks-prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kritikis la decidon okazigi la voĉdonon “en ekzakte la plej malbona momento de la jaro (t.e. en unuaj tagoj de januaro)”. Li kritikis ankaŭ la mankon de informo kaj diris:

– Malfacilas ne havi la impreson, ke la elektado okazas kvazaŭ sekrete, ĉar ankaŭ informo pri tio ke la balotado komenciĝis, ŝajne aperis en neniu oficiala kanalo.

Estis konfuzo ankaŭ pri tio, kiom da komitatanoj oni elektos. Laŭ la reglamento, la alvoko devas diri kiom da lokoj vakas, sed ĝi ne enhavis tiun informon.

La ĝenerala sekretario, Rogier “Roĉjo” Huurman, anoncis ke oni elektos nur du el la tri kandidatoj. Laŭ lia interpreto, la mandato de la komitatanoj B estas por 2020-2022, do oni elektu ilin laŭ la samaj kondiĉoj kiel tiujn elektitajn en 2020. En tiu jaro, estis kvin vakaj lokoj kaj nun estas tri komitatanoj, do oni elektu du novajn kandidatojn.


Manuela Burghelea

Sed Manuela Burghelea, komitatano Ĉ, atentigis pri eraro, ĉar en 2019, TEJO havis 593 individuajn membroj, kiuj meritus ses komitatanojn B. Estis konfuzo pri la kialo uzi la membronombron de 2019, anstataŭ la pli novajn de 2020 aŭ 2021. En 2020 TEJO havis 806 individuajn membrojn, kiu meritus naŭ komitatanojn, aŭ ses novajn.

La diskuto estis transmetita el Telegramo al la komitata retlisto fare de Mark Konijnenberg, komitatano A por Nederlando. Li atentigis pri “kelkaj nelaŭreglementaĵoj”, ĉar laŭ lia interpreto, la individuaj membroj por 2021 kaj 2022 rajtu voĉdoni.

Laŭ artikolo 9 de la reglamento pri elekto de komitatanoj B: “Rajtas voĉdoni la individuaj membroj en la jaro, kiam la elektoproceduro komenciĝis kaj la individuaj membroj en la jaro kiam ĝi finiĝas.”

– Mi proponas kiel solvon ke la ĝenerala sekretario deklaru la nun okazantan voĉdonadon kiel nevalidan kaj, post (laŭreglamenta) aperigo de la nomoj kaj sinprezentoj de la kandidatoj en la oficiala gazeto, ke li lanĉu novan voĉdonadon en kiu rajtos voĉdoni la IM-oj de kaj 2021 kaj 2022.

Ĉar la mandato de la komitatanoj B finiĝos tre baldaŭ, je la fino de aprilo, li sugestis ke oni eĉ povus entute rezigni pri la elekto. Burghelea subtenis la proponon nuligi la nunan voĉdonadon, sed ankaŭ subtenis la elekton de novaj komitatanoj, eĉ por mallonga mandato. Huurman agnoskis ke la originala kalkulo estis malĝusta kaj estu ses, ne kvin komitatanoj. Sed li rifuzis nuligi la voĉdonadon.

Konijnenberg ne trovis tion akceptebla:


Marc Konijnenberg.

– Daŭrigi signifus, miavide, malrespekton al punkto 9 de la Reglamento por elekto de komitatano B kaj malrespekton al la Individua Membraro… La ideo ke nur tiuj kiuj en la unuaj semajnoj de 2022 jam membras rajtas voĉdoni estas ne-akceptebla, des pli ke la komunikado pri la voĉdonado estis manka.

Michael Boris Mandirola, unu el la nunaj komitatanoj B, skribis ke li bedaŭras pro la kondiĉoj de la voĉdonado, la grandega malfruo de la elekto, la alvoko aperinta en Kontakto post la limdato, la neapero de la kandidatlisto, misanonco pri kiom da kandidatoj elekteblas kaj konfuzo pri la voĉdonrajtoj. Sed samtempe li forte kontraŭis la nuligon de la voĉdono.

Finel, la 21-an de januaro, Huurman anoncis ke entute 46 individuaj membroj voĉdonis kaj ĉiuj tri kandidatoj, Arya Ferduzi, Patricio Agustín Iglesias kaj Jonathan Loïc Schneider estis elektitaj por la sekvaj tri monatoj. En 2021, TEJO havis 872 individuajn membrojn, do la balotadon partoprenis nur 5% el tiuj.

Burghelea skribis por gratuli la novajn komitatanojn sed ankaŭ por diri:

– Mi bedaŭras ke tiom malmultaj membroj voĉdonis. Mi mem ne povis voĉdoni, ĉar mi ricevis la balotilon nur antaŭ kelkaj horoj, pro la longa daŭro de la permana efektivigo de la aliĝo. Leciono por venontaj aliĝoj.

Robert Nielsen



La rezulto de la komplika voĉdon-sistemo de TEJO por komitatanoj B

Crepusculo prematur

Pallide sol hibernal

cade languidemente 

inter calve arbores frigide 

Fini troppo tosto

le nordic die hyemal

Crepusculo prolongate 

presagi un nocte longe

An tu habeva tempore facer

toto lo que tu desirava

durante le poc horas luminose?

An le die te dava

lo que tu besoniava?

Que preparava le nocte

pro te, mi amico?

Reposo o angustia?

Somno o insomnia?

Durante le nocte

io legera poemas

Tres candelas

illuminara le paginas

con lumine volettante

Le prime es le luce del spero

Le secunde, del cognoscentia

Le tertie, del suspiro

Mi tres candelas lucera

durante omne le horas obscur

Illos se extinguera 

solmente in le luce del alba

Putin kaj Navalnij, aktuale pri aktualo

Hans E. Becklin recenzas por Libera Folio la plej freŝdatan verkon de Kalle Kniivilä, pri la plej tenaca kontraŭulo de la rusia regnestro Putin, Aleksej Navalnij. La recenzo aperos ankaŭ en Beletra Almanako.

La malamiko de Putin, de Kalle Kniivilä, Mondial, Novjorko, 159 p., 2021, ISBN 9781595694225. 14,40 eŭroj ĉe UEA.

Dum la malvarma milito ardis, ofta maksimo pri aliancoj, diplomatio kaj militoj estis: “La malamiko de mia malamiko estas mia amiko.” Ne estas klare, de kie venis tiu sentenco – diversajn fontojn tre similajn oni povas trovi tra la historio – sed ĝi bone esprimas la binaran pensmanieron de tiuj, kiuj zorge puĉigis, (mal)ŝancelis domenojn, kaj eĉ militis por havigi al si amikojn sufiĉe malamikajn al la malamiko, ĝis Sovetio malaperis de malantaŭ la UN-pupitro en Novjorko.

Kun tiu malapero ankaŭ la brutala dividado de la mondo en du frakciojn formale malaperis; ĝis la Soveta posteulo Rusujo aneksis Krimeon ĝi eĉ kunlaboris formale kun sia iama antagonisto NATO. Sed la historio ĉiam minacis en la memoro, preta denove apartigi la mondon pli-malpli laŭ la praŝablono iel modifita per pli da landlimoj kaj novaj (mal)amikiĝoj. La sola apartaĵo estas, ke konkuras kun Rusujo por la titolo “minacanto de la demokratia Okcidento” ankaŭ aliaj movadoj kaj regnoj. Sed eĉ se la Okcidento atentas pli la parvenuojn, ĝi zorge atentas ankaŭ la nukleozan urson kaj ĝiajn kapricojn, precipe dum tiujn estras Kremla koterio sen konkurantoj.

La malamiko de Putin estas libro, kiun verkis homo je la okcidenta flanko de tiu renovigita disputo. Tion Kniivilä ne kaŝas; ĉiu ĉapitro komenciĝas per citaĵo el raporto de la sveda registaro pri la stato de “homaj rajtoj, demokratio kaj principoj de la juroŝtato”. Al li posedi tiujn aferojn estas antaŭkondiĉo por la prosperado de la homaro. Kredante tion, li apenaŭ diferencas de siaj kolegoj okcidentaj, inkluzive de mi. Eble iom danĝere nia ideologio blindigas! Ĉiu okcidenta registaro scias malgraŭ la neperfekteco de sia aparta plenumo, ke tamtami tiujn principojn enkolonigas la ofte kverelantajn soldatojn antaŭ la fronto, ĉe kiu oni nun militas malvarme per retoriko, gaso, kaj pintokunvenoj. En la duelo, multo estas surprize nostalgia, eĉ sen hisita serpo kaj martelo super ĝi.

Sed male al la origina malvarma milito, dum kiu oni ĵetis ostracismon sur komunistojn okcidentajn kaj ekzilis aŭ eĉ murdis kontraŭulojn sovetajn, nun oriente troviĝas inspira alianculo, kies tamtamo sonas simile kiel tiuj en Vaŝingtono, Parizo kaj Stokholmo. Laŭ la rusa registaro, tro simile – evidente tio pruvas lin eksterlanda agento. Kiu do? Aleksej Navalnij, pri kies vivo, laboro kaj sorto rakontas Kniivilä en sia libro. Neniu surprizo, ke Kniivilä respektas kaj kompatas la malamikon de sia malamiko.

Amanto de aktualaĵoj konas la nomon – depende de la orientiĝo (aŭ eble okcidentiĝo) li estas aŭ onta martiro de la demokratio sub la knuto de Putin, aŭ korupta kritikanto, kiu meritas enkarcerigon preskaŭ senliman. Se nur tiujn kliŝojn vi volas renkonti, restu ĉe la ĵurnaloj kaj novaĵelsendoj, kiuj provizos vin per informoj ideologie tajlitaj. Sed se vi interesiĝas pri la opinio de ordinaraj rusoj, kiujn iel enplektas la movado de Navalnij, la jena libro certe interesos vin.

Same kiel la aliaj libroj de Kniivilä, la perloj estas ne tiuj faktoj, kiujn iu ajn povus trovi en Vikipedio, sed la senpretenda rakontado de normaluloj, ĉi-foje pri siaj politikaj opinioj. Precipe tiuj, en la longa perspektivo, aldone ne ranciĝas – afero plej valora en libromerkato sen multaj nefikciaĵoj. Bedaŭrinde, la libro dediĉas pli da spaco ol ajna alia de la aŭtoro al la transdonado de faktoj alie troveblaj, kiuj ĉirkaŭas la venenadon de Navalnij pere de ĥemia armilo – evidente por komprenigi al ni, kiel proksime li estis al la morto destinita al li de ŝtato, kiu fajfas pri homaj rajtoj, demokratio kaj funkcianta juroŝtato.

Mi demandas min, ĉu ajna simpatianto de la libro bezonas konstantan memorigon pri la graveco de tiuj faktoroj; plu mi demandas, ĉu iam la martira ikono de Navalnij povus montriĝi iom tro orita, same kiel la iamaj panegiroj pri la enkarcerigita Nobel-premiito Aung San Suu Kyi. Ankaŭ ŝin mi forte subtenis kaj estimis – ĝis ŝi ekregis en Burmo kaj masakris rohingojn, ĉiam kun demokratia subteno de l’ majoritato.

Vidu – mi ne volas sugesti, ke Navalnij farus same prezidentiĝinte en Rusujo. Simple estas tiel, ke nemalofte la modelaj demokratoj montriĝas iom aliaj regantoj, ol oni supozis. Ajnokaze, estas klare en la libro, ke grandaj politikaj ŝanĝoj estus bezonataj por eĉ rajtigi lin je la balotoj de rusoj en sistemo daŭre koncentranta sian potencon en la ekzekutivon, kiun regas Putin. Kredeble la neverŝajneco de lia regado indigas la laŭdojn kaj la kompaton al Navalnij, kiu spertis eĉ ne unu tagon da libero reveninte hejmen post kriza senvenenigo en Germanujo. Ĝuste nun li ŝimas en prizono (kiun li preferas nomi spacveturilo, ĉar “la prizono…troviĝas en la kapo”).

Jen kaj jen makulas la bildon de la povrulo faktoj ne tre agrablaj, ekzemple lia kontraŭjura (sed politike populara) sinteno al la demando pri Krimeo kaj eble troa dozo de naciismo en lia retoriko. Evidente tiujn aferojn Kniivilä ne volas kaŝi, kvankam ili ricevas relative marĝenan konsideradon, kredeble ĉar la aŭtoro entuziasmas pri sia subjekto kaj atentas aliajn facetojn de lia ekzisto. Ĉe ruletotablo oni ja krias “nigron, nigron, nigron” se oni privetis nigron – kaj afekti alie estus malbona ĵurnalismo.

Min la anekdotoj pri la movado de Navalnij plej ravas. Jen io konstante persekutata, kiun ordinaraj rusoj subtenas per ĉiumonataj ĝiroj de kelkdek rubloj, manifestacioj, kaj strategia balotado – malgraŭ la verŝajna neefektiveco de ĉiuj el tiuj taktikoj por ŝanceli la nunan registaron. Kniivilä bone ilustras la timon, kiun montras la registaro responde al tio – ne nur per la venenado de Navalnij, sed ankaŭ per la konstantaj procesoj kontraŭ la stabestroj kaj aliaj senfamaj laborantoj, la detruoj de iliaj proprietaĵoj kaj la ĝeneralaj ĝenoj kaj obstakloj al ilia partoprenado en la ŝajndemokratio, kiun la registaro volas konservi sen samtempe devi konkurenci en la merkato de ideoj. Anekdote, amuzis min la fakto, ke Putin ne debatas, ĉiam debatigante anstataŭanton; kial lia moŝto degnu aperi?

Eĉ konsiderante la vidpunkton de la aŭtoro kaj la fakton, ke li intervjuis homojn pretajn intervjuiĝi per reta rimedo – pro la pandemio li ne povis alfronti la averaĝan ruson hazarde en skvaro – la libro klare montras la malkontenton de nemalgranda parto de la rusa popolo plurflanke pri la kunjungitaj malboniĝanta ekonomio kaj korupto riĉiganta klikon. Ĝi rakontas kiel funkcias paralele kaj efike kaj la amaskomunikila propagando fare de la ŝtato ĉie, sed aparte en televido, kaj la filmetoj de kaj pri Navalnij en YouTube, kiujn spektas multnombre rusoj malgraŭ baroj inter si kaj la enhavo.

Pro la fulmrapida verkado kaj aperigo de la libro mi mistajpojn ne mencios; la manpleno ajnokaze hontigas la librojn, kiujn iuj prilaboras dum jaroj sen trovi faskojn da eraroj. En kelkaj lokoj pli elvokiva estus pli preciza vorto – la plurloka “luksboatego” aparte bezonas reformiĝon kiel la Zamenhofa jaĥto. Foje participoj estas dubinde at-formaj, kiam laŭ mia kompreno de la intenco ili estu it-formaj (ĉu pro la skandinava influo al nia “moderna lingvo”): “Atakoj…ofte restas nepunataj” (64); “deko da organizantoj jam estas akuzataj pri krimo” (138). Foje alia lingvo ŝajne sin altrudas al la leksikono: “hejmedzino” (55 – estu “dommastrino”), “la sidanta urbestro” (113 – estu “oficanta”), “mi havas simplan, spartanan kajuton” (149 – estu “sparta”). Laste, malgraŭ la trukoj ebligitaj de sinekdokoj, en “venis voko el Kremlo, ili diris ke ni permesu al la paciento forveturi” mi ne povas tordi la signifon de la frazo sufiĉe, por ne opinii tiun pluralan tripersonan pronomon erara rilate al la singulara estaĵo (46 – komparu al la bona frazo “la popolo…ĝenerale faru kion ĝi volas”, 134).

Sed tiuj vere estas kritikoj apenaŭaj. Same kiel en siaj aliaj libroj, Kniivilä verkas ĉi-libre pri Navalnij en flua, bonstila Esperanto ne ŝparante koherajn neologismojn por modernaj aferoj, kies formo en la internacia lingvo ne estas fiksita (flisa, lizinga, geo-) aŭ kies alternativo ne estas tre konvena (dementi, ĉadoro, ĉeno). Tio impresas pli, ĉar la libro vere rakontas pri aferoj aktualaj – maloftaĵo en nia lingvo kaj pruvo, kiel ame kaj zorge la aŭtoro verkis la libron post la nokta konstato, ke la temo meritas libron ne nur en la sveda kaj la finna, lingvoj enspezigaj al la ĵurnalisto, sed ankaŭ en la internacia lingvo. La legantaro amikiĝu kun lia Malamiko.

Hans E. Becklin

La studio de Vinilkosmo trafita de inundo

Antaŭ dek jaroj la ejo de Vinilkosmo estis parte detruita de fajro. Nun la ejon difektis akvo. Vinilkosmo estis fondita en 1990 kaj de multaj jaroj estas la plej konata produktanto de muzikaj registraĵoj en Esperanto.

Dum la nokto de la 10-a de januaro granda inundo okazis ĉe la studio de Vinilkosmo, kaj multaj valoraj aĵoj estis detruitaj. La oficejo situas en la teretaĝo de la domo de la fondinto de Vinilkosmo, Flo Martorell, ekster Tuluzo, Francio. Li klarigis al Libera Folio, kio okazis.

Foto de la studio de Vinilkosmo post la inundo (de la fejsbuka paĝo de Flo Martorell)
Foto de la studio de Vinilkosmo post la inundo (de la FB-paĝo de Flo Martorell)

– La tuta teretaĝo estis inundita de unu metro da akvo en la plej alta nivelo, kaj estis gravaj damaĝoj. Dum la akvo altiĝis, ni provis savi la plej fragilajn ilojn, komputilojn kaj aliajn materialojn, sed paperaj arkivoj, libroj, revuoj, sonkasedoj kaj diversaj sonarkivoj kaj diskoj estis dronigitaj.

– Samtempe ankaŭ inundiĝis 13 provludejoj el 21 kaj parto de la sonstudio de ”Studio de la Trappe”, helpe de fajrobrigadistoj ni metis la materialon (amplifilojn, instrumentojn, sonmaterialon de la sonsistemo de EUROKKA, ktp) sur brikojn por altigi ĝin, sed la akvo altiĝis rapide kaj ne eblis ĉion sekurigi. Ekestis gravaj damaĝoj por multaj bandoj kiuj havas tie sian muzikmaterialon. En la malsupra parto de la studio estis 20 cm da akvo, sed feliĉe ĉio povis esti savita tie, tamen la ejo estis tute malsekigita de kota akvo kreanta damaĝojn en la plakoj kaj tapiŝoj.

Ne estas konate, kiom kostos la riparoj – oni atendas pritakson de spertuloj. La ejo estis asekurita, kaj li esperas ke la asekuro kovros la kompletajn kostojn. Esperantistoj de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC) venis por helpi sekigi aferojn.

Antaŭ dek jaroj Vinilkosmo estis trafita de incendio, kiu detruis grandan stokon de materialo, sed ne ŝajnis ke estis granda risko de inundo.

‒ Ekde 1980, kiam instaliĝis tie la muzika komplekso, neniam okazis inundo, ĉi tio estas premiero kaj mi esperas ke estos la lasta inundo.

Estiĝis granda inundo en Tuluzo kaj la ĉirkaŭaĵo, kiam tutmonata kvanto da pluvo falis en nur du tagoj. La rivero Garono atingis sian plej altan nivelon en dudek jaroj. Centoj da homoj estis evakuitaj kaj unu homo mortis.

‒ Fakte rivero kiu fluas aliflanke de la aŭtoŝoseo apud kiu troviĝas la domo, multe altiĝis dum la pluvega semajno. Okazis semajno pluva antaŭ la inundo, kaj ankaŭ multe neĝis en la Pireneoj kaj poste varmiĝis, subite ĉiuj riveroj kaj la riverego Garono kiu trairas Tuluzon grave altiĝis kaj kreis la krizan situacion. En kelkaj jaroj la vetero ŝanĝiĝis (varmiĝis), kaj nun ni vidas la konsekvencojn.

La inundo kaŭzas prokraston de ĉiuj projektoj de Vinilkosmo, kiel la eldonado de albumoj. Eĉ post la purigado, Vinilkosmo ne tuj plene funkcios.

‒ Mi esperas ke en februaro ĉio reenordiĝos kaj ke eblos tiam relabori kiel kutime. La riparoj kiujn pagos la asekurkompanio eble ekos nur monatojn post la katastrofo kaj malfaciligos baldaŭan normaliĝon.

Robert Nielsen

2021: NORMALA YARO EN LA IDO-LITERATURO

Kovrili dil 9 Ido-libri publisita en 2021

Dum la tota yaro 2021 aparis la sequanta Ido-libri o -broshuri:

Drake, Brian (trad.): William Shakespeare: La tragedio di Iulius Caesar. Tradukita da Brian E. Drake. Oxford, NY: The Oxford Rationalist 2021. 122 p. (pdf-edituro)

Drake, Brian (trad.): Karl Marx, Friedrich Engels: Manifesto di la komunista partiso. Tradukita da Brian E. Drake. Oxford, NY: The Oxford Rationalist 2021. 66 p. (pdf-edituro)

Drake, Brian (trad.): Guy Debord: La socio dil spektaklo Tradukita da Brian E. Drake. Oxford, NY: The Oxford Rationalist 2021. 150 p. (pdf-edituro)

Drake, Brian (trad.): La Ombro: La kin kameleoni. Naracata a Maxwell Grant. Tradukita da Brian E. Drake. Oxford, NY: The Oxford Rationalist 2021. 273 p. (pdf-edituro)

Neves, Gonçalo (trad.): Gersi Alfredo Bays: La profeto de Pedras. Romano originale skriptita en Esperanto. Ido-tradukuro da Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto 2021. 251 + 8 p.

Neves, Gonçalo (trad.): Lewis Carroll: L’aventuri di Alicia en Marvelia. Tradukita da Gonçalo Neves. Duesma edituro, kelke revizita, kun quaradek ilustruri da John Tenniel e prefaco dal tradukinto. Espinho: Editerio Sudo 2021. 161 p. (pdf-edituro)

Partaka: Anekdoti ed enigmati. Kolekturo de 56 original anekdoti e plusa explikanta texto, kun prefaco da Gonçalo Neves. Espinho: Editerio Sudo 2021. 118 p. (pdf-edituro)

Sa, Herder: Spegulo qua reverberas sun-levi. Kolekturo de 21 original Ido-poemi, kun prefaco da Gonçalo Neves. Espinho: Editerio Sudo 2021. 80 p. (pdf-edituro)

Sa, Herder: Che la linguiferio. Kolekturo de 16 original Ido-rakonti, kun prefaco da Gonçalo Neves. Espinho: Editerio Sudo 2021. 148 p. (pdf-edituro)

Yen kelka statistikal datumi pri la supera listo (inter parentezi, por komparo, aparas la korespondanta datumo de 2020):

Nombro de libri publisita: 9 (24)

Nombro de verki originala: 3 (6)

Nombro de verki tradukita: 6 (18)

Nombro de autori ed/o tradukinti: 4 (11)

Nombro de libri/broshuri papera: 1 (5)

Nombro de pdf-libri/-broshuri: 8 (19)

Distributo autorala: Drake: 4 (13); Neves: 2 (4); Sa: 2 (0), Partaka: 1 (0).

Nombro de pagini: entote 1.377 (2.622)

Pos tri intersequanta yari tre fruktoza (24, 34 e 22 verki en 2020, 2019 e 2018, rispektive), la nombro de verki atingita en 2021 (nur 9) semblas esar kelke deceptiva, ma, mea-opinione, e tre realiste, ol kongruas kun la nuna stando, forco e dimensiono dil Ido-movemento.

Pluse, la meznombra nombro de pagini di singla verko (153) multe kreskis kompare a 2020 (109) e, precipue, a 2019 (77) e 2018 (80). To signifikas ke aparis min multa, ma konsiderinde plu dika verki.

Nu, omna-kaze, existas nun multa Ido-libri lektebla e mem lektinda, por omna gusti e tendenci. On do sequez la konsilo da Juste, qua yene kronizis la prefaco di La Serchado:

“Agez kom bon lektero : do vu lektez…”

Integrelingua

Interlingua

Interralingua

Integrelingua

Internetlingua

Internelingua

Externelingua

Extremelingua?

Modestelingua

Modernelingua

Maternelingua?

Paternelingua?

Fraternelingua

Fractionatelingua?

Integrelingua

Interlingua 

Vakciniĝu unu por ĉiuj, ĉiu por unu!

Se estas efika vakcino kontraŭ malsano, vakcinado estas la tute evidenta paŝo. Tion diras Christoph Klawe, la prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio en intervjuo de Libera Folio. Gravan rolon en la disvastigo de falsaj informoj pri vakcinado laŭ li havas sociaj retejoj.


Vakcino de la firmao Pfizer. Foto: Arne Müseler / CC-BY-SA-3.0

Ankaŭ en Esperantujo lastatempe disvastiĝas senbazaj asertoj pri la riskoj de vakcinado kontraŭ la kronvirusa pandemio. Tial Libera Folio decidis peti intervjuon de vera fakulo, la prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), Christoph Klawe, kiu mem estas aktiva kuracisto en malsanulejo.

Laŭ li, je individua nivelo ĉiu mem decidu, ĉu aŭ ne vakciniĝi. Tamen la kronvirusa malsano ne nur kaŭzas abundan suferadon kaj multajn eviteblajn mortojn, sed krome la kreskanta kvanto de pacientoj kun KOVIM-19 signifas, ke mankas loko kaj tempo por aliaj pacientoj kaj bona kuracado de aliaj malsanoj. Tial nepras, ke laŭeble multaj vakciniĝu.

La disvastiĝo de falsaj asertoj pri la pandemio kaj la vakcinoj laŭ li efektive similas al informa pandemio, kiun oni povas kontraŭbatali laŭ la samaj reguloj kiel la infektan malsanon mem: per adekvata kvanto da veraj faktoj, kvazaŭ necesa dozo de medikamento. Jen do dozego.

La viruso kun la scienca nomo SARS-CoV-2 apartenas al tipo, kiu en Esperanto estas nomata kronvirusokoronviruso, laŭ rekomendo de la Lingva konsultejo de la Akademio de Esperanto. Libera Folio kutimas uzi la unuan formon, dum Christoph Klawe en siaj respondoj uzas la duan.

La malsanon kaŭzitan de la viruso oni povas nomi COVID-19, laŭ la disvastiĝinta angla mallongigo, aŭ KOVIM-19 en Esperanto, laŭ rekomendo de la Lingva konsultejo.

Libera Folio: Kial gravas, ke laŭeble multaj homoj estu vakcinitaj kontraŭ la kronviruso?


Christoph Klawe.

Christoph Klawe:  – Mi rimarkigas, ke temas pri sugesta demando. La komenca demando estas, ĉu ĝenerale indas esti protektita kontraŭ infekto per SARS-CoV-2. Je individua nivelo, unue la respondo al tiu ĉi demando ĉefe dependas de via preteco akcepti riskojn. Por prijuĝi la riskon, vi devas scii ion pri la danĝero kaj kontaĝeco de la viruso. Estas diversaj mezuroj pri la kontaĝeco kaj la emo de patogeno disvastiĝi. Unu el ili estas la baza reproduktado-cifero, kiu indikas, kiom da aliaj personoj estas infektitaj per unu komence infektita homo en grupo, kiu ankoraŭ ne estas imuna kontraŭ la patogeno kaj ne atentas protektajn rimedojn (R0). En diversaj esploroj la R0 de la ”sovaĝa“ varianto de SARS-CoV-2 estis taksita je 2,8 – 3,81 2 3. La Delta-varianto, kiu en decembro estis la plej ofte trovata, havas eĉ R0 de 6-74. Por havi komparon: la R0 de morbiloj estas 12-185, tiu de kutima sezona gripo 0,9-2,16.

– La tiel nomata efektiva R-cifero dependas de la protektaj rimedoj kaj la imuneco kontraŭ la viruso en iu grupo kaj tial havas dinamike ŝanĝiĝantan valoron (Reff). Por ekscii la aktualan Reff de SARS-CoV-2 en via lando bv. konsulti la oficialajn naciajn fontojn. Resume, la risko esti infektita de SARS-CoV-2 ne estas giganta (kiel ekz. estas ĉe morbiloj), sed konsiderinde alta (en la kazo de la Delta-varianto multe pli alta ol ĉe la normala gripo). El 100 infektitoj, 55-85 % havos simptomojn (do la t.n. manifestado-indico estas inter 55 kaj 85)7 8 9. Kiel nun ni ĉiuj jam scias, estas riskofaktoroj por malbona evoluo de la malsano kun gravaj kaj vivendanĝerigaj komplikaĵoj, kiel ekzemple aĝo de pli ol 50 jaroj, vira sekso, fumado, obezeco, certaj antaŭaj malsanoj kaj tiel plu.


Kronviruso fotita per elektron-mikroskopo. Foto: NIAID-RML

– Ĝenerale la kvalito de epidemiologiaj valoroj ege dependas de la kvalito kaj eco de registrado de bazaj datenoj kiel ekz. kvanto de kazoj, infektoj k.t.p. Pri tio povas ekesti diskutoj. Ankaŭ epidemiologiaj valoroj kompreneble povas ŝanĝiĝi depende de kiam dum la epidemio la bazaj datenoj estis registritaj. Tamen, laŭ la haveblaj datenoj la mortokvanto de homoj infektitaj per SARS-CoV-2 estas minimume 0,4 – 0,9%. El inter tiuj, kiuj havas simptomojn de la infekto mortas nuntempe averaĝe (datenoj el la tuta mondo) proksimume 1,8 % laŭ singarda takso10.

– Ankaŭ se oni ne mortas, KOVIM-19 ne estas agrabla. Ankaŭ sekvoj kiel kronika laceco aŭ problemoj kun la gustumkapablo ofte ege longe daŭras aŭ eĉ postrestos post la akuta fazo de la malsano (”Longedaŭra KOVIM“)11.

Je individua nivelo laŭ tiuj informoj vi povas mem decidi, ĉu por vi protekto kontraŭ SARS-CoV-2-infekto havas sencon aŭ ne. Se la elekto de protektanta rimedo estas vakcino, por bone decidi kompreneble necesas scii ion pri la efikeco kaj kromefikoj de la diversaj haveblaj substancoj. Mi mem, estante aktiva kuracisto en hospitalo, kiu renkontas multajn pacientojn en diversaj sanstatoj kaj mem apartenas laŭ sekso kaj aĝo al riskogrupo de malfavora evoluo de KOVIM-19, estas nun trioble vakcinita kaj ne havis ajnajn kromefikojn preter iom da milda doloro je la loko de la injekto dum 2-3 tagoj.

Je socia nivelo, jam kadre de la unua ondo de la pandemio bildoj kaj raportoj pri la okazantaĵoj en ege trafitaj landoj kiel ekz. Ĉinio aŭ Italio ege ŝokis nin ĉiujn. Evidentiĝis, ke sansistemoj ne povas elteni la amason de malsanuloj, kiam viktimoj de la pandemio abundas. Kiam estas abundo da grave malsanaj pacientoj kun KOVIM-19, estas nek loko nek tempo por aliaj pacientoj kaj la bona kuracado de aliaj malsanoj. Estas simpla problemo de kvanto. Se vi decidas ne toleri kaj aktive eviti tian situacion, vi devas ekagi. Do se estas efika vakcino kontraŭ malsano, vakcinado estas la tute evidenta paŝo. Vakcinado havas longan historion, kaj multo estas konata pri la efiko de vakcinado al la limigo de epidemioj.


TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio.

– Laŭ la R0 de patogeno oni povas per matematikaj modeloj antaŭdiri la kvanton de la personoj en iu komunumo, kiuj devas esti vakcinitaj por efike bremsi la disvastigon de la patogeno aŭ eĉ tute elimini ĝin. En tia situacio la vakcinitoj fakte kontribuas grave al la protekto de la ne-vakcinitoj – efiko nomita grego-imuneco aŭ pli bone grupo-protekto (validas la ”principo de musketeroj“: unu por ĉiuj, ĉiuj por unu!). Estas tre interese klare videbligi tiun efikon. Jen modelo, en kiu vi mem povas ŝovi la parametrojn kaj observi la sukceson. Paĝo en la germana, sed eblas uzi tradukmaŝinon por kompreni la klarigojn.

– Pro diversaj kialoj verŝajne eĉ kvanto de 100 % vakcinitoj en iu komunumo ne sufiĉus por tute elimini patogenon, se R0 estas alta kaj la vakcino perdas efikecon dum pasanta tempo12 – kondiĉoj, kiuj validas pri SARS-CoV-2. Kvankam oni do ĝis nun ne rajtas esperi kompletan eliminon de SARS-CoV-2, tamen jam estas pruvite, ke per vakcinado la pandemio jes povas esti grave bremsita: ekzemple en Israelo oni observis, ke la redukto de SARS-CoV-2-infektoj ĉe ne-vakcinitaj infanoj duobliĝis ĉe ĉiu 20%-a pliiĝo de la vakcinitaj plenkreskuloj13.

– Laŭ la menciitaj modeloj kaj aliaj argumentoj MOS rekomendis celi minimume kvanton de 80% da vakcinitaj plenkreskuloj tiom rapide kiom eblas14. Do finfine resumante, pro ĉiuj tiuj pripensoj vere gravas, ke laŭeble multaj homoj estu vakcinitaj kontraŭ la koronviruso – bone atentu la principon de la musketeroj!

Iuj asertas, ke ne indas vakciniĝi, ĉar okazas ke vakcinitoj severe malsaniĝas kaj eĉ mortas de KOVIM-19. Ĉu tio estas valida argumento?

– Veras, ke ankaŭ vakcinitoj povas malsaniĝi kaj eĉ morti. Ne estas vakcino kontraŭ ajna malsano, kiu garantias kompletan protekton. Sed laŭ la metodo de Farrington15 oni povas pritaksi la efikecon de vakcinoj. Ekzemple en Germanio la Robert-Koch-Instituto, centra nacia instanco por superrigardo de epidemiologiaj datenoj, ĉiusemajne aktualigas la necesajn datenojn kaj publikigas la rezultantajn valorojn pri vakcinefikeco rilate al diversaj grupoj.

– Laŭ la datenoj en la 50-a semajno de 2021 ekzemple en la aĝogrupo de 18-59 jaroj, post tri dozoj de vakcino la efikeco kontraŭ infekto kun simptomoj estis 93,5%, en la sama aĝogrupo jam baza imunigo per du dozoj havis efikecon de 80,1% kontraŭ enhospitaligo, 85,7% kontraŭ necesa intensa flegado en la hospitalo kaj 94,5% kontraŭ morto. Tiuj estas bonaj rezultoj. La datenojn pri aliaj grupoj kaj kondiĉoj vi povas mem alrigardi en la fonto [germanlingva datenaro], kaj kompreneble vi povas konsulti viajn naciajn registrojn por juĝi. Do la datenoj pri efikeco estas favoraj al vakcinado. Tamen eĉ pli efikaj vakcinoj estas dezirindaj.

Iuj asertas, ke la vakcinoj estas pli danĝeraj ol la malsano mem. Sur kio baziĝas tiuj asertoj? Ĉu estas ajna vero en tio?

– Laŭ la datenoj kolektitaj en Germanio inter la 27-a de decembro 2020, kiam komenciĝis la vakcinkampanjo en Germanio, kaj la 30-a de novembro 2021, okazis entute 123 347 849 vakcinadoj. El inter ili, koncerne gravajn kromefikojn de vakcinado, 26 196 suspektitaj kazoj estis raportitaj. El inter tiuj lastaj suspektitaj kazoj 1 919 personoj mortis post vakcinado. En nur 78 el tiuj 1 919 kazoj de morto la respondeca instanco en Germanio (Paul-Ehrlich-Instituto) vidis eblan aŭ verŝajnan konekton inter la morto kaj la vakcinado 16. Se aliflanke 1,8 procentoj el la KOVIM-19-pacientoj mortas pro la malsano (vidu supre), rilate al morto la favoro estas tre klare je la flanko de la vakcinado.

Inter homoj, kiuj pro diversaj kialoj malfidas la aŭtoritatojn, la procentaĵo de vakcinitoj restas malpli alta. Kiel tio influas la evoluon de la pandemio en tiaj landoj kaj homgrupoj? Kiel vi proponus plibonigi la situacion?

Vakcinkritiko
Bildo el vakcin-kritika FB-grupo en Esperanto.

– Denove sugesta demando, sed prave, la procentaĵoj de vakcinitoj estas vere malpli altaj inter personoj, kiuj malfidas aŭtoritatojn17. Laŭ tio, kiun ni scias pri grupo-protekto (vidu supre), la influo de hezito esti vakcinita al la evoluo de la pandemio en la koncernataj grupoj kaj socioj estas evidenta. Gravan rolon en la disvastigo de falsaj informoj pri vakcinado ludas la interreto kaj en ĝi sociaj retoj18. Restarigo de fido en aŭtoritatoj necesas, sed kiel fari tion, ne estas tute klara19 20.

– Miaopinie, por ke homoj fidu aŭtoritatojn ege gravas la fidinde etika konduto de politikistoj kaj institucioj kaj laŭeble plej granda travideblo de bazaj datenoj kaj decidoj. Do jen denove – socia respondeco komenciĝas per la kulturo je individua nivelo, kaj gvidantoj nepre devas havi plej altan etikan sintenon. Gravas, ke necesaj informoj atingu ĉiujn civitanojn, do bona infrastrukturo por informado estas bezonata.

– La disvastigon de neveraj asertoj pri SARS-CoV-2, KOVIM-19, la pandemio, vakcinoj kaj tiel plu en sociaj retoj (”infodemio“) oni fakte povas kontraŭbatali laŭ la samaj reguloj kiel infektan malsanon mem: oni devas observi la interreton, atenti, kie falsaj informoj ekestas (kvazaŭ patogenoj) kaj devas sekve tuj kontraŭbatali ilin per adekvata kvanto da veraj faktoj pri la ĵus diskutita afero (kvazaŭ necesa dozo de medikamento) je la fokuso de ekesto kaj disvastiĝo de la malveraj asertoj – interesa ideo, ĉu ne21?

– Pro la granda tempo, kiu certe estus bezonata por tia tasko kontraŭbatali la infodemion en la interreto, verŝajne specialigitaj sano- kaj komputilo-profesiuloj estus necesaj.

Ĉu estas via impreso, ke inter esperantistoj estas aparte multe da homoj, kiuj malfidas la vakcinojn?

– Verdire ne. Mi ankaŭ ne vidas, ke esperantistoj ĝenerale havus tipan riskoprofilon por hezito esti vakcinitaj. Sed por pli bone respondi, eble necesas esploroj pri la demografio de esperantistoj.

En iuj landoj oni proponas enkondukon de deviga vakcinado. Kiel vi sintenas al tio?

– En Germanio ekde la mezo de la venonta marto vakcinado estos deviga por profesiuloj en la sansistemo. Jam nun estas rimarkinda manko de flegistoj, kaj multaj el ili havas ankaŭ aliajn profesiajn kvalifikojn krom flegado. Verŝajnas, ke multaj flegistoj, kiuj nepre ne volas esti vakcinitaj, forlasos la sansistemon por labori aliloke, tiel pligrandigante la mankon de bone kvalifikitaj dungitoj en la hospitaloj.
Oni pripensas ĝeneralan devigon al vakcinado.

– El la vidpunkto de sanpolitikisto, kiu observas, ke patogeno disvastiĝas, malhelpas la tutan publikan vivon kaj ke tamen vakcinado ne estas sufiĉe akceptita de la popolo, enkonduko de deviga vakcinado estas tute komprenebla impulso.  Tamen mi mem estas forte kontraŭ ia deviga vakcinado. Se oni enkondukas devigan vakcinadon, oni trapasas ruĝan linion. Ŝtata interveno en la korpan integrecon estas gravega, miaopinie nepravigebla paŝo.

– Tiurilate oni ne rajtas forgesi, ke ekzemple por la vakcinoj kiuj estas uzataj en Eŭropo intertempe ja estas grandega datenbazo kun ege favora riskoprofilo, sed tamen ĉiuj kvin vakcinoj laŭ Eŭropa Medikamento-Agentejo almenaŭ en Eŭropo ĝis nun havas nur kondiĉan merkato-permeson (”Conditional Marketing Authorisation”), do estas ankoraŭ ne plene agnoskitaj laŭ la validaj striktaj leĝoj pri novaj medikamentoj 22.

– Estas la devo de profesiuloj pri sano zorgi, ke homoj havu la ĝustajn kaj sufiĉajn informojn por mem decidi. La kuracistoj estas ligitaj al la Deklaracio de Ĝenevo, kiu devigas ilin respekti la memstarecon kaj la civitanan liberecon de pacientoj.

7    Byambasuren O, Cardona M, Bell K, Clark J, McLaws M-L, Glasziou P. Estimating the extent of asymptomatic COVID-19 and its potential for community transmission: systematic review and meta-analysis. medRxiv. 2020:2020.05.10.20097543.
14    Ad-hoc meeting of the European Technical Advisory Group of Experts on Immunization (ETAGE): virtual meeting, hosted in Copenhagen, Denmark, 28 April 2021. Copenhagen: WHO Regional Office for Europe; 2021.

La komitato de UEA decidis decidi mem

Ne okazos ĝenerala voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA. Tion decidis la komitato de UEA per 35 voĉoj kontraŭ 15. Nun la komitato baldaŭ mem decidos pri la planata vendo.

La 10-an de januaro estis konigita la rezulto de la komitata reta voĉdonado pri tio, kiel oni faru la finan decidon pri la planata vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176.

Komitatano Dietrich Weidmann proponis, ke la decido estu aprobita en ĝenerala voĉdonado de la membraro kaj la landaj asocioj. En reta diskuto la propono ricevis subtenon de multaj komitatanoj, sed ankaŭ akran kritikon. La estraro kontraŭis la ideon pri ĝenerala voĉdonado.

La voĉdonado okazis ekde la 29-a de decembro ĝis la 8-a de januaro, kaj la rezulto estis diskonigita la 10-an de januaro. Partoprenis entute 52 el la 61 komitatanoj, kio laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar estis rekordo.

Por la propono aranĝi ĝeneralan voĉdonadon laŭ la protokolo voĉdonis 15 komitatanoj:

Ángel Arquillos, Dietrich M. Weidmann, François Lo Jacomo, Ileana Schrøder, Maritza Gutiérrez González, Povilas Jegorovas, Jérémie Sabiyumva, Christoph Klawe, Keyhan Sayadpour, Michela Lipari, Osmo Buller, Paul Desailly, Tuomo Grundström, Nguyen Van Loi, Zsófia Kóródy.

Kontraŭ la propono voĉdonis 35 komitatanoj:

Ann-Louise Åkerlund, Aleks Kadar, Amri Wandel, Brian R. Moon, Claude Nourmont, Dennis Keefe, Andreas Diemel, Prof d-ro Duncan Charters, Emílio Carlos Vaz Cid, Eŭheno Kovtonjuk, Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr., Mark T. Fettes, Gábor Márkus, Guy Matte, Hans Becklin, Kjell Peder Hoff, Trezoro Huang Yinbao, Mag. Janez Jug, Karina Oliveira, Kristin Tytgat, Libuše Hýblová, Michael Boris Mandirola, Alexandra Mendieta, Ahmad Reza Mamduhi, S-ino Mallely Martínez Mateos, Michal Matúšov, Mariana Evlogieva, Orlando E. Raola, Rakoen Maertens, Renato Corsetti, Stefan MacGill, So Jinsu, Spomenka Štimec, Suzuki Keiichiro, Thomas Bormann

Sin detenis la komitatanoj Lee Jungkee, Rodica Todor. Ne voĉdonis la komitatanoj Chen Ji, Margarita Želve, Sibayama Zyuniti, Robert Kamiński, Rubén Luis Sánchez, Robert Moerbeek, Svetlana Smetanina, Chielismo WANG Tianyi , Yu Tao.

La rezulto signifas, ke la definitivan decidon pri la proponata vendo de la domo faros la komitato mem. La formala diskuta fazo antaŭ la komitata voĉdonado pri la temo komenciĝos baldaŭ, kaj la diskuton eblos sekvi en la komitata listo.

Io viagia in te

 

Io viagia in te,

senti tu calor,

titilla tu nervos

Hic io cerca

le deliciose contractiones

Mi fame me faceva venir

Io senti tu fragrantia,

le battimentos de tu corde

Tu capillos me titilla

Tu halitos se abbrevia

Tu cute es calide,

molle e molliate

Io viagia in te

In un altere universo

Io vide tu facie

e pois mi proprie

trans tu oculos

Nos ama le un le altere

con le mesme amor,

un mystic amor

que uni spirito e materia

in substantia extatic

Io viagia in te

Tu viagia in me

Nos viagia insimul

in un pais sin nomine

ubi fluvios gaudiosemente murmura,

ubi le vento anhela con delecto,

ubi le herba pete: ”caressa me!”,

ubi le pluvia subito cade

refrescante sudante corpores febril

Un vento vorticose sempre augmentante

nos tira in alto

Nos nos imbracia fortemente,

tu es tanto vicin

Nos vola a in un nube sanguinee

que nos caressa e titilla,

suge nostre membros

e se distacha solmente quando nos crita

Nostre critos se transforma a floccos de nive

Nos rola insimul in nive abundante

que adure le pelle, nos non senti frigor

Nos ride salvagemente, sin inhibitiones

usque a toto deveni blanc

 

EU kunfinancas la novan retejon de UEA

En la nova jaro 2022 UEA ŝajne decidos pri la vendo de la Centra Oficejo, sed kompense eble ekhavos novan retejon en majo. Nun montriĝas, ke la laboro pri la retejo estas parte financata per administra subvencio de EU al TEJO. 

La renovigo de la retejo de UEA estis deklarita prioritata tasko dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Tiam la nova estraro petis kaj ricevis de la komitato la rajton uzi 100 000 eŭrojn por tiu celo. Granda parto de tiu mono estis elspezita sen videbla rezulto, sed per krea aranĝo de UEA kaj TEJO oni sukcesis financi plian laboron per administra subvencio pagata de EU.

Spite la prioritaton, efektiva laboro pri nova retejo por UEA komenciĝis nur en 2017. En februaro 2018 la tiama prezidanto de UEA, Mark Fettes, promesis novan retejon ene de kelkaj monatoj, sed la unua teamo elektita por la tasko fine nenion liveris.

En 2019 UEA tial faris kun TEJO interkonsenton pri la reteja renovigo. La precizaj kondiĉoj de la kontrakto ne estas konataj. En aŭgusto 2020 la nova prezidanto, Duncan Charters, anoncis kiel celdaton por lanĉo de la nova retejo la 15-an de decembro 2020. Poste li ŝovis la limdaton al ”januaro, aŭ plej malfrue februaro 2021”.

Nun ŝajnas, ke la nova retejo eble aperos en majo 2022. Tiun celitan lanĉotempon mencias la protokolo de la estrara kunsido de TEJO, okazinta la 29-an de decembro. Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, atentigas, ke temas ne nur pri nova retejo, sed pri kompleta sistemo, kun kiu la uzantoj povos interagi. La lanĉo laŭ li ne okazu pli frue, por ne ĝeni la membrovarbadon de UEA dum la unua jarkvarono:


Fernando Maia Jr. (fot. Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

– Tiu estas la plej intensa laborperiodo de la Centra Oficejo, kiu devas dum ĝi trakti milojn da (re)aliĝoj. Estus nek saĝe nek efike lanĉi la sistemon dum aliĝoj jam venas per la malnova sistemo. Krom eviti neutilan duobligon de aliĝeblecoj, kiu povus konfuzi la publikon, tiu decido ankaŭ permesos pli trafe trakti neantaŭviditajn cimojn, ĉar la lanĉo okazos en periodo, kiam la ritmo de (re)aliĝoj malpliiĝas.

Dum la aliĝperiodo oni anstataŭe poluros la enhavon de la retejo, kiu postulas kelkajn korektojn kaj ĝisdatigojn, Fernando Maia klarigas.

– Fine mi aldonu, ke tiu decido, bone prikonsentita kun la Centra Oficejo, portis neniun perdon por la Asocio.

Laŭ pli frua informo de Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de UEA, la kosto de la reteja projekto por UEA, spite la multjaran malfruon, ne superos la sumon de 100 000 eŭroj, buĝetitan en 2013. Tio ne bone kongruas kun la elspezoj de TEJO buĝetitaj por la projekto, kiuj nur dum la tri jaroj 2020-2022 sumiĝas al pli ol 80 000 eŭroj.

Krome ne klaras, de kie venas la mono por la reteja projekto, ĉar laŭ la bilanco de UEA, el la rezervo “Reteja renovigo” dum la jaro 2020 estis elspezitaj malpli ol mil eŭroj. Fine de 2020 el la buĝetitaj 100 000 eŭroj tie restis 29 436 eŭroj.

– La rezervo restis preskaŭ netuŝita, ĉar laŭ la kontrakto la venonta pago de UEA al TEJO devos okazi antaŭ la publikigo de la sistemo, klarigis Fernando Maia al Libera Folio en junio 2021, kiam la bilanco aperis en la retejo de UEA.

La bilanco de la pasinta jaro ankoraŭ ne estas publika, sed se efektive pago okazu nur post la ekfunkciigo de la nova retejo, evidente nenio estis pagita de UEA ankaŭ en 2021. Kiel do estas financata la laboro, kiu laŭ la buĝeto de TEJO kostas dekmilojn da eŭroj ĉiujare?

Ebla klarigo de la enigmo nun legeblas en la freŝa estrara protokolo de TEJO: la mono por la nova retejo de UEA almenaŭ ĉi-jare venos el la buĝeto de EU, kiu pagas administran subvencion al junularaj organizaĵoj kiel TEJO.

Laŭ la ankoraŭ ne aprobita buĝeto de TEJO por 2022, UEA dum la nuna jaro pagos 5 000 eŭrojn por la reteja laboro, dum ĝiaj sumaj kostoj estos 35 900 eŭroj. La ĉefa parto de tiu kosto estas la salajro de tuttempe dungita programisto dum unu jaro, kaj tiu salajro estas pagata el la administra subvencio de EU, kiel klare montras la jena frazo en la estrara protokolo:

”Dungo de PHP-programisto estos nur ĝis majo, plua dungo dependos de administra subvencio.”

Komparo kun la buĝetoj de la jaroj 2020 kaj 2021 montras, ke ankaŭ ĝis nun almenaŭ parto de la laboro kredeble estis efektivigita helpe de la administra subvencio de EU. Ĝuste la subvencio ebligas, ke la malriĉa TEJO dungas novajn oficistojn, dum la granda UEA malpliigas sian oficistaron.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, UEA ne devos pagi pli por la reteja laboro, se oni povos ĝin financi per la administra subvencio:


Léon Kamenický. Foto: TEJO.

– En ideala kazo, ni sukcesus financi nian teknikan oficiston per administra subvencio, ĉar ri ne nur okupiĝas pri AKSO sed ankaŭ Centra Reto de TEJO kaj aliaj teknikaj aferoj kiujn TEJO uzas por sia funkciado, ekzemple cirkuleroj, voĉdonado, kaj tiel plu. AKSO mem estas projekto kiu rilatas ne nur al UEA, sed ankaŭ al TEJO (ekz. ĝi estas tre grava por administrado de membrecoj). Pro tio ni sentas respondecon ke la sukceso de la projekto, do transiro al pli modernaj sistemoj, tuŝas ambaŭ organizojn.

Libera Folio: Tamen temas pri laboro, kiun TEJO faras por UEA laŭ aparta kontrakto. Ĉu ne ekzistas risko, ke la EU-instancoj trovos, ke la aranĝo kontraŭas la kondiĉojn de la subvencio, kaj postulos repagon?

– En la projektoprono por la subvencio ni travideble priskribis pri kio okupiĝos niaj oficistoj kaj ni certe ne intencas kaŝe profiti de publika mono sed ĉion travideble uzi por nia agado.

Tio temas pri 2022, sed rigardante la buĝetojn de 2020 kaj 2021 oni ricevas la impreson, ke ankaŭ en tiuj jaroj oni uzis la administran subvencion por financi la Akso-projekton. Ĉu ne estas tiel?

– En la pasintaj jaroj oni ricevis nur maksimume 8 800 eŭrojn po oficisto jare. Pro tio ne okazis duobla financado, ĉar la buĝeto de AKSO ne kovris ĉiujn kostojn de la projekto (nome homfortojn). Aldone, la fakto ke ni ricevis 8 800 por kovri dungokostojn de teknika oficisto (temas pri pli-malpli triono) ni povis investi la “ŝparitan monon” en aliajn bezonatajn aktivaĵojn de la projekto (pliajn partatempajn oficistojn kiel mi jam menciis) kaj ankaŭ uzi rin por aliaj teknikaj laboroj de TEJO.

Laŭ la buĝeto de TEJO por la koncernaj jaroj, la administra subvencio en 2020 estis sume 37 424 eŭroj kaj en 2021 sume 32 746 eŭroj. En 2022 oni antaŭvidas administran subvencion de 85 000 eŭroj.

OCITANISMO E LA PROBLEMO KATALUNIAN

 La Ocitanisti esas tre mikranombra (apene 1% de la habitantaro en Ocitania), li volas rivivigar la linguo Ocitana e kombatar favore a la nedependo di Ocitania. Ita kombato konfrontesas al indiferenteso general. Nome, nulatempe esis historiala e/o politikala uneso di Ocitania, esis nur provinci kun diversa dialekti (di la sama linguo) qui unionesis pokope a Francia. Nula rejio, nula princio e nula republiko Ocitana irgatempe existis. Koncernante Katalunia, la situaciono esas tote diferanta, nam ol esis la maxim importanta parto dil rejio Aragonia. Ita rejio dil Iberiana peninsulo esis tre forta e povoza dum la Mezepoko e lua suvereno probis mem krear transpirenea imperio  per absorbar la provinco Languedocia dum la krucmilito kontre la kataristi. Desfortunoze por il (e por Aragonia) il desvinkis ed ocidesis lor la batalio di Muret (1213), tale la transpirenea imperio ne naskis malgre ke la Kataluniani e la Ocitani parolis preske la sama linguo, kontre ke taepoke, la nord-Franci esis vera stranjeri a la Ocitani e parolis tote altra linguo.

Plu tarde, dum la fino dil XVma yarcento, la rejii Kastilia ed Aragonia unionesis per mariajo. Ico ne esis bon afero por la Kataluniani, nam quankam li esis richa, li divenis duesmaklasa Hispani, nome povra Kastilia konquestis Mez- e Sud-Amerika kaptis la ibea richaji ed impozis sua linguo a la nova imperio super qua la suno nulatempe kushesis. Ico esis tre bitra al Kataluniani qui, lore, reveskis pri separo e nedependo. Li probis obtenar sendependo singlafoye kande la Hispana stato plufebleskis. Ma li sempre desvinkis, lastafoye dum la interna milito di Hispania (1936-1939). Fine, pos la transpaso dil diktatoro Franco (1975) la Hispana stato divenis pokope multe plu liberala ed ico instigis itere la Kataluniani pensar pri nedependo. Ma li koncias ke li esus nur mikra lando koniumata inter Hispania e Francia e konseque tre frajila. Lore, pro lia fiereso esar la maxim richa regiono di Hispania lia imperialista naturo riaparis e li itere revas pri transpirenea imperio. Por atingar ta skopo on devas instigar la Ocitani a nedependo ed ica nedependanta Ocitania, sat prosperanta ma nericha, povus facile esar sub l’influo di richa Katalunia ed ulamaniere unionesar kun ol. Tale instucesus lando havante cirkum 200.000 kilometri quadrati e preske same granda kam Unionita Rejio. Konseque ol egardesus bone en Europa. La problemo esas ke la Ocitani ne pensas pri nedependo (ecepte 1% de la habitantaro) e la linguo esas mortinta depos plura generacioni en la urbo e recente en la ruri. La Kataluniani koncias ke inklino a nedependo povus existar nur per aparteso lingual.   E li volas rivivigar la Ocitana tante proxima a la Kataluniana. Ma, ho ve ! la Ocitani ne volas rilernar la Ocitana e preferas lernar utila lingui quale la Angla e la Hispana. Ultree, la Ocitani qui konsideras su kom Franci, sud-Franci certe, ma tamen vere Franci, savas ke la Kataluniani ne amas la Franci e pro to la advoki dal Kataluniani divenas mem plu vana. Do, la romantikeso dil imperio Kataluniana e transpirenea frakasesas per la harda realaji. La Ocitana nulatempe rinaskos kom singladia linguo dil habitanti di Ocitania e la Kataluniani mustos, quankam lente e desfacile, renuncar lia superba revi. Ma Katalunia, pro la energio e forta volo di lua habitanti duras esar problemo por Hispania ed Europa.