Ĉu la Akademio de Esperanto modernigu sin? Tiu estas unu el la demandoj, kiujn oni pritraktos dum la reta konferenco de la Akademio ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Krom prelegoj, okazos la premiero de nova premio: la Laŭro de la Akademio.
Anoj de la Akademio dum la UK 2017. Foto: Robin van der Vliet (CC BY-SA 4.0)
La konferenco de la Akademio okazos marde la 14-an de decembro kaj merkrede la 15-an de decembro, kaj eblos partopreni en ĝi per Zoom. Poste la prelegoj estos spekteblaj ankaŭ per Youtube, informas François Lo Jacomo, la sekretario de la Akademio.
Laŭ li la celo de la konferenco estas plibonigi la kontakton inter la Akademio kaj la esperantista publiko:
– La Akademio de Esperanto, prestiĝa institucio, aspektas silenta ĉar ne aperas novaj decidoj, nova aldono al la Universala Vortaro… Tamen, krom la publikaj kunsidoj dum la Universalaj Kongresoj, Akademianoj abunde pridiskutas interesajn demandojn kaj multaj el ili aktivas en la Esperantologia kampo.
Kelkajn el tiuj demandoj la akademianoj pritraktos en la ok publikaj prelegetoj, kiuj konsistigas la ĉefan enhavon de la konferenco. Sume la konferenco daŭros tri horojn kaj la prelegoj do estos ne pli longaj ol po dudek minutoj.
Inter la temoj estas la nun okazanta revizio de PIV, en kiu partoprenas pluraj Akademianoj. Pri ĝi prelegos Bertilo Wennergren, kiu pasintjare transprenis la redaktorecon de la ĉefa vortaro de Esperanto.
François Lo Jacomo en sia prelego demandas, ĉu modernigi la Akademion, dum Aleksandro Shlafer parolas pri tio, kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio. Cyril R. Brosch rakontos pri la konsultejo de la Akademio. Plena programo troveblas en la retejo de la Akademio.
Fine de la konferenco estos proklamita la unua ricevanto de la Laŭro de la Aademio, nova premio subvenciata de UEA kaj SAT. La premio estas aljuĝota al libroj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”.
Diference de la Belartaj Konkursoj de UEA, kie rajtas partopreni nur nepublikigitaj manuskriptoj, la Laŭro de la Akademio estas aljuĝata al aŭtoro de jam aperinta verko. La premia sumo estas 100 eŭroj.
Inter la statutaj celoj de la Akademio longe ekzistis la eblo “doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj”, sed nur en 2020 tia premio estis starigita.
La 23an de Novembro en sia domo en Łubniki, apud Bjalistoko, en la aĝo de 71 jaroj forpasis Jan Leończuk, poeto, verkisto, multjara direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro, sincera amiko kaj subtenanto de Esperanto.
Jan Leończuk ricevas la premion de Spegulo de Tomasz Chmielik dum la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en 2010. Fotis Andrzej Sochacki.
Jan Leończuk estis unu el la plej famaj poetoj, ligitaj kun Bjalistoko. Li debutis en 1970 kaj estis aktiva verkisto dum pli ol 50 jaroj. Dum longa tempo li laboris, kiel lekciisto de la Bjalistoka Filio de la Varsovia Universtato, sukcese instigante al la verkado siajn studentojn. Dum 18 jaroj li estis direktoro de la plej granda regiona biblioteko, alinomita pro lia iniciato, La Podlaĥia Libraro.
Jan Leończuk, kiu dum mallonga tempo loĝis enurbe, revenis al sia naskiĝloko – malgranda podlaĥia vilago – Łubniki, en kiu – dum pli ol 30 jaroj li estis elektata la vilaĝestro – sołtys. Por Esperanto gravis tre granda subteno, kiun Jan Leończuk, kiel poeto, membro de la asocio de verkistoj kaj direktoro de La Podlaĥia Libraro – Książnica Podlaska, donadis al Esperanto-kulturo, precipe al E-literaturo.
Leończuk lancis la ideon esperantigi kaj eldoni antoloĝion de verkoj de la podlaĥiaj kaj bjalistokaj poetoj kaj verkistoj, kiu aperis okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Poste li subtenadis la fondon de la Esperanto-Filio, kadre de La Podlaĥia Libraro kaj kunlabore kun Bjalistoka Esperanto-Societo eldonadon de la serio de Esperanto-Kajeroj, kiuj jam de 10 jaroj estas eldonataj en Bjalistoko.
Li ankaŭ, modele kunlaborante kun Elżbieta Karczewska – multajara gvidantino de la Esperanto-Libraro, prezidantino kaj aktivulino de BES, kunorganizis kaj sobveniciadis la eldonadon de multaj libroj en Esperanto kaj ĉiujaran publikan legadon en Esperanto de la plej gravaj verkoj de la pola kulturo, kiuj akompanis la publikan legadon de tiuj verkoj, fare de la prezidentoj de Pollando kaj de miloj da homoj tra la tuta lando.
Li estis konata ankaŭ pro sia modela, eleganta parolstilo kaj tre amika rilatado al ĉiuj kategorioj de aktivaj homoj, sendepende de ilia deveno, religio au eduko, kion ofte aprezis esperantistoj. Laste, sed ne plej malgrave, Leończuk helpis debuti al centoj, da junaj verkistoj en Bjalistoko, sed ankau tutlande, instigante ilin al la literatura verkado kaj helpante eldoni(gi) iliajn verkojn.
La komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝ-kontinento por kandidatoj al ĉiu posteno en TEJO. Neniu estrarano subtenis la proponon, eĉ ne la proponinto. Komitatano Cyprien Guiya estas eksigita, ĉar li maltrafis trian sinsekvan voĉdonadon.
Dum la pasintaj naŭ tagoj, la komitato de TEJO voĉdonis pri la propono enkonduki genrajn kaj geografiajn kvotojn. Laŭ la proponitaj reguloj, la kandidatoj por ĉiu posteno en TEJO devus esti maksimume 67 procentoj de la sama genro kaj maksimume 50 procentoj el la sama kontinento. Se la kvotoj estus superitaj, oni devus malfermi la alvokon kun nova limdato.
El la 44 komitatanoj de TEJO, entute 25 voĉdonis. 5 voĉdonis jes, 14 ne kaj 6 sin detenis. Neniu estrarano voĉdonis por la propono. Kontraŭ ĝi voĉdonis Rogier “Roĉjo” Huurman (ĝenerala sekretario), Veronika Venislovas (kasisto) kaj Valentin Ceretto-Bergerat.
Eĉ la vicprezidanto Inès Kahin, kiu sendis la proponon al la komitato nome de la komisiono de genra egaleco, mem voĉdonis kontraŭ la propono. La prezidanto, Léon Kamenický, sin detenis.
La aliaj kvar estraranoj, Albert Stalin Garrido (vicprezidanto), Matheus Arantes Pacheco, Uriel Gurdián kaj Alexandre “Alekĉjo” Raymond ne voĉdonis.
Post la voĉdono, la komisiito por genra egaleco, David López Rueda, diris al Libera Folio ke la komisiono nun devos diskuti la rezulton.
– Tamen krom la propono ni kune kun la aliaj branĉoj havas aliajn projektojn, kiuj povas esti utilaj por allogi pli da virinoj, neduumuloj kaj neeŭropanoj.
Antaŭ la voĉdonado oni avertis du komitatanojn ke ili estos eksigitaj se ili maltrafos la voĉdonon, ĉar laŭ la reglamento de TEJO, se iu komitatano maltrafas tri sinsekvajn voĉdonojn, tiu estos eksigita. Se tio okazus, la landa sekcio devus nomumi novan komitaton kaj rajtas renomumi la saman homon.
Unu el la avertitaj komitatanoj sukcesis voĉdoni, sed la alia, Cyprien Guiya, komitatano A por Benino, ne voĉdonis. La eks-estrarano estis forpelita de la IJK 2018 pro seksĝenado, sed ĉi-jare kandidatiĝis por la estraro kaj eĉ estis rekomendita de la elekta komisiono al la komitato. Li tiam retiris sian kandidatiĝon antaŭ la voĉdonado.
La ĝenerala sekretario de TEJO anoncis al la komitato:
– Rezulte de tri sinsekvaj mankantaj voĉdonoj Cyprien Guiya ekde hodiaŭ ne plu estas komitatano A por Benino.
Unu el la proponoj pri Esperanto en la civitana dialogo de EU atingis la unuan lokon en sia kategorio, kaj la duan lokon inter ĉiuj civitanaj proponoj. UEA nun instigas ĉiujn subteni ĝin, por ke ĝi iĝu la plej subtenita el ĉiuj proponoj. Sed pri kio ĝi temas?
“La estonteco estas en viaj manoj.” La diskuta retejo de EU alireblas en ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio, sed en la praktiko la diskuto okazas nur en kelkaj grandaj lingvoj, ĉefe la angla.
La 20-an de novembro Renato Corsetti atentigis la komitatanojn de UEA, ke unu el la proponoj pri Esperanto en la reta eŭropa konferenco pri la estonteco de Eŭropo atingis la duan lokon inter ĉiuj proponoj pri ĉiuj temoj fare de unuopaj eŭropaj civitanoj.
– Malgraŭ tio mi havas la impreson, ke la organizantoj de la konferenco per manovroj provas igi ĝin malatentata.. Nun ni, tio estas EEU kaj la Eŭropa Komisiono de UEA, faras lastan klopodon por ke ĝi atingu la unuan lokon, kie ĝi estas pli videbla por la politikistoj, kiuj faros la finan decidon pri tio, kion EU faru, li skribis en la komitata listo.
Klaus Leith estas membro de UEA-Komisiono por eŭropa agado kaj reprezentanto de Germana Esperanto-Asocio en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio. Ni petis lin klarigi, pri kio temas.
Libera Folio: Kion enhavas la propono?
Klaus Leith.
Klaus Leith: – La propono de Seán Ó Riain La Eŭropa Unio bezonas pli bonan lingvo-lernadon prezentas Esperanton kiel ilon por solvi la konkretan problemon, ke la eŭropanoj plejparte malsukcese lernas fremdajn lingvojn kaj tial ne scias interkomuniki. Ĝi pledas por grandskala elprovo de la programo “Multlingva akcelilo“ en EU-membroŝtatoj. Tiu pedagogia programo baziĝas je instruado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo en bazaj lernejoj, per specife adaptita metodo (limigita vortstoko kaj elektitaj gramatikaĵoj).
– La “Multlingva akcelilo“ estis elprovita kadre de Erasmus+ (financita de EU) en tri lernejoj en Bulgario, Kroatio kaj Slovenio dum 2018/19. Laŭ la rezultoj la sento de atingo kaj la spertoj pri funkciado de lingvo ebligis al la lernantoj poste lerni aliajn lingvojn pli sukcese kaj pli rapide.
– Ne ĉiuj samideanoj konsentas pri la „Multlingva akcelilo“, ĉar ili taksas ĝin plibonigenda. Tion mi ne povas prijuĝi, mi ne estas pedagogo. Pri la detaloj povas argumenti la esperantistaj fakuloj inter si. Rilate al la kampanjo ĉefas la aspekto, ke ni atentigu la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiu esperantlingva programo kiel jam agnoskita kaj elprovita pedagogia metodo.
– En la EU-Konferenco gravas, ke ni konvinku la konferencantojn, ke nia lingvo proponas avantaĝon al EU pro la solvo de konkreta problemo. La propono de Seán, kiu ja estas relative modesta, ne speciale fanfaronas pri Esperanto sed elstarigas la uzon de nia lingvo por realigi konkretan politikan celon.
Kiel tiu propono sukcesis atingi la duan lokon?
La retejo en la malta.
– Kadre de sia kampanjo por partoprenigi esperantistojn en la EU-Konferenco, UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio (kies prezidanto estas Seán Ó Riain) specife petis pri apogo de tiu propono. Ni informis en retaj kaj ĉeestaj aranĝoj kaj distribuis pli ol mil varbilajn vizitkartetojn al la landaj asocioj kun atentigo pri la UEA-vikipaĝo, kie troviĝas utilaj informoj pri kial kaj kiel partopreni la kampanjon.
– Rimarkeblas, ke samideanoj en kelkaj landoj sukcesis instigi multajn samlandanojn, ne nepre nur esperantistojn. Hungario menciindas kiel unu elstara ekzemplo. Ni konjektas (aŭ almenaŭ esperas), ke la propono allogas ankaŭ homojn, kiuj ne estas konvinkitaj samideanoj, sed subtenas la ideon elprovi novan aliron rilate al la instruado de lingvoj.
Kial gravus, ke la propono atingu la unuan lokon?
– Ni ne havu iluziojn: la civitana konsulto kadre de la EU-Konferenco ne egalas baloton aŭ referendumon. La konferencantoj tute ne estas devigataj realigi iun ajn proponon, eĉ multnombre apogitan. Do ni ne vere atendas, ke fine rezultas rekomendo, ke la EU-instancoj realigu la proponon de Seán.
– La ĉefa celo de nia partoprenado en la EU-Konferenco estas uzi la eblon paroligi pri nia lingvo en eŭropaj publikaj kaj politikaj rondoj. La unua pozicio en la tuta civitana konsulto estus tre utila varbilo por ni, kaj UEA/EEU intencas maksimume ekspluati tion dum la dua fazo de la kampanjo, kiam temas pri alparoli la konferencantojn, ekzemple la delegitojn en la Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj. EEU jam rete kaj paperletere alskribis pli ol cent parlamentanojn kaj daŭrigos la informadon.
Kiaj aliaj proponoj konkuris?
La retejo en la bulgara.
– La civitanan konsulton en la reta platformo de la EU-Konferenco partoprenas malpli ol 40 000 eŭropanoj. Ili starigis ĉirkau 10 000 proponojn, kiuj averaĝe havas kvin apogantojn. La absolutaj nombroj estas ridinde malgrandaj: la nombro de apogantoj de unuopaj proponoj kulminas je kelkaj centoj. Tamen, tiu malgranda partoprenantaro estas avantaĝo por ni: per kelkaj centoj de voĉdonoj jam eblas videbligi nian lingvon.
– La proponoj traktas multajn temojn, inter aliaj jenajn: sano, klimatŝanĝiĝo kaj medio, demokratio, valoroj kaj rajtoj, edukado, EU en la mondo, ekonomio. La plej populara civitana propono en la konsulto ricevis 569 voĉojn kaj temas pri “Plano por reformo cele al eŭropa demokratio bazita je la civitanoj“. Ĝi estis proponita de eŭropunia politika movado (VOLT).
– La propono pri „Multlingva akcelilo“ havas nun 515 apogantojn, do nur 54 malpli ol la VOLT-propono. Ni realisme taksas, ke ni povas igi nian proponon la plej multnombre apogita propono de la tuta EU-Konferenco.
Kiel statas pri aliaj proponoj rilataj al Esperanto?
– Entute estas pli ol kvindek por-esperantaj proponoj en la civitana konsulto. La UEA-vikipaĝo listigas la plej sukcesajn kaj apogindajn proponojn kaj enhavas dosieron kun (preskaŭ) kompleta listo de ĉiuj por-esperantaj proponoj. Tie aldone eblas elŝuti aktualan statistikon, kiun ni starigis por reliefigi la pozicion de esperantistaj proponoj en la diversaj temaroj de la EU-Konferenco.
Malmultaj homoj partoprenas en la civitana dialogo, kiun Eŭropa Unio klopodas starigi sub la ŝildo de Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Parte tial pluraj proponoj kun rilato al Esperanto atingis relative videblan lokon en la diskuto. Sed EU-burokratoj aktive batalas kontraŭ Esperanto, asertas Lu Wunsch-Rolshoven en sia vidpunkta artikolo.
Estis verŝajne antaŭvideble, ke la kunlaborantoj de la EU-Komisiono elpensos iujn trukojn por ĝeni la prezenton de Esperanto-proponoj dum la “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo”, kiun okazigas Eŭropa Unio. Ja jam en pluraj lokoj la Komisiono kontraŭstaris al Esperanto, disvastigis malverajn informojn pri Esperanto kaj fakte misfamigis nian lingvon.
La komprenado de aliaj kulturoj havas siajn radikojn en la ellernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas la esprimilo de tiuj kulturoj. Pro tio la Komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn.
Tia ”difino“ tamen ne ekzistas, la kulturaj referencoj de Esperanto estas tre evidentaj kaj la lingvo estas esprimilo de la kulturoj de ĝiaj parolantoj kaj de la Esperanto-kulturo kreiĝinta dum pli ol cent jaroj. Imprese ke institucio de grandparte altnivelaj homoj publikigis tian misprezenton. (Simile pri Esperanto cetere en februaro ĉi-jare laŭ du gazetoj, Politico kaj Express.)
Kadre de la estonteco-konferenco de EU multaj homoj subtenas diversajn Esperanto-ligitajn proponojn kaj pluraj el tiuj trovis pli ol cent ĝis preskaŭ kvincent subtenantojn. (Ni konsciu, ke eĉ la plej multe subtenata propono ĝis nun atingis malpli ol sescent subtenojn – la diskonigo de la konferenco inter la proksimume kvarcent kvindek milionoj da EU-civitanoj ne estis aparte sukcesa ĝis nun…) Du el tiuj Esperanto-proponoj troviĝas en la temaro ”Aliaj Ideoj“, kie ili duope havas la plej multajn voĉojn.
Lu Wunsch-Rolshoven
Aperis ĝis nun duprovizoraj raportoj pri la retpaĝaj ideoj; en ili troviĝas fine listoj kun la kvin plej subtenataj kaj la kvin plej komentitaj ideoj de naŭ temaroj de ideoj, sed ne de la deka, ”Aliaj Ideoj“; do mankas interalie la du Esperanto-proponoj.
En la teksto de la raportoj oni informas, ke la proponojn el tiu temaro ”Aliaj Ideoj“ oni atribuos al unu aŭ pluraj el la aliaj naŭ temaroj (proks. p. 16 en la septembra raporto) – sed tiel ne okazis: La propono pri la rekono de Esperanto kiel lingvo de EU-civitanoj, ricevinta jam komence de septembro pli ol ducent voĉojn, estas netrovebla en la raporto, nek laŭvorte nek enhave.
La raportojn verkis la konsil-entrepreno Kantar Public (Belgio) por la EU-Komisiono. Nek Kantar nek la Komisiono liveris laŭ nia peto ian klarigon pri la mankanta raportado pri la temaro ”Aliaj Ideoj“ kaj pri la Esperanto-proponoj. Mankas ĝis nun ankaŭ la konfirmo, ke ili estos inkluzivitaj en la venontaj raportoj; Kantar almenaŭ promesis trakti la temon kun sia kliento.
Ĉu la protesto en tiu kazo helpos, tio estas neantaŭvidebla. Sekve la propono pri la rekono de Esperanto estis enmetita duan fojon, en iom alia vortumo, nun kiel kulturlingvo de EU-civitanoj, kaj en la temaro “Valoroj kaj Rajtoj“. Kompreneble estos tre afable, se multaj homoj povos subteni tion, eble ankaŭ prikomenti.
Indas peti pri tio ankaŭ neparolantojn de Esperanto – finfine temas pri sekvo el la EU-Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj. Tie legeblas en artikolo 22: La Unio respektas kulturan, religian kaj lingvan diversecon. Tio inkluzivas la lingvon Esperanto kaj la kulturon de la Esperanto-parolantoj en Eŭropa Unio.
Estis tre strange, ke el la 20 plej subtenataj ideoj de iu temaro entute 19 estis senprobleme atingeblaj, dum ĉe la 20-a, tiu pri Esperanto, montriĝis servilo-problemo… Feliĉe post multaj plendoj ĉe diversaj lokoj nun la Esperanto-proponoj estas denove videblaj kaj subteneblaj.
Ne havas sencon fermi la okulojn antaŭ la interesosituacio de la kunlaborantoj de la EU-Komisiono. Kiam mi antaŭ kelkaj jaroj demandis al EU-interpretistino, ĉu Esperanto tie ludas iun rolon, ŝi spontanee kaj tute klare respondis: Ne, kaj estas bone tiel, ĉar se Esperanto ludus rolon, ni ĉiuj perdus nian laboron.
Esperanto – se ĝi vere havus pli grandan funkcion en la mondo kaj en EU – estus minaco ankaŭ al la ceteraj postenoj ĉe la Komisiono. Imagu, ke ĉiu tie scius Esperanton – kial tiam estus necese havi homojn, kiuj kapablas altnivele labori en pluraj lingvoj? La gepatra kaj Esperanto je alta nivelo kaj eble unu plia lingvo je meza nivelo povus sufiĉi.
Tiam forfalus esenca motivigo por la altegaj enspezoj de la bruselaj burokratoj kaj por la postenoj povos sin prezenti ankaŭ multaj aliaj fake kapablaj homoj. Ĉu tio estus en la intereso de la nunaj postenhavantoj? Ni do ne miru, se la brusela burokrataro batalas per ĉiaj rimedoj kontraŭ Esperanto.
El la financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Tion skribas Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, en raporto farita laŭ peto de la komitato. La raporto ne mencias la funkciojn de UEA, kiuj nun troviĝas en la domo.
La raporto de la ĝenerala direktoro rekomendas vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176.
La sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg estis pritraktita jam en pluraj kunvenoj de la komitato de UEA. La decido pri la afero estis prokrastita interalie ĉar la komitatanoj ne ricevis klaran skriban raporton pri la alternativoj kaj ties financaj konsekvencoj.
Aldone la komitato tiam decidis, ke ĝenerala direktoro Martin Schäffer laŭeble tuj, prefere ene de dek tagoj, sendu skriban raporton pri la alternativoj rilate la domon de la Centra Oficejo kaj ties ekonomiaj konsekvencoj. La 14-an de novembro la raporto estis afiŝita en la retejo de UEA.
La libroservo de UEA estonte troviĝos en Slovakio.
Laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer, la nunaj jaraj kostoj de la domo estas 28 000 eŭroj. En tiu sumo kiel averaĝa jara kosto de renovigoj aperas 10 000 eŭroj. Krome antaŭvideblas aldona kosto de 135 000 eŭroj por altigo de la energi-nivelo de la domo, plibonigo de la fajroalarmo por 20 000 eŭroj kaj riparoj de la tuboj por 4 000 eŭroj.
Se oni volus ludoni parton de la domo aŭ la tuton, necesus pliaj investoj. Laŭ supraĵa takso tiuj kostoj superus 200 000 eŭrojn. Por pli preciza takso necesus dungi spertulojn por pliaj esploroj.
La merkata valoro de la domo estas proksimume unu miliono da eŭroj, laŭ du taksoj kiujn mencias Martin Schäffer en sia raporto. UEA ricevis unu oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretus pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la domo
La konkludo de la ĝenerala direktoro estas, ke finance estus plej favore vendi la domon. Se UEA plu uzus la tutan domon, daŭre restus jara kosto de 28 000 eŭroj, kaj krome oni bezonus aldonajn investojn de proksimume 125 000 eŭroj.
La plej multaj laborlokoj en la Centra Oficejo nun restas neuzataj.
Se oni ludonus la tutan domon, UEA povus ricevi enspezon de 38 000 eŭroj jare. Post diversaj elspezoj restus gajno de 19 500 eŭroj jare, sed tiukaze necesus une fari grandajn investojn en plibonigo de la domo.
Aliflanke se oni vendos la domon, ne necesos plibonigoj de la domo, do ankaŭ tiun monon UEA povus investi. Laŭ la raporto de Martin Schäffer, UEA tiel havus kapitalon de 1,2 milionoj da eŭroj por investi.
Se oni sukcesus atingi gajnon de 2,5 procentoj jare, tio laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer donus enspezon de 30 000 eŭroj, dum pli sukcesa investo kun gajno de 4,5 procentoj donus jaran enspezon de 54 000 eŭroj.
En la nuna momento granda parto el la kapitalo de UEA donas praktike nenian gajnon, sed laŭ la raporto de Martin Schäffer gajno de 2,5 ĝis 4,5 procentoj jare estas “relative moderaj taksoj, se temas pri relative senriska mikso inter diversaj investoj”. Ne klaras, kial UEA dum la lastaj jaroj ne faris tiajn ”diversajn investojn”, sed konservas grandajn sumojn en simplaj bankokontoj.
Parto de la biblioteko Hodler ŝajne estos transdonita al Aŭstrio. Kio okazos pri la cetera parto ne klaras.
La raporto de la ĝenerala direktoro tute ne mencias la bibliotekon de UEA kaj aliajn funkciojn de la asocio, kiuj plu troviĝas en la domo de la Centra Oficejo. Ĝi sekve ankaŭ tute ne mencias la kostojn, kiujn kaŭzos la translokado de tiuj funkcioj aliloken, se ili ja plu ekzistu.
Nun la sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg denove estos pritraktita de la komitato, kiu supozeble en plia kroma kunsido faros ian finan decidon.
– Eble post monato ni devos rekunsidi por fari finan decidon pri ĉio, diris prezidanto Duncan Charters dum la kunsido la 16-an de oktobro.
TEJO pripensas enkondukon de kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. Laŭ la propono de la estraro, en ĉiuj elektoj ne pli ol du trionoj de la kandidatoj havu la saman genron, kaj ne pli ol duono loĝu en la sama kontinento. Se la propono estos akceptita de la komitato, la kvotoj estos devigaj por kandidatoj al ajna posteno en TEJO.
Inès Kahin, vicprezidanto de TEJO. Foto: TEJO.
Fine de oktobro Inès Elisabeth Kahin, vicprezidanto de TEJO, proponis al la komitato novan amendon al la reglamento de la asocio. La amendo interalie postulas ke publika alvoko por kandidatoj aperu por ĉiu posteno en TEJO, krom se ekstera limdato malebligas tion.
Laŭ la propono tia publika alvoko devas instigi handikapulojn kandidatiĝi kaj ĝi devas esti verkita aŭ provlegita de homoj de malsamaj genroj kaj loĝkontinentoj. La alvoko devas klarigi, ĉu estas iu celgrupo laŭ aĝo, loĝloko aŭ nacieco.
La plej rimarkinda parto de la amendo postulas kvotojn por la kandidataro. Laŭ la propono, oni devus remalfermi la alvokon se unu el du kondiĉoj estas plenumitaj:
Almenaŭ 67% de la kandidatoj havas la saman genron;
Almenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento, krom se la celgrupo havas kontinentan limigon.
Se oni atingas la limdaton de la alvoko kaj ne estas sufiĉe da diverseco, oni remalfermas la alvokon kun nova limdato, sed nur por la personoj de la kategorioj, ĉe kiuj la kvoto ne estis plenumita.
La nova alvoko eksplicite diru kiu estas la dezirata celgrupo. Se daŭre ne estas sufiĉe da diverseco post la dua alvoko, oni fermu la alvokon kaj ne estu tria alvoko. Manke de diversaj kandidatoj oni alivorte rezignu pri la elekto.
Kahin klarigis kial ŝi volas krei alvokojn kun eksplicita celgrupo:
– Oni observis ke eksplicita mencio kaŭzas pli da kandidatiĝoj el tiu menciita grupo, kaj do ebligas pli da kandidata diverseco. Aldone, la teksto proponas ke alvokoj de TEJO klare menciu la celgrupon por eviti frustriĝon de homoj kiuj kandidatiĝas kiam ili fakte ne apartenas al ĝi.
Diskutante la dokumenton, komitatano B Michael Boris Mandirola donis ekzemplon:
Se estas nur du viraj kandidatoj, unu el Eŭropo kaj unu el Afriko, oni remalfermus la kandidatiĝon por: – virinoj kaj neduumuloj loĝantaj en ajnaj kontinentoj. – ajnagenraj loĝantoj de Azio, Amerikoj kaj Oceanio
Oni proponas trakti homojn laŭ la kontinento kie ili loĝas, ne laŭ nasko. Ekzemple, la estrarano Alekĉjo Raymond naskiĝis en Francio sed loĝas en Brazilo, laŭ la propono li estus kalkulita kiel Sudamerikano.
Tyron Surman. Foto: TEJO.
Kritiko de la propono venis de Tyron Surman, komitatano A por Britio, kiu subtenis pli da diverseco inter kandidatoj sed opinias ke ŝanĝi la reglamenton ne estas la plej bona maniero por atinigi ĝin. Li opinias ke se la perfekta kandidato aperas, oni elektu tiun eĉ se tiu estas la sola kandidato aŭ aliaj kandidatoj havas la saman genron.
Laŭ li, plilongigoj de limdatoj malŝparus tempon anstataŭ uzi ĝin por la laboro mem kaj povus seniluziigi la kandidatojn. Responde al demando de Libera Folio, li komentis:
– La propono estas bonintenca, sed vidante kiom malfacile estas trovi eĉ unu taŭgan kandidaton por vakaj postenoj en TEJO, tute ne havas sencon. Aldonaj burokrataj paŝoj nur kaŭzos novajn problemojn, ne riparos ilin.
Li aldonis ke la propono postulus remalfermon eĉ se estus multaj kandidatoj el ĉiuj kontinentoj, ekzemple se estus 100 kandidatoj kaj 50 estas el Eŭropo, certe ne mankas diverseco, sed laŭ la propono, oni devus remalfermi la alvokon.
– Tiukaze, vi ne plu instigas partoprenon de la aliaj regionoj, sed simple punas la homojn el la plej populara loko.
Ankaŭ Lucas Teyssier, komitatano A por Francio, skribis kontraŭ la propono. Li atentigis, ke eĉ se estas tri kandidatoj el tri diversaj genroj, sed du estas el la sama kontinento, oni devus remalfermi la alvokon. Sed ĉar la remalfermo eblas nur por tiuj kategorioj de homoj, kies kvoto ne estis plenumita, homo el neniu genro en tia kazo rajtus kandidatiĝi.
– Tiaj situacioj povas esti tre ĝenaj, kaj mi vere dubas ĉu la limigo de la kandidatoj por la dua alvoko estas egaleca.
David López-Rueda. Foto: TEJO.
Defendo por la propono venis de David López-Rueda, komitatano A por Meksiko kaj komisiito por Genra Egaleco, kiu helpis verki la proponon. Laŭ li, pli da anoncoj kaj alvokoj de TEJO ne ĝenos homojn, sed informos ilin pri la deziro de TEJO por diverseco. Se oni devas remalfermi alvokojn, tio estus bona ĉar homoj aŭdus la alvokon pli ol unu fojon.
– Ni strebu al la komprenemo de ĉiuj kandidatoj por plia inkluzivigo, eĉ se tio signifas atendi iom pli.
Responde al demando de Libera Folio pri tio, ĉu iuj homoj (ekzemple viroj el Eŭropo) povus senti sin nebonvenaj pro la propono, li respondis:
– Mi ne certas. Mi esperas ke ne, ĉar tio ne estas nia celo. Ni faras la proponon kaj esperas efikan efektivigon de ĝi.
Dum la diskuto en la komitata retlisto, li sugestis ke oni povus trakti unu kondiĉon kiel pli gravan ol la alia, ekzemple diversecon laŭ genro super loĝ-kontinento. Sed li retiris sian proponon post kritiko de komitatano Michael Boris Mandirola.
Se la propono validus jam dum la elekto de la nuna estraro, oni devintus remalfermi la alvokon por la tuta estraro. Estis nur unu kandidato por la postenoj de prezidanto, kasisto kaj ĝenerala sekretario. Por la posteno de vicprezidanto, tri el la kvar kandidatoj estis viroj kaj tri el la kvar loĝis en Eŭropo. El la sep kandidatoj por la posteno de senofica estrarano ses estis viroj.
Ĝis nun, Inès Kahin ne partoprenis la diskuton pri sia propra propono en la komitato. Ankaŭ neniu alia estrarano publike esprimis sian opinion pri ĝi.
La komitato baldaŭ voĉdonos pri la propono kaj la voĉdonado daŭros naŭ tagojn. Por esti akceptita, la propono bezonas subtenon de simpla plimulto de la komitato.
(Hikeesas naraco dal Franca skriptisto dil XIXma yarcento di qua la nomo esis Théophile Gautier e qua tre amis la animali, tote aparte ilua katino, quan il nomizis siorino Théophile.)
Siorino Théophile esis rufa katino havante blanka pektoro, rozea nazo e blua pupili. El esis sat familiara kun me e ne jenesis por haltigar lor la paso dum la repasto, la peco quan me portis de mea plado a mea boko.
Uladie, un de mea amiki, departante a voyajo por kelka semani, konfidis a ni sua papagayo por sorgar pri lu dum sua absenteso. La ucelo sentante su desorientizita acensabis, per la helpo da sua beko, til la altajo di sua perchilo e lua okuli esis trublegata.
S-ino Théophile nulatempe antee vidabis papagayo ; ed ita animalo qua esis nova ad elu, produktis ad el evidenta surprizo. Nemovante el regardis l’ucelo kun astono : « Sen irga dubito, elu pensis, ico esas verda hanyuno. »
La katino saltis ad la infra parto dil tablo ube el establisabis sua observeyo. El iris ad angulo dil chambro, rapidege, havante basa kapo, tensita spino e pronta saltar bruske.
La papagayo observis la movi dal katino kun videbla desquieteso : lu herisis sua plumi, bruisigis sua kateno, levis un de sua gambi dum agitar la fingri ed akutigis sua beko sur la bordo di sua manjotrogo. Lu havis l’impreso esar minacata.
Tamen la katino, kun okuli regardante fixe al ucelo, semblis dicar a su en parol-maniero quan la papagayo tre bone komprenis : « Quankam lu esas verda, ca hanyuno esas probable saporoza disho. »
Elu kelke proximeskis ; elua rozea nazo fremisis, el duime klozis sua okuli, ekirigis e rienirigis sua ungli.
Subite elua dorso rondeskis , e per salto el atingis la perchilo.
La papagayo vidante ke il esis minacata, klamis subite : « Ka tu dejunis, Jacquot ? » Ita frazo tre pavorigis la katino qua bruske retrosaltis. Pistolago pafata an lua oreli ne produktabus ad el plu granda teroro.
E l’ucelo qua intelektabis ke sua paroli esis sua maxim bona defensilo, klamis lautege :
« Ka tu dejunis Jacquot ? – Yes, yes. – Ed ek quo ? – Ek rostajo dil rejo. »
Pose il kantis per surdiganta voco :
Kande me drinkis klara vino,
Omno jiras, omno jiras en la taverno.
La katino, komplete stuporigata, desproximeskis pokope, segun semblo dicante a su ipsa : « To ne esas ucelo, to esas sioro, lu parolas. »
La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de junio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela.
La iniciato al la kampanjo venis de Renato Corsetti, kiu la 14-an de aprilo en la komitata listo proponis, ke la reprezentantoj de UEA ĉe UN kaj Unesko laboru, por ke la 26-a de junio estu deklarita Monda tago de Esperanto.
– Mi scias, ke tio estas malfacile atingebla per laboro de kelkaj jaroj, ĉar neniu el ni estas Lapenna aŭ Sekelj, sed indas provi, se ni volas ke en la estontaj lernolibroj oni agnosku, ke ankaŭ ĉi tiu generacio faris ion.
Pri tio konsentis vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro), kiu respondecas pri financoj kaj rilatoj kun Unesko. Li komentis en la komitata listo:
– Peti Uneskon deklari la 26-an de julio “Internacia Tago de Esperanto”, devas esti grava projekto de la Strategia Plano de UEA. Mi okupiĝos.
UEA momente ne havas validan strategian planon. En la neniom plenumita Strategia plano 2013–2017 tute ne estas menciita la Esperanto-tago. La laboro pri nova strategia plano de UEA ŝajne haltis. Lastfoje ĝi estis menciita de prezidanto Duncan Charters en la komitata listo la 15-an de aprilo. Tiam li skribis, ke la plano estu plu diskutata en la forumo de UEA.
La lasta diskutero pri la strategia plano de UEA en la forumo tamen estis afiŝita jam la 22-an de januaro de Alexander Gofen, kiu skribis: “Zamenhof ne revis pri truda miksado kaj homogenigo de la homaro. Bedaŭrinde UEA fariĝis operaciulo de la UN por tiu ĉi nenobla celo”. Neniu lin kontraŭdiris.
La 5-an de julio UEA engazetara komuniko publike diskonigis la kampanjon por internacia Esperanto-tago. Laŭ la komuniko, “la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn”. Tamen la tago de la apero de la Unua libro nur dum la lastaj jaroj ekricevis atenton – la tradicia esperantista festotago ja estas la 15-a de decembro, la Zamenhof-tago.
La 30-an de julio prezidanto Duncan Charters en la komitata listo laŭdis partoprenintojn en la kampanjo:
– Efektive ni prenu tion kiel modelon por posta informa agado en niaj planoj, aparte kiam ni laboras por atingi subtenon de Unesko por la agnosko de la Esperanto-tago. Dankon al ĉiuj kiuj subtenis la ĉiujaran informan iniciaton por la tago, kaj la pli vastan kampanjon kiu antaŭeniras. Mi ĵus subskribis oficialajn leterojn por tion apogi, rezulte de la konscienca laboro de Trezoro.
Krom la letero de UEA rekte al Unesko, aktivuloj en 20 landoj sendis proponon pri la enkonduko de internacia Esperanto-tago al siaj landaj Unesko-komisionoj.
La kampanjo fine havis nenian rezulton. Huang Yinbao (Trezoro) la 8-an de novembro skribis en la komitata listo, ke la tempo ne sufiĉis, kaj la ĝenerala konferenco de Unesko, kiu okazos de la 9-a ĝis la 24-a de novembro, ne konsideros la proponon.
– Esperanto ne aperas en la Tagordo. Esperanto ne estas traktita de la Plenuma Estraro, ĉefe pro tro malfrua iniciato. Ĉar la Estraro de UEA decidis lanĉi la kampanjon en junio, kaj publikigis ĝin la 5-an de julio, kaj la 7-an de julio, preskaŭ samtempe, la Plenuma Estraro de Unesko decidis pri la unua versio de la provizora Tagordo.
Li samtempe atentigas, ke kvin reprezentantoj de UEA kaj du de ILEI ĉeestos la konferencon, kaj ke UEA daŭrigos la kampanjon por ke la afero estu traktita en la sekva ĝenerala konferenco de Unesko en 2023.
Komitatano Ileana Schröder trovis bedaŭrinda, ke la estraro de UEA tro malfrue lanĉis la kampanjon. Tiun kritikon vicprezidanto Fernando Maia siavice trovis “absolute maltaŭga”:
– La Estraro iniciatis la kampanjon tiam, kiam eblis, kaj per propra iniciatemo… Mi preferas diri: tre bone, ke la Estraro kaj kunlaborantoj iniciatis tian kampanjon kaj daŭrigos.
Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Por korekti tiun senerareceraron, ni de tempo al tempo aperigas elektitajn erarojn erigitajn kaj arigitajn de nia senerarigisto István Ertl, kiu ĉi-foje trovis erarojn ĝuste en la… komentoj.
En fremda okulo ni vidas ligneron
mi studas kaj analizas la japanan gramatikon per nejapanaj okulvirtoj “nomen” el Gvatemalo, 10 aprilo 2018, Lernu.net
Frunasko duobla
infano naskis el la ventro de Rafasala Laure Patas d’Illiers: Sur bluaj planedoj. Sciencfikciaj noveloj, Espéranto France / lulu.com, Parizo, 2021, p. 88
Sutbitolo milsitera
La Rompantoj. Kvin molonogoj. Frederiko Puĵula-Valjes. Tiel sur la kovrilo de la eldono de Hachette el 1907; elfosis Ionel Oneț
Maskla vidorgano
”Kiel mi ekscios ke parolas ĉefulino?” ”Ŝi estas ruĝharulino kaj portas okulvirojn.” Kelkaj anekdotoj, Legolibreto IV
Tiklu mian rapidecon!
Unu gratis sub la plandoj… Nenio. Alia tiklis sin sub la akceloj… Viktor Morgenthal: Profetino el Ferrabraz, Fonto, Chapecó, 2021, p. 72; rimarkis Ionel Oneț
Elkovu la finan venkon!
…mi pensas en ĉi tiu okazo nur pri tio, ke la ovado por Esperanto devas vivi.
Renato Corsetti, Libera Folio la 24-an de septembro
La verda kirurgo
UEA, kiel progresema kaj humanista organizo kiu operacias laŭ la interna ideo Shai Mor, Libera Folio la 18-an de septembro
En Rusio nun okazas la unua tutlanda popolnombrado post 2010. Rusia Esperantista Unio instigas ĉiujn esperantistojn indiki en la censo, ke ili scipovas Esperanton. En la pasinta popolnombrado oni trovis malpli ol mil esperantistojn en Rusio.
Ekde la 15-a de oktobro ĝis la 14-a de novembro en Rusio okazas tutlanda popolnombrado (censo). Ankoraŭ dum la nuna semajno loĝantoj de Rusio povos plenigi la censan formularon en la reto, dum la lasta semajno tion jam eblos fari nur dum hejma vizito de censisto, aŭ mem vizitante ŝtatan oficejon.
Krom en la rusa, la formularon eblas plenigi en dek pliaj lingvoj, ĉefe diversaj lokaj lingvoj parolataj en Rusio, sed ankaŭ en la angla kaj la ĉina. La celo estas, ke la censon partoprenu ĉiuj, kiuj troviĝis en Rusio en la 15-a de oktobro, eĉ eksterlandaj turistoj.
En la formularo estas interalie demando pri parolataj lingvoj, kaj Rusia Esperantista Unio instigas ĉiujn parolantojn de Esperanto nepre indiki en la enketo, ke ili scipovas la lingvon. Ni petis la prezidanton de REU, Aleksandr Lebedev, klarigi, por kio tio utilu.
Libera Folio: Kiom da rusianoj laŭ la pasinta censo parolas Esperanton?
Aleksandr Lebedev: – La antaŭa censo okazis en la 2010-a jaro, laŭ ĝiaj rezultoj 992 personoj en Rusio indikis scion de Esperanto.
Ĉu vi supozas, ke la vera kvanto de homoj, kiuj parolas Esperanton, estas pli granda, aŭ malpli granda?
Aleksandr Lebedev, prezidanto de REU.
– Mi povas supozi pli grandan kvanton, kvankam mi ne havas troajn esperojn. Dum censo censistoj ne ĉiam diligente pridemandas homojn, foje okazas, ke ili enmetas iujn respondojn laŭ sia supozo, ekzemple tuj skribas la naciecon ”ruso”, kiam ili vidas tipan rusan homon, kaj eĉ ne faras la koncernan demandon, kvankam ili devas ĝin fari. Mi mem spertis, ke censistino ne demandis pri nacieco kaj pri parolataj lingvoj, kvankam ambaŭ demandoj estas en la censa formularo. La kvalito de la censo forte dependas de la diligenta laboro de censistoj.
– Ofte okazas, ke esperantisto ne estas hejme, censisto komunikas kun ties parencoj, kaj enmetas informon pri la homo laŭ vortoj de la parencoj. Se la parencoj ne estas esperantistoj, apenaŭ ili zorgos mencii scion de Esperanto por tiu homo. Krome, iuj havas antaŭjuĝojn pri censo (ekzemple timo pri diskonigo de personaj datumoj, kaj similaj timoj) kaj simple ne volas ĝin partopreni.
– Do, abundas ebloj ne trafi en censon aŭ trafi, sed kun neplenaj aŭ malĝustaj datumoj.
La nuna censo havas avantaĝon: oni ne nepre devas atendi hejme censiston, sed povas memstare plenigi formularon per interreta ŝtata servo. Tio donas esperon, ke informperdoj iom malpliiĝos, ĉar mankos la homa faktoro de censisto en okazo kiam homo mem plenigas la formularon.
Kiel bone oni parolu Esperanton, por ke oni kun bona konscienco povu tion indiki en censo?
– Ĉiu esperantisto tion decidu memstare por si mem.
Kian utilon oni havus de pli alta cifero en la sekva censo?
– Unue, tio estas simple ago de ekstera informado pri Esperanto. Oni sciu, ke ekzistas tia lingvo, kaj ĝi eĉ havas kvanton de parolantoj pli grandan ol kelkaj minoritataj lingvoj. La rezultoj de censoj estas publike atingeblaj, do eventuala interesiĝanto povos vidi tie la lingvon Esperanto kaj eble deziros ekscii, kio tio estas.
– Due, antaŭ nelonga tempo REU partoprenis internacian kampanjon pri peno oficialigi Esperanto-tagon (la 26-a de julio) ĉe Unesko. Nome, ni sendis al la rusia Unesko-komisiono petleteron kun peto subteni tiun ideon kaj iniciati ĉe Unesko proklamon de Internacia Esperanto-tago. La komisiono respondis nee, argumentante tion per jenaj vortoj:
Ĉar Esperanto ne havas oficialan statuson en la Rusia Federacio kaj ĝiaj konsistigaj regionoj, kaj la nombro de la parolantoj de ĉi tiu planlingvo en la lando estas [nur] ĉirkaŭ mil homoj, ĉi-etape [ni] ne pretas iniciati la proklamon de la respektiva Tago…
– Tiu ”ĉirkaŭ mil homoj” ŝajnas evidenta referenco al la rezultoj de la pasinta censo — 992 Esperanto-parolantoj. Do oficiala instanco atentas tiun laŭcensan nombron, kaj ju pli granda ĝi estos, des pli bone.
Kiel REU faros por instigi homojn indiki scion de Esperanto?
– Ni dissendis alvokmesaĝojn en informkanaloj, kiujn ni havas: en la sociaj retoj Facebook kaj VK, en Telegramo, en landa retpoŝta dissendolisto, publikigis la alvokon en la landa movada Esperanto-revuo Ponto kaj en nia paĝaro.
Per kampanjo inter esperantistoj eblos atingi nur tiujn, kiuj havas kontakton kun la organizita movado. Ĉu vi kredas, ke estas multaj rusianoj, kiuj scipovas Esperanton, sed ne havas kontakton kun la movado? Ĉu iel eblas atingi ilin?
– Jes, devas esti tiaj esperantistoj. Tiujn, kiuj neniam kontaktis la movadon, ni kiel organizaĵo ne atingos. Sola espero estas, ke ili ricevos la informon per personaj kanaloj, ke iliaj amikoj-movadanoj provos puŝi ilin.
– Parton de la esperantistoj, kiuj iam antaŭe membris en REU, sed ne plu membras, ni povas atingi per retpoŝto – ni havas kelkcenton da retpoŝtadresoj de malnovaj membroj. Mi planas ankaŭ al ili sendi alvokmesaĝojn.
La rezultojn de censoj eblas evidente uzi ankaŭ por taksi la nombron de esperantistoj en la tuta mondo. Tion faris antaŭ kelkaj jaroj Svend Vendelbo Nielsen en Danio.
En sia takso li uzis interalie la ciferojn de la rusia censo de 2010, kiujn la Aleksandr Korĵenkov, redaktoro de La Ondo de Esperanto, trovis sufiĉe realismaj. Laŭ Svend Nielsen la haveblaj censaj rezultoj indikas, ke en la tuta mondo troviĝas inter 30 000 kaj 180 000 homoj, kiuj en censo indikus, ke ili parolas Esperanton.