Monthly Archives: October 2021

Ĉu UEA degeneras? Vicprezidanto respondas

”Oni devas agnoski ke la plej bonaj kaj fierindaj aferoj en Esperantujo havas malmultan aŭ neniun rilaton al la ĉefa Esperanto-organizaĵo”, skribis Stanislav Belov pri UEA en ĵusa vidpunkta artikolo. Ni petis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, komenti la konkludojn.

La artikolo de Stanislav Belov en La Ondo de Esperanto.

En La Ondo de Esperanto ĵus aperis vidpunkta artikolo de Stanislav Belov, en kiu li rakontas pri siaj spertoj de Esperanto-organizaĵoj, interalie UEA. Li skribas, ke UEA apenaŭ plu eldonas librojn, la retejo estas arkaika, kaj siajn ĉefajn servojn ĝi nun transdonas al alia organizaĵo.

Sian tekston li finas jene:

Resume mi diru, ke se la Esperanto-organizaĵoj deziras plu vivi kaj haltigi sian degeneron, ili devas realisme rigardi sin mem kaj lerni de la ekstera mondo anstataŭ senfine kaj senfrukte ĝin edifi. Oni povas multe babili pri efikeco kaj utileco de nia lingvo, sed efektive oni pritaksas ĉiujn organizaĵojn laŭ ilia sukceso en propra kampo. Ĝis nun Esperanto-organizaĵoj malsukcesis eĉ en Esperantujo, do apenaŭ oni povas atendi, ke la pli granda mondo atentos ilin.

Ni petis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, kelkvorte reagi al la tezo de la artikolo, laŭ kiu la Esperanto-organizaĵoj degeneras, kaj ke pasis la tempo kiam la Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo.

Li respondis ne kelkvorte, sed per 923 vortoj, kiujn ni publikigas ĉi-sube.

Stanislav Belov kaj Fernando Maia.

Respondo de Fernando Maia

Mi estis informita pri tiu opiniartikolo, kiun cetere verkis dumviva membro de UEA. Mi trovas la artikolon sufiĉe honesta kaj bonvena. Kiel mem diras nia kara Stanislav, li decidis esprimi sian opinion ne kun la celo ĝin trudi, sed ke tio instigu al plua cerbumado pri nia sanstato. Mi ĝojus, se pli da opiniartikoloj estus tiaj. Entute li listigas faktojn kaj pensojn, grandparte surbaze de siaj personaj spertoj, kiuj tamen plene meritas nian atentan prikonsideradon. Li konklude uzis la vortumon, laŭ kiu Esperanto-organizaĵoj ”degeneras”.

Sufiĉe forta, sed ni ne devas timi bonutiligi la senton (aŭ eĉ la komprenon), kiun tiu vortumo “generas”, por mediti pri nia situacio kiel situacio de movado fundamentita sur reto de organizaĵoj, ĉefe asocioj. Ne estas novaĵo (kaj tio troveblas en diversaj dokumentoj de UEA), ke la tempoj ŝanĝiĝis por asocioj kaj ke ni urĝe bezonas reviziti nian funkciigon, kvankam al tio kelkaj daŭre kaj forte rezistas.

Gravas kompreni, ke “ekde ĉiam” la komunumon ĉirkaŭ asocio konsistigas la jenaj kategorioj de anoj:

  1. anoj, kiuj komprenas la plej bazan celon de la asocio kaj tial dumvive aŭ konstante membriĝas (kaj donacas) por subteni tiun celon,
  2. anoj, al kiuj normale plaĉas la bazaj servoj de la asocio por kiuj postulatas membreco kaj kiuj tial dumvive aŭ konstante membriĝas por ĝui tiujn bazajn servojn;
  3. anoj, kiuj interesiĝas pri kelkaj servoj de la asocio por kiuj postulatas membreco (aŭ simple pri avantaĝoj de membreco) kaj tial nur laŭkonvene (kaj do potenciale nur sporade) membriĝas,
  4. anoj, kiuj komprenas la plej bazan celon de la asocio, tamen al kiuj membreco ial ne estas prioritato kaj kiuj tial ne membriĝas, sed la asocion subtenas alimaniere (tiuj ĝuas nur la senpagajn servojn de la asocio kaj kontentas pri tio); kaj
  5. anoj (de la komunumo ĉirkaŭ la asocio), kiuj komprenas (aŭ ne) la plej bazan celon de la asocio, sed por kiuj membreco estas aktive nedezirata kaj kies agado ne subtenas aŭ eĉ aktive malsubtenas la asocion (tiuj tamen ofte ankaŭ ĝuadas la servojn de la asocio, ĉu senpagajn, ĉu eĉ kontraŭpagajn, sed sen membreco, kaj por ili la asocio estas konstanta nemalhavebla temo).

Ĉiu asocio devas bone kompreni tiujn kategoriojn de ano de la komunumo ĉirkaŭ si kaj surbaze de tio konstrui strategiojn por rilati kun ĉiuj. Sed, same grave, ĉiu asocio devas ankaŭ konscii pri la komunumo ĉe kiu la asocio plene ne vekas interesiĝon kaj pro tio estas simple ne konata.

Kiam Stanislav konkludas, ke la Esperanto-organizaĵoj degeneras, li celas, ke la organizaĵoj ne adaptiĝis al la nova (reta) epoko (tion same diris antaŭaj estraroj de UEA). La reta epoko kaŭzas, ke la nombro de anoj en kategorioj 2 kaj 3 (kiuj partoprenas en la financoj de la asocio) pli kaj pli reduktiĝas, ĉar la servojn, similajn aŭ samajn, ili trovas ofte senpage en la reto. Kaj tio same kaŭzas, ke la nombro de anoj en kategorio 4 (kiuj normale ne partoprenas en la financoj) kreskadas (sen iu ajn alporto de financa subteno).

La neevitebla sekvo estas, ke restas al la kategorio 1 respondi grandparte sola al la financaj bezonoj de la asocio, kio kompreneble fariĝas (kaj tute nedaŭripove) peza ŝarĝo. Tiu afero eĉ pliobliĝas en reto de organizaĵoj, kia estas nia movado, ĉar se unu organizaĵo suferas tiun problemon, envere la tuta reto, pro simila strukturo, same suferos. Do ĉiu nivelo de la reto obligas la defion, kiun ni ne povas negacii, sed devas alfronti.

La temo postulas tutan artikolon aŭ eĉ serion da artikoloj (ekz-e por kundividi la diversajn strategiojn por ĉiu menciita kategorio) – kaj vi petas al mi nur kelkvorte reagi al la opiniartikolo de Stanislav, kiu estis pli ol 2500-vorta. Mi tamen, jes, konsentas kun li – en la senco, ke, se la Esperanto-organizaĵoj ne agnoskos la postulojn de la nova epoko, ne akceptos ŝanĝojn kaj deziros senalternative resti en siaj strukturoj, ili sendube kaj fatale degeneros.

Ankaŭ tio ne estas novaĵo. Sed ni ne povas samtempe forgesi, ke la komunumo, kiu ne konas niajn asociojn, aŭ Esperanton mem, daŭre estas giganta: ĉefe la gvidantoj de Esperanto-asocioj, kies celo estas antaŭenigi Esperanton, ne havas la rajton droni en la fantazio, ke nia movado estas same giganta. Kaj ĝuste surbaze de tiuj komprenoj ni laboras en UEA.

Pri la mencio, ke pasis la tempo, kiam Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo, tiu nocio povas esti plene prava por kelkaj aspektoj de la realeco – kaj ni denove ne timu tion. Tamen ĝi certe ne estas universale prava. Mi provos klarigi ambaŭ komprenojn.

Nu, se ni akceptas la fakton, ke nun homoj pli kaj pli trovas la servojn, antaŭe ofertitajn de la asocioj, senpage en la reto, normala konsekvenco do estas, ke la asocioj ne plu estas ŝlosilaj kaj kernaj rilate la provizadon per tiuj servoj. Sed laŭ mi la asocioj ja ne devas sopiri esti ŝlosilaj en tiu aspekto, ke ili devus esti la solaj en la havigado de servoj.

La Esperanto-asocio devus senpolemike funkcii tiel, ke la sukcesoj de la Esperanto-komunumo estas ankaŭ iliaj sukcesoj, kaj tiujn sukcesojn la asocioj devus do subteni sen la neceso kun ili plene konkurenci aŭ ilin repliki aŭ akapari. Tia sukcesado kaj la subteno al ĝi finfine ligiĝas al aspekto pri kiu tamen niaj asocioj daŭre estas ŝlosilaj kaj kernaj: la reprezentado de nia afero. Kaj aparte UEA daŭre estas pri tio ŝlosila kaj kerna en la movado.

Gravas, ke tiu reprezentado okazu en financa daŭripoveco kaj kun celhava kaj adaptiĝema subtenado. Mi pensas, ke Stanislav konsentas pri tio, ĉar el lia opiniartikolo ni povas jam en la komenco lerni, ke por li UEA estas ”la ĉefa Esperanto-organizaĵo”.

Fernando Maia

Ĉu UEA degeneras? Vicprezidanto respondas.

Un homage al Dea

Tu es un Dea,
belle, benevole e sage
Io non es digne
de restar in tu vicinitate,
ma ha misericordia
con un homine disviate
que suspira a esser amate de te

Tu es un Dea
e tu corpore resplende
Le energia divin
veni de tu celeste porta

Tu celeste porta,
le fonte del amor,
delicia e vita,
illo radia verso me,
illo evelia me

Follemente
io diceva stupide parolas
Io non videva lo divin,
solmente lo carnal
Mi folle lingua disviava
e causava le clausura
del porta divin

Io me confessa,
pete absolution,
cade ante tu pedes
Quanto plus profunde mi comprension,
tanto plus repententia io senti

Io non appreciava
tu presentia
Solmente quando le porta era claudite
io poteva mirar le paradiso
al qual io non poteva entrar plus

Absolve me, Dea!
Solmente nunc io sape qui tu es!
Monstra me mercede, aperi tu bracios,
sol io sta hic,
frigide, sin habitos

Io vole adorar te cata die,
portar te donos de fragrante fructos,
poner flores apud tu porta celeste
e cantar le melodia del corde ardente

Io vole prender tu mano
e vader verso le mar,
al oceano del amor infinite
Ibi nos natara,
ridera e joia sentira
e le tempore se dissolvera
in le molle undas translucide

Le benevole sol
nunquam se ponera,
illo nos calefacera, caressara
Nos frigide non plus sera

Tu es un Dea,
belle, benevole e sage
Io non es digne
de restar in tu vicinitate
Totevia io remane
Le spero impedi mi pedes
Io remane, io plora,
io lege iste poema a te
sperante que tu comprendera
le corde del poeta,
ille qui te amava tanto longe
e vole amar te multo plus
con amor sempre plus profunde,
reverentia e respecto,
nam tu es mi Dea