TEJO scias preskaŭ nenion pri siaj landaj sekcioj. El impona listo de komisionoj multaj ekzistis nur surpapere. Ankaŭ Pasporta Servo efektive ĉesis aktivi. Tamen Robert Nielsen trovis ankaŭ kelkajn pozitivajn novaĵojn en la jara raporto de TEJO pri 2020, kiu aperis kvar monatojn tro malfrue.
Kiaj estas la stato kaj farto de TEJO? Ĉu ĝi bone progesas kaj reprezentas siajn membrojn aŭ ĉu ĝi stagnas? Por respondi kaj informi, TEJO ĉiujare publikigas la jarraporton, raporton de estraranoj kaj komisiitoj pri ĉio kion TEJO faris dum la jaro. Laŭ la regularo, la jarraporto devas esti sendita al la komitato antaŭ la 31-a de marto, sed kiel dum pasintaj jaroj, ĝi malfruis plurajn monatojn.
Ĉi-jare la fina versio estis sendita nur la 2-an de julio. Ĝi estis aprobita de la komitato sen diskuto dum la komitatkunsido la 31-an de julio. Kiel kutime, ne estis ajna reago al la malfruo, do supozeble venontjare la samo okazos.
Oni sendube pasigis multajn horojn por krei la jarraporton, sed neniu volis diskuti ĝin. Laŭ mia sperto en la komitato, multaj komitatanoj probable eĉ ne legis ĝin. Sen ĉi tiu artikolo, preskaŭ neniu membro legus ĝin.
Unue, necesas klarigi ke TEJO havis du estrarojn en 2020: la mandato de la dua estraro komenciĝis je la 1-a de septembro post elektoj en julio. Por vere prijuĝi TEJO-n, oni devas atenti ne nur tion, kio estas skribita en la raporto, sed ankaŭ tion, kio ne estas skribita.
Estas granda silento de la unua estraro. La solaj fontoj pri la agado de la estraro dum la plejparto de 2020 estas du nunaj estraranoj, kiuj estis ankaŭ en la antaŭa estraro: Feliĉa kaj Karina Oliveira. La silento kaj malapero post la fino de la mandato bone spegulas la silenton dum la mandato.
Kompreneble la pandemio malhelpis aktivadon kaj nuligis renkontiĝojn, sed TEJO daŭrigis sian laboron. La jarraporto ĉefe temas pri raportoj de konferencoj, kunsidoj kaj subvencioj. La raporto agnoskas la gravecon de eksteraj subvencioj: “En 2020 la ĉefaj enspezoj de TEJO venis de subvencioj”.
Ĉu tiu estas la ĉefa agado de TEJO? Reprezenti niajn lingvon kaj movadon ĉe internaciaj konferencoj certe estas grave kaj oni bezonas kunsidojn por organizi ion ajn, sed ĉu tiuj estu la unuaj prioritatoj? Ĉu oni tiom fokusiĝu pri proceduroj anstataŭ la celo? Ĉu la kunsidoj iĝas la celo anstataŭ la vojo al la celo?
La estraro ne estas la sola parto de TEJO, gravas ankaŭ la komisionoj. Teorie, ili estas grupoj en kiuj membroj povas kunlabori por realigi la celojn de la asocio. En 2020 estis iom malklara sistemo de ĉirkaŭ 15 komisionoj, interesgrupoj kaj laborgrupoj, kiu poste estis reordigita al nova strukturo de ok komisionoj kun kelkaj branĉoj.
Malgraŭ la impona listo de komisionoj kaj titoloj, multaj ekzistis nur surpapere. La raporto pri la komisiono pri kongresoj ne provas pliheligi la situacion, sed rekte anoncas: “La komisiono ne funkciis. Neniu montris intereson aliĝi.”
Aliaj grupoj suferis pro la pandemio: “Rilate al la Kovim-19-pandemio, la komisiono pri Moviĝebloj ne ekzistis dum 2020.” Ankaŭ Pasporta Servo efektive ĉesis aktivi: “Tial nenio rimarkinda okazis rilate al Pasporta Servo.”
La raporto montras ke apenaŭ iu komisiono estis aktiva je la komenco de 2020 kaj ĉiuj devis esti efektive refonditaj de la nova estraro je la fino de la jaro. “Post multaj stagnaj jaroj, la branĉo pri kulturo denove ekfunkciis en Septembro 2020.”
Estas kvazaŭ tradicio por komitatkunsidoj de TEJO anonci planojn por la Junaj Amikoj de Esperanto, sed kvankam pasis pluraj jaroj, daŭre ne estas ajna strukturo aŭ komitatano por ili. “Post la halto en la laboro la jaron antaŭe la laboro pri Junaj Amikoj de Esperanto ne multe antaŭeniris. La ĉefa kialo estis, ke la retpaĝo kiu kolektis ilin ne plu funkciis.”
La raportoj de la komisionoj sekvas la saman formon. Antaŭ la nova estraro, nenio okazis. Poste oni kreis telegram-grupon, disdonis titolojn kaj organizis kunsidojn. Sed kiom da homoj partoprenis la kunsidojn? Kutime la komisionoj estas tiel malgrandaj ke ĉiu membro ricevas titolon.
Telegramo estas populara aplikaĵo inter junaj esperantistoj, sed ne ĉiuj uzas ĝin. Tamen, ĝi estas la sola forumo por preskaŭ ĉiu komisiono, do se oni ne havas la aplikaĵon, oni ne povas ricevi informon de la komisionoj. La Telegram-grupoj plejparte havas malpli ol 20 membrojn, sed eĉ en tiuj, preskaŭ ĉiuj mesaĝoj venas de du aŭ tri homoj. Ofte pasas semajnoj aŭ eĉ monatoj sen komento.
La plejparto de la komentoj estas anoncoj kaj reklamoj por renkontiĝoj (kutime sen respondo). Kompreneble, la komisionoj estis novaj je la fino de la jaro, sed kontrolante ilin hodiaŭ, oni ankoraŭ apenaŭ vidas aktivecon.
La komisiono por Landa kaj Faka Agado estas unu el la plej gravaj komisionoj sed suferas pro vakaj postenoj. Ne estas iu Ĝenerala Komisiito por la komisiono aŭ vickomisiito por Eŭropo, malgraŭ ke la plimulto de landaj sekcioj de TEJO baziĝas en Eŭropo.
Estas bona novaĵo en la raporto: unu nova landa sekcio, la Junulara Esperantista de Tanzanio Organizo (JETO) aliĝis. Krome oni trovis kelkajn novajn vickomisiitojn (eĉ du por Afriko, tradicie la plej malforta kontinento por TEJO), kaj KODEJO 2018 (La Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj) aperis, tamen du jarojn malfrue.
Malgraŭ la novaj vickomisiitoj, la parto pri landa agado en Afriko kaj Ameriko en KODEJO estas malplena, kaj estas neniu por raporti pri Eŭropo. Estas iom da informoj pri landa agado en Azio, sed estas nenio pri la stato de la landaj sekcioj kaj iliaj agadoj.
Tio estas, ĉar TEJO scias preskaŭ nenion pri siaj landaj sekcioj. Oni ne scias eĉ kiom da landaj sekcioj TEJO efektive havas. Ĉirkaŭ duono el la landaj sekcioj en la retejo de TEJO efektive ekzistas nur surpapere.
TEJO havas milojn da membroj, do kion ĝi faras por ili? La jarraporto temas pri malgranda grupo de mapli ol 50 homoj, do se vi estas ordinara membro de TEJO, ĉu ĝi gravas al vi? Ĉu la agado iel rilatas al vi?
Certe estas entuziasmaj aktivuloj en TEJO kiuj laboras diligente, sed kiu estas la rezulto de la laboro? Ĉu la kunsidoj estas fruktodona laboro aŭ nur ĉerpado de energio? Al kiu utilas la diskutoj kaj dokumentoj? Se vi ne havas titolon kaj ne estas membro de iu komisiono aŭ komitato, ĉu la laboro de TEJO gravas por vi?
Robert Nielsen