Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido pretas resti por dua mandatperiodo en la estraro de TEJO. Por la posteno de prezidanto kandidatas Léon Kamenický el Slovakio. Inter la estraraj kandidatoj estas ankaŭ la antaŭa estrarano Cyprien Guiya, kiu pli frue estis forpelita el IJK pro seksa ĝenado.
La elekta komisiono de TEJO diskonigis la nomojn de la kandidatoj por la sekva estraro de la asocio, kiu estos elektita dum la reta IJK, okazonta ekde la 30-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto.
Entute estas dek unu kandidatoj el dek landoj, sed rimarkindas manko de diverseco, ĉar sep el la kandidatoj venas el Eŭropo kaj nur du estas virinoj. El la naŭ nuntempaj estraranoj rekandidatiĝas nur du: Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido.
Ĉiuj 11 kandidatoj estas rekomenditaj de la Elekta Komisiono, kiu konsistas el Charlotte Burton, Michael Boris Mandirola, Vít Guiglielmo Mišurec kaj Tamiris Maciel Queiroz. La raporto de la Elekta Komisiono ne mencias ke Vít estas la edzo de unu el la kandidatoj, Veronika Venislovas.
Por la posteno de prezidanto estas nur unu kandidato, Léon Kamenický el Slovakio. Li estis vicprezidanto de TEJO dum la mandato 2018-2019, prezidanto de ĈEJ (Ĉeĥa Esperanto-Junularo) kaj vicprezidanto de SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo). Laŭ la Elekta Komisiono, li “reprezentas profilon de ideala kandidato al TEJO-prezidanteco”.
La sola kandidato por la posteno de kasisto estas Veronika Venislovas el Hungario. Ŝi estas komitatano de TEJO ekde 2016 kaj ekde 2019 la kasisto de ĈEJ.
Rogier (Roĉjo) Huurman de Nederlando estas la nura kandidato por la posteno de ĝenerala sekretario. Li nuntempe estas la estrarano pri informado. Pli frue li estis komitatano, TEJO-volontulo, prezidanto de NEJ (Nederlanda Esperanto-Junularo) kaj ĉeforganizanto de IJK 2020.
Estas tri kandidatoj por la vicprezidanteco, unu el kiuj jam estis prezidanto. Joop Kiefte, el Nederlando, prezidis TEJOn dum la mandato 2018-2019. Li nun donis sian vivresumon nur en la angla lingvo. Dum lia tempo kiel prezidanto estis problemoj rilate al malaktiveco de la estraro, kaj la tiama Ĝenerala Sekretario plendis ke li ne ĉeestis kunsidojn kaj ne informis la estraron pri la kialo.
Joop Kiefte tiam agnoskis ke li iĝis prezidanto nur ĉar neniu alia volis la postenon. La Elekta Komisiono rimarkis ke “Ni konscias ke la prezidado de Joop ne estis senkritika” sed tamen rekomendas al la komitatanoj ke ili voĉdonu por li.
Inter la ceteraj kandidatoj estas Albert Stalin Garrido, el Filipinoj. Li estas nuntempe estrarano pri landa kaj faka agado kaj volas daŭrigi sian laboron. Li estas la fondinto kaj prezidanto de la Filipina Esperanto-Junularo kaj komitatano de TEJO ekde 2014. La Elekta Komisiono rekomendas ke li estu la unua vicprezidanto.
Kandidatas ankaŭ:
Inès Kahin el Francio, kiu eklernis Esperanton antaŭ nur du jaroj. Ŝi estis Esperanto-volontulo dum unu jaro ĉe la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio) kaj la Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando). Nun ŝi estas komitatano de TEJO kaj sekretario de Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO).
Matheus Arrantes Pacheco, el Brazilo, estas komitatano de TEJO, fondinto kaj prezidanto de la Karioka Esperantista Junulara Organizo.
Uriel Gurdián, el Nikaragvo, estis TEJO-oficisto en 2016.
Valentin Ceretto-Bergerat, el Francio, estas nuntempe TEJO-volontulo en la Centra Oficejo. Alexandre (Alekĉjo) Raymond, el Francio, regas junulargastejon en Brazilo nomitan Hotel Esperanto.
Inter la kandidatoj estas krome la persono, kiu estis forpelita de la IJK 2018 pro seksĝenado de alia kongresano. La Elekta Komisiono rekomendas ke komitatanoj voĉdonu por li.
Dum IJK 2018 en Badaĥozo, Hispanio, la organizantoj publike anoncis ke iu partoprenanto estis forpelita pro seksĝenado al sia samĉambrano. Oni ne nomis la forpelinton, sed poste li mem publike pardonpetis pri sia konduto, kaj iĝis konate, ke temis pri Cyprien Guiya. Li estis estrarano de TEJO kiam li estis forpelita.
Li tiam estis forpelita la tagon antaŭ la voĉdonado por nova estraro, kaj pro tio li retiris sian kandidatiĝon. En publika pardonpeto li klarigis, ke la afero okazis “parte pro kulturaj malsamoj kaj miskomprenoj.” Li nun estas komitatano por Benino. En sia nuna kandidatiĝa letero li ne menciis la okazaĵon.
La elekta komisiono kontrolas ĉiujn kandidatojn, diskutas iliajn fortojn kaj malfortojn, kaj rekomendas ĉu la komitatanoj voĉdonu por ili. La elekta komisiono rekomendas la elekton de Cyprien kaj eĉ sugestas fakon por li ĉar: “konsiderante lian personecon, ni vidus lin tre taŭga kiel estrarano pri talento.”
“Kvankam lia estraranado finiĝis abrupte kaj bedaŭrinde en 2018, ni kredas ke post 3 jaroj estas tempo por ke Cyprien povu reveni al internacia aktivado. Li estas homo kiu kapablas agnoski siajn erarojn, kaj deziras nun denove engaĝi sin kaj labori pri nia organizo.”
La raporto ne klarigas kial lia estraranado finiĝis tiel abrupte, kaj se oni ne legus Liberan Folion, oni ne scius pri kio temas.
En la komitata retlisto Ana Ribeiro, komisiito pri UNOY, skribis:
“Mi tre ĝojas ke li agnoskas siajn erarojn kaj ne denove faros ilin. Sed antaŭ voĉdoni mi invitus vin pripensi kion signifas precipe por virinoj ke iu viro kun tiaj akuzoj estu en tiom grava pozicio en nia movado.”
Sed estas aliaj problemoj kiuj malhelpus lin en la rolo de estrarano, laŭ la raporto de la elekta komisiono:
“Pro translokiĝo en kamparo, li ne havas nun stabilan aliron al elektro kaj interreto. Tamen li ĵus sukcesis financan kampanjon cele al kolektado de rimedoj por aĉeti sunpanelojn kaj, post ilia instalo, TEJO povus finance subteni la aliron al kvalita retkonekto kiu havas similan koston en Eŭropo kaj en Benino.”
La elekto de la nova estraro okazos dum IJK 2021 kaj nur la 38 membroj de la komitato de TEJO rajtos voĉdoni.
De pluraj jaroj UEA ne uzas servojn de profesia revizoro por kontroli la kontojn. Pri tio atentigis la komitataj reviziantoj, kaj nun la estraro esploras la eblojn por trovi novan revizoron. La komitato aprobis la jaran raporton de la estraro en sia unua kunsido en sabato.
Aleks Kadar, Fernando Maia, Duncan Charters kaj Michela Lipari dum la komitata kunsido.
Kvardek komitatanoj el entute 61 ekde la komenco ĉeestis la unuan kunsidon de la komitato de UEA en sabato, la lasta tago de Virtuala Kongreso. Almenaŭ du pliaj komitatanoj provis aliĝi al la kunsido iom poste, sed ŝajne pro teknikaj kialoj ricevis nek parolrajton nek rajton voĉdoni.
Estas rimarkinde, ke en la retaj kunsidoj ne partoprenas pli da komitatanoj ol en la ordinaraj ĉeestaj kunsidoj dum Universalaj Kongresoj. En la plej lasta ĉeesta kunsido de la komitato en Lahtio partoprenis 42 komitatanoj.
La sabata kunsido faris neniujn gravajn decidojn – la demandoj pri la buĝeto de la venonta jaro kaj la investpolitiko de la asocio estos traktitaj en la sekva kunsido post tri semajnoj. Okazis tamen kelkaj interesaj diskutoj.
La ĉefa temo de la sabata kunsido estis la prezento kaj aprobo de la estrara raporto por la jaro 2020, publikigita en la junia numero de la revuo Esperanto kaj en la retejo de UEA. Intertempe aperis ankaŭ la financaj dokumentoj de la asocio por 2020: la spezokonto kaj la bilanco.
Pro reduktoj de la oficistaro kaj pro subvencio de 29 486 eŭroj ricevita de la nederlanda ŝtato, la spezokonto de UEA en 2020 ne plu estis deficita. La fina ekonomia rezulto montris pluson de 184 eŭroj, dum en 2019 la spezokonto ankoraŭ havis minuson de 62 890 eŭroj.
Efektive la enspezoj de UEA laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer superis la elspezojn je multe pli ol 184 eŭroj, nome entute je 41 354 eŭroj. Tamen pli ol 40 000 eŭroj estis transmetitaj al rezervoj, kiujn la asocio povas uzi por kompensi mankon de enspezoj, ekzemple rilate kongresojn, en venontaj jaroj.
La komitataj reviziantoj Osmo Buller kaj Andreas Diemel en sia raporto trovis la ekonomian rezulton de la asocio bona kaj rekomendis al la komitato aprobi la estraran raporton kun la bilanco kaj spezokonto kaj malŝarĝi la estraron de respondeco por la jaro 2020.
“Ni aprezas, ke la totalaj enspezoj atingis tiujn en 2019 kaj superis la buĝeton per 14%. Malgraŭ tio ni havas la impreson, ke la membrovarbado devus ricevi pli da atento kaj atentigoj flanke de la Estraro”, la reviziantoj skribas en sia raporto.
Samtempe ili atentigas, ke “sentebla tamen estas la manko de profesia revizoro”, kaj urĝas la estraron solvi la problemon.
La komitataj reviziantoj estas mem komitatanoj de UEA, ne estas profesiuloj pri kontado kaj ne povas detale kontroli la financojn de la asocio, ekzemple esplorante efektivajn transpagojn. Tion povas fari profesia, ekstera revizoro, kaj tian UEA regule uzis ĝis la jaro 2018.
La profesia revizoro kiun UEA uzis ĝis 2018, scipovis Esperanton, kio evidente faciligas la kontrolon de esperantlingva librotenado. Dum la lastaj jaroj oni tamen ne sukcesis trovi novan revizoron, kiu kompetentus esplori la librotenadon de la asocio, interalie el la vidpunkto de ĝia konformeco al la leĝaj postuloj en Nederlando.
Responde al la atentigo de la komitataj reviziantoj prezidanto Duncan Charters diris, ke ankaŭ lia advokato konsilis al UEA nepre uzi la servojn de profesia revizoro. Laŭ Charters tio estas grava por klare montri ankaŭ al la propraj membroj, ke ĉio estas en ordo pri la kontoj kaj financoj de UEA.
Ĉar montriĝis malfacile trovi novan esperantistan profesian revizoron, laŭ Charters eblus, ke la librotenado de UEA povus esti dulingva – tio laŭ li estas nemalofta praktiko en internaciaj organizaĵoj. Laŭ li ekstera firmao eĉ povus tute prizorgi la librotenadon de UEA, se tio montriĝus ne tro kosta solvo.
Ĉar la revizoro tiukaze devus bone koni la leĝojn kaj regulojn en Nederlando, evidente devus temi pri nederlanda revizoro. Tial Charters taskis al la nederlanda oficisto en la Centra Oficejo, Ralph Schmeits, esplori diversajn solvojn. Charters esperas povi prezenti la rezulton en la sekva komitata kunsido la 14-an de aŭgusto.
Dum diskuto pri la diversaj kontoj menciitaj en la financaj dokumentoj leviĝis la demando, kial UEA entute tenas tiom da mono en bankokontoj. Komitatano Michela Lipari elkalkulis ke temas pri 500 000 eŭroj, trovis tion senrespondeca, kaj instigis la estraron anstataŭe zorgi, ke la mono estu bone investita.
Efektive la sumo de neinvestita mono laŭ la bilanco estas klare pli ol tiom – ĝi superas du milionojn da eŭroj.
Ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj vicprezidanto Fernando Maia argumentis, ke UEA havas multe da tia mono, kiu pro diversaj kialoj devas resti en bankokontoj – tio laŭ ili validas ekzemple pri mondeponoj de membroj, sed ankaŭ pri la mono en diversaj fondaĵoj. Pli da diskuto pri la investa politiko de UEA supozeble okazos en la dua komitata kunsido la 14-an de aŭgusto.
Michela Lipari levis ankaŭ la demandon pri la nova kotizosistemo kaj por kio ĝi utilas, se loĝantoj en landoj kun tre malalta kotizo tamen ne aliĝas, ĉar ili ne sukcesas transpagi la monon, aŭ ĉar ili kutimiĝis ricevi senpagan aliĝon pere de fondaĵo Canuto. Estrarano Jérémie Sabiyumva konsentis, ke tia problemo ekzistas almenaŭ en Afriko, sed ke oni nun klopodas “ŝanĝi la kulturon”.
Leviĝis fine la demando, kial UEA ne pli aktivas pri libroeldonado, kiun cetere menciis ankaŭ la komitataj reviziantoj en sia raporto:
“La malkreskinta aktiveco de UEA kiel eldonisto estas bedaŭrinda. Pli aktiva eldonado kontribuus pozitive al la ĝenerala bildo pri la Asocio inter esperantistoj, eĉ se ĝia financa signifo ne estus tre granda.”
Lige kun tio prezidanto Duncan Charters menciis, ke kuŝas grandaj stokoj de iuj pli fruaj eldonaĵoj de UEA en deponejoj, kaj indus aranĝi grandan rabatvendadon por ke tiuj indaj libroj trafu interesitan publikon.
Martin Schäffer siaflanke parolis pri la graveco modernigi la eldonadon, eldoni bitlibrojn, sed ankaŭ uzi servojn, kiuj ebligas facile kaj malmultekoste eldoni kaj tutmonde vendi librojn en bita kaj papera formatoj, eĉ en tre malgrandaj eldonkvantoj.
Tian servon uzas ekzemple la eldonejo Mondial, kies libroj estas haveblaj ne nur tra esperantistaj libroservoj, sed ankaŭ pere de ordinaraj retaj librovendejoj en multegaj landoj de la mondo. Laŭ Schäffer oni nun esploras, ĉu UEA povus same fari. Tamen ankoraŭ mankas konkretaj decidoj.
Dum la kunsido la komitato aldone elektis novan membron de la honora patrona komitato de UEA: Marco Lucchesi, kiu estas brazila verkisto, profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro kaj prezidanto de Brazila Beletristika Akademio.
Vicprezidanto Fernando Maia pretas daŭrigi en la estraro de UEA, dum prezidanto Duncan Charters ŝajne ne rekandidatos por nova mandatperiodo. Tiu estis la ĉefa novaĵo de la tradicia programero La estraro respondas dum la daŭranta Virtuala Kongreso de UEA.
Ĝis 80 kongresanoj sekvis samtempe la programeron La estraro respondas dum la Virtuala Kongreso en vendrero la 2-a de julio 2021. Ĉeestis ĉiuj estraranoj, krom Jeremie Sabiyumva, kies neĉeesto ne estis aparte klarigita: eventuale temis pri problemoj kun reta konekto. La kvanto de spektantoj estis komence sub 30, sed kreskis ĝis la fino al maksimumo de 80 samtempe.
Multaj demandoj temis pri la nuna stato kaj estonteco de UEA. La antaŭa strategia plano de UEA estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013 kaj validis dum la periodo 2013-2017. Nova plano daŭre mankas, sed laŭ prezidanto Duncan Charters jam komenciĝis preparado.
Jam okazis kunsidoj kun komitatanoj pri tio kaj kolektiĝis “amaso de bonegaj ideoj”. Nun necesas nur organizi ilin, Charters klarigis. Fine de 2021 li esperas prezenti malneton.
La nova retejo, kiun oni preparas jam de ok jaroj, laŭ la estraro nun praktike pretas, kaj la testado komenciĝis.
Tamen la provoj montris kelkajn cimojn, kiuj devis esti korektitaj. Baldaŭ oni esperas, ke oficistoj de UEA povos testi la novan sistemon, kiu, krom la retejo mem, ampleksos administrajn funkciojn. Nur poste la retejo estos malfermita al ĉiuj.
Pli frue dum la jaroj diversaj prezidantoj kaj estraranoj menciis diversajn datojn por la lanĉo de la retejo, sed ĉiuj venis kaj pasis sen apero de retejo, kaj nun la estraro jam ne volis mencii ajnan limdaton por la efektiva lanĉo.
Tra la jaroj ŝanĝiĝis teamoj, kiuj okupiĝis pri ĝi, ne laste pro disputoj inter si kaj kun la estraro.
La ekonomia stato de UEA nun estas bona, laŭ Huang Yinbao (Trezoro), estrarano pri financoj:
– Laŭ mi la nuna ekonomia situacio iras en bona vojo. Unuflanke la kosto malmultiĝas kaj la enspezo altiĝas. Kaj estontece eble ni daŭre iros laŭ tiu vojo. La ĉefa enspezo laŭ mi daŭre estas la membra kotizo kaj donacoj. Ankaŭ ni pene serĉos eksteran subvencion.
Vicprezidanto Maia menciis la pasintjaran subvencion de la nederlanda ŝtato kiel unu ekzemplon. Tiu subvencio tamen estis specife celita por kovri perdojn kaŭzitajn de la pandemio, do apenaŭ oni povos esperi pri similaj subvencioj en aliaj jaroj. Maia ankaŭ rakontis, ke UEA kontaktis la entreprenon Kosmo por kunlaboro por havigi subvenciojn de Eŭropa Unio.
– Ankaŭ kun aliaj partneroj ni faras tion, ne nur kun Kosmo. Tiu enspezfonto tamen ne estas certa, ĉar oni ne povas garantii ke ni ricevos subvenciojn. Tial ankaŭ kotizoj kaj donacoj estas gravaj.
Maia aparte menciis la kampanjon Alianco 365, kiu estas plano por monata konstanta donacado al UEA. Laŭ tiu plano donacantoj pretas donaci po 31 eŭrojn monate al la Asocio.
– Tiujn, al kiuj eblas, mi urĝas tion fari. Tia donacado donas bazon por nia laboro.
Fernando Maia kaj Amri Wandel pretas kandidati por la sekva estraro, kiu estos elektita venontjare dum la Universala Kongreso en Montrealo, dum prezidanto Duncan Charters ne ŝajnis entuziasma pri plia mandatperiodo:
– Mi kredas ke Fernando absolute havas la vicon por kandidati por prezidanteco, ĉar lastfoje li havis fortan subtenon. Do mi absolute ne pledas por rekandidatiĝo kiel prezidanto. Ne nur Fernando sed ankaŭ aliaj estas preparitaj por transpreni la taskon kaj estas bone havi novan sangofluon, Charters diris.
Fernando Maia estas vicprezidanto de UEA, sed dum la lastaj jaroj li estas multe pli videbla en la gvidado de la asocio ol prezidanto Charters. Maia ne diris, por kiu posteno li kandidatos, sed alia klara kandidato por la prezidanteco momente mankas, se Charters ne daŭrigos, kiel li aludis.
– Mi pretas resti kiel estrarano de UEA, ne nepre kiel prezidanto aŭ vicprezidanto, sed mi pretas plu labori por la asocio kaj tre verŝajne kandidatos, sed ne scias por kiu posteno, Maia diris.
Kiel “kondiĉon” por sia daŭrigo en la estraro Maia indikis, ke Alex Kadar daŭrigu kiel ĝenerala sekretario. Poste oni multe laŭdis la laboron de Kadar kaj diris, ke estus malfacile imagi la laboron de la estraro sen li. Kadar tamen atentigis, ke lia mandatperiodo kiel komitatano B finiĝos, kaj ke li povos daŭrigi kiel estrarano nur, se li estos reelektita kiel komitatano.
Fernando Maia siaflanke ne bezonos aprobon de la individuaj membroj de UEA por resti en la komitato, ĉar li estas komitatano A, elektita de Brazila Esperanto-Ligo, kaj restos komitatano A ankaŭ en la sekva oficperiodo – pri tio li jam interkonsentis kun BEL.
La estraranoj Trezoro Huang Yinbao kaj So Jinsu nenion diris pri siaj planoj por la sekva mandatperiodo. Prezidanto Duncan Charters atentigis, ke virinoj nun mankas el la estraro kaj kuraĝigis virinojn kandidatiĝi. ”En la komitato estas talentaj virinoj”, li diris.
La delegita reto kaj ĉu iuj ĝin nuntempe uzas estis la temo de unu el la demandoj. La estraro asertis, ke la delegita reto reformiĝos post la renovigo de la retejo, kies dato tamen restas nekonata.
En 2018 la komitato sen diskuto aprobis la proponon de la estraro forigi la Jarlibron por ŝpari monon. Tiam oni asertis, ke la Jarlibron anstataŭos ĝuste la nova retejo, kaj krome “almanako”, kiun oni povus publikigi ĉiun trian jaron en papera formo kaj kontraŭ pago sendi al dezirantoj.
Tamen nek retejo nek almanako aperis. Duncan Charters diris ke oni ja esploris pri la ideo de almanako, sed mankas decido pri la afero. Laŭ Orlando Raola montriĝis, ke estas tro koste produkti Jarlibron kaj mankas laborforto por tio en la Centra Oficejo.
Ĉu eblas pagi al UEA per bitmono, demandis iu el la ĉeestantoj. La respondo ne estis tute klara. UEA ankoraŭ ne uzas bitmonon, kaj eble estas bezonata longa tempo antaŭ ol tio povas okazi, interalie ĉar necesas bone informiĝi pri la reguloj en Nederlando, diris estrarano Trezoro Huang Yinbao.
Sed se tamen iu volas pagi per bitmono, Fernando Maia petis la koncernan personon kontakti UEA-n.
– Ni diskutas tion nun kun la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, ni devas kelkajn aspektojn ankoraŭ esplori. Ankaŭ Facebook proponos peradon de pagoj, kaj tio verŝajne estos bona afero por afrikanoj, kiuj povas kvazaŭ senpage aliri ĝin. Se iu vere volas pagi per bitmono, tiu skribu al la estraro aŭ la ĝenerala direktoro. Ni analizos la aferon kaj tio donos al ni materialon ankaŭ por kompreni kiel procedi, Maia diris.
Universala Kongreso en Afriko estas multjara revo de UEA kaj nun aperis serioza kandidatiĝo de la landa asocio en Tanzanio. La afero ne estas ankoraŭ decidita.
Laŭ Orlando Raola, kiu respondecas pri kongresoj, ja eblus organizi kongreson en Afriko en iu luksa hotelo, sed tio signifus, ke granda parto de la afrikanoj mem tiam ne povus partopreni. Necesas trovi solvon, kiu ebligas ankaŭ al afrikanoj eblecon partopreni, li klarigis. Finance kongreso en Afriko estas certe malfavora por UEA.
La demandoj pri eventuala malpliigo de flugoj al kongresoj kaj ankaŭ pri eventuala kongreso en Afriko fokusiĝis plejparte al ekonomiaj sekvoj al UEA.
Orlando Raola respondis al Ulla Luin, ke la kongreso en Montrealo celas esti plej ekologie konscia kaj estas planata kampanjo por kolekti monon por planti arbojn, kiuj kompensos la karbo-okcidon produktatan de la kongreso venontjare.
Amri Wandel atentigis, ke UEA jam ŝparis multe da karbo-okcido ĉar okazis du virtualaj kongresoj, kaj ankaŭ estonte grandan parton el kongresaj programeroj eblos sekvi virtuale eĉ se okazos ĉeesta kongreso. Krome, la IKU-libro aperis virtuale, li menciis.
Apud la ekologiaj problemoj kiujn kaŭzas la flugoj kaj vojaĝado, ankaŭ ŝparado de paperaĵoj senditaj al membroj aperis inter la demandoj.
UEA laŭ la estraro jam multe reduktis la sendadon de papera poŝto kaj multaj eldonaĵoj de UEA estas haveblaj ankaŭ en bita formo. Tamen por kelkaj personoj kaj regionoj de la mondo estas ankoraŭ bezonataj paperaj eldonaĵoj kaj kelkaj ankoraŭ volas paperajn eldonaĵojn.
La revuo Kontakto havas novan redaktoron. Post dek jaroj Rogener Pavinski forlasas la postenon, kaj transdonas la torĉon al Paweł Fischer-Kotowski. La estraro de TEJO elektis lin el inter tri kandidatoj, post tri intervjuoj.
Paweł Fischer-Kotowski estas 30-jara pola esperantisto, kiu interalie estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo, ĝenerala sekretario de TEJO kaj komitatano de UEA. Profesie li estas bibliotekisto kaj laboras en scienca biblioteko en Varsovio.
En intervjuo de Libera Folio li diras, ke li ne volas grave ŝanĝi la redaktopolitikon de Kontakto:
– Esperantistoj foje forgesas, ke oni ne ŝanĝu ion, kio ja bone funkcias. Kompreneble, la personeco de la redaktoro speguliĝas en la revuo kaj oni povas klare vidi diferencojn inter la kajeroj de la ĝisnunaj redaktoroj. Mi esperas, ke ankaŭ mi povos kontribui per io nova kaj pozitiva.
Laŭ li Rogener Pavinski dum dek jaroj brile redaktis revuon, kiu havas prestiĝon kaj longan, preskaŭ 60-jaran historion. Paweł Fischer-Kotowski citas karakterizon de Humphrey Tonkin, la unua redaktoro de la revuo, kiu en ĝia beba periodo skribis jene:
Kontakto ne estas “ankoraŭ unu gazeto”. Ĝi fundamente malsimilas ĉiujn aliajn Esperanto-gazetojn laŭ enhavo kaj prezento. Tiuj enhavo kaj prezento trovis ĉie laŭdojn. La prestiĝo kiun la revuo gajnis por la esperantista junularo interne kaj (precipe) ekstere de la Esperanto-movado estas nekalkulebla. Tiu prestiĝo estas kompreneble kontribuo al la prestiĝo de Esperanto mem.
– Estas por mi honoro povi redakti la revuon “Kontakto” kaj mi dankas la estraron de TEJO pro la fido.Lastatempe mia aktivado en la movado koncentriĝas al la instruado, post la instruista trejnado de ILEI mi ekinstruis komencantojn kaj progresantojn, en kursoj kaj individue. Tio donis al mi freŝan perspektivon pri niaj lingvo kaj komunumo. Mi esperas, ke mi povos utiligi en la redakta laboro la energion kiun donas al mi la lernantoj.
Kian signifon havas laŭ vi la gazetaro en Esperantujo, kaj kian rolon havas Kontakto?
– Ĉiam kreiĝas kaj malaperas novaj blogoj, podkastoj, retejoj kaj soci-retaj grupoj, sed Kontakto firme ekzistas dum jardekoj. Ĝi estas marko pri kiu UEA kaj TEJO prave zorgas. Mi strebos liveri al la membroj, patronoj kaj abonantoj interesan, belan revuon kun kvalita enhavo en senriproĉa lingvaĵo. Sed tion mi ne povas fari sola, tial mi esperas je kunlaboro de aŭtoroj kaj jam nun mi atendas viajn proponojn kaj ideojn.
– Ekzistas bela amaseto da bultenoj kaj revuoj, kiuj temas pri Esperanto – la movado, la lingvo, la literaturo. Tamen ne estas multaj, kiuj koncentriĝas pri la soci-kultura, neesperantista temaro. Tiun niĉon plenigas Kontakto, kiu per sia enhavo celas interesi la junulojn kaj junulojn+.
– Aparte kara publiko – sed ne ekskluzive – estos por mi la novuloj kaj komencantoj, al kiuj mi celas liveri legindan revuon, kiu ne postulas sciojn pri la movado kun ĉiuj ĝiaj “sukcesaj” renkontiĝoj, komitatanoj Ĉ kaj simile. Mi kredas, ke la enhavo povas plaĉi ankaŭ al la engaĝitaj movadanoj kaj aktivuloj. Ne hezitu, abonu – kontraŭ modera prezo vi povas ricevi ĉiun duan monaton interesan legaĵon en Esperanto!
Osmo Buller, Fernando Maia kaj Loes Demmendaal estis la tri personoj, kiuj ricevis pli ol unu subtenan voĉon en la enketo de Libera Folio pri la sekva estraro de UEA. Inter la pli surprizaj kandidatoj estis “Komitatano Z” kaj Sankta Papo Francisco.
Sankta Papo Francisko, Osmo Buller kaj Francisco Maia estis inter la proponoj de la legantoj de Libera Folio por la sekva estraro de UEA. Foto: Vatikano, Aleks Andre, UEA.
Fine de junio la elekta komisiono de UEA sendis al la komitato de la asocio enketilon por kolekti vidpunktojn pri la nuna kaj sekva estraroj de la asocio. La sekva estraro estos elektita post unu jaro, kaj nun oni serĉas taŭgajn kandidatojn.
La enketilon de la elekta komisiono povas respondi nur komitatanoj, sed Libera Folio volis doni al ĉiuj legantoj la ŝancon respondi al la samaj demandoj. Ĝis nun pli ol 700 personoj vizitis la retpaĝon de la enketilo, sed nur 36 el ili efektive respondis al la demandoj.
Plej interesaj inter la respondoj estas la taksoj pri la sukceso de la nuna estraro kaj proponoj por la konsisto de la sekva. La mezuma noto sur skalo de 1 ĝis 5 (kie 3 do estas “nek bona nek malbona”) la respondintoj donis al la nuna estraro la mezuman noton 2,53. Dek respondintoj donis la noton 1 (malbona) dum tri respondintoj donis la noton 5 (elstara).
Inter bone funkciantaj aferoj la respondintoj menciis la retajn eventojn kaj kongresojn. Inter mankoj ofte menciitaj estis la malbone funkcianta diskonigado de Esperanto kaj daŭre malfruanta nova retejo.
Jen kelkaj respondoj al la du malfermaj demandoj en la formularo:
Laŭ vi, kio bone funkcias en UEA nuntempe? Kio mankas?
Nur kongresoj ŝajne bone funkcias. Mankas utilaj veraj servoj kaj agadoj reale influaj en socio kaj politiko.
Bone funkcias la libroservo kaj la kongresa administracio (la fina neokazigo de UK ja ne signifas, ke ne necesis prepari ĝin, por ne paroli pri estontaj UK-oj).
Propagando kaj gvido mankas.
Komunikado al la membroj bone funkcias. UEA pli agu al la ĝenerala ne-esperantoparolanta publiko.
CO funkcias. Mankas saĝaj estraranoj.
Bone funkcias libroservo, kaj iomete revuo. Mankas ideo pri la estonto.
Malbone: manko de Jarlibro, malaltkvalita revuo, malfortiĝo de la agadoj en ĉiuj kampoj: eksteraj rilatoj, kulturo, scienca kaj faka agado.
VK bone funkcias, AKSO plu mankas.
Kion vi konsilus al nova estraro surbaze de viaj spertoj?
Oni daŭrigu la bonan laboron; daŭre retaj ofertoj kiel VK devas esti elementaj, pli bona agado ĉe laborkampo informado
Nova alfabeto sen super’signaj literoj por pli simpla internacia lingvo.
Plano vere realigebla.
Labori kaj esperi.
Produkti realisman bildon pri la vojo antaŭen
Forlasi la verkadon de tro ampleksaj strategiaj planoj kaj koncentriĝi unuavice pri malgrandaj, lokaj projektoj kiuj ja havas konkretan efikon por la disvastigo de Esperanto. Due, provi veni al reformo de la demokratiaj procezoj en UEA. Revenigi pli da voĉdonpovo por individuaj membroj. Zorgi ke la Komitato denove prenu sian Estraro-kontrolan taskon serioza.
Restarigon de serioza, bone kaj rapide funkcianta libroservo. Restarigon de la oficejo ĝenerale.
Ne malŝparu monon.
Pli da financa travidebleco.
Kontakti entreprenemajn esperantistojn en ĉiuj landoj de la mondo kaj helpi ilin labori gajni monon por subteni UEA-n kaj ĉiujn esperantajn agojn.
Necesas plialtigi la kvaliton de la revuo. Ĝia kria grafika aspekto estas forpuŝa kaj parte nelegebla, sed eĉ pli gravas igi la enhavon pli varia kaj leginstiga. Ne interesas tedaj raportoj pri renkontiĝoj nek aliaj “novaĵoj”, pri kiuj oni ofte jam legis en la reto. Estu artikoloj pri evoluoj en la movado, pri niaj kulturo kaj historio, pri la lingvo. Estu pli da recenzoj, kies longeco respegulu la gravecon de la verko — nun libro ŝajnas ricevi des pli longan recenzon ju malpli ĝi gravas. La revuo ankaŭ povus aperi dumonate kaj kun pli da paĝoj ol nun.
Mi pensas ke oni necesas pli labori en (per) Telegramo kaj Tvitero.
Krei realigeblajn servojn.
Kreu videojn, kontaktu gazetarojn, rilatu kun jam ekzistantaj organizoj kaj firmaoj, ktp.
Plimodernu la UEA-on kaj kunlaboru multe kaj ofte kun aliaj organizoj
Ĉefe ŝanĝi la ĝeneralan direktoron kaj reforigi la oficejon kiu estas centro de UEA.
El la 36 respondintoj de la enketo, 26 proponis nomojn de novaj estraranoj. Entute estis menciitaj la nomoj de 21 eblaj estraranoj. El tiuj Osmo Buller estis proponita kvinfoje, Fernando Maia trifoje kaj Loes Demmendaal dufoje. La ceteraj nomoj estis menciitaj po unu fojon:
Anne Amblès
Peter Baláž
Thomas Bormann
Osmo Buller (5-foje)
Jose Antonio del Barrio
Loes Demmendaal (2-foje)
Mariana Evlogieva
Albert Stalin Garrido
Jagoda Greger
Mirille Grosjean
Saskia Idzerda
Tobias Kaźmierski
Didier Loison
Rakoen Maertens
Fernando Maia (3-foje)
Ana Manero
Guy Matte
Seán Ó Riain
Thomas Pusch
Nikola Rašić
Danny ten Haaf
Krome en iom malpli difinita formo estis proponitaj:
Teo (Teodor Konopka) el urbo Vroclavo, Pollando. Aŭ Marĉjo el Iĵevsko de Ruslando.
Komitatano Z
Ajna jutubisto: Alex Miller, EvilDea, Chelsea, ktp
Sankta Papo Francisko
La elekta komisiono starigis ankaŭ du demandojn pri la graveco de la fakaj scioj kaj personaj ecoj de la kandidatoj, sed la respondoj de niaj legantoj al tiuj iom malklaraj demandoj montras nenian klaran tendencon.
Clemens J. Setz, kiu ĵus ricevis Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj, konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio – en Esperanto. Li trovas enigma la ekziston de ”tiom bona” originala literaturo en Esperanto.
Clemens J. Setz.
Libera Folio: Refoje gratulon pro la premio! Kiel vi eksciis la novaĵon, kaj kiuj estis viaj unuaj pensoj?
Clemens J. Setz: – Telefone. Mia unua penso estis “trola voko”.
Kian signifon havas por vi la premio?
– Hmm… La premio signifas al mi aparteni al vico de premiitaj verkistoj, kiel Josef Winkler (mia granda idolo).
Kiuj estas viaj propraj legantoj? Ĉu vi havas multan kontakton kun ili, ĉu vi pensas pri via publiko verkante, aŭ tute ne?
– Mi multe interagas kun legantoj en Twitter – sed ili kutime ne estas legantoj de miaj libroj sed nur de miaj pepoj.
Se mi ne eraras, vi rakontis, ke vi hazarde trovis la poemojn de William Auld, kaj tiel Esperanton. Kiel okazis tiu hazardo?
– Jes, mi hazarde malkovris lian poemon Mortanta Folio en la reto, kaj mi rimarkis ke mi povis legi kaj kompreni ĝin senprobleme, eĉ sen scii ion pri Esperanto. Tion mi sentis magiaĵo.
Multaj esperantistoj, nun eble unuafoje aŭdinte pri vi kaj la premio, sendube rapidos alproprigi vin kiel “esperantistan verkiston”. Sed ĉu vi konsideras vin esperantisto? Ĉu vi havis la ideon iam verki ion en Esperanto?
– Mia pasiva kompreno de la lingvo ne malbonas, sed mia aktiva fraz-produkta Esperanto ne estas tre evoluinta aŭ flua. Ekzemple, respondante al ĉi tiuj demandoj, mi devas multe pripensi kaj mi ne certas pri kiel sonas miaj frazoj.
”Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna.” Tion skribis en Libera Folio Sten Johansson. Ĉu vi konsentas?
– Mi dirus, ke la ekzisto de tiom bona originala literaturo en Esperanto estas ioma enigmo, sed mi ĝenerale amas enigmojn.
Ĉu estas iu plia esperantlingva aŭtoro kiun vi aparte aprezas, krom Auld?
– Oh… mi amas la librojn de Spomenka Štimec, precipe la Kroata Milita Noktlibro!
Krom la literaturo, kion vi trovas rimarkinda en la esperantista mondo?
– Aparteni al kulturo sen esti posedata de la kulturo. Eble tio venas de la sennacieca naturo de la esperanta mondo.
La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Li estas ankaŭ unu el malmultaj ekstermovaduloj kiuj malkovris la Esperantan literaturon. Lige kun la novaĵo pri la premio, Libera Folio kun lia permeso republikigas lian prelegon pri la poezio de William Auld.
La originala teksto de la prelego aperis en la germana.
Supozeble, la plejmulto el vi jam iam aŭdis pri ĉi tiu eksterordinara magiaĵo: En 1887 la Varsovia okulisto Ludwik Zamenhof kreis lingvon kaj formulis ĝiajn regulojn kaj ekzistokialon en broŝuro. Li nomis sian kreaĵon “Lingvo internacia” kaj sin mem “Doktoro Esperanto”, kio en lia lingvo pli-malpli signifas “Doktoro Esperplena”. La lingvo baldaŭ estis konata per la nomo de ĝia kreinto: Esperanto. Nur du jarojn post ĝia naskiĝo oni jam eldonis en Nurenbergo la unuan gazeton tute en tiu lingvo. Ĉirkaŭ la jaro 1900 kreiĝis tra la mondo Esperanto-societoj. En 1907 aperis la unua kvincentpaĝa romano.
Eĉ laŭ hodiaŭaj normoj tia evoluo kaj disvastiĝo estas sufiĉe virusecaj.
Kaj certe la evoluo ne ĉesis kun tiu unusola romano. Sekvis nenombreblaj esperantlingvaj verkoj, rakontoj, dramoj, teoriaj artikoloj; fakte tiu ege sukcesa lingvo, kies lernantoj laŭŝajne tuj maniuliĝis pro ĝi, estis naskita en formo de poemo: Ho, mia kor’ de D-ro Zamenhof estas konsiderata kiel la unua poemeto en tiu lingvo. La Esperanta poezio estas giganta, sed ŝajnas al mi, ke tre malofte ĝi estas rigardata de ekstere, de malintimulo, kiel mi. Apenaŭ ekzistas dulingvaj eldonoj, kaj nur malmultaj tradukoj. Rilate al tio, menciindas ke en la germanan nur tri romanoj estis iam tradukitaj: unu en 1932 kaj alia en 1933, kaj la tria nur en la jaro 2017.1 La Esperanta beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj. Ekde la komenco la literaturo estis kreita en virtuala lando, Esperantujo, kiu ĉiam ekestas kiam du aŭ pli da parolantoj iel ajn renkontiĝas. En ĝi ekzistas grandaj mondklasaj poetoj 135 samrangaj kiel Heine aŭ John Keats; ekzistas ankaŭ frenezuloj, ekzistas fanatikuloj. Enorma kvanto da literatura energio konserviĝas en ĝi. Sed ĝis nun la digoj bone retenis tion, nur malofte elverŝiĝas iom de ĝi en aliajn lingvojn.
Al tiuj, kiuj vizitas Esperantujon je la unua fojo, multe ŝajnos strange. Tiuj vizitantoj eble miros, ke ankoraŭ nun- tempe ekzistas infanoj kiuj elkreskas kun Esperanto kiel gepatra lingvo; eble inter mil kaj du mil tra la mondo. Aldone surprizas kiel enorme memkonsciaj Esperantaj verkistoj estas ĝenerale. Ili verkas supermezure multe pri la homaro; tiu ja vere kompleksa temo ŝajnas al ili tiel kutima kaj konata kiel la propra dikfingro. Ili ŝategas inkludigi sin mem en listoj de la majstroverkoj en sia lingvo, kiel faris ekzemple la poeto Edwin de Kock, en antaŭparolo al la poemaro de William Auld En barko senpilota. Foje ili eĉ proponas sin mem kiel Nobel-premiindan, almenaŭ tiel faris la – por mi iom mistera kaj maltrankviliga – Giorgio Silfer, Esperanto-poeto el Italujo, kiu aldone fondis iaspecan Esperanto-urboŝtaton kies konsulo li mem estis dum longa tempo. Aŭ oni povas ekscii pri la Esperanta verbo kabei, nomita laŭ la inicialoj K. B. de viro, kiu iam aŭdacis retiriĝi el la movado. Lia foriro tiel indignis la aliajn esperantistojn, ke ili por ĉiam enŝlosis la kompatindan Kazimierz Bein en la Horcrux-on2 de verbo. Eĉ ekzistas variaĵo de la amuzparka, Disney-monda mono por Esperantistoj, la Stelo. Mi ankoraŭ ne eltrovis kion do oni povas aĉeti per ĝi.
William Auld.
Oni konsideras la skoton William Auld la plej granda Esperanta poeto el la dua duono de la 20a jarcento. Li naskiĝis en 1924 kaj mortis en 2006. Li lernis la internacian lingvon de d-ro Zamenhof dum sia infanaĝo ĉe la skoltoj. Poste, kiel juna viro, kiel multaj homoj tiutempe, li tre aktivis en la dissemado de la nova lingvo, verkis influhavajn lernolibrojn, kaj eĉ tradukis serion da klasikaj verkoj en Esperanton, kiel ekzemple La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien, verkojn de Ŝekspiro kaj Oscar Wilde, sed ankaŭ la ĉarme 136 melankolian eposon Aniara, kiu temas pri kosmoŝipo, verkita de la sveda Nobel-premiulo, Harry Martinson, kiu estas ne tiom multe konata ĉe ni. Auld mem estis proponita por la Nobel-premio en 1999, 2004 kaj 2006 – fakto, kiu iafoje estigis reagojn de miro, “Kiel oni povas proponi verkiston de inventita lingvo por la Nobel-premio?”, oni ofte demandas.
Tiu obĵeto, vidata de proksime, entenas altan gradon de interpretinda psikologio. Unue estas la vidpunkto, ke lingvo kreita de unusola homo devus esti fundamente malsama ol ia tiel nomata nature evoluinta lingvo. Due estas la konjekto, ke literaturo en inventita lingvo okazas en tute alia mondo, dum la Nobel-premio nemiskompreneble reprezentas la mondon de seriozuloj kaj respektinduloj, kaj aliflanke literaturo en Esperanto ŝajnas al iuj homoj aparteni al la sfero de bizaraj hobioj. Kaj fine la aserto baziĝas sur la ideo, ke tiel nomataj naturaj lingvoj ĉiuj vere kreiĝis nature, kio almenaŭ en la kazo de la germana restas dubinda, kiam oni studas la diversajn malnetojn kaj korektadojn de la Biblio de Martin Luther. Mi kredas ke li grandparte estas kunkreanto de tio kion mi nun parolas al vi.
Alia ekzemplo, tempe multe pli proksima, estus la tiel nomata Katarevuso, planlingvo aŭ artefarita lingvo enpremita inter la helenan kaj la grekan kaj bizare senigita de fremdlandaj influoj, veninta el la kapo de la poeto Adamantios Korais, kaj kiu ĝis 1976 estis la oficiala lingvo de Grekujo; ankoraŭ ĝis 1997 aperis granda tagĵurnalo en Katarevuso.
Ĉe la versoj de William Auld, mi tuj rivelu, oni povas bele ebriiĝi. Pensu pri Eliot, pri H. C. Artmann, pri Apollinaire, pri Friederike Mayröcker. Leginte tiujn poetojn oni sentas longdaŭran efikon.
La famo de Auld en Esperantujo baziĝas precipe sur lia verko La Infana Raso el la jaro 1956. Temas pri longa poemo dividita en plurajn partojn. Mi tute ne scias ĉu nuntempe oni ankoraŭ verkas longajn poemojn. Krom en la tviterkronologio, kie la dezajno de la retpaĝo aŭtomate kreas tiun formon, ŝajnas al mi ke ĝi formortis. Sed antaŭ nelonge ĝi estis ĉie sufiĉe populara. Poetoj kiel Eliot, William Carlos Williams aŭ Saint-John Perse gajnis mondfamon en ĉi tiu fako, kaj eĉ al malpli konataj reprezentantoj de tiu ĝenro, kiel Frédéric Mistral aŭ Carl Spitteler, oni aljuĝis de tempo al tempo la Nobel-premion por literaturo.
La raso en La Infana Raso estas la homaro. Tio malmulte mirigas onin. Mi jam menciis ke inter Esperantaj poetoj la plej populara temo estas La Homaro3. La dua plej populara temo estas krome la lingvo Esperanto mem, kaj ties filozofio pri interfratiĝo kaj paciĝo mondaj. En La Infana Raso oni multe miras. La unua kanto vivigas la penson pri longa ĉeno de prauloj, pri ĉiuj
tiuj nekonataj vivuloj, kiuj obeeme generas idojn nur por produkti tiun unu individuon kiu solene-senkonsile retrorigardas al tiu nekomprenebla ĉeno. Mi havas tridek kvin jarojn kaj neniujn infanojn. Do mi bone komprenas tiun rigardon. Ĉiuj tiuj estaĵoj kaj objektoj, aminoacidoj kaj mineraloj, sennomaj pulmofiŝoj kaj arbomusoj sukcese pludonas la bastoneton de tiu stafetkurado kaj mi nun staras ĉi tie kaj ekvilibrigas ĝin sur la frunto aŭ senpense ŝovas ĝin en la nazon.
Auld skribas:
Timige amasiĝas patrar’ senintermita, multobligante sin laŭ kvadrato infinita en la paseon retro, senbreĉa vivoĉeno, maldika, forta, obstina, fragila vivfadeno, kiu ekdisvolviĝis kiam kun elemento kuniĝis elemento pro kosma akcidento kaj la unua flagro de vivo ekaperis – ho, tiu nekonebla momento MIN generis!
________
Drohend ballen sich Eltern- auf Elternschaften endlos, sie explodiern quadratisch, vielgliedrig und unendlich zurück in die Vergangenheit, eine starke Lebenskette, ein feiner, fester, sturer, zerreißbar dünner Faden, der sich ergab, wann immer ein Element sich anschloss an andre Elemente: so baut der Kosmos ‘Zufall’, bis schließlich erste Funken des Lebens sich einfanden – in diesem unbekannten Moment bin ICH entstanden!
Dio, filozofio, tempo, sekso, heroeco, lingvo, dimensioj – ĉiujn ĉi tiujn temojn tuŝetas la poemego de Auld; elementoj en ĝi klare memorigas pri Eliot, aliaj pri Pound, iuj aferoj aspektas kiel konkreta poezio de Ernst Jandl aŭ E. E. Cummings, ekzistas vida poezio, estas blokoj kun nur vortludoj, unu tutan kanton konstituas citaĵoj el aliaj lingvoj, ekstazaj vizioj staras apud banalaj konsciaĵoj kiel “la bono ne ekzistas sen malbono / la abelo ne ekzistas sen mielo”. Krom fama himno al la naskiĝo de lia filino, mia plej ŝatata alineo temas pri homoj en kosmoŝipo. Ĝi sonas jene:
Ni, pioniraj homoj de l’ spacovojoj, Trovas neniun ŝlosilon. Nia atome Pelita ŝipo sagas lumorapide Tra l’ kosmovastoj, cele alian sunon. Por ni tagon ne sekvas nokto, nokton Ne sekvas tago, ekstere nokto eternas, Interne elektrolumo ŝajnigas tagon Senfinan kaj senkomencan. Kalendaroj, Horloĝoj kaj dormo perdis sian principon. Ni ne vidos la celon; ni estos mortaj, Kiam gefiloj niaj en novan orbiton Gvidos la ŝipon kiu fariĝis mondo Por ni, orfuloj de l’ tera sunsistemo. Frenezo? Jes. Sed pelas nin la turmento De senrespondaj demandoj, por kiuj respondo Devas ekzisti, pelas nin la bezono De vastiĝanta, malsata, tumulta homaro, Kiu formanĝis akridosimile planedojn. Ni fuĝas kaj ĉasas, ni pelas kaj estas pelataj. Ni serĉis unue ĉielon, nun la ĉielon Ni trovas malplena, malplena kaj tamen plena. Per nia morto vivos niaj gefiloj: Ni ne vidos la celon, ni ĝin plenumas.
Estis marbordo, mallaŭta susuro de ondoj, Kvazaŭ de malproksimo. Blankaj sableroj Sin kroĉis al miaj piedoj, etaj piedoj. Salo krustiĝis ĉirkaŭ miaj kruretoj. Spuron de miaj paŝoj akvo plenigis, Neniu dividis mian izolan imunon. Silento tegis mantele tiun golfeton, Sola mi ludis en memsufiĉo tenera. Rokoj leviĝis altaj apud la strando, La blanka sablo brilis ĝis horizonto Pale nebula, kie la maro grizas: Pretere estas Kanado, oni sciigis Iam? Kiam? Antaŭ aŭ post la momento? (Pretere troviĝas Ithaka). Mildaj someroj De ĉies infanaĝo, eterna ciruso! Kaj tamen neniam mankas momentoj hontigaj: Kiel, demandis iu molvoĉa gaelo, En la butiko dum posttagmezo senmova, Nomiĝas angle kion virino havas Ĉi tie? Feliĉe tiam venis la onklo. Kaj, mi memoras, dum tiu ferio mi fumis La cigaredon unuan. Kia impulso? Sed plej la maro susuras, la knabo sola Ludas en memsufiĉo apud la akvo.
Ekstere ŝvebas la astroj. Lumorapide Traarkas ni la vakuon, tamen ni ŝajnas Senmovaj sur mondo malgranda kiel polvero, Kie la tempo, homa kreaĵo, mortis.
________
Wir Pioniere, Weltraumstraßenwandler, sind ahnungslos. Und unsere atom- betriebnen Schiffe schießen lichtgeschwind durchs Universum andren Sonnen zu. Für uns folgt Tag nicht auf die Nacht, die Ränder der Tage schwinden, Nacht herrscht ewig weit. Elektrolampen tun, als wärn sie Tag, dem weder eignet Ende noch Beginn. Und all die Uhren, unsere Kalender sogar der Schlaf, all das verliert den Sinn. Wir sehn das Ziel nicht, sterben lange Zeit bevor, in einem unbekannten Orbit, die Kindeskinder dieses Raumschiff steuern, das uns, den Waisen, Welt war, Erdenschwere. Verrücktheit? Ja. Doch drängt uns diese Qual beantwortbarer Fragen in die Leere – denn irgendwo muss es doch Antwort geben –, der Drang befällt uns, hungergrelle Rasse, heuschreckengleicher Schwarm von Raum zu Raum. Wir fliehen, laufen, jagen und verderben. Wir suchten einen Himmel und sehn ein, dass der Himmel leer ist – leer und dichtbesiedelt. Und unsre Nachfahren finden, wenn wir sterben, ein Leben, für das wir das Mittel stellen. Wir sehn das Ziel nicht. Wir erfüllen es.
Hier eine Küste, Schaumgeräusch der Wellen, in weiter Ferne. Weißer Sand vom Meer befasst sich mit den kleinen Kinderfüßen. Salzige Krusten bilden sich im Fließen. Die Fußspur läuft mit Wasser voll, kein Wille zerstört die abwehrstarke Inselzeit. Wie einen Mantel trug die Bucht die Stille, ich spielte sanft in Selbstgenügsamkeit. Die Felsen in der Höhe überm Strand, es glänzte weiß zum Horizont der Sand, ein fahler Nebel, wo das Meer ergraut; da drüben, da liegt Kanada, erzählt man. Einmal? Ja wann denn? Vorher oder später? (Fern, Ithaka…) In Kindheitssommern eilen die Cirruswolken hoch im milden Licht. Und trotzdem schämt und grämt man sich bisweilen; „Wie“, fragt ein Kerl, der leise Gälisch spricht, in dem Geschäft am stillen Nachmittag, „nennt man auf Englisch das, was eine Frau da hat?“ Mein Onkel ging zum Glück dazwischen. In diesen Ferien, weiß ich noch genau, da rauchte ich zum ersten Mal. Warum? Doch flüstert noch das Meer, das kleine Kind spielt selbstgenügsam vor dem Meer herum.
Und draußen schweben Sterne. Lichtgeschwind durchmessen wir die Leere, aber sind reglos auf einer sandkorngroßen Welt wo auch die Zeit, dies Menschenwerk, zerfällt.
Kompreneble mi rimarkas ke en mia traduko mi uzis multe pli da rimoj ol Auld en la originalo. Tio verŝajne rilatas al la fakto, ke mi ankoraŭ havis en la oreloj la anglan tradukon de Girvan McKay, kiu vigle rimas en ĉiuj eblaj lokoj. Mi rimarkis ke tio funkcias ankaŭ ĉi tie, do mi faris ĝin tiel. William Auld mem diris pri tiu parto: “unuflanke temas pri homoj en spacveturilo survoje al alia astro – vojaĝo, kiu daŭrus pli ol generacion; aliflanke mi esploras la memcentran mondon de knabeto sur izola strando. Ambaŭ estas, aŭ povas esti, aspektoj de la homa estado; ambaŭkaze oni agas laŭ malklare komprenataj impulsoj”.
Post La Infana Raso, aperis en 1960 la poemkolekto Unufingraj Melodioj, kiu post la tetrisa4 signiforiĉeco de longa poemo radias grandajn familiarecon kaj ludemecon. Etaj, elegantaj, momentfotaj poemoj pri tiu aŭ alia observita ĉiutaga mirindaĵo apudas aŭdacajn, altgrade eksperimentajn tekstojn, kiel Noktaj Pensoj el la jaro 1958. Ĝi komenciĝas jene:
Se l’ korvo de la grako noktas kaj vojas melko de la lakta lago, sub staroj de l’ ĉiela ŝakto mi ŝtonas pro torporas ŝlim kaj tim kaj tim kaj tikas tako…
En la germana eble:
Wenn die Krah der Schreihe nachts und wenn Melk vom Milchsee straßt, unter Ständesternen des Himmelsschachts versteiner ich weil Schleim gerinnt und Angst beginnt Und ….
Nu, kion oni faras kun la lasta linio? Jam tiuj antaŭe ne estis tute facilaj. La radiko “tak” troviĝas en la vorto “taki”, kiu signifas kreuzen (krozi) herumgehen (ĉirkaŭiri) verlaufen (direktiĝi), “tikas” signifas “es zuckt” (konvulsias). Sed “tako” estas uzata ankaŭ por la meksika manĝaĵo “taco”. Mi havas neniun ideon. “Es tickt der Takt” mia cerbo volas tuj traduki. Sed precize tio ĝi ne estas. Tamen, kiel la renoma esperanto-tradukisto István Ertl certigis al mi, estas precize tio: “Und es tickt der Takt”. Estas konate ke dumnokte multaj horloĝoj funkcias pli laŭte, por averti nin pri kiel vere rilatas tempo al homo. Nu bone, mi ne devas ĉion kompreni.
Alia superba linio el la poemo jenas: “kaj inter ŝtormoj nudis ŝirmo ŝirmon”, do pli-malpli “und zwischen Stürmen machte ein Schirm einen anderen Schirm nackt” (inter ŝtormoj unu ŝirmilo nudigis alian ŝirmilon) aŭ “und zwischen Stürmen entblätterte Schirm seinen Mitschirm” (kaj inter ŝtormoj senfoliigis ŝirmilo sian kunŝirmilon). Jam sufiĉe majesta.
Sed ni rerigardu la unuajn liniojn de la poemo kaj mian liberan tradukon. La germana laŭvorta traduko estas: “Wenn die Krähe des Krächzens nächtet”. Mi provis solvi tion per neologismoj. Eble mi troigis pro entuziasmo. Simile kun “la staroj”, “die Stände”, kio enhavas la vorton “stars” – ĉu tio estis bona traduko? Esperanto estas tiel facilflua, tiel muldebla, ke dum tradukado oni deziras tion saman por la germana. Ekzistis tempo en kiu la germana kaj ankaŭ la angla estis tiel junaj, facilfluaj kaj malrigidaj kiel la Esperanto de la 50-aj jaroj. Auld mem nomis la epokon de Geoffrey Chaucer paradigmo por maksimuma muldebleco, kaj por la germana la nun ekanta epoko ŝajnas al mi tre promesplena; oni devas ekzemple rigardi al Tvitero.
Unufingraj melodioj aperis en 1960. Ĉirkaŭ la sama tempo la granda usona poeto John Ashbery publikigis sian duan poemaron, The Tennis Court Oath, en kiu li simile glore disbatis kaj remiksis la anglan lingvon. Do io devis esti en la aero, kiel oni kutimas diri. La postsekva volumo de poemoj titoliĝas Humoroj (“Stimmungen”), kaj kvankam ĝi estas iomete malpli aŭdaca kaj lerta, tamen ĝi entenas miaopinie la plej ĉarmajn versojn de Auld. Pensu pri somera kampo plena je kunikloj, tiuj potenc-tendenaj, fortaj kaj senĉese moviĝantaj estaĵoj. Tiel impresas ĉi tiuj poemoj. En “Novembra Spleno” ekzemple oni ekscias:
En la ĝardeno, klerika merlo promenas kun manoj subbasken ŝovitaj.
________
Im Garten spaziert eine geistliche Amsel, die Hände in ihre Rockschöße gesteckt.
Rave. Eĉ la poemoj en altliteratura stilo en Humoroj rivelas spiriton multe pli amikeman kaj mond-ebrian ol ĉio antaŭe. La lirika verko de T. S. Eliot, kun kiu oni ofte komparas Auld, montras, se konsideri ĝin simplige, tre similan strukturon. En la komenco staras io kiel poemego kun eklektika, multforma strukturo (ĉe Eliot The Waste Land), kiu ŝajnas dediĉi sin al “grandaj demandoj”, al la “bildo de la nuntempa homo” sur la tero, al la fremdiĝo, al la serĉo de aparteneco, al la fragmentigo de la percepto, kaj tiel plu, sed post kelkaj jaroj tion sekvas kolekto de delikataj, animjuniĝaj poemoj (en la kazo de Eliot la neforgesebla Old Possum’s Book of Practical Cats).
Antaŭ ol fari tro hastajn konkludojn pri tiu duflankeco, ni rigardu alian poemon de Auld en disvastigita mondliteratura stilo. Pluraj kritikistoj nomas tiun unu el la plej famaj kaj ŝatataj poemoj en Esperanto, kaj tio devas havi kialon. La poemo nomiĝas “Julia sur Pandaterio” kaj estis verkita en la jaro 1957. Temas pri juna virino en ekzilo, kaj nun ke mi cerbumas pri tio, mi rimarkas ke ne ekzistas multaj poemoj pri junaj virinoj en ekzilo.
Julia, laŭ historiaj raportoj nomita “la pli aĝa”, vivis de 39 a. K. ĝis 14 p. K. Ŝi estis la filino de la imperiestro Aŭgusto, kiu jam dum ŝiaj plej junaj infanjaroj devigis ŝin edziniĝi kun diversaj viroj cele al strategiaj avantaĝoj por la patro. Je la fino de ŝia tute malaŭtonoma vivo oni absurde kulpigis ŝin pro malmorala sinteno kaj prostituiĝo. Oni povas detale legi pri la intrigo ĉe Suetonio kaj Tacito; ĝi estas sufiĉe freneza kaj konfuza. Ĉiuokaze oni ekzilis la malfeliĉan Julian al la insulo Pandaterio. Ŝi ne rajtis forlasi la etan insulon, je grandeco de malpli ol du kvadrat-kilometroj, kiu pro antaŭzorgo estis sen viroj. Estis krome malpermesate al ŝi trinki vinon. Jen nun la poemo kaj mia traduko:
JULIA SUR PANDATERIO
Sur ĉi insulo viv’ subiras lante. Dum longaj posttagmezoj morna vento apud la mar’ susura, agitante al mi la robon kun indiferento, miajn memorojn frotas, kaj atestas: morto, morto, morto… Mort’ ne estas.
Edzin’ trifoja, nokt-frandinto rava, kiu la nunon taksis solvalora, venas al tio ĉi: flutado meva, paseo vana kaj futuro plora; virin’ malplena palas kiel spirito, al kiu mankas sang’ de oferito.
Kaj mi konstatas en ĉi loko kruda, kie la karno putros sub la rosoj fremdaj kaj fridaj, ke la vivo tuta – kisoj parfumfrenezaj, vino, rozoj – ĉiam malplena estis, kaj izola… Monda reĝin’ kadavris ĉiam sola.
Plej sola dum duopoj, sed mi celis mian feliĉon, kie mi nur povis; kien sopiro stranga ĉiam pelis, des pli serĉadis mi, ju pli mi trovis nur malfeliĉon en la ĝojoj amaj. Ĉiam surprizis min embuskoj samaj.
Tiu estis alia mi – nur fablo aŭdita iam en fremdula revo. Kion signifas Rom’? Ja nuda sablo, rokoj, krudmana vent’, krianta mevo, dum mia korpo velkas, apatia, kaj Romo estas febro fantazia.
Ne plu la nuno gravas. Nun la tempo estas eterna, sen komenc’, sen fino, kaj mia juna karno pro la trompo kaj troa martelado de l’ destino ne ardas plu, ne plu al ĝoj’ incitas. Kaj morto mortvivantan min evitas…
________
IULIA AUF PANDATERIA
Auf dieser Insel schwindet meine Zeit. An langen Nachmittagen kommt ein Wind und hebt gleichgültig mir mein langes Kleid, ein träger Ostwind, der am Meer beginnt. Er weckt Erinnerungen auf und spricht: „der Tod, der Tod…“ Doch Tod – das ist es nicht.
Dreifache Gattin, Nachtverschlingerin, die nur noch ihre Gegenwart vermisst. Im Schrei der Möwen hör ich, was ich bin. Vergangenheit umsonst, und Zukunft trist; ein leeres Weib, das bleich wird wie ein Geist dem niemand mehr ein Opferblut erweist.
So kann ich nur dies eine Urteil geben: dass hier, wo Fleisch dahinwelkt unter Tau, der fremd und kalt bleibt, sich das ganze Leben (der Kuss, der Wein, die Rosen!) einer Frau als abgetrennt herausstellt, frei von Sinn. Ein Leichnam war die Weltbeherrscherin.
Vollkommen einsam in der Ehe hängte ich mich ans Glück, wo ich nur konnte, während mich rätselhafte Sehnsucht weiterdrängte. Je mehr ich suchte, fand ich nur, begehrend, mehr Leid in Liebesfreuden, mehr Gewalt. Stets fiel ich in denselben Hinterhalt.
Das war ein andres Ich – nur eine Sage, gehört in einem Traum aus zweiter Hand. Was heißt noch „Rom“? Felshänge. Möwen. Tage. Ein Wind mit Schwielen an den Händen. Sand. Mein Körper welkt dahin in Apathie. Und Rom ist eine Fieberfantasie.
Der Augenblick ist nichts, die Zeit bleibt stehen, darf ohne Anfang, ohne Ende sein. Doch meine Jugend muss getäuscht vergehen, das Schicksal hämmert weiter auf sie ein, und stellt auch keine Freuden mehr in Sicht. Der Tod hilft mir Lebendigtotem nicht.
Tradukajn malfacilaĵojn prezentas “nokt-frandinto rava”, laŭvorte en la germana “betörend schöne Nächte-Schlemmerin” aŭ eble ankaŭ “Nächte- Vernascherin”. Aŭ la superba verbo “(ŝi) kadavris”, “(sie) kadaverte”. Sed kompreneble en Esperanto tio ne sonas tiel arnoŝmitece5 kiel en la germana, ĉar tiel oni kutime konstruas vortojn, kaj jen tial mia iom pli kutima alproksimaĵo. Ne, ĉi tiu poemo ne vere leviĝas, krom eble per la eleganteco de kelkaj parolturnoj en la originalo, sed oni ne povas danci laŭ ĝi; miaopinie, ĝi ripetas kaj variigas la saman temon, linion post linio. Finfine ĝi metas en la kapon de la juna virino, malgraŭ ĉia empatio por ŝia sorto, nur la opiniojn de la viroj kiuj regas ŝin, kaj tial ŝi taksas sin mem tro lasciva kaj maldisciplinita. La tuto pensigas onin pli pri katalogeca baroka poemo ol pri moderna psikologia studo. Ne, Auld ne ĉiam tie grandiozas, kie li poemas grandiozeme. Ne malmultaj el liaj amuzaj kromverkoj enhavas pli da spirito kaj animo ol la grandiozaj eposoj kaj klasike poluritaj poemoj. Aŭ por esprimi ĝin malklare-asociece: “in letzteren brezelt es viel zu sehr. Es stelzt, es kerzt”6. Male jen ekzemplo de simpla eta poemo, La pasinteco ne ekzistas, el Humoroj:
LA PASINTECO NE EKZISTAS
La pasinteco ne ekzistas; kaj tamen ofte en la nuno mi spiras pensojn de l’ aŭtuno kaj pro l’ printempo tristas.
Se nur, se nur… Ja ne valoras sopiri, kio jam ne eblas; stultul’ bedaŭras kaj funebras, al idiot’ doloras
pasintaj pekoj kaj eraroj, ĉar nur la hodiaŭ’ realas… Okulon mian larm’ vualas kaj arĝentiĝas miaj haroj.
________
DIE VERGANGENHEIT IST GAR NICHT DA
Die Vergangenheit ist gar nicht da. Doch oft passiert im Jetzt es mir, dass ich so Herbstgedanken spür und um den Frühling traurig war…
„Wenn nur, wenn nur…“ Sich nach was sehnen, was gar nicht sein kann, ist sehr dumm. Die Deppen trauern lang herum, die Vollidioten stöhnen
vergangnen Fehlern nach auf Erden. Ja, nur das Heute ist real, wo mir die Augen tränenfahl und mir die Haare silbrig werden.
Belas kiel la ekkono, ke ekzistas nur la nuno, transformiĝas konsole-paradokse en la ekzaktan malon: en la ĉi-tieo-kaj-nuno daŭre okazas perdoj. La enkonduka ekkono pri la pasinteco, krome, forte memorigas min pri poemo de Ernst Herbeck, “Die Vergangenheit” (“La pasinteco”). Ĝi tekstas jene:
Die Vergangenheit ist klar vorbei. Vorüber diese Zeit der Ewigkeit. Und nun bist du wieder ein Osterei.7
Kion tiu trilinia korboneca poemeto, el la postlasitaj verkoj de la granda aŭstra poeto, volas esprimi, ne estas facile rakontebla, sed oni almenaŭ sentas, ke temas pri io agrabla kaj fidinda, ke temas pri ia vero, kiu ne postulas tro de ni homoj. Je la fino de la tempo oni refoje fariĝos io, kio kuŝas en la herbo kaj kun iom da bonŝanco estos eĉ serĉata. Mi memoras pri teatraĵo de la japana verkisto Kobo Abe, en kiu viro transformiĝas al ligna bastono, simple ĉar “nenio posedas tiom da certeco esti levita kiel bastono”.
Sed ni reiru al Auld kaj liaj opinioj pri la pasinteco. Ankaŭ ĉi tie mi sentas ke estas pro bonkoreco kaj afableco ke estas dirate al ni: la pasinteco tute ne ekzistas, nur la hodiaŭo estas reala; tia senpera temposubstanco, kie onia korpo daŭre kadukiĝas kaj la hararo daŭre griziĝas.
En la unua provo traduki tiujn versojn mi komencis per “Die Vergangenheit ist übrigens vorbei”, sed malsprite mi implikiĝis en la rimoj. Tio kondukas nin al la sekvanta poemo: “Nokte”. Ĝi estas frua poemo, ekestinta eĉ antaŭ La Infana Raso. En mia traduko mi tute preterlasis la rimojn post longa ŝovado kaj grincado de dentoj. Tio simple ne funkciis.
NOKTE
Sur ambaŭ bordoj de l’ river’ olea la konstruaĵoj kunpremiĝas time, kvazaŭ animobando mute vea
apud malluma Aĥerono. Ŝlime la surda akvo lekas lignofostojn, plaŭde, gargare; ŝajne malproksime
obtuzaj tramoj trenas lumovostojn sur la dormema, peza pontoĝibo. La vento sugestias rubomoskojn.
Sklavoj pelataj de la vivovipo, formikohomoj pugnas, ronkas, brulas, en la etaĝodomoj…
Ia ŝipo Malgaje en senluna ĉerk’ ululas.
________
NACHTS
An beiden Ufern des öligen Flusses rücken die Häuser ängstlich zusammen, als wären es stumme, wehe Seelen
am dunklen Acheron. Schlackig beleckt das taube Wasser die Pfosten aus Holz, schwappt und gurgelt; Straßenbahnen
ziehn ihre leuchtenden Schweife über den schläfrig-lidschweren Brückenbogen. Der Wind bringt Moschusgeruch von Müll.
Und Sklaven, gejagt von der Peitsche des Lebens, Ameisenmenschen, schnarchen, schrein, brennen in Gemeindebauten… Irgendwo ruft ein Schiff aus seinem mondlosen Sarg.
Etaĝdomoj (germane Etagenhäuser) estis konstruitaj specife por laboristoj en Glasgovo. Mia vorto “Gemeindebauten” (komunumaj konstruaĵoj) venas el iom alia mondo, sed tradukisto rajtas tiel elturniĝi. Auld restis dumvive kun la mirinda Esperanto kiel sia esprimlingvo, eĉ kiam ĝiaj internacia efiko kaj populareco iom post iom malpliiĝis. Mi memoras kiam en la 90-aj jaroj mi aĉetis albumon de la germana repogrupo Freundeskreis, kiu nomiĝis “Esperanto”. Mi tre ŝatis tiun albumon kaj demandis pri tiu lingvo kantata en ĝi. La respondo estis plej ofte: nu, tiu estas la stranga mondgefratiĝafero de antaŭ cent jaroj, aŭ eble el la 60-aj jaroj, oni ne precize sciis, ĉiuokaze ĝi estas malaktuala, naiva, somertendumada afero, kiun bedaŭrinde oni povas rigardi kiel historie superitan. Sed kun la ekesto de la interreto ĉirkaŭ la jaro 2000, tiu malnova helplingvo reviviĝis denove, kaj hodiaŭ, se mi ĝuste komprenas la nombrojn, ekzistas pli da lernantoj ol iam ajn antaŭe.
La pli malfruaj poemoj de Auld estas multe pli trankvilaj kaj retenataj ol la pli fruaj, sed ili ankoraŭ evidentigas imponajn bildigon kaj strukturan fajnecon. En El unu verda vivo (1978) estas sekvenco de poemoj, kiuj laŭ ĉia probablo estis inspiritaj de japana vojaĝo, kiel ekzemple ĉi tiu, “Al japana amiko”:
Sur voj’ tra l’ kampoj forkuras ruĝokule la aŭtolampoj.
________
Auf dem Weg durch die Felder entfernen sich rotäugig die Autoscheinwerfer
Aŭ oni povas ŝanĝeti la enhavon, tiel ke ĝi almenaŭ pli-malpli rimu, kaj ankaŭ la hajka silabonombro estu ĝusta.
Am Rand der Dörfer entfernen sich rotäugig Autoscheinwerfer.
Kvankam en tiu epoko Auld ankoraŭ estis jardekojn for de sia morto, oni ofte adiaŭas en ĉi tiuj poemoj, aŭ almenaŭ retrorigardas melankolie. Viro konstatas ke li estas vivinta sur la Tero.
Mi ja ekzistis, spertis kaj plenumis: ĉeestis mi ne mense, nur fizike. Ŝajnas, ke ĉiam ĉirkaŭ mi mallumis. Spegulon alrigardas mi skeptike.
________
Es gab mich ja, ich wirkte und schaffte, war niemals im Geiste, nur körperlich da. Mir scheint, es war rund um mich immer nur dunkel. Voll Zweifel nehm ich den Spiegel wahr.
William Auld was here.8 Kiam li mortis en 2006, aperis multaj nekrologoj, kiuj ĉiuj substrekis la kuriozaĵon, ke jen skoto, kiu ja estis reprezentanto de la angla, la mondlingvo kiu regas almenaŭ la plejmulton de la kulturoj okcidente orientitaj, sed kiu intence verkis en dua lingvo (“Kian grandegan legantaron li aŭtomate estus havinta!”), krome en lingvo tia kiu estis kreita eĉ nur antaŭ kulturhistoria momenteto. En resumo: oni estis tre surprizita. Mi komprenas tion. Sed samtempe estas al mi evidente kiel efike la akcelilo de tiu strange simpla lingvo funkcias. Kiam oni eklernas ĝin, oni tuj komencas poeti; tiom da vortoj rimas ke verkado estas neevitebla, ĝi estas komparebla al la lernado de la germana Tviter-lingvo, kie oni ankaŭ devas tuj ekverki por ne freneziĝi. Ni ne povas elekti la objekton de nia manio. Certaj strukturoj implikiĝas, animas kaj plenumas onin. Kaj kiam tiuj strukturoj, kiel en la menciita okazo, fakte estis elpensitaj de unusola homo, tiu prave povas esti konsiderata kiel spertulo pri nia specio. Mi volas fini mian prelegon per peto al vi krei lingvon, kiu estas tiel esprimpova kiel mia plej ŝatata poemo de Auld, kiun mi volas nun reciti. Ĝi estas tre mallonga, tre frua poemo, ankoraŭ el la 50-aj jaroj, kiu estis lia plej turbula periodo.
MORTANTA FOLIO
Lante falanta flava foli’ takte baraktas en agoni’; kaj la emajla flava mort-farb’ ŝminkos la ringan piedon de l’ arb’.
Kaj jen mia germana traduko, kiu bedaŭrinde ne atingas la belsonecon de la originalo, kaj krome permesas al si kelkajn elturniĝojn.
EIN STERBENDES BLATT
Ein langsam fallendes gelbliches Blatt das leidend und heftig gezittert hat trägt die emailgelbe Sterbfarbe bald rund um den Baum auf wie Make-up im Wald
Multan dankon.
Clemens J. Setz El la germana tradukis Detlef Karthaus La traduko aperis en Beletra Almanako 33, kun la titolo ”William Auld, la majstro de la malnova monda helplingvo”
Notoj:
(1) Temas pri Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) de Jean Forge (Mr. Tott kauft 1000 Augen, Leipzig: Goldmann, 1932), Hura! (1930) de Julio Baghy (Hurra für nichts!, Innsbruck: Verlag AMair, 1933) kaj Turstrato 4 (1934) de Hans Weinhengst (Turmstraße 4, Wien: Edition Atelier, 2017) – Red.
(2) Horcrux: En la romanoj pri Harry Potter, objekto aŭ kreitaĵo, kiun magiisto uzas por ekzili parton de sia animo kaj tiel eskapi la morton – La trad.
(3) Esperantlingve en la originalo – La trad.
(4) Tetriso – kompleksa puzloludo videa – Red.
(5) En la germana arnoschmidthaft, neologismo kreita de la aŭtoro, referencanta la germanan verkiston Arno Schmidt (1914-1979), malmulte konatan ekster Germanujo ĉar liaj verkoj prezentas penigan defion al tradukistoj. – La trad., laŭ Vikipedio.
(6) La aŭtoro, inspirita de Esperanto, kreis germanajn neologismojn nekompreneblajn al la tradukisto mem pro ilia arnoŝmiteco. (Vidu antaŭan piednoton.) – La trad.
(7) La pasinteco nete foriĝis / Ne plu tiu eterneca tempo / Nun vi refoje paskooviĝis. – Esperantigo de la trad.)
(8) (angle): William Auld estis ĉi tie. – La trad.
1 Temas pri Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) de Jean Forge (Mr. Tott kauft 1000 Augen, Leipzig: Goldmann, 1932), Hura! (1930) de Julio Baghy (Hurra für nichts!, Innsbruck: Verlag AMair, 1933) kaj Turstrato 4 (1934) de Hans Weinhengst (Turmstraße 4, Wien: Edition Atelier, 2017) – Red.
2 Horcrux: En la romanoj pri Harry Potter, objekto aŭ kreitaĵo, kiun magiisto uzas por ekzili parton de sia animo kaj tiel eskapi la morton – La trad.
3 Esperantlingve en la originalo – La trad.
4 Tetriso – kompleksa puzloludo videa – Red.
5 En la germana arnoschmidthaft, neologismo kreita de la aŭtoro, referencanta la germanan verkiston Arno Schmidt (1914-1979), malmulte konatan ekster Germanujo ĉar liaj verkoj prezentas penigan defion al tradukistoj. – La trad., laŭ Vikipedio.
6 La aŭtoro, inspirita de Esperanto, kreis germanajn neologismojn nekompreneblajn al la tradukisto mem pro ilia arnoŝmiteco. (Vidu antaŭan piednoton.) – La trad.
7 La pasinteco nete foriĝis / Ne plu tiu eterneca tempo / Nun vi refoje paskooviĝis. – Esperantigo de la trad.
La plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, en Esperantujo konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde malkovris Esperanton tra poezio kaj nun bone konas la lingvon, eĉ se li supozeble ne konsideras sin esperantisto.
Clemens J. Setz. Foto: Amrei-Marie CC BY-SA 4.0
La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Krom la honoro, la distingo inkluzivas monpremion de 50 000 eŭroj.
Laŭ sia propra rakonto, li iam hazarde trovis poemojn de William Auld en Esperanto, kaj miris, ke li povis kompreni la enhavon. Poste li decidis traduki ion el la verkoj de Auld al la germana.
Laŭ li, la originala literaturo en Esperanto estas ampleksega – kaj tamen ekzistas preskaŭ neniuj tradukoj al la germana.
“La Esperanta beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj”, li skribis.
Li tradukis al la germana interalie la 14-an ĉapitron de La infana raso de Auld, kaj en 2018 aperis lia germanlingva libreto pri Auld, poste publikigita ankaŭ en Esperanto en Beletra Almanako.
En Beletra Almanako aperis ankaŭ du liaj rakontoj en Esperanta traduko.
En 2020 publikiĝis lia libro “Die Bienen und das Unsichtbare” (La abeloj kaj l’o nevidebla), kiu temas pri planlingvoj, ĉefe pri Esperanto. En tiu libro li skribas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj.
Laŭ la libro kaj pluraj intervjuoj, li mem nun flue parolas Esperanton, kvankam li supozeble ne konsiderus sin esperantisto.
Clemens Johann Setz naskiĝis en 1982 en Graz, Aŭstrio. Li nun loĝas kaj laboras en Vieno. En 2007 aperis lia unua romano “Söhne und Planeten” (Filoj kaj planedoj). Krom propraj verkoj li publikigis ankaŭ tradukojn el la angla.
Li jam pli frue ricevis diversajn literaturajn premiojn, sed la nun donita premio estas la plej prestiĝa en la tuta germanlingva literatura mondo. Inter pli fruaj premiitoj estas Max Frisch, Günter Grass kaj Heinrich Böll. Pasintjare la premion ricevis la poeto Elke Erb. La premio estas nomita laŭ la aŭtoro Georg Büchner (1813–1837).
En komento al la gazeto Zeit Online Clemens J. Setz diris: “La nomo de Georg Büchner kaj tiuj de la premiitoj de la lastaj jaroj – vidi sin inter tiuj estas honoro, kiun mi ankoraŭ ne vere kapablas kompreni.”
En majo ni raportis, ke UEA en 2020 sukcesis eviti deficiton interalie pro maldungoj en la Centra Oficejo. Efektive tamen ne okazis maldungoj en la Centra Oficejo, nur reduktoj, atentigis la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.
La kvanto de oficistoj de UEA kalkulitaj en plentempaj dungoj, laŭ informoj en la estraraj raportoj. La estraraj raportoj pri 1992-93 aperis ne en la revuo, sed kiel apartaj kajeroj, kiujn la redakcio bedaŭrinde ne disponas, do mankas informoj pri tiuj jaroj.
Neniam dum la lastaj kvardek jaroj UEA havis tiel malmultajn oficistojn kiel nun. En 1984 la asocio havis 6 272 individuajn membrojn kaj 12,2 plentempajn oficistojn. Tiu estis la rekordo dum la aktuala periodo.
Pasintjare la asocio havis 4 293 individuajn membrojn kaj nur 3,2 plentempajn oficistojn. La efektiva kvanto de personoj kiuj laboris kaj laboras ĉe UEA estis kaj estas iom pli alta, ĉar ne ĉiuj laboras plentempe.
Rapida redukto en la kvanto de oficistoj okazis dum la lastaj kvar jaroj. Libera Folio en majo raportis, ke la asocio sukcesis eviti buĝetan deficiton en 2020 interalie pro la malpliiĝo de la dungitoj. Ni tamen erare skribis, ke temus pri maldungoj. Tiaj ne okazis en la Centra Oficejo, atentigas vicprezidanto Fernando Maia.
Efektive la reduktoj de la laborforto estis realigitaj sen formalaj maldungoj. En junio 2019 restis ankoraŭ sep oficistoj, el kiuj unu, ĝenerala direktoro Martin Schäffer, laboras ne en la Centra Oficejo. (Ne ĉiuj laboris plentempe nek nepre la tutan jaron, do en nia statistiko ĉe 2019 aperas 4,4 plentempaj oficistoj.)
Kvin el la sep oficistoj en junio 2019 ricevis proponon pri eksigo aŭ reduktita labortempo. Nur du oficistoj ne estis tuŝitaj de la redukto: ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães.
Du oficistoj konsentis akcepti unufojan financan kompenson kaj libervole maldungiĝi: la partatempa sekretario kaj la partatempa purigisto. Do, formale ili ne estis maldungitaj.
Aliaj tri oficistoj devis akcepti reduktitajn labortempon kaj salajron, se ili volis plu labori ĉe UEA. Tiuj tri estis la libroserva respondeculo kaj la du kontistoj. Neniu el ili akceptis la proponon pri reduktitaj laborhoroj, do UEA turnis sin al la nederlanda laboroficejo por ricevi aprobon por deviga redukto.
Post la reduktoj, la statistiko por la jaro 2020 montras ke UEA dum tiu jaro mezume havis 3,2 tuttempajn oficistojn. Fizike en julio 2021 el la sep oficistoj nun restas kvar, el kiuj tri troviĝas en la Centra Oficejo.
Dum UEA reduktas sian propran dungitaron, ĝi samtempe aĉetas diversajn servojn de TEJO kaj E@I. La nun okazanta Virtuala Kongreso estas grandparte organizata de E@I. Laŭ informoj en la retejo de TEJO, unu oficisto de TEJO efektive laboras kiel oficisto de UEA, kaj TEJO respondecas ankaŭ pri la reteja renovigo, por kiu UEA buĝetis 100 000 eŭrojn.
La Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon: 300 000 artikoloj. Ĝi nun estas la 35-a Vikipedio laŭ la amplekso. Malpli grandaj estas ekzemple la bulgara, dana kaj kroata Vikipedioj.
La nova rekordo estis atingita pro instigo de la kampanjo Vikipedio 300 000, subtenita interalie de UEA, ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo. La 300 000-a artikolo aperis la 18-an de julio, kaj ĝi temas pri la franca vilaĝeto Auppegard, kiu laŭ la artikolo havas 704 loĝantojn.
Post tiu eble ne plej bezonata artikolo jam aperis kelkdek pliaj, el kiuj multaj sendube enhavas gravajn informojn kaj estas bonkvalitaj.
La antaŭan grandan mejloŝtonon la Esperanta Vikipedio atingis en 2014, kiam estis publikigita la 200 000-a artikolo. Ĝi temas pri (12731) 1991 RW12, malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de septembro 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt el la Observatorio de Monto Palomar en Kalifornio.
Pri la 30 000-a artikolo oni ĝojis jam en 2004. Dum la 17 jaroj kiuj pasis de tiam do mezume aperis preskaŭ 16 000 novaj artikoloj ĉiujare. En intervjuo pri la kampanjo 300 000 en majo Michal Matúšov – en Esperantujo pli konata sub la nomo KuboF Hromoslav – klarigis, kial gravas atingadi novajn rekordojn:
Michal Matúšov Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0
– Parte simple pro tio, ke Vikipedio tiel kovros pli multajn aferojn kaj donos al la esperantistoj utilajn informojn pri pli multaj temoj. Kaj tio per si mem pliriĉigas la Esperantan komunumon. Sed, ja, estas ankaŭ alia kialo – pli emocia. Atingo de ronda sojlo per novaj altkvalitaj artikoloj montras kaj al Vikipedianoj mem, kaj al la Esperanta komunumo, ke ni tion kapablas fari kaj sukcesas. Kiam oni venas al tia sojlo, oni nature plirapidigas la kreadon de novaj artikoloj; sed dum kutima tempo oni pli atentas pri jamaj artikoloj kaj plibonigas ilin.
Laŭ la aktuala statistiko la artikoloj en la Esperanta Vikipedio ekde la lanĉo en 2001 estis redaktitaj pli ol 7,2 milionojn da fojoj. Ĉiu paĝo estis averaĝe redaktita pli ol dekfoje, do eblas esperi, ke iom post iom la kvalito de la enhavo pliboniĝas. Kaj se vi trovos eraron, vi povos ĝin mem korekti, atentigas Michal Matúšov:
– Rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon: “Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!
La duan jaron sinsekve pro la kronvirusa pandemio ne okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Anstataŭe okazas reta Virtuala Kongreso, kiu estis inaŭgurita sabate la 17-an de julio. Aliĝis al la kongreso pli ol 1 750 personoj, sed nur kelkcent partoprenis la inaŭguron.
Prezentado de Edukado.net dum la 2-a VK.
La nuligo de la ĉi-jara Universala Kongreso estis anoncita la 26-an de aprilo, sed jam longe antaŭ tio UEA komencis plani retan kongreson, rakontis vicprezidanto Fernando Maia en intervjuo de Libera Folio en majo.
Individuaj membroj de UEA povis senpage aliĝi al la 2-a Virtuala Kongreso ĝis la 4-a de julio, dum nemembroj devis pagi 50 eŭrojn – do, malpli kostis aliĝi al UEA ol simple pagi la kongreskotizon. Post la 4-a de julio la nemembroj devas pagi eĉ pli, 75 eŭrojn, dum membroj de UEA devas pagi de nul ĝis 20 eŭroj, depende de loĝolando.
Reklamkampanjo por la VK en Facebook.
Oni eĉ lanĉis anglalingvan reklamkampanjon por la kongreso en Facebook, por logi eksterulojn gustumi la etoson de la Virtuala Kongreso. Laŭ Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, la pagita reklamo estis vidita de pli ol 60 000 homoj dum ses tagoj.
”Bedaŭrinde, preskaŭ neniu aliĝis, ĉar pro teknikaj kialoj oni ne povis efektivigi mian peton fari anglalingvan aliĝilon kun simbola kotizo. Sekve la 360 kiuj intencis registriĝi renkontis E-lingvan aliĝilon kiun ili ne komprenis kaj altan kotizon”, skribas Amri Wandel mem en Facebook.
Tamen 360 estas la kvanto de homoj, kiuj entute alklakis la anoncon, do tre dubindas, ĉu vere tiom da neesperantistoj pretis aliĝi al la Virtuala Kongreso, des malpli sekvi babilaĵojn en nekomprenebla lingvo.
Por diskonigi la Virtualan Kongreson UEA aldone aŭtomate aligis sesdekon da membroj de UEA, kiuj pli frue aliĝis al la nuligita Universala Kongreso sed ne mem kompletigis la senpagan aliĝon al la Virtuala Kongreso, rakontas Fernando Maia, vicprezidanto de UEA.
– Pro la fino de la senpaga aliĝperiodo al la VK mi mem persone zorgis, ke ĉiuj aliĝintoj de la nuligita UK, jamaj individuaj membroj de UEA en 2021, povu aliri la Virtualan Kongreson senpage kiel specialaj gastoj.
Dum la malfermo de la 2-a VK.
Entute estas pli ol 1 700 aliĝintoj al la Virtuala Kongreso, sed kiel kutime ĉe retaj kongresoj, neniam ĉiuj samtempe ĉeestas, kaj iuj senpagaj aliĝintoj certe eĉ neniam aliras la kongresan retejon. Dum la sabata malfermo de la kongreso ŝajne samtempe ĉeestis proksimume 350 kongresanoj.
La ampleksa programo de la kongreso evidente estis preparata ĝis la lasta minuto, ĉar ĝi estis publikigita nur en ĵaŭdo la 17-a de julio, unu tagon antaŭ la komenciĝo de la unuaj programeroj: du filmoj faritaj en 1987 kaj unu farita en 2003, pri la Universalaj Kongresoj de tiuj jaroj. La celo laŭ gazetara komuniko de UEA estis ”ebligi al kongresanoj ekscii (aŭ rememori!), kia estas la etoso de ĉeesta UK”.
Teknike la kongreso parte funkcias per la platformo Zoom, kaj eĉ se la kongresa retejo mem estas komplete en Esperanto, Zoom ne estas. La bezono uzi la anglan lingvon por aliĝi ĝenis almenaŭ iujn kongresanojn. Aldone, Zoom estas blokita en kelkaj landoj, kaj ekzemple en Ĉinio povas partopreni nur tiuj, kiuj sukcesas ĉirkaŭiri la blokadon.
Dum la sabata malfermo estis prezentita salutletero de Unesko, subskribita de Tawfik Jelassi, vic-ĝenerala direktoro de Unesko, kun laŭdaj vortoj pri la agado de UEA:
Unesko estas feliĉa kaj fiera labori flanke de UEA ekde jardekoj por antaŭenigi la kulturan kaj lingvan diversecon, same kiel por antaŭenigi la gravecon de tiu diverseco por konstrui kaj fortigi pacon. La publikigo, danke al vi, de la Unesko-Kuriero en Esperanto, pruvas bone la vastecon de niaj samopiniadoj.
La tuta teksto de la letero en Esperanto legeblas en la koncerna gazetara komuniko de UEA, kiu enhavas ankaŭ pliajn detalojn pri la malfermo de la VK.
La programo de la 2-a Virtuala Kongreso por dimanĉo enhavis interalie diversajn fakajn kunsidojn. En la bunta programo poste troviĝas ankaŭ la tradicia ero La estraro respondas (vendrede je 12.00), dum mankas Centra Oficejo respondas. Al la dimanĉa programo aliflanke estis jam post la publikigo aldonita renkontiĝo kun Martin Schäffer, la ĝenerala direktoro de UEA.
En sabato la 24-a de junio kadre de la Virtuala Kongreso ekde la 12-a horo okazos ankaŭ la unua kunsido de la komitato de UEA.
Asocioj ne plu estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo, diras la eliranta prezidanto de TEJO. ”Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas”, Charlotte Scherping Larsson opinias.
Charlotte Scherping Larsson estis prezidanto de TEJO dum la malfacila pandemia jaro 2020-2021. Nun TEJO serĉas novajn estraranojn kaj ŝi forlasas la estraron. Libera Folio petis la elirantan prezidanton respondi al kelkaj demandoj pri TEJO kaj pri la tuta Esperanto-movado.
Libera Folio: Kiuj estis viaj ĉefaj celoj por via prezidanteco?
Charlotte Scherping Larsson: – Mia prioritato estis doni stabilecon al TEJO kiel organizo, kiu suferis pro multaj ŝanĝoj en la estraro en la lastaj jaroj. Mi esperis, ke kune kun longtempaj aktivuloj mi povus ebligi trankvilan laboron en nia asocio kaj fokusiĝi al la plej grava afero por la asocio – la aktivuloj mem. Por mi ankaŭ klaris, kiam la pandemio komenciĝis, ke ne temos pri normala estrara jaro kun multaj ĉeestaj eventoj. La situacio devigis nin reinventi nian aktivadon.
Pri kio vi sukcesis dum via mandatperiodo?
Charlotte Scherping Larsson.
– Grava interna atingo de TEJO estis, ke ni sukcese uzis la pandemian situacion por bone strukturi nian agadon pere de la reto. Evidente, TEJO jam de jaroj uzis aparte multajn retajn ilojn en sia aktivado, tamen plej ofte daŭre ĉeestaj kunvenoj ludis kernan rolon. Nun pluraj el niaj komisionoj kutimas regule kunsidi rete. Ni ankaŭ profitis de la ĝenerala enretigo de eventoj por pli vaste partoprenigi aktivulojn el diversaj mondopartoj.
– En eksteraj rilatoj, ni sukcese organizis du eventojn partnere kun UEA kaj pluraj fakuloj, okaze de retaj UN-forumoj, kie neesperantistoj ĉeestis. Estis okazo montri esperanton kiel sukcesan pontolingvon, kaj konsciigi pri lingvaj rajtoj kiel koncepto. La unuan ni organizis dulingve en aprilo. La duan ni organizas nuntempe, kun iom alia aliro.
– Aldone, pluraj studsesioj estis rete organizitaj helpe de fonduso de Konsilio de Eŭropo. Mi persone kontribuis al X-Lingvo, projekto pri seksisma lingvaĵo. Ankaŭ aliaj projektoj glate organiziĝis en simila kadro.
– Ni enkondukis mentoran programon por la estraranoj, kiel modelon por estonta pli vasta uzo en la asocio. Ene de la Estraro, ni provis iom pli atenti unu pri la alia, kaj multaj kunlaborkutimoj enkondukitaj dum la jaro bone helpis nin mensbonfarti dum la pandemia tempo.
– Retoso, nia unua renkontiĝo planita por esti tute reta, estis granda sukceso. Multajn sukcesojn ni ŝuldas pli al teama kunlaboro ol al individua strebo. Ni faris plurajn paŝojn antaŭen por travidebligi la laboron de la Estraro kaj pli enplekti aliajn aktivulojn, kiel malfermaj protokoloj kaj Malfermaj Horoj de la Estraro.
– Mi esperas ke nia reta kunlaboro en la komisionoj iĝos modelo por la estonteco: alireblaj telegramaj grupoj, regulaj retaj kunsidoj, malfermaj protokoloj kontribuis al la memstareco de multaj komisionoj kaj memorganiziĝo de komisiitoj.
Pri kio vi ne sukcesis? Kial?
– Multaj ideoj ekaperis komence de la mandato, tamen evidentiĝis poste, ke pli saĝas savi sian energion por koncentriĝi pri specifaj fakoj kaj projektoj dum lasi aliajn.
– Estante mem nur unu persono, mi devis decidi ĉu investi tempon en nova koncepto aŭ ekzemple ĉeesti kunsidojn de niaj ekzistantaj komisionoj kaj kontribui al ilia agado. Mi multe pli subtenis ol ekigis novajn aferojn, kion mi iom bedaŭras.
Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj defioj de TEJO, kaj la Esperanto-movado ĝenerale, dum la proksimaj jaroj?
– Kiel por ĉiu organizo, resti aktuala kaj interesa por novaj membroj kaj novaj generacioj – tio ĉiam estas defia. Multaj homoj nuntempe kutimas al memstaraj iniciatoj kaj vidas kiom multaj ebloj agadi ekzistas sen organiza kunteksto
– Dum multaj jardekoj, nur per asocioj oni povis esti en bona regula kontakto kun la Esperanto-komunumo kaj scii pri aranĝoj, revuoj kaj tiel plu. Nun, nur retkonekto estas postulata por tion fari, kaj asocioj ne estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo. Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas.
Kio necesas por superi tiujn defiojn?
– Necesas esti ĉiam preta por renoviĝo kaj ŝanĝo, kio ne facilas por organizo kun multaj fakaj kaj landaj organizoj kaj multaj malsamaj kulturoj!
– Plej grave, ni devas montri, ke multaj kernaj plurpersonaj aferoj, kiel kongresoj, trejnadoj kaj diversspecaj aranĝoj, simple ne estas realigeblaj sen strukturoj. Kaj TEJO ja havas multjardekan sperton pri tio, kiun ĝiaj spertuloj ĝojas transdoni al posteuloj.
La Estraro de TEJO oficas nur unu jaron, ĉu tio ne estas tro mallonga periodo por ion atingi?
– De organiza vidpunkto, dujara mandato aspektas multe pli bone por pli longtempa laborfluo. Sed ĉu ni havas unu- aŭ dujaran mandaton, ni devas bone pripensi kiel gardi nian energion, ajnakaze ne estas sprinto sed maratono. Plej gravas por mi ke kandidatoj por la estraro antaŭ la estrara pozicio jam estu aktivaj en komisionoj kaj enplektitaj en laboro de la estraranoj.
– Ne ĉiuj spertoj kun la unujara mandato estis pozitivaj, kaj la samo validas por dujara mandato. La du kampoj en kiuj plej gravas daŭripoveco estas la mentorado de CO-volontuloj kaj longtempaj projektoj, kiel AKSO au Pasporta Servo. Mi ĝojas ke ne maloftas por estrarano poste rekandidatiĝi por plia mandato tuj post la unua, aŭ eĉ reveni post unu- aŭ du-jara paŭzo.
Kion vi esperas de la sekva estraro?
– Mi esperas, ke la sekva teamo povos daŭrigi niajn paŝojn kaj firmigi nian enretigitan agadon. Tamen, ni ĉiuj bezonas revidi unu la alian ĉeeste, kaj bonvenigi la novulojn, kiuj eklernis Esperanton dum la pandemio. Se tion ebligos la sansituacio, ni nepre revidu fizike unu la alian dum la sekva mandato!
Kion vi mem faros nun?
– Unue, scienca kaj profesia estonteco iĝos miaj prioritatoj. Tutcerte, mi daŭre subtenos la novan Estraron, komitatanojn kaj komisiitojn. Aldone, mi ŝatus plu okupiĝi pri la mentora programo, kiu, mi esperas, donos pli da spertoj kaj subteno al la aktivuloj de TEJO.
Lastatempe pli oftas novaĵoj pri ĉeso de gazetoj, sed jen la malo: reaperas Kataluna Esperantisto, rete kaj papere. La nova redaktoro Montserrat Franquesa strebos konservi la iaman altan nivelon de enhavo.
Antaŭ kelka tempo diskoniĝis la informo, ke en Katalunio oni revivigas la revuon Kataluna Esperantisto, pli ol jarcenton aĝan. La nova ĉefredaktoro Montserrat Franquesa rakontas en intervjuo por la Libera Folio historion de la eldonaĵo kaj priskribas la nunajn planojn.
Libera Folio: Kia estas la historio de Kataluna Esperantisto? Kiun signifon havis la periodaĵo dum pli fruaj periodoj de sia ekzisto?
Montserrat Franquesa. Foto: cccb.org
Montserrat Franquesa: – Kataluna Esperantisto aperis unue en 1910, post la fondo de Kataluna Esperanto-Federacio. Ĝi havas longan historion, en diversaj periodoj ligitaj al la socia kaj politika historio de Katalunio.
– En decembro 1936 KEF anoncis “provizoran halton” pro la eksplodo de la hispana enlanda milito en julio. Tamen la venko de la faŝista armeo longigis la paŭzon 46 jarojn… ĝis 1982, post la morto de la diktatoro Franco. En tiuj epokoj la revuo Kataluna Esperantisto estis oficiala organo de la asocio, eventoj estis raportitaj, oni legis la vivon de kataluna esperantismo, ktp.
Kio okazis al la revuo lastatempe?
– La fondiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio en 1980 ebligis la restarigon de Kataluna Esperantisto ekde 1982 kun daŭrigo de la antaŭmilita numerado. De 1982 ĝis 2016, la diversaj redaktistoj donis al ĝi alian aeron, lastatempe la revuo fariĝis fakaj preskaŭ akademiaj artikoloj. La revuo ĉesis aperi en 2016, kiam la ĉefredaktoro demisiis. La alta nivelo pli frue atingita malkuraĝigis alpreni la defion de la rekomenco.
Kiu kaj kiel faris la decidon relanĉi KE? Kiu estos oficiala eldonanto de KE?
– La eldonanto de KE estas Kataluna Esperanto-Asocio, kiu decidis rekomenci pri KE kiel oficiala organo de la asocio kaj kiel revuo pri la internacia lingvo kaj la lingvaj rajtoj, la minoritataj lingvoj kaj la historio kaj nuno de Esperanto.
Kial estis decidite fari ankaŭ paperan eldonaĵon? Je kio kalkulas kaj esperas la eldonantoj?
– Papera eldonaĵo helpas divastigi la revuon kaj ankaŭ igas legadon pli plaĉa! (Mi konas kelkajn legantojn, kiuj rezignis aboni revuojn, kiam tiuj en papera versio malaperis.) Ni publikigos interesajn artikolojn por membroj de KEA kaj ne-membroj, por ĉiuj legantoj, kun artikoloj kaj informoj pri la Esperanto-movado en la Kataluna Landaro kaj en la mondo.
Ĉu ankaŭ ekzistos reta versio, kaj ĉu ĝi estos pagenda?
– Jes, reta versio ekzistas, senpage.
Kiu eniras la novan teamon?
– La nuna teamo estas Xavier Alcalde, Nicolau Dols, Pere Fornells, Pedro Martín Burutxaga, Carles Vela, Sandra Vives kaj mi, Montserrat Franquesa kiel ĉefredaktorino. Hector Alòs kaj Alexis Llobet laboros kiel lingvaj konsilistoj (korektantoj de Esperanto kaj kataluna respektive) kaj Ferriol Macip kiel grafikisto.
Ĉu via profesio estas ligita kun ĵurnalismo/redaktora laboro?
– Ne rekte, sed iel… Mi estas profesorino en la universitato kaj ankaŭ direktorino de revuo pri literaturo kaj traduko. Mi ŝatas legi, traduki kaj verki… Tamen rekomenci kaj gvidi la novan KE estas tre granda defio. Ni volas konservi la altan nivelon de enhavo de la antaŭa epoko… ni esperas atingi ĝin!
Kion vi opinias pri la nuna stato de la E-gazetaro?
– Mi pensas ke la nunaj Esperanto-revuoj havas tre bonan enhavonivelon kaj estas vere interesaj. Monato, La Ondo, Beletra Almanako kaj Libera Folio havas bonegan nivelon.
Intervjuis Konstanten Krysakov
El la historio de Kataluna Esperantisto:
Montserrat Franquesa rakontis pliajn interesajn detalojn pri la historio de la periodaĵo:
En la unua periodo de Kataluna Esperantisto la Unua mondmilito kaŭzis profundan krizon en la kataluna movado kaj revuo ĉesis aperi post 71 numeroj. Tiuj unuaj numeroj de la revuo estas tre interesaj, ili reflektis la vivon de la asocio, la esperantistajn kunvenojn, internaciajn kongresojn, novaĵojn kaj tiel plu.
Post la mondmilito, inter 1918 kaj 1920 estis eldonita Bulteno de la Kataluna Esperanto-Federacio, kiel pruvo por reviviglis la movadon. Sed ekde januaro 1921, kelkajn monatojn post asembleo de KEF, dua periodo de Kataluna Esperantisto estis lanĉita kun Jaume Grau Casaskiel kiel redaktoro.
La revuo estis preskaŭ ĉiam monata, ĝis la fino de 1923: la politikaj kaj ekonomiaj problemoj, ligitaj al la diktaturo de generalo Miguel Primo de Rivera kaŭzis ĝian refojan ĉesigon. En ĉi tiu periodo aperis 36 numeroj, kelkaj duoblaj, kun altnivela enhavo.
En junio 1924 renaskiĝas Kataluna Esperantisto por tria periodo daŭronta ĝis 1928. Entute eldoniĝis 48 numeroj, kelkaj el kiuj duoblaj kaj aliaj kun grafikaj suplementoj. Ĝia aperado estis neregula. En julio 1930 KEF restariĝis kaj ĝi denove eldonis Katalunan Esperantiston.
En decembro 1936 KEF anoncis “provizoran halton” pro la eksplodo de la hispana enlanda milito en julio. Tiu halto, kiel dirite, daŭris ĝis 1982.
La elekta komisiono de UEA ĵus sendis al la komitato enketilon por kolekti vidpunktojn pri la nuna kaj sekva estraro de la asocio. La sekva estraro estos elektita post unu jaro, kaj nun oni serĉas taŭgajn kandidatojn. Libera Folio volas doni al ĉiuj legantoj la ŝancon respondi al la demandoj, kiujn ricevis la komitatanoj.